KITÁB-I-ÍQÁN
Libro de Certeco
Bahá'u'lláh
Laŭ la angla traduko de
SHOGHI EFFENDI
Esperantigis
Lidia Zamenhof
Dosiera nomo
ÍQAN-ES1.doc
Originala titolo
1.0: Kitáb-i-Íqán
Originala
auxtoro
1.0: Bahá'u'lláh
(1817-1892)
Titolo
de traduko:
1.0: Kitáb-i-Íqán
Tradukisto:
1.0: Lydia
Zamenhof
Transskribo:
1.1: Marcel
Marien (parto I, 01 -
08, parto II) -
93.05.12
1.2: Ireneusz
Bobrzak (parto I, 01 - 90) -
93.09.19
1.3 Nicholas
Bridgewater (parto 2, 06-103;
127-189, glosaro) - 04.11.14
Transskribkontrolado: 1.1: Marcel
Marien 93.09.22
1.2: Marcel
Marien (merĝis
transskribitajn versiojn de Irek & Marcel) 96.02.20
.end information page
Bahá'u'lláh
KITÁB-I-ÍQÁN
Libro de Certeco
Laŭ
la angla traduko de
SHOGHI EFFENDI
esperantigis
Lidia Zamenhof
Tio
ĉi estas Tago, en kiu la atesto de la Sinjoro estas plenumita, Tago, en
kiu la Vorto de Dio estas aperigita, kaj Lia Pruvo firme starigita. Lia
voĉo alvokas vin al tio, kio alportos al vi bonon, kaj ordonas al vi
observi tion, kio proksimigos vin al Dio, la Sinjoro de Revelacio."
Jen
estas unu plia provo prezenti al la Okcidento, en traduko kiel ajn neperfekta,
tiun ĉi libron de senegala signifo inter la verkoj de la Aŭtoro de la
Bahaa Revelacio. Espereble ĝi helpos aliajn en ilia penado pri tio, kio
devas esti iam konseridata kiel neatingebla celo - pli taŭga prezento de
la senkomparaj paroloj de Bahá'u'lláh.
Shoghi
(antaŭparolo al la angla eldono)
EN LA
NOMO DE NIA SINJORO,
LA SUPERECA, LA
PLEJALTA.
Neniu atingos la bordojn de la oceano de l' vera kompreno, se li ne malligos sian koron de ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero. Sanktigu viajn animojn, ho vi, loĝantoj de la mondo, por ke vi atingu tiun staton, kiun Dio por vi destinis kaj eniru tiel la tabernaklon, kiu, laŭ la decido de Providenco, estas starigita sub la firmamento de Bayán.
La esenco de tiuj ĉi vortoj
estas jena: tiuj, kiuj iras la vojon de kredo, tiuj, kiuj soifas la vinon de
certeco, devas purigi sin de ĉio, kio estas tera: ili devas purigi siajn
orelojn de senenhavaj aŭdaŕoj, siajn mensojn de vantaj imagoj, siajn
korojn de mondaj sentoj, siajn okulojn de tio, kio pereos. Ili devas konfidi sin al Dio, kaj, forte kroĉante sin al Li, iri Lian
vojon. Tiam ili iĝos
indaj je la brillumaj grandiozaŕoj de la suno de l' dia kono kaj kompreno
kaj ricevos favoron, kiu estas senfina kaj nevidebla, ĉar homo neniam
povas esperi atingi la kornon de la Plejglora, neniam li povas trinki
el la torento de l' dia sciado kaj saĝo, neniam povas eniri la restejon de
l' senmorteco nek ricevi parton el la pokalo de dia proksimeco kaj favoro,
antaŭ ol li ĉesos rigardi la vortojn kaj farojn de
mortemuloj kiel kriterion de la vera kompreno kaj ekkono de Dio kaj Liaj
Profetoj.
Konsideru la pasintecon. Kiel multe da homoj, tiel aliaj, kiel malaltaj, sopire atendadis en ĉiuj tempoj aperon de Revelacio de Dio en la sanktaj personoj de Liaj elektitoj. Kiel ofte ili atendadis Lian venon, kiel fervore ili p