TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE

Mi antaŭ kelkjaroj finis la entajpadon de kelkaj gravaj tradukaĵoj de Lidia Zamenhof, filino de Ludoviko Zamenhof, kaj Roan Orloff Stone. Ambaŭ tiuj estis bahaanoj kaj grande kontribuis al la disvastigado de la Kredo. Tiu ĉi granda laboro komencis mia kara amiko, samideano kaj kunkredanto, Marcel Marien. Li trovis manuskriptojn en bahaaj arkivejoj, neniam eldonitaj kaj ĝis nun perditaj al la Esperantistaro. Mi esperas ke ĉiuj Esperantistoj utiligos ĉi-tiujn verkojn, kiuj estas testamentoj al la granda strebado kaj fido de tiuj du heroinoj de Esperanto. Tamen, bonvolu rimarki ke tiuj ĉi transskriboj estas proviziaj kaj multe da laboro devas esti farita antaŭ ol ili estas pretaj por eldonado. Se iu ajn volas fari tiun ĉi laboron, bonvolu kontakti min

A few years ago I finished typing up some important translations by Lidia Zamenhof, daughter of Ludwik Zamenhof, and Roan Orloff Stone. Both of them were Bahá'ís and made great contributions to the spread of the Faith. This great work was initiated by my dear friend, samideano and fellow believer, Marcel Marien. He found the manuscripts in Bahá'í archives, never published and until now lost to the Esperanto community. I hope that all Esperantists will make good use of these works, which are testaments to the great effort and faith of those two heroines of Esperanto. However, please note that these transcriptions are provisional and much work must be done before they are ready to be published. If anyone would like to do this work, please contact me

TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF

Kitáb-i-Íqán - Libro de Certeco: Unu el la plej gravaj verkoj de Bahá'u'lláh, kaj, miaopinie, eble la plej grava tradukĵo iam ajn farita de Lidia Zamenhof. Shoghi Effendi skribis: "With reference to the publication of the 'Kitáb-i-Íqán' into Esperanto, the Guardian also hopes that some action will be taken in this matter by the N.S.A." [Lights of Divine Guidance, v. I, p. 79] (Noto: Tiu ĉi verko NENIAM estis eldonita en Esperanto).

Respondoj de 'Abdu'l-Bahá: Kolektis kaj tradukis el la persa lingvo Laura Clifford Barney. Esperantigis Lidia Zamenhof. Tiu ĉi verko estas dividita en kvin partojn: I - Pri la Influo de la Profetoj je la Progresado de la Homaro; II - Kelkaj Kristanaj Demandoj; III - Pri la Povoj kaj Statoj de la Malkaŝantoj de Dio; IV - Pri la Origino, Povoj kaj Statoj de Homo; kaj V - Diversaĵoj (Noto: Tiu ĉi verko NENIAM estis eldonita en Esperanto).

Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko (Noto: mi ne entajpigis ĉi-tiun libron. Tiu ĉi verko estis eldonita).

TRADUKOJ DE ROAN ORLOFF STONE

La Herooj de la Nova Tagiĝo - Historio de Nabíl pri la fruaj tagoj de la Baháa Revelacio Tradukita el la originala persa lingvo kaj redaktita de Shoghi Effendi. Esperantigis Roan Orloff Stone. Konata en la angla kiel "The Dawn-Breakers". Tio ĉi estas grandega verko, kaj en la angla enhavas almenaŭ 500 paĝojn. Ĝi estas unu el la plej fruaj historioj de la Bahaa Kredo, kaj konsistas el la propra rakonto de Nabíl kaj de multaj aliaj babanoj konataj al li. La temo estas la antaŭ-babanaj originoj de la Kredo, la vivo kaj martirigo de Báb (1819-1850), la babaj herooj kaj heroinoj kaj siaj martirigoj en Persujo, kaj la enkarcerigo kaj ekzilo de Bahá’u’lláh (1817-1892) al Bagdado. Mi ankoraŭ ne finis tiun enretigon. (Noto: Tiu ĉi verko NENIAM estis eldonita).

Kredo de Bahá’u’lláh - Mondreligio (Deklaro verkita por la Speciala Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por Palestino, Julio, 1947 - de Shoghi Effendi).

ĈEFPAĜO(MAIN)

Iru al la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)

Iru al la oficiala paĝo de la Bahaa Kredo