
Read this page in English (Legu ĉi-tiun paĝon en la angla)
Mi nomiĝas Nicholas James Bridgewater (Nikolao Jakobo Briĝŭater). Tiu ĉi paĝo estas nur por diri ion pri mia vivo. Mia vivo ne povas esti komprenita sen aludo al la kredoj kaj principoj kiuj estas mia fundamento motivo kaj inspiranta kaŭzo. Mi estas bahaano kaj tiel kredas ke Baha'u'llah estas la Mesaĝisto de Dio por tiu ĉi epoko kaj la Promesito de ĉiuj religioj. Mi firme kredas ke Baha'u'llah estas la Dia Kuracisto Kies Instruoj kapablas kuraci la afliktita mondo en kiu ni loĝas. Baha'u'llah diras: Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta, ĉiopova kaj inspirita Kuracisto." ("Perloj de l'Saĝo - El la Skriboj de Baha'u'llah," pp. 28-29) La tuta mondo devas esti rigardata kiel unu lando kaj ĉiuj homoj kiel partoj de unu familio. Baha'u'llah diras: "La tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj." ("Perloj de l'Saĝo," p. 28) Mi kredas ke mondpaco ne estas utopio aŭ vana sopiro. Mi kredas ke ĝi estas vera, atingebla realeco kaj neevitebla paŝo kiu okazos. Shoghi Effendi priskribas tiun ĉi vizion de mondregistaro:
"La unueco de la homa gento, kiel antaŭvidita de Baha'u'llah, implicas la starigon de tutmonda federacio, en kiu ĉiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj daŭre unuigitaj, kaj en kiu la aŭtonomio de ĝiaj membroŝtatoj kaj la persona libereco kaj iniciato de la individuoj ĝin konsistigantaj estas firme kaj komplete protektitaj. Tiu ĉi monda federacio devas, laŭ nia nuna eblo ĝin vizii, konsisti el monda leĝdona instanco, kies membroj, kiel la kuratoroj de la tuta homaro, definitive kontrolos la kompletajn resursojn de ĉiuj ĝin komponantaj nacioj, kaj dekretos tiajn leĝojn kiaj estos bezonataj por reguli la vivon, kontentigi la bezonojn kaj alĝustigi la interrilatojn de ĉiuj etnoj kaj popoloj. Monda registaro, sin apoganta sur internacia armeo, efektivigos la alprenitajn decidojn kaj aplikos la leĝojn dekretitajn de tiu ĉi monda parlamento, kaj ĝi gardos la organisman unuecon de la tuta mondo- federacio. Monda tribunalo juĝos kaj lige kaj definitive verdiktos en ĉiuj disputoj, kiuj leviĝos inter la diversaj elementoj konsistigantaj tiun ĉi universalan sistemon." ("The World Order of Baha'u'llah", p. 203)
La afliktoj kaj konvulsioj kiuj la mondo nun suferas simple estas la doloroj kiuj devas esti suferitaj por naski matura kaj unuiĝita mondo. Shoghi Effendi diras [mia provizora traduko]: "Ni staras ĉe la sojlo de epoko kies konvulsioj proklamas egale la mortangoroj de la malnova ordo kaj la naskangoroj de la nova." ("The World Order of Baha'u'llah", p. 203) Tiuj ĉi suferadoj kaj doloroj estas la rezultoj de la malsukceso de la regantoj de la mondo en la 19a jarcento atenti la vokon de Baha'u'llah, Kiu skribis al ili kaj priskribis la necesajn paŝojn por efektivigi vera kaj daŭra paco. Anstataŭ tio, la homaro estas elektinta la pli malfacila kaj pli longa vojo al paco, kiu estas akompanita de universalaj afliktoj. Ambaŭmaniere, paco estas neevitebla. Baha'u'llah suferis enkarcerigo, malriĉeco kaj ekzilo por realigi pacon en la mondo. Kelkaj jaroj antaŭ Li forlasis tiun ĉi mondon, Edward Granville Browne, Kembriĝa profesoro, vizitis Baha'u'llah. Jen la vortoj de Baha'u'llah al Browne:
"'Gloro estu al Dio, ke vi alvenis . . . Vi venis por vidi malliberulon kaj ekziliton. . . . Ni deziras nur la bonon de la mondo kaj feliĉonn de la nacioj; tamen oni konsideras Nin instiganto de malpaco kaj ribelo inda je mallibereco kaj ekzilo . . . Ke ĉiuj nacioj unuiĝu en unu kredo kaj ĉiuj homoj fariĝu kiel fratoj; ke plifortiĝu la ligoj de amikeco kaj unueco inter la idoj de la homaro; ke ĉesu la diverseco de la religioj kaj estu neniigitaj la rasaj diferencoj - kia malbono estas en tio ĉi? . . . Tamen tiel estos: Tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la 'Plej Granda Paco' venos. . ."
(Edward G. Browne, "A Traveller's Narrative", p. xxxxix-xl.)
La Bahaa Kredo ne estas sekto aŭ divido de iu ajn alia religio. Ĝi estas sendependa religio kun kredantoj en ĉiuj partoj de la mondo, kaj de preskaŭ ĉiu raso, klaso, kaj popolo sur la planedo. Efektive, ĝi estas la dua granda disvastigita religio sur la planedo. Ĝi eastas vera transversa sekco de la tuta homa gento. La ĉefaj principoj de Baha'u'llah inkluzivas la sendependa serĉo por la vero, la egaleco de viroj kaj virinoj, la forigo de ĉiuj formoj de antaŭjuĝo kaj superstiĉo kaj la fundamenta unueco de ĉiuj religioj. Por lerni pli pri la Bahaa Kredo, kaj sekve, pli pri miaj amitaj kredoj, vidu www.Bahai.org, la oficiala paĝo de la Bahaa Internacia Komunumo aŭ vidu www.Bahai.com por trovi vian nacian komunumon. Ankaŭ, vi povas vidi mian propran neoficialan paĝon pri la Kredo, en la angla Nick's Baha'i FAQ.
Mi en la montaro
![]() apud Patras, Grekio |
Mi kaj Bahaaj junuloj en Belgio
![]() kaj Konsilistino Firouzeh Moghbel |
Mia patrino kaj mi kun Esperantistoj
![]() en Varsovio, Pollando |
Pli lastatempa parto de mia vivo estas Esperanto, funkcianta, vivanta, internacia lingvo kun ĝia propra literaturo kaj tutmonda komunumo de parolantoj. Ĝi estis iniciinta de Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1886, por esti ilo de monda paco kaj internacia interkompreno. Li desegnis ĝin esti facillernebla, regula, sed bela lingvo kiu kapablas reprezenti iu ajn homa penso kaj esprimo. Ĝi estas neŭtrala, kaj apartenas al neniu persono, nacio, kulturo kaj literaturo bazita pri la principo de la frateco de la homaro.
Kial mi volis lerni Esperanton? Dum mia tuta vivo mi estas kredinta ke mondlingvo estas bezonata kaj esenca por globa socio, la globa vilaĝo en kiun ni nun loĝas. La koncepto de internacia helplingvo estis rivelita de Baha'u'llah kaj estas unu el Liaj plej gravaj instruoj. Vera paco estas neatingebla krom se la tuta mondo povas komuniki egale. Baha'u'llah diras: "La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estos atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon..." ("Tablets of Baha'u'llah", p. 165) Baha'u'llah ne diris kiu lingvo estos la monda helplingvo de la estonteco. La Bahaa Kredo ne oficiale subtenas la anglan aŭ Esperanton aŭ iu ajn alia lingvo kiel la mondlingvo de la estonteco. Tio estos decidita de komitato de spertuloj elektita de la mondregistaro kiam la tempo alvenos. Tamen, 'Abdu'l-Baha, la pli unua filo de Baha'u'llah kaj la Centro de Lia Interligo, kaj Shoghi Effendi, la nepo de 'Abdu'l-Baha kaj Gardanto de la Kredo ambaŭ sugestis al bahaanoj lerni Esperanto. 'Abdu'l-Baha diras: "Dankon al Dio, ke d-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto. Ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo... Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiuj el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fariĝu parto de la programo en ĉiuj publikaj lernejoj... Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siaj fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu." (citita de "Baha'u'llah kaj la Nova Epoko," pp. 165-166) Multe da elstaraj bahaanoj lernis Esperanton. Lidia Zamenhof, la filino de la kreinto de Esperanto, mem fariĝis bahaano.
Alia grava parto de mia vivo estas vegetarismo. Mi estas vegetarano jam de pli ol 6 aŭ 7 jaroj. Kvankam ne estas klara al mi kiam mi fariĝis vegetarano unue, miaj kialoj por esti vegetarano evoluis. Verŝajne, estis ĉar viando ne plu plaĉis al mi. Nun, mi estas vegetarano ĉar mi kredas ke vegetarismo estas pli kompatema al aliaj, vivantaj, estantoj. Bestoj kaj fiŝoj estas ekspluatitaj kaj suferas multe por niaj nenecesaj gustoj. Mi ne devas klarigi ĉiuj sciencaj kaj logikaj kialoj por fariĝi vegetaron ĉi tie. Vidu la Internacia Vegetara Unuiĝo (IVU). Vegetarano estas iu kiu ne manĝas (aŭ trinkas) viandon, fiŝojn, aŭ iu aliaj flank-produktoj de la buĉejo (kazeigilo, gelateno, ktp.). Tio estas simpla defino, kaj estas pli precize nomita lakto-ovo-vegetarano, ĉar li aŭ ŝi ankoraŭ manĝas laktaĵoj kaj ovaj produktoj. Aliaj specoj de vegetarano aŭ ne manĝas laktaĵoj aŭ ne manĝas ovojn. Vegetalano estas iu kiu ne manĝas iu ajn bestaj aŭ fiŝaj produktoj, kaj la plimulto de vegetalanoj eĉ ne portas ledon. Mi ne estas vegetalano, sed mi grande respektas vegetalismo (vidu la Vegetelana Societo de Britio [en la angla]).
Mi kun Bahaaj amikoj
![]() en Banneux, Belgio |
Dum kurso en Belgio
![]() |
Mi en Banneux, Belgio
![]() |
Mi kun Bahaanoj en Cieszyn
![]() proksima al la Pola-Ĉeĥa landlimo |
Mi kaj la Bahaanoj de Patras
![]() |
Ĉu vegetarismo havas rilaton al la Bahaa Kredo? Jes, tio estas alia kialo por mi esti vegetarano nun. Ne estas dieta regularo en la Bahaa Kredo. Bahaanoj estas permestiaj manĝi viandon aŭ iu alia speco de manĝaĵo, krom se mortitaj bestoj kiuj mortis en kaptilo neatenditaj. Ankaŭ, bahaanoj ne povas konsumi alkoholon aŭ narkotaĵoj, krom se kuracisto preskribas ilin. 'Abdu'l-Baha forte malinstigis kontraŭ fumado, sed bahaanoj povas fumi se ili volas. Ĝenerale, bahaanoj estas instigitaj manĝi sane. Baha'u'llah rivelis Tabulon kun konsilo pri sano. Tamen tio nur estis konsilo, kaj ne religia leĝo. Lia konsilo estis tre prudenta. La sola periodo en kiu bahaanoj ne povas manĝi aŭ trinki (aŭ fumi) estas dum la ĉiujara bahaa Fasto kiu daŭras 19 tagojn. Dum tiu periodo, bahaanoj ne povas manĝi aŭ trinki (aŭ fumi) de sunleviĝo al sunsubiro. La Sankta Tago de Naw-Ruz ("Nova Tago"), la Bahaa Novjartago (21a de marto) sekvas la Faston. Do, kiel la Bahaa Kredo estas ligita al vegetarismo? Bahaanoj ja ne devas esti vegetaranoj. De la Bahaa vidpunkto, eĉ kvankam la bahaanoj ne devas esti vegetaranoj, 'Abdu'l-Baha diris ke la monda socio de la estonteco ne manĝos viandon. 'Abdu'l-Baha estis demandita "Kio estos al manĝaĵo de la unuiĝita popolo?" Li respondis [mia provizora traduko]: "Kiam la homaro progresas, viando estos uzita malpli kaj malpli, ĉar la dentoj de homo ne estas karnovoraj... Kiam la homaro estas pli evoluita, la manĝado de viando iompostiome ĉesos." ("The Promulgation of Universal Peace", p. 170) Shoghi Effendi, la Gardanto de la Bahaa Kredo, skribis [mia provizora traduko]: "Estas certa... ke se homo vivas nur per pure vegetara dieto kaj tiel evitas la mortado de bestoj, estos multe pli prefera. Tio ĉi estas, tamen, tre diskutata demando kaj la bahaanoj estas liberaj esprimi iliaj vidpunktoj pri ĝi." (De letero skribita en la nomo de Shoghi Effendi al individua kredanto, 9 de Julio, 1931) ("Lights of Guidance", p. 296) 'Abdu'l-Baha Mem manĝis tre simple [mia provizora traduko]: "Li prenis malmulte da viando, kaj apenaŭ frukto. Lia prefero estis por lakto, fromaĝo kaj aromherboj kiel mento, drakunkolo kaj ocimo." (H.M. Balyuzi, "'Abdu'l-Baha - The Centre of the Covenant", p. 419)
Nun vi legis pri tri gravoj partoj de mia vivo. Tiuj ĉi ne estas nur hobioj, sed partoj de mia vivo. La unua, mia kredo al Dio kaj Baha'u'llah estas pli grava al mi ol mia vivo. Ja, mi ofertus mian vivon por Baha'u'llah, mia Amato. La Bahaa Kredo ne estas klubo aŭ eĉ nur simpla aro de principoj, grava kiel ili restas. Ĝi estas vojo de vivo, kaj la Bahaa komunumo kaj administrado estas la embrio de eliranta mondcivilizacio, kiu ampleksos la tuta homa gento. Ni estas tro proksima al la komenco de tiu ĉi procezo de transformado por kompreni ĝia plena signifo.
Avo Freddie Bridgewater
![]() |
Avino Laura Hopley
![]() |
Avo James C. Eaton
![]() |
Avino Margaret Nutter
![]() |
Mi estas homo, mondcivitano. Tio estas mia pli granda nacieco. Mi estas membro de la homa gento kaj mia familio estas la homa familio. Tamen, sana patriotismo ne estas malbona. Ni simple devas rekoni ke la interesoj de la parto estas plej bone servita per la interesoj de la tuto kaj forlasi por ĉiam ĉiu naciismo, rasismo, seksismo kaj antaŭjuĝo. Tamen, mi ne estas vere ligita al miaj hejmlandoj. Mi estas oficiale civitano de Usono aŭ Britio. Tio estas ĉar mia patro estas brito kaj mia patrino estas usonanino. Mi tre interesas pri genealogio. Mi eltrovis ke mi estas parenco de kelkaj Usonaj prezidantoj. Ankaŭ, mia praavino, Olive Clifford, estis amikino de Princino Ileanna de Rumanio, la filino de Reĝino Maria de Rumanio (nobela vidvino de la Reĝo), kiu estis la una bahaa monarko (Nun, estas multe da bahaaj ĉefoj de triboj en Afriko kaj aliaj landoj, sed nur unu bahaa monarko, Malietoa Tanumafili II, la Reĝo de Okcidenta Somoa). Mia familio ankoraŭ havas leteron de la princino. Tamen, la unuaj bahaanoj en mia familio estas miaj gepatroj, Leslie kaj Carolyn Bridgewater. Vi povas lerni pli pri mia genealogio ĉe mia ttt-paĝo, en la angla kaj en Esperanto: Nicholas J. Bridgewater - Kelkaj el miaj gepatroj.
Mi naskiĝis je la 11a de Junio 1985 en Worcester (elp. Ŭuster), Anglio. Mi loĝis en la Montoj de Malverno kaj en Coalville (elp. Kolvil; Esp. "Karbovilaĝo"), en Anglio, antaŭ miaj gepatroj translokiĝis al Palmyra (elp. Palmajra; eble Esp. Palmiro), malgranda urbo en supraŝtata Novjorko, Usono. Ni loĝis tre proksime al miaj geavoj, James kaj Margaret Eaton. Ni loĝis tie de 1989 al 1999, dek jaroj. En 2001, ni translokiĝis al Patras, Grekio kiel bahaaj pioniroj. Ni loĝis en tiu ĉi malgranda bahaa komunumo dum du jaroj antaŭ ni revenis al Britio. Mi studis miajn GCSEoj kaj A-gradoj hejme. Ni revenis al Britio en 2003. Mi ricevis du A-gradoj post unu jaro de studo: Historio (B), Angla Literaturo (D). Ni restis proksime al Taunton (elp. Tonton) kelkaj monatoj antaŭ ni translokiĝis al Blaenavon (elp. Blajnavon), malgranda vilaĝo apud Pontypool (elp. Pontipul), en Sudkimrujo. Mi studis du A-gradojn ĉe Coleg Gwent (elp. Koleg Gŭent; Esp. "la Kolegio de Gvento"), Pontypool dum unu jaro kaj ricevis B en Sociologio kaj B en Religiaj Studoj. Mi estis akceptita al la Universitato de Manĉestro por studi Mezorientaj Lingvoj (la araba kaj la persa). Pastintjare mi havis liberan jaron antaŭ ol mi komencis miajn studadojn en septembero 2005. La kurso daŭros kvar jarojn. La tria jaro estos pasita en du Mezorientaj landoj.
Pastintjare estis mia jaro de servo. Mi estis "jaro de servo" pioniro en Pollando. Mi atingis Varsovion, Pollando je la 21a de september 2004. La Nacia Spirita Assembleo (NSA) de la Bahaanoj de Pollando petis ke jaro de servo voluntulo veni al Pollando por partopreni la Esperanto-grupo en Varsovio - Varsovio Vento, Esperanto junulara-grupo. La grupo havas fortan amikecon al la Bahaa komunumo. Enkondukante Bahaajn konceptoj al miaj samideanoj kaj partoprenante iliajn agadojn estis mia ĉefa celo. Mi ankaŭ pasas multe da tempo en la Ruhi Instituto procezo. Mi estis kun-monitoro de rondo de studo kun Marcel Marien kaj Patricia Crowley kiu inkludis multaj membroj de la Nacia Spirita Assembleo. Depost mi venis al Varsovio mi havis la okazon renkonti la nepon de Ludoviko Zamenhof, Ludoviko Zaleski-Zamenhof, kiu estis vizitis Varsovion tiam.
Mia nevino Rachel Bridgewater
![]() |
Mia nevo Scott Bridgewater
![]() Marie kaj mia frato Paul |
Mia nevo Joshua Bridgewater
![]() |
Mia fratino Melanie
![]() kaj mia nevino Aya Rose Mordas |
Miaj hobioj inkluzivas legado (mi ŝatas legi fantazio, sciencfikcio, historio, literaturo, kaj religiaj libroj), verkado (mi estis skribita multajn rakontojn), lingvoj (mi konas iom da greko, kaj estas kreinta kelkajn, simplaj, fantaziajn lingvojn). Mi ĝojas promeni, renkonti interesaj homoj, kaj diskuti religio kaj historio. Mi deziras vidi novajn landojn kaj kulturojn. Mi interestas pri genealogio. Mi partoprenis en mikronacioj aŭ modelaj landoj, kiuj estas kutime bazita en la interreto. Koncerne muziko, mi interesas pri klasika muziko kaj muziko de diversaj kulturoj, inkluzive regeo, sed mi ne interesas pri dancado. Mi tre interesas pri mia skota kaj gaela heredaĵo, muziko, kulturo, vestoj (aparte la kilto), lingvo kaj prapatroj. Mi estas, tra mia patrino, (se oni povas esti klanano tra la patrinaj prapatroj), ano de la Eaton (aŭ Aiton) (elp. ‘Itan’ aŭ ‘Ejtan’) familio de la Klano de Home (aŭ Hume) (elp. ‘Hjum’). La gaela nomo estas “Uamh” (elp. ‘Uav’), kiu signifas ‘kavo’. Vidu Hume Familio Hejmpaĝo aŭ Klano de Home por pliaj informoj. Laŭ “ScottishFamilies”, la familio Aiton devenis de Berwickshire kaj devenis de anglo-normana kavaliro, Gilberto, en la 11a jarcento, mia prapatro. La moto de la Eaton/Aiton familio estas ‘Decerptae dabunt odorum’ ( Rozoj tiritaj donos dolĉan odoron ). La moto de la Klano de Home estas ‘A Home, A Home, A Home’.
![]() |
La Tartano de Home Klano![]() |
La Blazono de Eaton![]() |
Mi ne estas certa pri miaj planoj por la estonteco. Mi intencas kompleti mian edukadon en universitato. Mi ne scias ĉu mi nur studos kvar jaroj aŭ daŭrigos al pli alta diplomo. Se mi ricevos diplomon, mi eble kandidatiĝos por servo ĉe la Bahaa Mondcentro sur la Monto de Karmelo en Hajfa, Israelo. Mi ankoraŭ ne scias. Mia estonteco estas kaŝita antaŭ mi. Mi volus, eble, esti bahaa pioniro en la estonteco. Por mi estas tre grava ke mi edziniĝos kaj establso bahaan familion. Havi dulingvaj (aŭ trilingvaj) infanoj, edukitaj en la Bahaaj Instruoj, estas certa celo, eĉ se ili nur parolas la angla kaj Esperanto. Do, mi havas vizion, eĉ se ĝi estas iomete malpreciza. Mia ĉefa koncerno estas kiel mi povas plej bone servi la Bahaan Komunumon, kaj disvastigi la Instruoj de Baha'u'llah, kie ajn mi loĝas. Mi nur volas servi la homaro kaj establi la mondcivilizacio de la estonteco. Mi lasas mian destinon en la Manoj de Dio.
Ligoj:
Nick's Baha'i FAQ
Nicholas J. Bridgewater - kelkaj el miaj prapatroj (mia genealogio)
Carolyn's Web Site (mia patrino)
The Baha'i Faith (la oficiala ttt-paĝo)
Baha'i World News Service
Baha'i Reference Library
www.Baha'i.com (por trovi naciaj paĝoj)
The Baha'i Faith Index ('via fonto por ĉiuj bahaaj aĵoj')
The Baha'i Community of the United Kingdom
The Baha'i Community of Greece
Baha'is of the United States
Wiara Baha'i w Polsce
La Bahaa Esperanto-Ligo(BEL)
Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Esperanto.net
Esperanto Access
Esperanto-Asocio de Britio (EAB)
Esperanto-Ligo por Nordameriko
Esperanto.pl
Varsovia Vento
IJK 2005 en Pollando
Esperanto en Grekio
Internacia Vegetara Unuiĝo (IVU)
The Vegetarian Society UK
The Vegan Society UK
ScottishFamilies
Clan Home/Hume
Hume Family Home Page
Clan Home site