Changes made concerning the spelling of oriental words:

RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ

Kolektis kaj tradukis el la persa lingvo

Laura Clifford Barney

Esperantigis

Lidja Zamenhof

 

PARTO III

 

PRI LA POVOJ KAJ STATOJ DE LA MALKAŜANTOJ DE DIO

 

XXXVI.

 

KVIN GRADOJ DE SPIRITO.

 

1

 

Sciu, ke, ĝenerale parolante, estas kvin kategorioj de spirito. La unua estas la vegetaĵa spirito: tio ĉi estas povo, kiu rezultas el kombinaĵo de elementoj kaj sinmikso de substancoj laŭ dekreto de la Plejsupra Dio, kaj el influado, efikado kaj interrilatado de aliaj ekzistaĵoj. Kiam tiuj substancoj kaj elementoj estas apartigitaj unu de alia, la kreskopovo ankaŭ ĉesas ekzisti; tiel, por uzi alian bildon, elektro rezultas el kombiniĝo de elementoj kaj kiam tiuj elementoj estas apartigitaj, la elektra forto ĉesas kaj malaperas. Tia estas la vegetaĵa spirito.

 

2

 

Poste estas la besta spirito, kiu ankaŭ rezultas el sinmikso kaj kombiniĝo de elementoj; sed tiu ĉi kombiniĝo estas pli kompleta, kaj laŭ dekreto de la Plejpotenca Sinjoro atingita estas perfekta sinmikso kaj estigita estas la besta spirito, alivorte la sentopovoj. Ĝi perceptas la realecon de aferoj el tio, kio estas vidata kaj videbla, aŭdebla, manĝebla, tuŝebla kaj flarebla. Post la dispartiĝo kaj malkombiniĝo de la kombinitaj elementoj tiu ĉi spirito nature malaperos. Ĝi estas kiel la lampo, kiun ni vidas: kiam la oleo kaj meĉo kaj fajro estas kunigitaj, ni havas rezulte lumon; sed kiam la oleo estos finita kaj la meĉo konsumita, la lumo ankaŭ ĉesos kaj malaperos.

 

3

 

La homan spiriton oni povas kompari al la malavareco de la suno, brilanta sur kristalo. La korpo de homo, kiu estas kunmetita de elementoj, estas kombinita kaj miksita en plej perfektan formon: ĝi estas la plej solida konstruaĵo, la plej nobla kombinaĵo, la plej perfekta ekzistaĵo. Ĝi kreskas kaj disvolvas sin per la besta spirito. Tiun perfektan korpon oni povas kompari al kristalo, kaj la homan spiriton al la suno. Se eĉ la kristalo rompiĝas, la malavareco de la suno daŭras; kaj se la kristalo estas neniigita aŭ ĉesas ekzisti, nenia malbontrafo okazas al la malavareco de la suno, kiu estas eterna. Tiu ĉi spirito havas la povon de malkovrado; ĝi entenas ĉion. Ĉiuj tiuj mirindaj signoj, sciencaj malkovroj, grandaj enterprenoj kaj gravaj historiaj okazoj, kiujn vi konas, estas ŝuldataj al ĝi. El la regno de la nevidebla kaj kaŝita ĝi eligis ilin per spirita povo en la sferon de la videbla. Tiel homo estas sur la tero, li tamen faras malkovrojn en la ĉielo. Laŭ konataj realaĵoj, t.e. laŭ aferoj konataj kaj videblaj, li malkovras nekonatajn aferojn. Ekzemple homo estas sur sia duonglobo, sed, kiel Kolombo, per sia rezonpovo li malkovras la alian duonglobon, Amerikon, ĝis tiam nekonitan. Lia korpo estas peza, sed per la helpo de la instrumento, kiun li elpensis, li kapablas flugi alten. Liaj movoj estas malrapidaj, sed per la instrumento, kiun li elpensis, li vojaĝas orienten kaj okcidenten kun grandega rapideco. Mallonge dirante, tiu povo entenas ĉion.

 

4

 

Sed la spirito de homo havas du flankojn: unu dian, unu satanan. Tio signifas, ke ĝi estas kapabla al plej granda perfekteco, aŭ al plej granda malperfekteco. Se ĝi akiras virtojn, ĝi estas la plej nobla el la estaĵoj, kaj se ĝi akiras malvirtojn, ĝi iĝas la plej degradita estaĵo.

 

5

La kvara grado de spirito estas la ĉiela spirito. Ĝi estas la spirito de kredo kaj la malavaraĵo de Dio; ĝi ekestas pro blovo de la Sankta Spirito, kaj per la dia povo ĝi iĝas kaŭzo de la eterna vivo. Ĝi estas tiu forto, kiu homon teran faras ĉiela, kaj homon malperfektan – perfekta. Ĝi kaŭzas, ke tio kio estis malpura, iĝas pura, ke tiu, kiu estis silenta, iĝas elokventa; ĝi purigas kaj sanktigas tiujn, kiuj estis kaptitoj de korpaj deziroj; ĝi personon malsaĝan faras saĝa.

 

6

 

La kvina spirito estas la Sankta Spirito. Tiu Sankta Spirito estas peranto inter Dio kaj Liaj kreitoj. Ĝi estas kvazaŭ spegulo, turnita al la suno. Kiel pura spegulo ricevas lumon de la suno kaj transdonas tiun ĉi malavaraĵon al aliaj, tiel la Sankta Spirito estas peranto de la Sankta Lumo el la Suno de l’ Realeco, kiun ĝi donas al sanktigitaj realecoj. Ĝi estas ornamita per ĉiuj diaj perfektecoj. Ĉiufoje kiam ĝi aperas, la mondo estas renovigita kaj nova ciklo estas komencita. La korpo de la homara mondo surmetas novajn vestojn. Oni povas ĝin kompari al printempo: kiam ĝi venas, la mondo pasas el unu stato en alian staton. Pro alveno de printempo la nigra tero kaj kampoj kaj sovaĝejoj iĝas verdaj kaj florantaj, kaj ĉiaspecaj floroj kaj dolĉaramaj herboj komencas kreski; arboj ricevas novan vivon, novaj fruktoj aperas kaj nova ciklo estas komencita. Same estas la apero de la Sankta Spirito. Kiam ĝi aperas, ĝi renovigas la homaran mondon kaj donas novan spiriton al la homaj realecoj: ĝi vestas la mondon de l’ ekzito per laŭdinda vesto, dispelas la mallumon de senscio kaj kaŭzas radiadon de la lumo de perfektecoj. Kristo per tiu ĉi povo renovigis la ciklon; la ĉiela printempo kun plej granda freŝeco kaj dolĉeco dismetis sian tendaron en la homara mondo, kaj la vivodona venteto flarigis dolĉajn odorojn al lumigitoj.

 

7

 

Tiel same la apero de Bahá’u’lláh estis kvazaŭ nova printempo, kiu venis kun sanktaj ventetoj, kun armeoj de la eterna vivo, kaj kun ĉiela potenco. Ĝi starigis la Tronon de la Dia Regno en la mezo de la mondo, kaj per la povo de la Sankta Spirito revivigis animojn kaj estigis novan ciklon.

 

 

XXXVII.

 

ONI  POVAS KOMPRENI DION NUR PER LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Demando. – Kia estas la rilato de la Realeco de Dio al la Grandaj Leviĝlokoj kaj la Diaj Tagiĝ-punktoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke la Realeco de Dio, aŭ la substanco de la Esenco de Unueco estas pura sankteco kaj absoluta perfekteco: t.e. ĝi estas sanktigita kaj esceptita de ĉiaj laŭdoj. Ĉiuj plej superaj kvalitoj kaj gradoj de la ekzisto rilate al tiu sfero estas nur imagaĵoj. Ĝi estas nevidebla, nekomprenebla, neatingebla, esenco pura, kiun oni ne povas priskribi; ĉar la Dia Esenco entenas ĉion. Vere, tio, kio entenas, estas pli granda ol tio, kio estas entenata, kaj la entenata ne povas enteni tion, de kio ĝi estas entenata, nek kompreni ĝian realecon. Kiom ajn progresus menso, se ĝi eĉ atingus la ekstreman gradon de kompreno, la limon de la komprenkapablo, ĝi vidos la diajn signojn kaj kvalitojn en la mondo de l’ kreaĵoj, kaj ne en la mondo de Dio. Ĉar la esenco de l’ kvalitoj de la Sinjoro de Unueco estas en la altsfero de sankteco kaj por mensoj kaj komprenoj ne ekzistas vojo por alpaŝi tiun lokon. “La vojo estas fermita kaj serĉado estas malpermesita.”

 

2

 

Estas klare, ke la homa kompreno estas kvalito de la ekzisto de homo, kaj ke homo estas signo de Dio: kiel do la kvalito de la signo povus kompreni la kreinton de la signo? Alivorte, kiel la kompreno, kiu estas kvalito de la ekzisto de homo, povus enteni Dion? Pro tio la Realeco de Dio estas kaŝita kontraŭ ĉia kompreno kaj kovrita kontraŭ la mensoj de ĉiuj homoj. Estas absolute neeble levi sin al tiu sfero. Ni scias, ke ĉio, kio estas pli malalta, estas nekapabla kompreni la realecon de tio, kio estas pli alta. Tiel ŝtono, tero, arbo, kiom ajn ili disvolviĝus, ne povas kompreni la realecon de homo, kaj ne povas imagi la kapablon de vido, aŭdo kaj la aliaj sentopovojn, kvankam ili ĉiuj estas same kreitaj. Kiel do povas homo, la kreito, kompreni la realecon de la pura Esenco de la Kreinto? Tiu sfero estas nealpaŝebla por kompreno, nenia klarigo sufias por ĝin komprenigi, kaj ne ekzistas povo por ĝin prezenti. Kion komunan havas atomo de polvo kun la pura mondo, kaj kia rilato ezkistas inter limhava menso kaj la senfina mondo? Mensoj ne kapablas kompreni Dion, kaj animoj konsterniĝus, klarigante Lin. “La okuloj Lin ne vidas, sed Li vidas la okulojn. Li estas la Ĉionscia, la Saĝa.”[1]

 

3

 

Tial rilate al tiu sfero de l’ ekzisto ĉia parolo kaj klarigo estas malperfekta, ĉia laŭdo kaj ĉia priskribo estas malinda, ĉia koncepto estas vana kaj ĉia meditado estas senfrukta. Sed tiu Esenco de esencoj, tiu Vero de veroj, tiu Mistero de misteroj havas reflektojn, matenlumojn, elaperojn kaj brilojn en la mondo de l’ ekzisto. La tagiĝ-lokoj de tiuj brilegoj, la lokoj de tiuj reflektoj, la elaperoj de tiuj sinmalkaŝoj estas la Sanktaj Tagiĝ-lokoj, la Universalaj Realecoj, la Diaj Estaĵoj, kiuj estas veraj speguloj de la sanktigita Esenco de Dio. Ĉiuj perfertecoj, malavarecoj kaj brilegoj, kiuj venas de Dio, estas videblaj kaj klaraj en la Realeco de Sankta Malkaŝanto, kiel suno, kiu respegulas sin en la klara, polurita spegulo kun ĉiuj siaj perfektecoj kaj malavarecoj. Se oni diras, ke speguloj estas elmontriloj de la suno kaj tagiĝ-lokoj de la leviĝanta astro, tio ĉi ne signifas, ke la suno malsupreniris el la alteco de sia sankteco kaj enkorpiĝis en la spegulon, nek ke la Senlima Realeco estas limigita al la loko de la apero. Dio gardu! Tio ĉi estas la kredo de konfesantoj de antropomorfismo. Ne; ĉiuj laŭdoj kaj priskriboj rilatas al la Sanktaj Malkaŝantoj. Ĝi signifas, ke ĉiuj priskriboj, kvalitoj, nomoj kaj ecoj, pri kiuj ni parolas, apartenas al la Sanktaj Malkaŝantoj: sed ĉar neniu atingis la realecon de la Dia Esenco, tial neniu povas priskribi, klarigi, laŭdi aŭ glori ĝin. Pro tio ĉio, kion la homaj realecoj scias, malkonvras kaj komprenas el la nomoj, kvalitoj kaj perfektecoj de Dio, koncernas tiujn Sanktajn Malkaŝantojn. Nenio plu estas atingebla: “la vojo estas fermita kaj serĉado estas malpermesita.”

 

4

 

Tamen ni parolas pri la nomoj kaj kvalitoj de la Realeco de Dio, kaj ni gloras Lin, atribuante al Li vidon, aŭdon, potencon, vivon kaj scion. Ni asertas pri tiuj nomoj kaj kvalitoj ne por elmontri la perfektecojn de Dio, sed por nei, ke Li estas kapabla al malperfektecoj. Kiam ni rigardas la ekzistantan mondon, ni vidas, ke senscio estas malperfekteco, kaj scio estas perfekteco; kaj ni diras, ke la sanktigita Esenco de Dio estas saĝo. Malforto estas malperfeteco, kaj forto estas perfekteco; pro tio ni diras, ke la sanktigita Esenco de Dio estas plejsupro de forto. Ĝi ne signifas, ke ni komprenas Lian scion, Lian vidon, Lian potencon kaj vivon, ĉar tio estas ekster nia kompreno; ĉar la esencaj nomoj kaj kvalitoj de Dio estas identaj kun Lia Esenco, kaj Lia Esenco estas super ĉia kompreno. Se la kvalitoj ne estas identaj kun la Esenco, devas esti pluro da antaŭekzistoj, kaj devas ekzisti ankaŭ diferencoj inter la kvalitoj kaj la Esenco: kaj ĉar Antaŭekzisto estas nepra, la sinsekvo de antaŭekzistoj estus senfina. Tio ĉi estas evidenta eraro.

 

5

 

Sekve ĉiuj tiuj kvalitoj, nomoj, laŭdoj kaj ploresprimoj rilatas al la Lokoj de Elapero; kaj ĉio, kion ni imagas kaj supozas ekster ili, estas nura fantaziaĵo, ĉar ni ne havas rimedojn por kompreni tion, kio estas nevidebla kaj neatingebla. Pro tio ĉi estas dirite: “Ĉio, kion vi distingis per la iluzio de via imago en via ruza mensa fantazio, estas nur kreaĵo simila al vi, kaj ĝi revenas al vi”[2]. Estas klare, ke se ni volas imagi la Realecon de Dio, tiu imagaĵo estas entenata, kaj ni estas la entenantoj; kaj estas certe, ke tiu, kiu entenas, estas pli granda ol tio, kio estas entenata. El tio estas certe kaj klare, ke se ni imagas la Dian Realecon ekster la Sanktaj Malkaŝantoj, ĝi estas pura imagaĵo; ĉar ne ekzistas vojo de alproksimiĝo al la Realeco de Dio, kiu ne estus barita kontraŭ ni, kaj ĉio, kion ni imagas, estas puraj supozoj.

 

6

 

Pripensu, kiel diversaj popoloj de la mondo rondiras ĉirkaŭ imagaĵoj, kaj estas adorantoj de idoloj de pensoj kaj supozoj. Ili ne konscias tion; ili konsideras siajn imagaĵojn kiel la Realecon, kiu estas for de ĉia kompreno kaj pura de ĉiaj priskriboj. Ili rigardas sin mem kiel anaron de Unueco, kaj aliajn kiel adorantojn de idoloj; sed idoloj havas almenaŭ mineralan ekziston, dum la idoloj de pensoj kaj imagoj de homo estas nur fantaziaĵoj; ili ne havas eĉ mineralan ekziston. “Estu avertitaj, ho posedantoj de percepto!”

 

7

Sciu, ke la kvalitoj de perfekteco, la briloj de diaj malavaraĵoj kaj la lumoj de inspiro estas videblaj kaj klaraj en ĉiuj Sanktaj Malkaŝantoj; sed la glora Vorto de Dio, Kristo, kaj la Plejgranda Nomo, Bahá’u’lláh, estas elaperigantoj kaj elmontrantoj, kiuj estas ekster ĉio imagebla; ĉar ili posedas ĉiujn perfektecojn de la antaŭaj Malkaŝantoj, kaj plie ili posedas certajn perfektecojn, kiuj igas ĉiujn aliajn Malkaŝantojn dependaj de ili. Tiel ĉiuj profetoj de Izraelo estis centroj de inspiro; Kristo ankaŭ esti ricevanto de inspiro – sed kia diferenco estas inter la inspiro de la Vorto de Dio kaj la revelacioj de Jesaja, Jeremia kaj Elija!

 

8

 

Pripensu, ke lumo estas esprimo de la vibrado de l’ eteraĵo: tiu ĉi vibrado influas la okulajn nervojn kaj efikas vidon. La lumo de lampo ekzistas pro la vibrado de l’ eteraĵo, same kiel tiu de la suno; sed kia diferenco estas inter la lumo de la suno kaj tiu de la steloj aŭ lampo!

 

9

 

La homa spirito aperas kaj elmontriĝas en la embria stato, kaj ankaŭ en la stato de infaneco kaj matureco. La spirito estas unu, sed en la embria stato ĝi ne posedas la povojn de vido kaj de aŭdo. En la stato de matureco kaj perfeteco ĝi elmontras sin kun plej granda radiado kaj brilado. Simile semo en la komenco iĝas folioj kaj estas la loko, kie elmontras sin la vegetaĵa spirito; en la stato de frukto vidiĝas la sama spirito, t.e. la kreskopovo aperas kun plej granda perfekteco: sed kia estas la diferenco inter la stato de la folioj kaj tiu de la frukto! Ĉar el frukto venas centmiloj da folioj, kvankam ĉiuj ili kreskas kaj disvolavas sin per tiu sama vegetaĵa spirito. Konsideru la diferencon inter la virtoj kaj perfektecoj de Kristo, la radiado kaj brilado de Bahá’u’lláh, kaj la virtoj de la profetoj de Izraelo, kiel Jeĥezkel aŭ Samuel. Ĉiuj ili estis elmontrantoj de inspiro, sed senfina diferenco estas inter ili. Salutojn!

 

XXXVIII.

 

LA TRI STATOJ DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Sciu, ke la Sanktaj Malkaŝantoj, kvankam ili posedas la gradojn de senfinaj perfektecoj, havas, ĝenerale dirante, nur tri statojn. La unua stato estas la fizika; la dua stato estas la homa – la stato de saĝohava animo; la tria stato estas tiu de la dia aperinteco kaj ĉiela brileco.

 

2

 

La fizika stato estas limtempa; ĝi estas kombinita el elementoj, kaj nepre ĉio, kio estas kombinita, estas malkombinita: ne estas eble, ke kombinaĵo ne estu dispartigita.

 

3

 

La dua stato estas tiu de saĝohava animo, kiu estas la homa realeco; ankaŭ ĝi estas limtempa, kaj la Sanktaj Malkaŝantoj havas ĝin egale kun aliaj homoj.

 

4

 

Sciu, ke kvankam la homa animo ekzistis sur la tero dum jarcentoj kaj longega tempo, ĝi estas tamen limtempa.[3] Kiel dia signo, unu fojon ekestinte, ĝi estas eterna. La spirito de homo havas komencon, sed ĝi ne havas finon; ĝi daŭras eterne. Same la specoj, ekzistantaj sur la tero, estas limtempaj, ĉar estas pruvite, ke estis tempo, kiam tiuj specoj ne ekzistis, sed la mondo de l’ ekzisto ĉiam estis; ĉar la universo ne estas limigita al tiu ĉi tera globo. Ĉio tio signifas, ke kvankam homaj animoj estas limtempaj, ili estas tamen senmortaj, eternaj kaj ĉiamaj; ĉar la mondo de aĵoj estas mondo de malperfekteco kompare kun tiu de homo, kaj la mondo de homo estas mondo de perfekteco kompare kun tiu de aĵoj. Kiam malperfektaĵoj atingas la staton de perfekteco, ili iĝas eternaj[4]. Tio estas ekzemplo, kies signifon vi devas kompreni.

 

5

 

La tria stato estas tiu de la dia aperinteco kaj ĉiela brileco: ĝi estas la Vorto de Dio, la Eterna Malavareco, la Sankta Spirito. Ĝi havas nek komencon, nek finon, ĉar tiuj aferoj koncernas la ĉi-mondaĵojn, kaj ne la dian mondon. Por Dio la komenco estas sama, kiel la fino. Tiel la kalkulado de tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj, de hieraŭ kaj hodiaŭ, koncernas tiun ĉi terglobon; sed en la suno tiuj aferoj ne ekzistas – tie estas nek hieraŭ, nek morgaŭ, nek monatoj, nek jaroj – ĉio estas egala. Tiel same la mondo de Dio estas pura de ĉiaj kondiĉoj kaj libera de ĉiaj limoj, leĝoj kaj finecoj de la ĉi-tempa mondo. Pro tio la realeco de profeto, kiu estas la Vorto de Dio kaj la perfekta stato de revelacio, havis nenian komencon, nek havos ian finon; ĝia leviĝo estas diferenca de ĉiuj aliaj, kaj ĝi estas kiel tiu de la suno. Ekzemple ĝia tagiĝo en la signo de Kristo estis akompanata de grandega brilo kaj radiado, kaj tio ĉi estas eterna kaj ĉiama. Rigardu, kiom estis da konkerintaj reĝoj, kiom estis da ŝtatistoj kajp rincoj, potencaj organizantoj, el kiuj ĉiuj malaperis, dum la ventspiroj de Kristo blovas ankoraŭ, lia lumo ankoraŭ brilas, lia melodio ankoraŭ sonas, lia standardo ankoraŭ flirtas, liaj armeoj ankoraŭ batalas, lia ĉiela voĉo ankoraŭ estas dolĉe melodia, liaj nuboj ankoraŭ pluvigas gemojn, liaj fulmoj ankoraŭ ĵetas brilojn, liaj reflektoj ankoraŭ estas klaraj kaj helaj, liaj brilegoj ankoraŭ estas radiaj kaj lumaj; kaj same estas kun la animoj de tiuj, kiuj estas sub lia ŝirmo kaj brilas per lia lumo.

 

6

 

Estas do klare, ke la Malkaŝanto posedas tri statojn: la fizikan staton, la staton de saĝohava animo, kaj la stato de dia aperinteco kaj ĉiela brileco. La fizika stato certe estos malkombinita, sed la stato de saĝohava animo, kvankam ĝi havas komencon, ne havas finon: ne, ĝi estas dotita per la eterna vivo. Sed la Sankta Realeco, pri kiu Kristo diras: “La Patro estas en la Filo”, havas nek komencon, nek finon. Kiam oni parolas pri ĝia komenco, ĝi signifas la staton de malkaŝado; kaj simbole oni komparas la staton de silento al dormo. Ekzemple homo dormas – kiam li komencas paroli, li maldormas – sed li estas ĉiam la sama persono, ĉu li estas dormanta, aŭ maldormanta; nenia diferenciĝo okazis en lia stato, edifiteco, gloro, realeco aŭ naturo. La stato de silento estas komparata al dormo, kaj tiu de malkaŝado al maldormo. Homo, ĉu dormanta aŭ maldormanta, estas tiu sama homo; dormo estas unu stato, kaj maldormo estas la alia. La tempo de silento estas komparata al dormo, kaj malkaŝado kaj gvidado estas komparataj al maldormo.

 

7

 

En la Evangelio estas dirite: “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio.” Estas do evidente kaj klare, ke Kristo ne atingis la staton de mesieco kaj ĝiajn perfektecojn en la tempo de bapto, kiam la Sankta Spirito malsuprenvenis sur lin kiel kolombo. Ne, la Vorto de Dio de ĉiuj eternecoj estis ĉiam kaj estos en la altsfero de sankteco.

 

XXXIX.

 

LA HOMA STATO KAJ LA SPIRITA STATO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Ni diris, ke la Malkaŝantoj havas tri flankojn. Unue, la fizikan realecon, kiu dependas de la korpo; due, la individuan realecon, t.e. la saĝohavan animon; trie, la dian aperintecon, kiu estas la diaj perfektecoj, la kaŭzo de la vivo de estaĵoj, de edukado de animoj, de gvidado de homoj kaj de lumigo de tiu ĉi mondo.

 

2

 

La fizika stato estas la homa stato; ĝi pereas, ĉar ĝi estas kombinita el elementoj, kaj ĉio, kio estas kombinita el elementoj, estas nepre malkombinota kaj dispartigota.

 

3

 

Sed la individua realeco de la Malkaŝantoj de Dio estas sankta realeco, kaj pro tio ĝi estas sanktigita, kaj en ĉio, kio koncernas ĝian naturon kaj kvalitojn, ĝi distingiĝas de ĉio alia. Ĝi estas kiel la suno, kiu laŭ sia esenca naturo donas lumon, kaj ne povas esti komparita kun la luno, same kiel tiuj, kiuj formas sunon, ne povas esti komparitaj kun tiuj, kiuj formas la lunon. La eroj kaj konstruo de la unua donas radiojn, sed la eroj, el kiuj estas kombinita la luno, ne donas radiojn, sed devas prunti lumon. Same aliaj homaj realecoj estas tiuj, kiuj, kiel la luno, prenas lumon de la suno; sed tiu sankta realeco estas luma en si mem.

 

4

 

La tria flanko de tiu Estaĵo[5] estas la Dia Malavareco, la brilo de la Antaŭekzista Beleco kaj la radiado de la lumo de la Ĉionpova. La individuaj realecoj de la Diaj Malkaŝantoj ne estas apartaj de la Malavareco de Dio kaj de la Brilo de la Sinjoro. Same la suna globo ne estas aparta de la lumo. Oni do povas diri, ke la ĉieleniro de Sankta Malkaŝanto estas simple forlaso de tiu ĉi elementa formo. Ekzemple se niĉon lumigas lampo, kaj se ĝia flamo ĉesas ĝin lumigi, ĉar la niĉo estas detruita, la malavaraĵoj de la lampo ne estas ĉesigitaj. Mallonge dirante, en la Sanktaj Malkaŝantoj la Antaŭekzista Malavaraĵo estas kiel la lumo, la individuecon prezentas la vitroglobo, kaj la homa korpo estas kiel la niĉo: se la niĉo estas detruita, la lampo plue brilas. La Diaj Malkaŝantoj estas kiel multaj diversaj speguloj, ĉar ili havas apartajn individuecojn, sed tio, kio reflektiĝas en la speguloj, estas la unu suno. Klare estas, ke la realeco de Kristo estis diferenca de tiu de Moseo.

 

5

 

Vere de la komenco, tiu Sankta Realeco[6] havas la scion pri la sekretoj de la ekzisto, kaj de la infanaĝo aperas kaj vidiĝas en li signoj de grandeco. Kiel do povus esti, ke kun ĉiuj tiuj malavaraĵoj kaj perfektecoj li ne havus la scion?

 

6

 

Ni menciis, ke la Sanktaj Malkaŝantoj havas tri flankojn – la fizikan staton, la individuan realecon kaj la aperocentron de perfekteco. Ĝi estas kiel la suno, ĝia lumo kaj varmo. Aliaj personoj havas la fizikan flankon, la flankon de saĝohava animo – la spiriton kaj menson.[7] Tiel la vortoj: “Mi estis dormanta, kaj la diaj ventspiroj pasis super mi kaj mi vekiĝis” estas similaj al la vortoj de Kristo: “La korpo estas malgaja, sed la spirito estas feliĉa”, aŭ “Mi estas afliktita, aŭ mi estas kontenta, aŭ mi estas ĉagrenita”; tio ĉi koncernas la fizikan staton kaj neniel rilatas al la individua realeco, nek al la sinmalkaŝo de la Dia Realeco. Konsideru, kiom da miloj da sortoŝanĝoj povas okazi al la korpo de homo, sed la spirito ne estas tuŝita de ili; povas eĉ esti, ke kelkaj membroj de la korpo estas tute kripligitaj, sed la esenco de la menso restas kaj estas eterna. Mil akcidentoj povas okazi al vesto sen danĝero por tiu, kiu ĝin portas. La vortoj, kiujn diris Bahá’u’lláh: “Mi estis dormanta, kaj la ventspiroj pasis super mi kaj vekis min”, koncernas la korpon.

 

7

 

En la mondo de Dio ne ekzistas pasinteco, ne ekzistas estonteco, nek estanteco; ĉio estas sama. Kiam do Kristo diris: “En la komenco estis la Vorto”, tio signifas, ke ĝi estis, estas kaj estos; ĉar en la mondo de Dio tempo ne ekzistas. Tempo pasas super la kreaĵoj, sed ne super Dio. Ekzemple en la preĝo li diras: “Via nomo estas sanktigita”; ĝi signifas, ke Via nomo estis, estas kaj estos sanktigita. Mateno, tagmezo kaj vespero rilatas al tiu ĉi tero, sed en la suno estas nek mateno aŭ tagmezo, nek vespero.

 

XL.

 

LA SCIO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Demando. – Unu el la povoj, kiujn posedas la Diaj Malkaŝantoj, estas scio: kiaj estas ĝiaj limoj?

 

2

 

Respondo. – Scio estas duspeca: unu estas subjektiva, kaj la alia estas objektiva scio – alivorte scio intuicia, kaj scio ĉerpata el perceptado.

 

3

 

La scio pri aferoj, kiun homoj ĝenerale posedas, estas akirita per pripensado aŭ per pruvoj, t.e. aŭ koncepto pri afero estas formita per la mensa povo, aŭ la formo prezentas sin en la spegulo de la koro pro ekvido de la objekto. La sfero de tiu ĉi scio estas tre limigita, ĉar ĝi dependas de penso kaj akiro.

 

4

 

Sed la dua speco de scio, kiu estas la scio pri estado, estas intuicia, ĝi estas kiel la sciado kaj konscio de homo pri si mem.

 

5

 

Ekzemple la menso kaj la spirito de homo havas la scion pri la kondiĉoj kaj stato de la membroj kaj partoj de la korpo, kaj estas konsciaj pri ĉiuj fizikaj sentoj; tiel same ili estas konsciaj pri siaj povoj, sentoj kaj spiritaj statoj. Tio ĉi estas scio pri estaĵoj, kiujn homo komprenas kaj perceptas; ĉar la spirito ĉirkaŭsuperas la korpon kaj konscias pri ĝiaj sentoj kaj povoj. Tiu ĉi scio ne estas rezulto de penado kaj studado; ĝi estas io ekzistanta, ĝi estas absoluta donaco.

 

6

 

Ĉar la Sanktigitaj Realecoj, la universalaj Malkaŝantoj de Dio ĉirkaŭsuperas la esencon kaj kvalitojn de la kreaĵoj, superpaŝas kaj entenas ekzistantajn realecojn kaj komprenas ĉion, ilia scio estas dia scio, ne akirita; t.e. ĝi estas sankta malavaraĵo, ĝi estas dia revelacio.

 

7

 

Ni donos ekzemplon por komprenigi klare tiun ĉi aferon. La plej nobla estaĵo sur la tero estas homo. Li ampleksas la bestan, vegetaĵan kaj mineralan regnojn, tio signifas, ke tiuj kondiĉoj enestas en li ĝis tia grado, ke li estas posedanto de tiuj kondiĉoj kaj statoj; li havas la scion pri iliaj misteroj kaj la sekretoj de ilia ekzisto. Tio ĉi estas simple ekzemplo, ne analogio. Mallonge dirante, la universalaj Malkaŝantoj de Dio havas la scion pri la realeco de la misteroj de estaĵoj, kaj tial ili starigas leĝojn, kiuj estas taŭgaj kaj konformaj al la mondo de homo; ĉar religio estas la esenca interrilato, kiu sekvas el la realecoj de aferoj. Se Malkaŝanto, t.e. Sankta Leĝodonanto ne havus la scion pri la realeco de aferoj, li ne komprenus la esencan interrilaton, kiu sekvas el la realeco de aferoj, kaj certe li ne scius fondi religion, konforman al la faktoj kaj taŭgan al la kondiĉoj. La profetoj de Dio, la universalaj Malkaŝantoj, estas kiel lertaj kuracistoj, kaj tiu ĉi mondo estas kiel homa korpo; la diaj leĝoj estas kiel medikamentoj kaj kuracado. Pro tio la doktoro devas havi la scion kaj konon pri ĉiuj membroj kaj partoj, kaj ankaŭ pri la korpokonstruo kaj stato de la paciento, por ke li povu disponi kuracilon, kiu estos bonefika kontraŭ la kruela veneno de la malsano. Fakte la doktoro el la malsano mem deduktas la taŭgan por la paciento kuracadon, ĉar li diagnozas la malsanon kaj poste disponas kontraŭ ĝi medikamenton. Antaŭ ol la malsano estas diagnozita kiel oni povas disponi ĝustan medikamenton kaj kuracadon? La doktoro devas do havi kompletan scion pri la korpokonstruo, membroj, organoj kaj stato de la paciento, kaj koni ĉiujn malsanojn kaj kuracilojn, por disponi taŭgan medikamenton.

 

8

 

Religio estas do la necesa interrilato, kiu emanas el la realeco de aferoj; kaj ĉar la universalaj Malkaŝantoj de Dio havas la scion pri la misteroj de la estaĵoj, ili pro tio komprenas tiun esencan interrilaton, kaj per tiu ĉi scio starigas la Leĝon de Dio.

 

XLI.

 

LA UNIVERSALAJ CIKLOJ.

 

1

 

Demando. – Kiel prezentas sin la vera klarigo de la cikloj okazantaj en la mondo de la ekzisto?

 

2

 

Respondo. – Ĉiu el la lumaj korpoj sur la firmamento havas ciklon de rondirado, kiu havas difinitan tempodaŭron, kaj ĉiu el ili rondiras la propran vojon, kaj rekomencas novan ciklon. Tiel la tero en la daŭro de tricent sesdek kvin tagoj, kvin horoj kaj kvardek ok minutoj kun frakcio ĉiufoje plenumas sian rondvojon; poste ĝi komencas novan ciklon, t.e. la unua ciklo estas rekomencita. Tiel same en la tuta universo, ĉu en la ĉielaj sferoj aŭ inter homoj, estas cikloj de grandaj okazoj, de gravaj faktoj kaj historiaĵoj. Kiam unu ciklo finiĝas, komenciĝas nova ciklo, kaj la malnova, pro la grandaj okazoj, kiuj havas la lokon, estas komplete forgesita, kaj ne restas eĉ postsigno aŭ dokumento. Kiel vi vidas, ni posedas neniajn dokumentojn antaŭ dudek miljaroj, kvankam ni antaŭe pruvis per argumentoj, ke la vivo sur la tero ekzistas tre longe. Ĝi ne havas aĝo de cent miljaroj, aŭ de ducent miljaroj, aŭ de unu aŭ du milionoj da jaroj; ĝi estsa treege malnova, kaj la malnovegaj dokumentoj kaj postsignoj estas tute malaperintaj.

 

3

 

Simile ĉiu el la Diaj Malkaŝantoj havas ciklon, kaj dum tiu ciklo liaj leĝoj kaj ordonoj regas kaj estas plenumataj. Kiam la ciklo estas kompletigita per apero de nova Malkaŝanto, nova ciklo komenciĝas. Tiel la cikloj komenciĝas, finiĝas, kaj estas renovigataj, ĝis universala ciklo estos kompletigita en la mondo, kiam havos lokon gravaj faktoj kaj grandaj okazoj, kiuj entute forigos ĉiajn postsignojn kaj dokumentojn de la pasinteco; tiam nova universala ciklo komenciĝas en la mondo, ĉar la universo ne havas komencon. Ni prezentis antaŭe pruvojn kaj argumentojn pri tiu ĉi afero; ne estas bezone ilin ripeti.

 

4

 

Kiel ni diras mallonge, universala ciklo en la mondo de l’ ekzisto signifas longan tempodaŭran kaj nekalkuleblajn periodojn kaj epokojn. En tia ciklo la Malkaŝantoj aperas kun brilo en la sfero de videblaĵoj, ĝis granda kaj universala Malkaŝanto faras la mondon centro de sia radiado. Kaŭze de lia apero la mondo atingas maturecon, kaj la vasteco de lia ciklo estas tre granda. Poste en lia ombro levos sin aliaj Malkaŝantoj, kiuj konforme al la bezonoj de la tempo renovigos certajn ordonojn, rilatantajn al la materialaj demandoj kaj aferoj, dum ili mem ĉiam restados en lia ombro.

 

5

 

La ciklo, en kiu ni vivas, komenciĝis de Adamo, kaj ĝia universala Malkaŝanto estas Bahá’u’lláh.

 

XLII.

 

LA POTENCO KAJ INFLUO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Demando. – Kiagrada estas la potenco kaj perfektecoj de la Tronoj de l’ Realeco, la Malkaŝantoj de Dio, kaj kiaj estas la limoj de ilia influo?

 

2

 

Respondo. – Konsideru la mondon de l’ ekzisto, t.e. la mondon de materialaĵoj. La suna sistemo estas malluma kaj malhela, kaj la suno estas en ĝi la centro de lumo, kaj ĉiuj planedoj de la sistemo rondiras ĉirkaŭ ĝi kaj patroprenas de ĝia malavaraĵo. La suno estas la kaŭzo de vivo kaj lumigiteco kaj rimedo de kreskado kaj evoluado de ĉiuj estaĵoj en la suna sistemo; ĉar sen la malavaraĵoj de la suno nenia viva estaĵo povus ekzisti: ĉio estus en mallumo kaj ruino. Estas do evidente kaj klare, ke la suno estas la centro de la lumo kaj kaŭzo de vivo de la estaĵoj de la suna sistemo.

 

3

 

Simile la Sanktaj Malkaŝantoj de Dio estas centroj de la lumo de l’ Realeco, de la fonto de Misteroj kaj de la malavaraĵoj de Amo. Ili brilegas en la mondo de koroj kaj pensoj, kaj pluvigas eternajn favorojn sur la mondon de spiritoj; ili donas spiritan vivon, kaj lumas per la lumo realecoj kaj signifoj. La lumigiteco de la mondo de pensoj venas el tiuj centroj de lumo kaj fontoj de misteroj. Sen la malavaraĵoj de la brilo kaj la instruoj de tiuj Sanktaj Estaĵoj la mondo de animoj kaj pensoj estus en densa mallumo. Sen la nerefuteblaj instruoj de tiuj Fontoj de misteroj la homa mondo iĝus paŝtejo de bestaj apetitoj kaj kvalitoj, la ekzisto de ĉio estus nereala kaj nenia vera vivo ekzistus. Pro tio ĉi en la Evangelio estas dirite: “En la komenco estis la Vorto”, kio signifas, ke ĝi estis la kaŭzo de ĉia vivo.

 

4

 

Nun konsideru la influon de la suno je la teraj estaĵoj: kiaj signoj kaj rezultoj evidentiĝas kaj estas klaraj pro ĝia proksimeco kaj malproksimeco, pro ĝia leviĝado aŭ subirado. Foje estas aŭtuno, alifoje printempo; jen ni havas someron, alifoje vintron. Kiam la suno pasas la ekvatoran linion, la vivodona printempo aperas kun sia brilo, kaj kiam ĝi venas la lokon de la somera tagnoktegaliĝo, fruktoj atingas la plejsupron de perfekteco, grenoj kaj kreskaĵoj donas rikoltaĵojn, kaj teraj estaĵoj atingas plej kompletan evoluon kaj kreskon.

 

5

 

Simile kiam la Sankta Malkaŝanto de Dio, la suno de la mondo de Liaj kreaĵoj, ekbrilas sur la mondon de spiritoj, pensoj kaj koroj, tiam venas la spirita printempo kaj nova vivo, vidiĝas la potenco de la mirinda printempo, kaj mirigaj bonefikoj estas videblaj. Kiel vi rimarkis, en la aperotempo de ĉiu Malkaŝanto de Dio eksterordinaraj progresoj okazis en la mondo de intelektoj, pensoj kaj spiritoj. Ekzemple en tiu ĉi dia epoko kia progreso estas atingita en la mondo de intelektoj kaj pensoj, kaj nun estas ja nur la komenco de ĝia tagiĝo. Post nelonga tempo vi vidos, ke novaj malavaraĵoj kaj diaj instruoj lumigos la malluman mondon kaj aliformos tiujn malgajajn regionojn en edenan paradizon.

 

6

 

Se ni volus klarigi la signojn kaj malavaraĵojn de ĉiu el la Sanktaj Malkaŝantoj, ĝi okupus tro da tempo. Pensu kaj konsideru mem pri ĉi tio, kaj tiam vi atingos la veron de la demando.

 

 

XLIII.

 

LA DU KLASOJ DE PROFETOJ.

 

1

 

Demando. – Kiom da kategorioj de profetoj estas?

 

2

 

Respondo. – Ĝenerale, la profetoj estas de du kategorioj; unuj estas sendependaj profetoj, kiuj estas sekvataj, kaj la aliaj ne estas sendependaj, sed ili mem estas sekvantoj.

 

3

 

La sendependaj profetoj estas leĝodonantoj kaj fondantoj de nova ciklo. Pro ilia apero la mondo surmetas novan veston, la fundamentoj de la religio estas restarigitaj kaj nova libro estas revelacie donita. Sen peranio ili ricevas la malavaraĵojn de la Dia Realeco, kaj ilia lumigo estas la esenca lumigo. Ili estas kiel la suno, kiu estas luma en si mem: la lumo estas ĝia esenca nepraĵo; ĝi ne ricevas la lumon de iu alia stelo. Tiuj Tagiĝ-lokoj de la mateno de l’ Unueco estas fontoj de la Malavaraĵoj kaj speguloj de la Esenco de l’ Realeco.

 

4

 

La aliaj profetoj estas sekvantoj kaj disvastigantoj, ĉar ili estas branĉoj, kaj ne sendependaj; ili ricevas la Malavaraĵojn de la sendependaj profetoj, kaj ili ĉerpas el la lumo de Gvido de la universalaj profetoj. Ili estas kiel la luno, kiu ne estas luma kaj radia en si mem, sed ricevas sian lumon de la suno.

 

5

 

La Malkaŝantoj kun la universala profeteco, kiuj aperis sendepende, estas, ekzemple, Abrahamo, Moseo, Kristo, Mahometo, Báb kaj Bahá’u’lláh. Sed la aliaj, la sekvantoj kaj disvastigantoj, estas ekzemple Salomono, Davido, Jesaja, Jeremia kaj Jeĥezkel. Ĉar la sendependaj profetoj estas fondantoj: ili starigas novan religion aj faras homojn novaj estaĵoj; ili ŝanĝas la ĝeneralajn morojn, disvastigas novajn kutimojn kaj regulojn, renovigas la ciklon kaj la Leĝon. Ilia apero estas kiel printempo, kiu vestas ĉiujn terajn estaĵojn per novaj vestoj kaj donas al ili novan vivon.

 

6

 

Koncerne la duan kategorion de profetoj, la sekvantojn, ili ankaŭ disvastigas la Leĝon de Dio, diskonigas la religion de Dio kaj proklamas Lian vorton. Ili havas nenian potencon kaj povon el si mem, nur tion, kion ili ricevas de la sendependaj profetoj.

 

7

 

Demando. – Al kiu kategorio apartenas Budho kaj Konfucio?

 

8

 

Respondo. – Budho ankaŭ fondis novan religion, kaj Konfucio renovigis la moralecon kaj la malnovajn virtojn, sed iliaj institucioj estas tute ruinigitaj. La kredaĵoj kaj ritoj de la budhanoj kaj konfucianoj ne estis daŭrigataj konforme al ilia fundamentaj instruoj. La fondinto de budhismo estis mirinda persono. Li konfirmis la Unuecon de Dio, sed poste la originalaj principoj de liaj doktrinoj iom post iom malaperis, ignorecaj kutimoj kaj ceremonioj ekestis kaj kreskis, ĝis fine ili finiĝis per adorado de statuoj kaj bildoj.

 

9

 

Konsideru ankaŭ: Kristo multfoje ripetis, ke oni devas obei la dek ordonojn de la Pentateŭko, kaj li insistis, ke ili estu konservataj. Inter la dek ordonoj estas unu, kiu diras: “Ne faru al vi idolon, nek bildon.” Nune en kelkaj kristanaj preĝejoj estas multaj statuoj kaj bildoj. Estas do klare kaj evidente, ke la religio de Dio ne konservis siajn originalajn principojn inter homoj, sed ke ĝi grade ŝanĝadis sin kaj aliĝadis, ĝis ĝi tute ruiniĝis kaj neniiĝis. Pro tio la revelacio estas renovigita kaj nova religio estas fondita. Sed se la religio ne ŝanĝiĝus kaj ne aliiĝus, la renovigo ne estus bezona.

 

10

 

En la komenco la arbo estis en sia tuta beleco, kaj plena de floroj kaj fruktoj, sed poste ĝi maljuniĝis kaj senfruktiĝis, ĝi velkis kaj sekiĝis. Pro tio la Vera Ĝardenisto plantas denove senkomparan junan arbon de la sama gento kaj speco, kiu kreska kaj disvolviĝas tagon post tago, vaste ombrigas la dian ĝardenon kaj kreskigas mirindajn fruktojn. Same estas kun la religioj; kiam la tempo pasas, ili deflankiĝas de sia originala fundamento, la vero de la religio de Dio tute malaperas, kaj ĝia spirito ne restas plu en ĝi; naskiĝas herezoj, kaj ĝi iĝas korpo sen animo. Pro ĉi tio ĝi estas renovigata.

 

11

 

Ni volas diri, ke la budhanoj kaj konfucianoj adoras nun bildojn kaj statuojn. Ili estas tute senatentaj je la Unueco de Dio, kaj kredas je imagitaj dioj, kiel la antikvaj grekoj. Sed ne tiel estis en la komenco: aliaj estis la princoj kaj aliaj leĝoj.

 

12

 

Konsideru ankaŭ, kiom da principoj de la religio de Kristo estis forgesitaj, kaj kiom da herezoj aperis. Kristo, ekzemple, malpermesis venĝon kaj leĝorompon; li ordonis, plie, bonvolon kaj kompatemon repage por maljustago kaj malbono. Pensu nun: inter la kristanaj popoloj mem kiom estis da sangaj militoj, kiom da persekutado, krueleco, raemo kaj sangavido havis lokon! Multaj el tiuj militoj estis kondukataj pro la ordonoj de la papoj. Estas do klare kaj evidente, ke, dum la tempo pasas religioj tute ŝanĝas sin kaj aliiĝas. Tial ili estas renovigataj.

 

XLIV.

 

KLARIGO DE LA RIPROĈOJ, FARITAJ DE DIO AL LA PROFETOJ.

 

1

 

Demando. – En la Sanktaj Libroj troviĝas kelkloke vortoj de riproĉo kaj mallaŭdo, diritaj al la profetoj. Kiuj estas la alparolitoj, kaj por kiu estas la mallaŭdoj?

 

2

 

Respondo. – Ĉiuj paroloj de Dio, esprimantaj riproĉon, kvankam ekstervide diritaj al la profetoj, efektive estas turnitaj al homoj, pro saĝeco, kiu estas absoluta kompatemo, por ke la homoj ne senkuraĝiĝu kaj ne senesperiĝu. Tial ili lauŝajne estas direktitaj al la profetoj; sed kvankam ekstere pro la profetoj, vere ili estas por la homoj, ne por la profetoj.

 

3

 

Plie, potenca kaj sendependa reĝo reprezentas sian landon: tio, kion li diras, estas la parolo de ĉiuj, kaj ĉiu interkonsento, kiun li faras, estas la interkonsento de ĉiuj, ĉar la volo kaj deziroj de ĉiuj liaj regatoj enestas en lia volo kaj deziroj. Tiel same ĉiu profeto estas esprimanto de la tuta popolo. Pro tio la promesoj kaj paroloj de Dio, turnitaj al li, estas turnitaj al ĉiuj. Ĝenerale la paroloj de mallaŭdo kaj riproĉo estsus eĉ tro severaj por la homoj, kaj povus rompi iliajn korojn. Pro tio la Perfekta Saĝeco uzas tiun ĉi formon de alparoloj, kiel estas klare montrite en la Biblio mem, kiam, ekzemple, la infanoj de Izraelo ribeli kaj diris al Moseo: “Ni ne povas batali kontraŭ la Amalekidoj, ĉar ili estas fortaj, potencaj kaj kuraĝaj.” Dio riproĉas tiam Moseon kaj Aaronon, Moseo estas komplete obea, ne ribelanta. Sendube tia granda homo, kiu estas interperanto de la Dia Malavareco kaj transdonanto de la Leĝo, devas nepre obei la ordonojn de Dio. Tiuj Sanktuloj estas kiel folioj de arbo, kiujn movas blovo de vento, ne ilia propra deziro. Ĉar ili estas alĉarmitaj per la ventspiro de la amo de Dio, kaj ilia volo estas absolute subiĝema. Ilia vorto estas la vorto de Dio, ilia ordono estas la ordono de Dio, ilia malpermeso estas la malpermeso de Dio. Ili estas kiel vitroglobo, kiu ricevas lumon de la lampo. Kvankam la lumo ŝajnas veni el la vitroglobo, efektive ĝi brilas el la lampo. Tiel same estas kun la profetoj de Dio, la centroj de revelacio: iliaj movoj kaj senmoveco venas pro la dia inspiro, ne pro homaj pasioj. Se ne estus tiel, kiel profeto povus indi fidon, kaj kiel li povus esti parolportanto de Dio, transdonanta la ordonojn kaj malpermesojn de Dio? Ĉiuj mankoj, menciitaj en la Sanktaj Libroj rilate al la Malkaŝantoj, koncernas la demandojn de tiu ĉi speco.

 

4

 

Glorata estu Dio, ke viv venis ĉi tien kaj renkontis la servantojn de Dio! Ĉu vi trovis en ili ion ekster la armoj de la plezuro de Dio? Ne, vere. Vi vidis per viaj propraj okuloj, ke tage kaj nokte ili penadas kaj klopodas, kaj ke ili ne havas alian celon, krom glorigo de la vorto de Dio, edukado de homoj, plibonigo de amasoj, spirita progreso, starigo de universala paco, bonvolo al la tuta homaro kaj bonkoreco al ĉiuj nacioj. Oferante sin mem por la bono de la homaro, ili havas korojn apartigitajn de materialaj profitoj, kaj laboras por doni virtojn al la homaro.

 

5

 

Sed ni revenu al nia temo. Ekzemple en la Malnova Testamento estas dirite en la Libro de Jesaja, ĉapitro 48, verso 12: “Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael:  tio estas Mi, Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta”. Estas klare, ke la alparolito ne estis Jakob, kiu estas Izraelo, sed la popolo de Izraelo. Ankaŭ en la Libro de Jesaja, ĉapitro 43, verso 1, estas dirite: “Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.”

 

6

 

Ankaŭ en Nombroj, ĉapitro 20, verso 23, ni legas: “Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante: Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj”. Kaj en la verso 13: “Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.”

 

7

 

Rimarku: la popolo de Izraelo ribelis, sed laŭŝajne la riproĉo estis direktita al Moseo kaj Aarono. Kiel estas dirite en la Libro de Readmono, ĉapitro 3, verso 26: “Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.”

 

8

 

Tiu ĉi parolo kaj riproĉo efektive estas turnitaj al la infanoj de Izraelo, kiuj, ribelinte kontraŭ la ordono de Dio, estis pro tio longe malliberaj en la senakva dezerto trans Jordano, ĝis la tempo de Josuo – honoro estu al li. Tiu ĉi alparolo kaj riproĉo estis laŭŝajne turnitaj al Moseo kaj Aarono, sed efektive ili estis turnitaj al la popolo de Izraelo.

 

9

 

Simile en la Korano estas dirite al Mahometo: “Ni donis al vi evidentan venkon, por ke Dio pardonu al vi vian antaŭan kaj postan pekon”[8]. Tiu ĉi alparolo, kvankam laŭŝajne direktita al Mahometo, estis efektive al ĉiuj. Tiu parolmaniero, kiel ni diris antaŭe, estis uzata pro la perfekta saĝeco de Dio por ke homaj koroj ne havu zorgon, timon kaj turmenton.

 

10

 

Kiel ofte la profetoj de Dio kaj Liaj universalaj Malkaŝantoj konfesas en siaj preĝoj siajn pekojn kaj misfarojn! Ĝi estas nur por instrui aliajn homojn, por kuraĝigi kaj instigi ilin al humileco kaj malfiereco kaj igi ilin konfesi siajn pekojn kaj misfarojn. Ĉar tiuj Sanktuloj estas puraj de ĉia peko kaj sanktigitaj de misfaroj. En la Evangelio estas dirite, ke iu homo venis al Kristo kaj nomis lin “Bona Sinjoro”. Kristo respondis: “Kial vi nomas min bona? Nur Dio sola estas bona.” Ĝi ne signifis – Dio gardu! – ke Kristo estis pekulo; sed li celis instrui subiĝemon, humilecon, malfierecon kaj modestecon al la homo, al kiu li parolis. Tiuj Sanktaj Estaĵoj estas lumoj, kaj lumo ne unuiĝas kun mallumo. Ili estas vivo, kaj vivo ne estas miksata kun morto. Ili estas por gvidado, kaj gvidado ne povas kunesti kun erarado; ili estas la esenco de obeo, kaj obeo ne povas ekzisti kune kun ribelo.

 

11

 

En la konkludo, la alparoloj en la formo de riproĉoj, kiuj estas en la Sanktaj Libroj, kvankam ekstervide direktitaj al la profetoj, t.e. al la Malkaŝantoj de Dio, efektive estas destinitaj por homoj. Ĝi estos por vi evidenta kaj klara, kiam vi diligente ekzamenos la Sanktajn Librojn.

 

12

 

Salutojn al vi.

 

 

XLV.

 

KLARIGO DE LA VERSO EN KITÁB-I-AQDAS: “LA TAGIĜ-LOKO

DE ORDONO NE HAVAS EGALULON EN LA PLEJALTA SENPEKECO”.

 

1

 

Estas dirite en tiu sankta verso: “La Tagiĝ-loko de Ordono[9] ne havas egalulon en la plejalta senpekeco. Vere li estas Elmontranto de “Li faras, kion Li volas” en la regno de kreiteco. Vere Dio rezervis tiun ĉi staton por Si mem, kaj neniun lasis partopreni en tiu netuŝebla kondiĉo.”[10]

 

2

 

Sciu, ke senpekeco estas duspeca: esenca kaj akirita senpekeco. Simile ekzistas esenca scio kaj akirita scio, kaj same estas kun aliaj titoloj kaj kvalitoj. La esenca senpekeco estas kvalito propra de universala Malkaŝanto, ĉar ĝi estas rilate al li esenca postulaĵo, kaj esenca postulaĵo ne povas esti apartigita de la afero mem. La radioj estas esenca nepraĵo de la suno, kaj ili estas neapartigeblaj de ĝi. Scio estas esenca nepraĵo de Dio, kaj ĝi estas neapartigebla de Li mem. Povo estas esenca nepraĵo de Dio, kaj ĝi estas neapartigebla de Li. Se ĝi povus esti apartigita de Li, Li ne estus Dio. Se la radioj povus esti apartigitaj de la suno, ĝi ne estus la suno. Pro tio se oni imagus apartigon de la plejalta senpekeco for de universala Malkaŝanto, li ne estus universala Malkaŝanto, kaj mankus al li la esencaj perfektecoj.

 

3

 

Sed la akirita senpekeco ne estas natura nepraĵo; kontraŭe, ĝi estas radio de la malavareco de senpekeco, kiu brilas el la Suno de l’ Realeco sur korojn kaj donas parton de si mem al animoj. Kvankam tiuj animoj ne havas la esencan senpekecon, ili estas tamen sub la zorgado de Dio, t.e. Dio gardas ilin kontraŭ peko. Tiel multaj el sanktaj personoj, kiuj ne estis tagiĝ-punktoj de la plejalta senpekeco, estis tamen zorgataj kaj gardataj kontraŭ peko en la ombro de defendo kaj gardo de Dio; ĉar ili estis perantoj de la favoro inter Dio kaj homoj. Se Dio ne gardus ilin kontraŭ eraro, iliaj eraroj erarigus kredantojn, kaj tiel la fundamento de la religio de Dio estus renversita, kio ne estus deca kaj inda je Dio.

 

4

 

Resumante: la esenca senpekeco apartenas speciale al universalaj Malkaŝantoj, kaj la akirita senpekeco estas donita al ĉiu sanktanimulo. Ekzemple la Universala[11] Domo de Justeco, se ĝi estos fondita konforme al la nepraj kondiĉoj, konsistante el membroj, elektitaj el ĉiuj popoloj, tiu domo de Justeco estos defendata kaj gardata de Dio. Se tiu Domo de Justeco decidos unuanime aŭ per plimulto da voĉoj pri iu demando, ne priparolita en la Libro, tiu ĉi decido aŭ ordono estos gardata de eraro. La membroj de la Domo de Justeco ne posedas, individue, la esencan senpekecon; sed la anaro de la Domo de Justeco estas sub la zorgado de Dio: tio ĉi nomas sin donacdonita senerareco.

 

5

 

Mallonge dirante, la “Tagiĝ-loko de Ordono” estas elmontranto de la vortoj: “Li faras, kion Li volas”; tiu ĉi kondiĉo estas propra al tiu Sankta Estaĵo, kaj aliaj ne partoprenas en tiu esenca perfekteco. Ĝi signifas, ke ĉar universalaj Malkaŝantoj certe posedas la esencan senpekecon, tial ĉio, kio ajn emanas de ili, estas identa kun la vero kaj konforma al la realeco. Ili ne estas en la ombro de la anataŭaj leĝoj. Kion ajn ili diras, estas la vorto de Dio, kaj kion ajn ili faras, estas justa ago. Neniu kredanto rajtas ilin kritiki; lia stato devas esti tiu de absoluta subiĝemo, ĉar la Malkaŝanto aperas kun perfekta saĝeco.

 

6

 

Tiel ĉio, kion ajn universala Malkaŝanto diras aŭ faras, estas absolute saĝa kaj konforma al la realeco. Se iuj homoj ne komprenas la kaŝitan sekreton de iu el liaj ordonoj kaj faroj, ili ne devas kontraŭstari ĝin, ĉar la universala Malkaŝanto faras, kion li volas. Kiel ofte okazis, ke kiam iu faro estis plenumita de saĝa, perfekta, inteligenta homo, aliaj, nekapablaj kompreni ĝian saĝecon, kontraŭparolis ĝin kaj miris, ke tiu saĝa homo povis diri aŭ fari ion similan. La kaŭzo de kontraŭstaro estas ilia senscio, kaj la saĝeco de la saĝulo estas pura kaj libera de peko. Tiel same lerta doktoro, kuracanta pacienton, “faras, kion li volas”, kaj la paciento ne rajtas kontraŭparoli; kion ajn la doktoro diras kaj faras, estas ĝusta; ĉiu devas konsideri lin, kiel malkaŝanton de la vortoj “Li faras, kion li volas, kaj li ordonas, kion li deziras.” Estas certe, ke la doktoro povos uzi ian kuracilon, kontraŭan al la ideoj de aliaj homoj; nenia kontraŭstarado estas permesita al tiuj, kiuj ne posedas la sciencon kaj la kuracistan arton. Ne, en la nomo de Dio! Kontraŭe, ĉiuj devas esti subiĝemaj kaj plenumi ĉion, kion diras la lerta kuracisto. Tiel la saĝa doktoro “faras, kion li volas”, kaj la pacientoj neniel partoprenas en tiu rajto. Oni devas antaŭe certiĝi pri la scio de la doktoro, sed kiam la scio de la doktoro estas pruvita, “li faras, kion li volas.”

 

7

 

Tiel same, kiam militestro estas senkompara en la milita arto, en ĉio, kion li diras kaj ordonas, “li faras, kion li volas”. Kiam ŝipestro estas sperta en la arto de navigacio, en ĉio, kion li diras kaj ordonas, “li faras, kion li volas”; kaj ĉar la vera edukanto estas Perfektulo, en ĉio, kion li diras kaj ordonas, “li faras, kion li volas.”

 

8

 

Mallonge dirante, la signifo de “Li faras, kion Li volas” estas tia, ke kiam Malkaŝanto diras ion, aŭ ordonas aŭ plenumas agon, kaj kredantoj ne komprenas la saĝecon de tio, ili tamen ne devas kontraŭi lin eĉ per sola penso, penante kompreni kial li tiel parolis aŭ kial li tiel agis. La aliaj, kiuj estas en la ombro de la universalaj Malkaŝantoj, estas subiĝemaj al la ordonoj de la Leĝo de Dio, kaj ne devas flankeniĝi de ĝi eĉ je unu haro. Ili devas konformigi siajn farojn kaj vortojn al la Leĝo de Dio. Se ili flankeniĝas de ĝi, ili estos por tio respondaj kaj mallaŭdindaj antaŭ Dio. Estas certe, ke ili ne partoprenas en la permeso de “Li faras, kion Li volas”, ĉar tiu ĉi kondiĉo estas propra al la universalaj Malkaŝantoj.

 

9

 

Tiel Kristo – mia spirito estu oferita al li! – estis elmontranto de tiuj vortoj: “Li faras, kion Li volas” , sed la disĉiploj ne partoprenis en tiu kondiĉo; ĉar pro tio, ke ili estsi en la ombro de Kristo, ili ne povis flankeniĝi de lia ordono kaj volo.

 

REEN AL LA DUA PARTO

 

REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”

 

AL LA KVARA PARTO

 

ĈEFPAĜO

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)

 



[1] La Korano, Suro 6.

 

[2] El Hadíth

 

[3] T.e. de la naskiĝo.

 

[4] t.e. sole la spirito elmontras senmortecon. Rig. “Kvin gradoj de spirito”, p….; “La stato de homo kaj lia progresado post la morto”, p….

 

[5] Malkaŝanto de Dio.

 

[6] Malkaŝanto de Dio.

 

[7] Rig. “Animo, spirito kaj menso.”

[8] La Korano, Suro 48.

 

[9] Malkaŝanto de Dio.

[10] Kitáb-i-Aqdas – la Plej Sankta Libro. Ĝi estas la ĉefa verko de Bahá’u’lláh, enhavanta grandparton de liaj ordonoj. Ĝi estas la bazo de la principoj de baháismo.

 

[11] Baytu’l-‘Adl, t.e. la Domo de Justeco estas institucio, antaůplanita de Bahá’u’lláh por administrado de la urbo de estonteco. La Nacia Domo de Justeco starigados leăojn de nacio, kaj la Internacia (Universala) Domo de Justeco plenumados la taskojn de arbitracia tribunalo. La Universala Domo de Justeco estis unue elektita en 1963.