RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ
Kolektis kaj tradukis el la persa
lingvo
Laura Clifford Barney
Esperantigis
Lidja Zamenhof
PARTO IV
PRI LA ORIGINO, POVOJ KAJ STATOJ DE HOMO
XLVI.
MODIFIĜADO DE SPECOJ.
1
Ni venis nun al la
problemo de la modifiĝado de specoj kaj de la organisma evoluado, t.e. al
la demando, ĉu homo devenas de besto.
2
Tiu ĉi teorio
trovis kredon ĉe kelkaj eŭropaj filozofoj, kaj nun estas tre
malfacile komprenigi ĝian falsecon, sed en la estonteco ĝi fariĝos
evidenta kaj klara, kaj la eŭropaj filozofoj komprenos mem ĝian
malverecon. Ĉar vere ĝi estas evidenta eraro. Kiam homo rigardos kreaĵojn
per penetrema rigardo kaj atente esploros la kondiĉojn de la estaĵoj,
kaj kiam li vidos la staton, organizon kaj perfektecon de la mondo, li estos konvinkita,
ke en la ebla mondo estas nenio pli mirinda ol tio, kio jam ekzistas. Ĉar ĉiuj
ekzistantaj estaĵoj, teraj kaj ĉielaj, same kiel la senlima spaco kaj
ĉio, kio sin trovas en ĝi, estis kreita kaj organizita, kombinita,
aranĝita kaj perfektigita, kiel ĝi devis esti; la universo havas
nenian malperfektecon; tiel, ke se ĉiuj ekzistantoj iĝus pure
inteligentaj kaj pensus eterne, estus neeble, ke ili imagu ion pli bonan ol
tio, kio ekzistas.
3
Se tamen la kreaĵaro
en la pasinteco ne estus ornamita per plej granda perfekteco, la ekzisto estus
malperfekta kaj sensignifa, kaj en tiu ĉi okazo la kreaĵaro estus
nekompleta. Oni devas konsideri tiun ĉi demandon kun grandega atento kaj
pensemo. Imagu, ekzemple, ke la mondo de ebleco – t.e. la mondo de
ekzisto – similas ĝenerale homan korpon. Se tiu kombiniteco,
organizo, perfekteco, beleco kaj kompleteco, kiuj ekzistas nun en homa korpo,
estus malsamaj, ĝi estus absoluta malperfekteco. Se ni do imagus tempon,
en kiu homo apartenis al la besta mondo, en kiu li estis nur besto, ni trovus,
ke la ekzisto estus malperfekta; t.e. ke ne estus ekzistinta homo, kaj tiu ĉefa
membro, kiu en la korpo de la mondo estas kiel cerbo kaj menso en homo, estus
forestinta. La mondo estus tiam tute malperfekta. Tiel estas pruvite ke se
ekzistus tempo, kiam homo estis en la besta regno, la perfekteco de la ekzisto
estus detruita; ĉar homo estas la plej granda membro de tiu ĉi mondo,
kaj se la korpo estus sen tiu ĉefa membro, ĝi estus certe
malperfekta. Ni konsideras homon kiel la plej grandan membron, ĉar inter
la kreaĵoj li estas la sumo de ĉiuj perfektecoj. Kiam ni parolas pri
homo, ni pensas perfektan homon, la plej unuan individuon en la mondo, kiu
estas la sumo de ĉiuj spiritaj kaj eksteraj perfektecoj, kaj kiu estas
kvazaŭ la suno inter la estaĵoj. Imagu nun ke en iu tempo la suno ne
ekzistis, sed ke ekzistis planedo – sendube en tia tempo la rilatoj de la
ekzisto estus en malordo. Kiel oni povas imagi ion similan? Por homo, kiu
esploras la mondon de l’ ekzisto, tio, kion ni diris, estas sufiĉa.
4
Estas ankaŭ
alia, pli subtila pruvo; ĉiu el tiuj senfinaj estaĵoj, kiuj loĝas
en la mondo, ĉu homo, besto, vegetaĵo aŭ mineralo – kio
ajn ĝi estus – estas tute certe kombinita el elementoj. Sendube
estas ke tiu perfekteco, kiu ekzistas en ĉiuj estaĵoj, estas pro kreo
de Dio el la kombinitaj elementoj, pro ĝusta kunmikso kaj proporcio de
kvantoj, pro la maniero de ilia kunmeto kaj pro influo de aliaj estaĵoj. Ĉar
ĉiuj estaĵoj estas ligitaj unu kun aliaj kiel ĉeno, kaj
reciproka helpo, subteno kaj influo, apartenantaj al la proprecoj de la aferoj,
estas la kaŭzoj de ekzisto, evoluo kaj kreskado de kreaĵoj. Estas
certigite per pruvoj kaj argumentoj, ke ĉiu estaĵo ĝenerale
influas aliajn estaĵojn, ĉu absolute aŭ pro interrilateco. Fine,
la perfekteco de ĉiu individua estaĵo, t.e. la perfekteco, kiun vi
nun vidas en homo aŭ ekster homo, rilate al ĝiaj atomoj, membroj aŭ
povoj, estas ŝuldata al la kombino de elementoj, al ilia kvanto,
proporcio, al la maniero de ilia kunmeto kaj al la reciproka influado. Kiam ĉio
tio estas kunigita, tiam ekzistas homo.
5
Ĉar la
perfekteco de homo estas entute ŝuldata al la kombino de la atomoj de
l’ elementoj, al ilia kvanto, al la sistemo, laŭ kiu ili estas
kunmetitaj, kaj al la reciproka influado kaj efikado de diversaj estaĵoj,
pro tio, ĉar homo estis kreita antaŭ dek aŭ cent mil jaroj el la
teraj elementoj laŭ la sama kvanto kaj proporcio, la sama sistemo de
kunmeto kaj mikso, la sama influo de aliaj estaĵoj, tial tiam ekzistis
precize tia sama homo, kiel nun. Tio ĉi estas evidenta kaj nediskutinda.
Post cent milionoj da jaroj, se la elementoj de homo estos kunigitaj kaj
ordigitaj laŭ tiu sama proporcio, se la elementoj estos kombinitaj laŭ
la sama sistemo, kaj se ili estos sub tiu sama influo de aliaj estaĵoj,
ekzistos homo precize tia sama. Ekzemple se post cent miljaroj estos olivoleo,
fajro, meĉo, lampo kaj lumiganto, mallonge, se esto tiam ĉiuj nun
ekzistantaj necesaĵoj, ni havos precize tian saman lampon.
6
Tio estas konvinkaj
kaj evidentaj faktoj. Sed la argumentoj, kiujn prezentis tiuj eŭropaj
filozofoj, donas dubindajn pruvojn kaj ne estas konvinkaj.
XLVII.
LA UNIVERSO ESTAS SENKOMENCA.
La origino de homo
1
Sciu, ke unu el la
plej malfacilaj spiritaj veroj estas , ke la mondo del’ ekzisto, t.e tiu ĉi
senlima universo, havas nenian komencon.
2
Ni klarigis jam antaŭe,
ke la nomoj kaj atributoj de Dio postulas mem per si ekzisotn de estaĵoj.
Kvankam tiu ĉi afero estis jam detale klarigita, ni refoje mallonge
parolos pri tio. Sciu, ke ne estas imagebla edukanto sen edukatoj, ke ne povus
ekzisti monarĥo sed regatoj, ke oni ne povas nomi lernejestron sen
lernejanoj, ke neebla estas kreanto sen kreitaĵoj, ke oni ne povas imagi
liveranton sen tiuj, al kiuj li povas liveri; ĉar ĉiuj diaj nomoj kaj
atributoj postulas ekzistadon de estaĵoj. Se ni povus imagi tempon, en kiu
ekzistis neniaj estaĵoj, tiu imagaĵo estus neo de al Dieco de Dio.
Plie, absoluta neekzisto ne povus fariĝi ekzisto. Se la estaĵoj estus
absolute neekzistintaj, la ekzisto ne povus ekzisti. Tial ĉar la Esenco de
Unueco, tio estas la ekzisto de Dio estas ĉiama kaj eterna – t.e. ĝi
havas nek komencon, nek finon- estas certe, ke tiu ĉi mondo de la ekzisto,
la senlima universo, havas nek komencon, nek finon. Jes, povas okazi, ke iu
parto de la universo iu el tiuj globoj ekzemple, ekekzistas aŭ estas
disparigita, sed la aliaj senfinaj globoj ekzistas plue. Ĉar ĉiu
globo havas komencon., ĝi devas nepre havi finon, ĉar ĉiu
kombinaĵo, kolektiva aŭ unuopa, devas nepre esti malkombinita. La
sola diferenco estas, ke kelkaj estas malkombinataj rapide, kaj aliaj malpli
rapide, sed estas neeble, ke objekto kombinita estus neniam malkombinota.
3
Estas do nepre, ke
ni sciu, kia estis en la komenco ĉiu el la gravaj estaĵoj – ĉar
ne estas dubo, ke en la komenco la origino estas unu: la origino de ĉiuj
nombroj estas unu, kaj ne du. Estas do klare, ke en la komenco la materio estis
unu, kaj ke la unu materio aperis diversaspekte en ĉiu elemento;
tiamaniere estiĝis diversaj formoj, kaj tiuj diversaj formoj, laŭgrade
de sia estiĝado, iĝis konstantaj, kaj ĉiu elemento estis
specialigita. Sed tiu konstanteco ne estis definitiva, kaj nur post tre longa
tempo ĝi ricevis realigon kaj perfektan ekziston. Tiam la elementoj estis
kombinitaj, organizitaj kaj kunmetitaj en senfinajn formojn; aŭ, pli ĝuste,
el la kunmeto kaj kombino de la elementoj estiĝis sennombraj estaĵoj.
4
Tiu kombino kaj aranĝo
per la saĝeco de Dio kaj Lia antaŭekzista potenco estis kreitaj el
lunu natura organizaĵo, kiu estis kunmetita kaj kombinita kun grandega
forto, konforme al saĝeco kaj laŭ universala leĝo. El tio estas
videble, ke ĝi estas kreaĵo de Dio, ne iu hazarda kombinaĵo kaj
aranĝo. Jen kial el ĉiu natura kombinaĵo povas ekesti estaĵo,
sed el hazarda kombinaĵo nenia estaĵo povas ekesti. Ekzemple se homo
laŭ sia propra menso kaj inteligenteco kolektos kelkajn elementojn kaj
kombinos ilin, nenia viva estaĵo estos estigita, ĉar la sistemo estas
nenatura. Tio ĉi estas respondo al la silenta demando, kial, se estaĵoj
estas kreitaj per kunmeto kaj kombino de elementoj, ne estas tamen por ni eble
kolekti elementojn, kunmiksi ilin kaj tiamaniere krei vivantan estaĵon. Ĝi
estas falsa supozo, ĉar la origino de tiu kombino venas de Dio; Dio estas
Tiu, kiu faras la kombinon kaj ĉar ĝi estas farita konforme al la
natura sistemo, el ĉiu kombinaĵo rezultas unu estaĵo kaj unu
ekzisto estas estigita. Kombinaĵo, farita de homo, rezultas nenion, ĉar
homo ne povas krei.
5
Ni diris, mallonge,
ke el la kunmetoj kaj kombinoj de elementoj, el iliaj malkombinoj, el iliaj
kvantoj kaj influoj de aliaj estaĵoj je ili rezultas formoj, senfinaj
realaĵoj kaj sennombraj estaĵoj. Sed estas klare, ke nia terglobo ne
ekekzistis subite en sia nuna formo, sed ke tiu universala estaĵo pasadis
grade tra diversaj fazoj, antaŭ ol ĝi estis ornamita per ĉiuj
siaj nunaj perfektecoj. Universalaj estaĵo similas kaj povas esti
komparitaj al apartaj estaĵoj, ĉar tiel la unuaj, kiel la duaj estas
subigitaj al unu natura sistemo, unu universala leĝo kaj dia organizo.
Tiel vi trovos, ke plej malgrandaj atomoj en la universala sistemo estas
similaj al plej grandaj estaĵoj de la universo. Estas klare, ke ili venas
en la ekziston el unu laborejo de povo, laŭ unu natura sistemo kaj unu
universala leĝo; pro tio oni povas ilin kompari unu kun aliaj. Tiel la
embrio de homo en la sino de l’ patrino grade kreskas kaj disvolvas sin,
alprenas diversajn formojn kaj kondiĉojn, ĝis fine en la stato de
perfekta beleco ĝi atingas maturecon kaj aperas en perfekta formo kun
grandega ĉarmo. Kaj simile la semo de tiu floro, kiun vi nun vidas, estis
komence objekto sensignifa kaj tre malgranda, kaj ĝi kreskis kaj disvolvis
sin en la sino de la tero, kaj, alpreninte diversajn formojn, atingis tiun ĉi
staton kun perfekta freŝeco kaj ĉarmo. Tiel same klare estas, ke tiu ĉi
terglobo, ricevinte foje ekziston, kreskadis kaj evoluadis en la utero de la
universo kaj alprenadis diversajn formojn kaj statojn, ĝis ĝi grade
atingis la nunan perfektecon kaj iĝis ornamita per sennombraj estaĵoj
kaj aperis kiel finita organizaĵo.
6
Estas do klare, ke
la origina materio, kiu estas en la embria stato, kaj la miksitaj kaj
kombinitaj elementoj, kiuj estis ĝia plej frua formo, laŭgrade
kreskis kaj evoluis dum multaj jarcentoj kaj cikloj, pasante de unu aspekto kaj
formo al alia, ĝis ili aperis en tiu ĉi perfekteco, sistemo, organizo
kaj aranĝo per la superega saĝeco de Dio.
7
Nun ni revenu al nia
temo, ke homo en la komenco de sia ekzisto kaj en la sino de la tero, kiel
embrio en la sino de l’ patrino, grade kreskis kaj evoluis, kaj pasadis
de unu formo al alia, de unu aspekto al alia, ĝis li aperis kun tiu ĉi
beleco kaj perfekteco, kun tiu ĉi forto kaj povo. Estas certe, ke en la
komenco li ne havis tiun ĉi belaspekton, graciecon kaj elegantecon, kaj ke
nur gradon post grado li atingis tiun ĉi aspekton, formon, belecon kaj
graciecon. Estas sendube, ke la embrio de homo ne aperis subite en tiu ĉi
formo, nek iĝis tiam elmontro de la vorto: “Gloro
estu al Dio, la plej bona el kreantoj.” Grade ĝi pasadis tre multaj kondiĉoj
kaj diversaj aspektoj, ĝis ĝi atingis tiun ĉi formon kaj
belecon, tiun ĉi perfektecon, graciecon kaj belaspekton. Estas tiel
evidente kaj certigite, ke la evoluado kaj kreskado de homo sur la tero, antaŭ
ol li atingis sian nunan perfektecon, similas la kreskadon kaj evoluadon de
embrio en la sino de l’ patrino: laŭgrade ĝi pasas de stato al
stato, de formo al formo, de unu aspekto al alia, ĉar tio konformas al la
postuloj de la universala sistemo kaj Dia Leĝo.
8
La embrio pasas do
tra diversaj statoj kaj trairas multajn gradojn, antaŭ ol ĝi atingas
la formon, en kiu ĝi elmontras la vortojn: “Gloro
estu al Dio, la plej bona el kreantoj”, kaj antaŭ ol aperas la signoj de intelekto
kaj matureco. Kaj tiel same la ekzisto de homo sur la tero – de la
komenco ĝis kiam li atingis tiun ĉi staton, formon kaj kondiĉon
– devis nepre daŭri longan tempon kaj trairi multajn gradojn, antaŭ
ol ĝi atingis tiun ĉi kondiĉon. Sed de la komenco de la ekzisto
de homo li formas apartan specon. Tiel same la embrio de homo en la sino de
l’ patrino havis unue strangan formon; poste tiu korpo pasas de aspekto
al aspekto, de stato al stato, de formo al formo, ĝis ĝi aperas kun
grandega beleco kaj perfekteco. Sed eĉ en la patrina sino kaj en tiu
stranga formo, tute diferenca de lia nuna formo kaj figuro, ĝi estas
embrio de la supera speco, ne de besto; la speco kaj esenco ne ŝanĝas
sin. Se ni konfesas eĉ, ke ekzistas en homoj postsignoj de malaperintaj
organoj, ĝi ne estas pruvo de nekonstanteco kaj neoriginaleco de la speco.
Eventuale ĝi pruvas, ke la formo, figuro kaj organoj de homo progresis.
Homo ĉiam estis aparta speco, homo, ne besto. Tiel same se homa embrio en
la sino de l’ patrino pasas de unu formo al alia, tiel, ke la sekvanta
formo neniel similas la antaŭan, ĉu tio estas pruvo, ke la speco ŝanĝis
sin? ke ĝi komence estis besto, kaj ĝiaj organoj progresis kaj
evoluis, ĝis ĝi iĝis homo? Ne, vere! Kiel infana kaj senbaza
eraro estas tia ideo kaj penso! Ĉar la pruvo de la originaleco de la homa
gento kaj de la konstanteco de la homa naturo estas klara kaj evidenta.
XLVIII.
LA DIFERENCOJ INTER HOMO KAJ BESTO.
1
Ni jam parolis foje
aŭ du fojojn je la temo de la spirito, sed niaj vortoj ne estis
enskribitaj.
2
Sciu, ke homoj
apartenas al du kategorioj, t.e. ili formas du partiojn. Unu partio neas la
spiriton kaj diras, ke ankaŭ homo estas speco de besto, ĉar, ili
diras, ĉu ni ne vidas, ke bestoj kaj homoj posedas la samajn povojn kaj
sentojn? Tiuj simplaj, apartaj elementoj, kiuj plenigas la spacon, estas
senfine kombinitaj, kaj el ĉiu el tiuj kombinaĵoj rezultas unu el la
estaĵoj. Inter tiuj estaĵoj estas la posedanto de spirito,[1] de la povoj kaj de la sentoj. Ju pli perfekta
estas la kombino, des pli nobla estas la estaĵo. La kombino de la
elementoj en la korpo de homo estas pli perfekta, ol la kombino de la elementoj
en iu alia estaĵo; ĝi estas miksita en absoluta ekvilibro, pro tio ĝi
estas pli nobla kaj pli perfekta. “Li ne havas – ili diras
– ian specialan povon kaj spiriton, de kiu aliaj bestoj estas senigitaj:
bestoj posedas sentemajn korpojn, sed homo en kellkaj povoj havs pli grandan
sentemon – kvankam, rilate al la eksteraj sentoj, kiel aŭdo, vido,
gusto, flaro, tuŝo, kaj eĉ rilate al kelkaj internaj povoj, kiel
memoro, besto estas pli malavare naturdotita, ol homo.” “Besto
– ili diras – ankaŭ havas inteligentecon kaj
perceptemon;” ĉio,
kion ili konfesas, estas, ke la inteligenteco de homo estas pli granda.
3
Jen kion diras la
nuntempaj filozofoj; ĝi estas ilia diraĵo, ĝi estas ilia supozo,
kaj tiel dekretas ilia imago. Kaj tiel kun potencaj argumentoj kaj pruvoj ili
devenigas homon origine de besto kaj diras, ke estis iam tempo, kiam homo estis
besto, ke poste la speco ŝanĝis sin kaj progresis iom post iom, ĝis
ĝi atingis la nunan homstaton.
4
Sed la teologoj
diras: Ne, ne estas tiel. Kvankam homo havas la povojn kaj eksterajn sentojn
egale kun bestoj, tamen estas en li unu eksterordinara povo, de kiu bestoj
estas senigitaj. La sciencoj, artoj, elpensaĵoj, metioj kaj malkovroj de
realaĵoj estas rezultoj de tiu spirita povo, kiu entenas ĉiujn
aferojn, komprenas iliajn realecojn, malkovras la kaŝitajn sekretojn de
estaĵoj kaj per tiu ĉi scio regas ilin; ĝi eĉ ekkonas
aferojn, kiuj ne ekzistas ekstere, t.e. intelektajn realaĵojn, kiuj ne
estas senteblaj kaj ne havas eksteran ekziston, ĉar ili estas nevideblaj; ĝi
tiel entenas la aferojn de menso, spirito, de kvalitoj, karaktero, amo kaj ĉagreno
de homo, kiuj estas intelektaj realaĵoj. Plie, ĉiuj nun ekzistantaj
sciencoj, artoj, leĝoj kaj senfinaj elpensaĵoj de homo estis iam
nevideblaj, misteraj kaj kaŝitaj sekretoj; nur la ĉion-entenanta homa
povo malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco en videblecon. Tiel telegrafo,
fotografarto, fonografarto kaj ĉiuj similaj elpensaĵoj kaj mirindaj
artoj estis iam kaŝitaj misteroj: la realeco de homo malkovris ilin kaj
eligis el la nevidebleco en la videblecon. Estis eĉ tempo, kiam la
kvalitoj de tiu ferpeco, kiun vi nun vidas, kaj de ĉiuj metaloj estis kaŝitaj
misteroj; homoj malkovris la metalon kaj donis al ĝi tiun industrian
formon. Same estas kun ĉiuj aliaj malkovraĵoj kaj elpensaĵoj de
homo, kiuj estas sennombraj.
5
Tion ĉi ni ne
povas nei. Se ni diras, ke ĉio tio estas rezultoj de povoj, kiujn ankaŭ
bestoj posedas, kaj de la korpaj sentopovoj, ni klare vidas unuarigarde, ke
koncerne tiujn povojn bestoj superas homon. Ekzemple la vidkapablo de bestoj
estas multe pli akra, ol la vidkapablo de homo, [tiel ankaŭ iliaj] sentoj
de flaro kaj gusto. Mallonge dirante, en la povoj, kiujn homoj partoprenas kune
kun bestoj, la bestoj estas ofte pli fortaj. Ni prenu kiel ekzemplon la povon
de memor: se vi prenos kolombon el ĉi tie en malproksiman landon kaj tie
lasos ĝin libera, ĝi revenos, ĉar ĝi memoros la vojon.
Prenu hundon el ĉi tie en la centron de Azio, lasu ĝin libera kaj ĝi
revenos ĉi tien kaj nek unu fojon perdos la vojon. Same estas kun la aliaj
povoj, kiel aŭdo, vido, flaro, gusto kaj tuŝo.
6
Estas do klare, ke
se ne ekzistus en homo iu povo alia ol tiuj de bestoj, la lastaj superus homon
en elpensaĵoj kaj kompreno de realecoj. Pro tio estas klare, ke homo havas
naturdonacon, kiun besto ne posedas. Bestoj perceptas ja aferojn senteblajn,
sed ne perceptas intelektajn realaĵojn. Ekzemple tion, kio estas en la
sfero de ĝia vido, besto vidas, sed tio, kio estas ekster ĝia
vidosfero, ne estas por ĝi perceptebla kaj ĝi ne povas tion imagi.
Tiel ne estus eble por besto kompreni, ke la tero havas la formon de globo. Sed
homo el aferoj konataj ekkonas aferojn nekonatajn kaj malkovras nekonatajn
verojn. Ekzemple homo vidas la kurbilinion de la horizonto kaj el tio li
konkludas pri la globeco de la tero. La Norda Stelo en ‘Akká,
ekzemple, estas je 33º,
t.e. ĝi estas je 33º
super la horizonto. Kiam oni iras al la Norda Poluso, la Nordo Stelo levas sin
je unu grado super la horizonton ĉe ĉiu grado de distanco, kiun oni
trapasas, t.e. la alteco de la Norda Stelo estas 34º, poste 40º, poste 50º, poste 60º, poste 70º. Kiam oni atingos la Nordan Poluson, la
alteco de la Norda Stelo estos 90º,
aŭ ĝi estas atinginta la zeniton, t.e. ĝi estas ĝuste super
la kapoj. La Norda Stelo kaj ĝia sinlevado estas senteblaj aferoj. Ju pli
proksimen oni venas al la poluso, des pli alten levas sin la Norda Stelo; pro
tiuj du konataj aferoj oni malkovris aferon nekonatan, nome, ke la horizonto
estas kurbinta, t.e. ke la horizonto de ĉiu tergrado diferencas de la
horizonto de aliaj tergradoj. Homo rimarkas tion ĉi kaj konkludas el [tio]
aferon nevideblan, nome la globecon de la tero. Ĝi ne estas komprenebla
por besto. Same besto ne povus kompreni, ke la suno estas la centro kaj ke la tero
rondiras ĉirkaŭ ĝi. Besto estas sklavo de la korpsentoj kaj ilia
malliberulo; ĉion, kio estas ekster ka sentoj, la aferojn, kiujn ili ne
regas, besto neniam povas kompreni, kvankam per la eksteraj sentpovoj ĝi
superas homon. El tio estas pruvite kaj konstantite, ke homo havas en si povon
de malkovrado, per kiu li distingas sin de bestoj, kaj tio ĉi estas la
homa spirito.
7
Gloro estu al Dio!
homo estas ĉiam turnita al la altaĵoj kaj liaj aspiroj estas noblaj;
li ĉiam deziras atingi mondon pli grandan, ol la mondo, en kiu li estas.
La amo al alteco ests unu el karakterizaj trajtoj de homo. Mi miras, ke certaj
filozofoj de Ameriko kaj Eŭropo kontentiĝas per grada proksimiĝo
al la besta mondo kaj per tiela malantaŭeniĝado; ĉar la tendenco
de la ekzisto devas esti al la altaĵoj. Malgraŭ tio, se vi dirus al
iu el ili: “vi estas besto”, li estus treege ofendita kaj kolera.
8
Kia diferenco estas
inter la homa mondo kaj la mondo de besto; inter la alteco de homo kaj la
malalteco de besto; inter la perfektecoj de homo kaj la senscio de besto; inter
la lumo de homo kaj la mallumo de besto; inter la gloro de homo kaj la
malaltgradeco de besto! Dekjara araba infano povas estri ducent aŭ tricent
kamelojn en dezerto, kaj per sia voĉo ĝi povas gvidi ilin antaŭen
aŭ reigi ilin malantaŭen. Malforta hindo povas tiel regi grandegan
elefanton, ke la elefanto estas lia plej obeema servanto. Ĉiuj aferoj
estas sub la regado de la homa mano; homo povas rezisti la naturon, dum ĉiuj
aliaj estaĵoj estas sklavoj de la naturo, kaj neniu el ili povas flankeniĝi
de ĝiaj ordonoj. Sole homo povas rezisti la naturon. La naturo aliiras
korpojn al la centro de la tero – homo per meĥanikaj instrumentoj
malproksimiĝas for de ĝi kaj flugas en la aero. La naturo malpermesas
al homo trapasi marojn – sed homo konstruas ŝipon kaj iras kaj vojaĝas
tra granda oceano, k.t.p.; la temo esta neelĉerpebla. Ekzemple homo
veturigas maŝinojn sur montoj kaj tra sovaĝejoj, kaj kunigas en unu
loko novaĵojn pri tio, kio okazis en la Oriento kaj en la Okcidento. Ĉio
tio estas kontraŭ la naturo. Maro kun sia tuta grandeco ne povas flankeniĝi
eĉ je unu atomo de l leĝoj de la naturo; la suno kun sia grandiozeco
ne povas flankeniĝi eĉ je unu kudrilpiko de la leĝoj de la
naturo kaj neniel povas kompreni la kondiĉojn, staton, kvalitojn, movojn
kaj naturon de homo.
9
Kio estas do tiu
povo en la malgranda korpo de homo, kiu regas ĉion tion? Kio estas tiu
reganta povo, per kiu homo ĉion subigas al si?
10
Restas ankoraŭ
unu punkto: la modernaj filozofoj diras: “Ni neniam vidis en homo la
spiriton, kaj malgraŭ ĉiuj niaj esploroj koncerne la sekretojn de la
homa korpo ni ne rimarkas spiritan povon. Kiel ni povas imagi povon, kiu ne
estas sentebla?” La teologoj respondas: “La spirito de besto ankaŭ ne estas
sentebla, kaj oni ne povas rimarki ĝin per ĝiaj korpaj fortoj. Per
kio vi pruvas la ekziston de la spirito de besto? Ne estas dubo, ke laŭ ĝiaj
efikoj vi pruvas, ke en besto ekzistas povo, kiu ne estas en vegetaĵo,
t.e. vido, aŭdo, kaj ankaŭ aliaj povoj; el tio vi konkludas, ke
ekzistas besta spirito. Ĉar en besto estas signoj, kiuj ne estas en vegetaĵo,
vi diras, ke tiu sentopovo estas eco de la besta mondo; vi vidas ankaŭ en
homo signojn, povojn kaj perfektecojn, kiuj ne ekzistas en besto; el tio vi
povas konkludi, ke estas en li povo, kiun besto ne posedas.”
11
Se ni volus nei ĉion,
kio ne estas sentebla, ni devus ankaŭ nei realaĵojn, kiuj ekzistas
eksterdube. Ekzemple la etera materio ne estas sentebla, kvankam ĝi havas
senduban ekziston. La forto de altirado ne estas sentebla, kvankam ĝi
certe ekzistas. Pro kio vi asertas pri iliaj ekzistoj? Pro iliaj signoj. Tiel
lumo estas vibrado de la etera materio, kaj pro tiu vibrado ni konkludas pri la
ekzisto de la etero.
XLIX.
LA KRESKADO KAJ EVOLUADO DE LA HOMA SPECO.
1
Demando. –
Kion vi diras koncerne la teoriojn de certaj filozofoj pri kreskado kaj
evoluado de estaĵoj?
2
Respondo. – Ni
parolis jam alitage pri tiu ĉi afero, sed ni parolos pri ĝi refoje.
Mallonge dirante, ni solvos tiun ĉi problemon, difinante, ĉu specoj
estas originalaj, aŭ ne, t.e. ĉu la speco de homo estis origine
estigita, aŭ ĉu ĝi poste devenis de bestoj.
3
Certaj eŭropaj
filozofoj konsentas, ke speco kreskas kaj evoluas, kaj ke estas eĉ eblaj ŝanĝoj
kaj aliiĝoj. Unu el la pruvoj, per kiuj ili konfirmas tiun ĉi
teorion, estas, ke dank al atenta studado kaj esplorado de la geologia scienco
iĝis klare, ke la ekzisto de vegetaĵo antaŭis tiun de besto, kaj
ke la ekzisto de besto antaŭis tiun de homo. Ili konsentas, ke tiel la
vegetaĵoj, kiel la bestaj specoj, ŝanĝis sin, ĉar en certaj
tavoloj de la tero oni malkovris kreskaĵojn, kiuj ekzistis en pasintaj
tempoj kaj nun estas pereintaj; ili progresadis, kaj tiamaniere la speco ŝanĝis
sin. Tiel same en la tavoloj de la tero estas kelkaj specoj de bestoj, kiuj
ankaŭ ŝanĝis sin kaj aliiĝis. Unu el tiuj bestoj estas
serpento. Estas indikaĵoj, ke serpento iam havis piedojn; sed dum pasado
de la tempo tiuj membroj malaperis. Tiel same en la vertebraro de homo estas
indikaĵo, kiu prezentas pruvon, ke li iam, kiel aliaj bestoj, havis
voston. Estis tempo, kiam tiu membro estis utila, sed kiam homo evoluis, li ne
bezonis ĝin plu, kaj pro tio ĝi iom post iom malaperis. Ĉar
serpento rifuĝadis sub la tero kaj iĝis rampanta estaĵo, ĝi
ne bezonis plu piedojn, kaj tial ili malaperis, sed restis iliaj postsignoj. La
ĉefa argumento estas la jena: la ekzisto de postsignoj de membroj pruvas,
ke ili iam ekzistis, kaj ĉar nun ili ne estas plu utilaj, ili malaperis
iom post iom. Kaj tiel dum la perfektaj kaj necesaj membroj restis, la
nenecesaj iom post iom malaperis pro la modifiĝado de la speco, sed
postrestis iliaj postsignoj.
4
La unua respondo al
tiu ĉi argumento estas, ke la tempa antaŭeco de besto rilate al homo
ne estas pruvo de evoluo, ŝanĝiĝo kaj aliiĝo de la speco, nek
de tio, ke homo estis levita el la besta mondo en la homan mondon. Ĉar
tial, ke la individua aperado de tiuj diversaj estaĵoj estas certa, povas
esti, ke homo ekekzistis post besto. Tiel kiam ni ekzamenos la vegetaĵan
regnon, ni vidos ke fruktoj de diversaj arboj ne maturiĝis en unu tempo;
kontraŭe, kelkaj maturiĝis antaŭe, aliaj poste. Tiu ĉi antaŭeco
ne pruvas, ke la lasta frukto de unu arbo estas kreita el pli frua frukto de
alia arbo.
5
Due, tiuj malfortaj
restaĵoj kaj postsignoj de membroj eble havas gravan kialon, kiun nia
menso ankoraŭ ne komprenas. Kiel multaj estas aferoj, kies menso ankoraŭ
ne komprenas. Kiel multaj estas aferoj, kies kialon ni ankoraŭ ne scias!
Tiel la fiziologia scienco, t.e. la scienco pri la konstruo de membroj, diras,
ke la kialo kaj kaŭzo de la diferencoj de koloroj de bestoj, haroj de
homoj, ruĝeco de lipoj, de diverseco de koloro de birdoj estas ankoraŭ
nekonataj; ili estas kaŝitaj kaj sekretaj. Sed oni scias, ke la pupilo de
okulo estas nigra, por altiri la radiojn de la suno, ĉar se pupiloj havus
alian koloron, ĝenerale blankan, ili ne altiradus la radiojn de la suno.
Tial, ĉar la kialo de la menciitaj de ni aferoj estas nekonata, povas
esti, ke la kialo kaj saĝeco de la postsignoj de membroj estas same
nekonataj.
6
Trie, ni supozu, ke
estis tempo, kiam kelkaj bestoj, aŭ homo, posedis certajn membrojn, kiuj
nun estas malaperintaj. Tio ĉi ne estas sufiĉa pruvo de ŝanĝo
kaj evoluo de la specoj. Ĉar homo, de la komenco de la embria periodo ĝis
kiam li atingas maturecon, pasas tra diversaj formoj kaj aspektoj. Lia aspekto,
formo, figuro kaj koloro ŝanĝas sin, li pasas de unu formo al alia,
de unu aspekto al alia. Malgraŭ tio de la komenco de la embria periodo li
apartenas al la homa speco – tio estas embrio de homo, ne de besto. Ĝi
ne estas rimarkebla de la komenco, nur poste ĝi iĝas videbla kaj
klara. Ekzemple ni supozu, ke homo iam similis al besto, kaj ke nun li estas
progresinta kaj ŝanĝiĝinta. Se ni eĉ supozus, ke ĝi
estas vero, ĝi ankoraŭ ne estas pruvo de ŝanĝo de la speco:
ne, ĝi estas, kiel ni antaŭe menciis, nur kiel la ŝanĝiĝado
kaj aliiĝado de homa embrio, antaŭ ol ĝi atingos la staton de saĝeco
kaj perfekteco. Ni prezentos tion ĉi pli klare: ni supozu, ke estis tempo,
kiam homo iris per la manoj kaj piedoj, aŭ havis voston. Tiu ĉi ŝanĝo
kaj aliiĝo estas kiel tiu de embrio en la patrina sino; kvankam ĝi ŝanĝas
sin diversmaniere, ĝi kreskas kaj evoluas, ĝis ĝi atingas la
perfektan formon, ĉar de la komenco ĝi prezentas apartan specon. Ni
vidas ankaŭ en la vegetaĵa regno, ke la originalaj specoj de gentoj
ne ŝanĝiĝas kaj aliiĝas, sed iliaj formoj, koloroj kaj
grandecoj ŝanĝas sin, aliiĝas, aŭ eĉ progresas.
7
Ni diros resume:
kiel homo en la sino de la patrino pasas de formo al formo, de aspekto al
aspekto, ŝanĝiĝas kaj evoluas, kaj apartenas tamen al la homa
speco de la komenco de la embria periodo – tiel same homo de la komenco
de sia ekzisto en la utero de la mondo prezentas ankaŭ apartan specon, la
homan specon, kaj estas evoluinta iom post iom de formo al formo. Jen kial
estas tiu ŝanĝiĝado de la aspekto; tiu evoluado de membroj, tiu
progresado kaj kreskado, se ni eĉ akceptus la realan kreskon kaj progreson[2], ne malhelpas al la speco esti originala. Homo de
la komenco havis tiun ĉi perfektan formon kaj konstruon kaj posedis
kapablecon kaj emon al akirado de materialaj kaj spiritaj perfektecoj, kaj li
estis elmontro de la vortoj: “Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan
al Ni”. Li fariĝis
nur pli bonaspekta, pli bela kaj pli gracia. La civilizacio eligis lin el la sovaĝa
stato same kiel sovaĝaj fruktoj, kulturotaj de ĝardenisto, fariĝa
pli belaj, pli dolĉaj, kaj ricevas pli da freŝeco kaj delikateco.
8
La ĝardenistoj
de la mondo de l’ homaro estas la profetoj de Dio.
L.
SPIRITAJ PRUVOJ DE LA ORIGINO DE HOMO.
1
La pruvoj, kiujn ni
prezentis rilate al la origino de la homa speco, estis logikaj pruvoj. Nun ni
prezentos la spiritajn pruvojn – la esencajn. Ĉar kiel ni pruvis la
ekziston de Dio per logikaj argumentoj, kaj pruvis ankaŭ logike, ke homo
ekekzistis de sia origino kaj komenco kiel homo, kaj ke lia speco ekzistis de
eterne, ni nun starigos spiritajn pruvojn, ke la homa ekzisto, t.e. la speco de
homo, estas ekzisto nepra kaj ke sen homo la perfektecoj de Dio ne estus
elmontritaj. Sed tio estas pruvoj spiritaj, ne logikaj.
2
Multfoje ni
elmontris kaj pruvis, ke homo estas la plej nobla el estaĵoj, la sumo de ĉiuj
perfektecoj, kaj ke ĉiuj estaĵoj kaj ĉiuj ekzistaĵoj estas
centroj, el kiuj estas reflektata la gloro de Dio, t.e. la signoj de la Dieco
de Dio elmontriĝas en la realecoj de aferoj kaj kreaĵoj. Same kiel la
terglobo estas loko, kie reflektiĝas la radioj de la suno, kie ĝia
lumo kaj varmo kaj ĝia influo elmontriĝas kaj vidiĝas en ĉiuj
atmoj de la tero, tiel ankaŭ la atomoj de estaĵoj en tiu senfina
spaco proklamas kaj pruvas unu el la diaj perfektecoj. Nenio estas senigita de
tiu favoro. En ĉio estas aŭ signo de la bonfaremo de Dio, aŭ
signo de Lia povo, de Lia grandeco, justeco, grandiozeco, donanta edukon; aŭ
estas signo de la malavareco de Dio, de Lia vido, aŭdo, scio, de Lia
favoremo k.t.p.
3
Sendube ĉiu
estaĵo estas centro de la elbrilanta gloro de Dio: t.e. la perfektecoj de
Dio aperas el ĝi kaj lumas en ĝi. Ĝi estas kiel la suno, kiu
brilegas sur dezerton, sur maron, sur arbojn, fruktojn kaj florojn kaj sur ĉiuj
terajn estaĵojn. La mondo, kaj vere ĉiu ekzistanta estaĵo,
proklamas al ni unu el la nomoj de Dio, sed la realeco de homo estas kolektiva
realeco, ĝenerala realeco kaj centro, el kiu brilas la gloro de ĉiuj
perfektecoj de Dio. Ĝi signifas, ke ĉiu nomo, ĉiu kvalito, ĉiu
perfekteco kin ni atribuas al Dio, havas sian signon; se estus alie, homo ne
povus imagi tiujn perfektecojn kaj ne povus kompreni ilin. Tiel ni diras, ke
Dio estas vidanto, kaj okulo estas la signo de Lia vidado; se homo ne posedus
vidpovon, kiel ni povus imagi la vidadon de Dio? ĉar blindulo, t.e.
denaska blindulo, ne povas imagi vidpovon, kaj surdulo, t.e. denaska surdulo,
ne povas imagi aŭdpovon, kaj mortulo[3] ne povas kompreni vivon. Tiel do la Dieco
de Dio, kiu estas la sumo de ĉiuj perfektecoj, respegulas sin en la
realeco de homo; t.e. la Esenco de Unueco estas unuigo de ĉiuj
perfektecoj, kaj el tiu unuigo Li ĵetas reflektojn sur la homan realecon.
Homo estas do perfekta spegulo, reflektanta la Sunon de l’ Vero, kaj li
estas centro de la radiado: la Suno de l’ Vero brilas en tiu spegulo. La
reflektiĝo de la diaj perfektecoj aperas en la realeco de homo, li do
estas reprezentanto de Dio, sendito de Dio. Se homo ne ekzistus, la universo
estus sen rezultado, ĉar la celo de la ekzisto estas aperigo de la
perfektecoj de Dio.
4
Tial oni ne povas
diri, ke estis tempo, kiam homo ne ekzistis. Ĉio, kion ni povas diri,
estas, ke la terglobo iam ne ekzistis, kaj en la komenco de ĝia ekzisto
homo ne aperis sur ĝi. Sed de la komenco, kiu ne havas komencon, ĝis
la fino, kiu ne havas finon, ezkistas perfekta malkaŝanto. La homo, pri
kiu ni parolas, ne estas ĉiu homo; ni pensas pri perfekta homo. Ĉar
la plej nobla parto de la arbo estas ĝia frukto, kiu estas la kialo de ĝia
ekzisto; se arbo estus senfrukta, ĝi havus nenian signifon. Tial oni ne
povas imagi, ke la loĝantaro de la mondoj de l’ ekzisto, ĉu de
la steloj aŭ de tiu ĉi tero, konsistis iam el azenoj, bovoj, musoj
kaj katoj, kaj ke ne estis tie homoj! Tia supozo estas falsa kaj sensenca. La
vorto de Dio estas klara, kiel la suno. Tio ĉi estas spirita pruvo, sed ni
ne povas de la komenco prezenti ĝin al la materialistoj; unue ni devas
paroli pri la logikaj pruvoj, poste pri la spiritaj.
LI.
LA SPIRITO KAJ MENSO DE HOMO EKZISTIS DE LA
KOMENCO.
1
Demando. – Ĉu
homo de la komenco posedis menson kaj spiriton, aŭ ili estas rezultatoj de
lia evoluo?
2
Respondo. – La
komenco de la ekzisto de homo sur la terglobo similas lian formiĝadon en
la patrina sino. Embrio en la patrina sino grade kreskas kaj evoluas ĝis
la naskiĝo, post kiu ĝi daŭre kreskas kaj evoluas, ĝis ĝi
atingas la aĝon de plenkresko kaj matureco. Kvankam en la infaneco la
signoj de la menso kaj spirito aperas en homo, ili ne atingas la staton de
perfekteco; ili estas malperfektaj. Nur kiam homo atingas la maturecon, la
menso kaj spirito elmontras sin kaj estas videblaj en plej granda perfekteco.
3
Same la formiĝado
de homo en la utero de la mondo similis komence al embrio; poste iom post iom
li progresadis en perfektecoj, kreskadis kaj evoluadis, ĝis li atingis la
staton de matureco, kiam la menso kaj spirito iĝis videblaj en la plej
granda povo. En la komenco de lia formiĝado la menso kaj spirito ankaŭ
ekzistis, sed ili estis kaŝitaj; poste ili elaperis. Tiel ankaŭ en
semo estas arbo, sed ĝi estas kaŝita kaj nevidebla; kiam ĝi
disvolvas sin kaj kreskas, aperas la kompleta arbo. Same la kreskado kaj
disvolviĝado de de ĉiuj estaĵoj estas grada; tio ĉi estas
la universala dia organizo kaj la natura sistemo. Semo ne tuj fariĝas
arbo, embrio ne tuj foriĝas homo, mineralo ne tuj fariĝas ŝtono.
Ne, ili kreskas kaj disvolvas sin grade kaj atingas la limojn de perfekteco.
4
Ĉiuj estaĵoj,
ĉu malgrandaj aŭ grandaj, estas kreitaj perfektaj kaj kompletaj de la
komenco, sed iliaj perfektecoj aperas en ili grade. La organizo de Dio estas
unu, la evoluado de la ekzisto estas unu, la dia sistemo estas unu. Ĉu ili
estas estaĵoj malgrandaj aŭ grandaj, ĉiuj estas subigitaj al unu
leĝo kaj sistemo. Ĉiu semo havas en si de la komenco ĉiujn
vegetaĵajn perfektecojn. Ekzemple en semo ĉiuj vegetaĵoj
perfektecoj ekzistas de la komenco, sed ne videble: poste ili elaperas iom post
iom. Unue do el semo aperas ĝermo, poste branĉoj, folioj, floroj kaj
fruktoj: sed de la komenco de ĝia ekzisto ĉio tio estas en la semo,
povohave, kvankam nevideble.
5
Tiel same embrio
posedas de la komenco ĉiujn perfektecojn, kiel la spirito, menson, vidon,
flaron, guston – unuvorte ĉiujn povojn, sed ili ne estas videblaj,
kaj videbliĝas nur iom post iom.
6
Simile la terglobo
de la komenco estis kreita kun ĉiuj elementoj, substancoj, mineraloj,
atomoj kaj organismoj; sed ili elaperis grade: unue mineraloj, poste vegetaĵoj,
post ili bestoj, kaj fine homo. Sed el la komenco tiuj gentoj kaj specoj
ekzistis, sed estis nedisvolvitaj en la terglobo kaj nur poste grade aperis. Ĉar
la superega organizo de Dio kaj la universala natura sistemo regas ĉiujn
estaĵojn, kaj ĉiuj ili estas sub tiu leĝo. Kiam vi konsideros
tiun universalan sistemon, vi vidos, ke ekzistas nek unu estaĵo, kiu,
ekestinte, atingus la limojn de perfekteco. Ne, ili grade kreskas kaj evoluas,
kaj tiam atingas la staton de perfekteco.
LII.
LA SINAPERO DE LA SPIRITO EN LA KORPO.
1
Demando. – Kia
estas la racio de la sinaperiĝo de la spirito en la korpo.
2
Respondo. – La
racio de la sinaperigo de la spirito en la korpo estas la jena: la homa spirito
estas konfiditaĵo de Dio, kaj ĝi devas trapasi ĉiujn statojn; ĉar
dank’ al sia pasado kaj trairado tra la statoj de la ekzisto ĝi
akiros perfektecojn. Tiel kiam homo vojaĝas kaj trapasas diversajn
regionojn kaj multajn landojn kun sistemeco kaj metodeco, li certe per tio
akiros perfektecon; ĉar li vidos lokojn, scenojn kaj landojn el kiuj li
ekkonos la kondiĉojn kaj statojn de aliaj nacioj. Li ekkonos tiamaniere la
geografion de la landoj, iliajn mirindaĵojn kaj artojn; li konatiĝos
kun kutimoj, moroj kaj manieroj de popoloj, li vidos la civilizacion kaj
progreson de la epoko, li ekscios pri la politiko de la registaroj kaj pri
potenco kaj kapableco de ĉiu lando. Same estas, kiam la homa spirito pasas
tra diversaj kondiĉoj de la ekzisto: ĝi ekposedos ĉiun gradon
kaj staton. Eĉ en la kondiĉo de la korpo ĝi certe akiros
perfektecojn.
3
Krom tio estas
necese, ke la signoj de la perfekteco de la spirito estu videblaj en tiu ĉi
mondo, por ke la mondo de kreiteco donu senfinajn rezultatojn kaj tiu korpo
ricevu vivon kaj aperigu la diajn malavaraĵojn. Tiel, ekzemple, la radioj
de la suno devas brili sur la teron kaj la suna varmo devas disvolvi la terajn
estaĵojn. Se la radioj kaj varmo de la suno ne brilus sur la teron, la
tero estus sen loĝantoj, sen signifo, kaj ĝia disvolviĝo estus
malfruigita. Tiel same se la perfekteco de la spirito ne aperus en tiu ĉi
mondo, la mondo estus neklerigita kaj absolute bruta. Per la apero de la
spirito en la fizika formo la mondo estas klerigita. Same kiel la homa spirito
estas kaŭzo de la vivo de la korpo, la mondo estas en la kondiĉo de
la korpo, kaj homo estas en la kondiĉo de la spirito. Se ne ekzistus homo,
la perfektecoj de la spirito ne elaperus, kaj la lumo de la menso ne brilus en
la mondo. La mondo estus kiel korpo sen animo.
4
La mondo estas ankaŭ
en la kondiĉo de fruktarbo, kaj homo estas kiel frukto: sen frukto la arbo
estus senutila.
5
Plie, la membroj, la
elementoj, la kombiniteco, kiuj trovas sin en la organismo de homo, estas
altirilo kaj magneto por la spirito; estas certe, ke la spirito aperos en ĝi.
Tiel ankaŭ klara spegulo sendube altiros la radiojn de la suno. Ĝi iĝos
lumplena, kaj mirindaj bildoj aperos en ĝi. Ĝi signifas, ke kiam tiuj
ekzistantaj elementoj estos kunigitaj konforme al la natura ordo kaj kun
perfekta forto, ili fariĝos magneto por la spirito, kaj la spirito malkaŝos
sin en ili kun ĉiuj perfektecoj.
6
En tiuj ĉi
kondiĉoj oni ne povas diri: “Por kio la radioj de la suno malsuprenvenu
en la spegulon”
– ĉar la rilato, kiu ekzistas inter la realecoj de aferoj, ĉu
spiritaj aŭ materialaj, postulas, ke kiam spegulo estas pura kaj turnita
al la suno, la suno aperu en ĝi. Simile kiam la elementoj estas ordigitaj
kaj kombinitaj laŭ la plej glora sistemo, organizo kaj maniero, la homa
spirito aperas kaj elmontras sin en ili. Tio ĉi estas la dekreto de la
Potenca, la Saĝa.
LIII.
LA RILATO INTER DIO KAJ LA KREAĴOJ.
1
Demando. – Kia
estas la naturo de la rilato inter Dio kaj la kreaĵoj, t.e. inter la
Sendependa Plejalta, kaj aliaj estaĵoj?
2
Respondo. – La
rilato inter Dio kaj la kreaĵoj estas tiu de kreinto al kreintaĵoj. Ĝi
estas kiel la rilato inter la suno kaj la mallumaj korpoj de la enmondaj estaĵoj,
kiel la rilato inter farinto kaj faritaĵoj. La suno en sia propra esenco
estas sendependa de la korpoj, kiujn ĝi lumigas, ĉar ĝia lumo
estas el ĝi mem, kaj ĝi estas libera kaj sendenda de la terglobo;
tiel la tero estas sun la influo de la suno kaj ricevas ĝian lumon, dum la
suno kaj ĝiaj radioj estas tute sendependaj de la tero. Sed se ne estus la
suno, la tero kaj ĉiuj teraj estaĵoj ne povus ekzisti.
3
La dependeco de la
kreaĵoj de Dio estas la dependeco per emanado; t.e. la kreaĵoj emanas
de Dio, sed Li ne aperigas sin en ili.[4] La rilato estas tiu de emanado, ne de
elapero. La lumo de la suno emanas el la suno, ĝi ne aperigas ĝin. La
apero per emanado estas kiel la apero de la sunradioj el la lumocentro de la
mondhorizontoj, t.e. la sankta esenco de la Suno de l’ Vero ne estas
dividita kaj ne malsuprenvenas en la kondiĉajn d ela kreaĵoj. Tiel
same la sunglobo ne estas dividita kaj ne malsuprenvenas sur la teron: ne, la
radioj de la suno, kiuj estas ĝia malavaraĵo, emanas el ĝi kaj
lumigas la mallumajn korpojn. La apero per elaperiĝo estas la elapero de
branĉoj, folioj kaj fruktoj el semo; ĉar la semo en sia propra esenco
iĝas branĉoj kaj fruktoj, kaj ĝia realeco eniras en la branĉojn,
foliojn kaj fruktojn. Tia apero per elaperiĝo estus por Dio la Plej Alta
simple malperfekteco, kaj ĝi estas tute neebla. Ĉar ĝi signifas
esence, ke la Absoluta Antaŭekzistanto karakterizas sin per la kvalitoj de
pasemaj aferoj; se estus tiel, pura sendependeco estus malriĉeco, kaj vera
ekzisto iĝus neekzisto, kaj tio ĉi estas neebla.
4
Tial ĉiuj kreaĵoj emanas de Dio; t.e. pro Dio ĉio estas estigita kaj pro Li ĉiuj estaĵoj ricevis la ekziston. La unua afero, kiu emanas de Dio, estas tiu universala realeco, kiun la malnovaj tempaj filozofoj nomis “la unua Menso”, kaj kiun la anaro de Bahá nomas “la unua Volo”. Tiu emanado en tio, kio koncernas ĝian efikadon en la mondo de Dio, ne estas limigita en tempo aŭ loko; ĝi estas sen komenco aŭ fino; komenco kaj fino rilate al Dio estas unu. La antaŭekzisto de la tempo, kaj la pasemeco de enmondaĵoj estas esenca, ne tempa, kiel ni klarigis iutage ĉe la tablo.