Changes made concerning the spelling of oriental words:

RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ

Kolektis kaj tradukis el la persa lingvo

Laura Clifford Barney

Esperantigis

Lidja Zamenhof

PARTO II

 

KELKAJ KRISTANAJ DEMANDOJ

 

XVI.

 

POR DONI IDEON PRI INTELEKTAJ KONCEPTOJ NECESA ESTAS UZADO DE EKSTERAJ FORMOJ KAJ SIMBOLOJ.

 

1

 

Afero, kiu estas ĉefsignifa por kompreno de la demandoj, pri kiuj ni parolis, kaj de aliaj, pri kiuj ni parolos, por povi kompreni la esencon de la problemoj, estas, ke la homa kompreno estas duspeca. Unu speco estas la kompreno de aferoj, percepteblaj per la sentoj, t.e. de aferoj, kiujn ni povas percepti per okulo, aŭ orelo, aŭ per flaro, gusto aŭ tuŝo, t.e. de aferoj senteblaj. Tiel ni diras, ke la suno estas objekto sentebla, ĉar ni povas vidi ĝin; same sonoj estas senteblaj, ĉar orelo povas aŭdi ilin; aromoj estas senteblaj, ĉar ni povas flari ilin kaj percepti per la flarsento; manĝaĵoj, estas senteblaj, ĉar palato sentas ilian dolĉecon, amarecon aŭ salecon; varmo kaj malvarmo estas senteblaj, ĉar per sentoj ni perceptas ilin. Tion ĉi oni nomas senteblaj realaĵoj.

 

2

 

La dua speco de homa kompreno estas la intelekta – tio signifas, ke la afero estas realaĵo de intelekto, ĝi ne havas ian eksteran formon aŭ lokon, kaj ne estas perceptebla per sentoj. Ekzemple la forto de intelekto ne estas sentebla; neniu el la internaj kvalitoj de homo estas sentebla – kontraŭe, ili estas intelektaj realaĵoj. Tiel amo estas mensa realaĵo, ne sentebla, ĉar tiun ĉi realaĵon orelo ne aŭdas, okulo ne vidas, flaro ne perceptas, gusto ne distingas, tuŝo ne sentas. Eĉ la eternaj aferoj, kies fortojn ni nomas en la fiziko varmo, lumo, elektro kaj magnetismo, estas realaĵoj intelektaj, ne senteblaj. Simile la naturo ankaŭ estas en sia esenco intelekta realaĵo; ĝi ne estas sentebla. La homaspirito estas intelekta, ne sentebla realaĵo. Klarigante tiujn intelektajn realaĵojn, oni devas esprimi ilin per senteblaj figuroj, ĉar en la ekstera ekzisto estas nenio, kio ne estas materiala. Tial, por klarigi la realaĵojn de spirito, ĝian karakteron, ĝian staton, oni devas doni klarigojn en la formo de senteblaj aferoj, ĉar en la ekstera mondo ĉio, kio ekzistas, estas sentebla. Ekzemple ĉagreno kaj feliĉo estas intelektaj aferoj; kiam vi volas esprimi tiujn spiritajn kvalitojn, vi diras: “Mia koro estas premita: mia koro malpeziĝis”, kvankam la koro de homo nek estas premita, nek malpeziĝas. Tio ĉi estas intelekta aŭ spirita stato, por klarigo de kiu vi devas uzi helpon de senteblaj figuroj. Alia ekzemplo: vi diras “tiu kaj tiu persono faris grandan progreson,” kvankam li daŭre restas en la sama loko; aŭ “la stato de tiu homo estas tre alta”, kvankam li, kiel ĉiu alia, paŝas sur la tero. Tiu ĉi alteco kaj tiu ĉi progreso estas spiritaj statoj kaj intelektaj realaĵoj, sed por ilin klarigi vi devas uzi helpon de senteblaj figuroj, ĉar en la ekstera mondo ekzistas nenio, kio ne estus sentebla.

 

3

 

Tiel la simbolo de scio estas lumo, kaj de nescio – mallumo; sed konsideru, ĉu scio estas sentebla lumo, aŭ nescio sentebla mallumo? Ne, ili estas nur simboloj. Ili estas nur intelektaj statoj, sed kiam vi deziras esprimi ilin ekstere, vi nomas scion lumo, kaj nescion – mallumo. Vi diras: “Mia koro estis en mallumo, kaj ĝi ricevis lumon”. Tiu lumo de scio kaj tiu mallumo de nescio estas realaĵoj intelektaj, ne senteblaj, sed kiam ni klopodas pri klarigoj en la ekstera mondo, ni devas doni ilin en sentebla formo.

 

4

 

Estas do klare, ke la kolombo, kiu malsuprenvenis sur Kriston, ne estis materiala kolombo, sed ke ĝi estis spirita stato, kiu, por ke ĝi iĝu komprenebla, estis esprimita per sentebla figuro. Tiel en la Malnova Testamento estas dirite, ke Dio aperis kiel kolono de fajro; ĝi ne signifas la materialan formon, ĝi estas intelekta realaĵo, esprimita per sentebla figuro.

 

5

 

Ni venas al la klarigo de la vortoj de Bahá’u’lláh, dirantaj: “Ho reĝo, vere mi estis kiel ĉiu alia homo, dormanta sur mia lito; la blovoj de la Plej Glora pasis super mi, kaj instruis al mi la scion de ĉio, kio estis. Tio ĉi ne estas de mi, sed de la Potenca, la Saĝa.” [1] Tio ĉi estas la stato de revelacio; ĝi ne estas sentebla, ĝi estas intelekta realaĵo, aparta kaj libera de tempo, de pasinteco, estanteco kaj estonteco. Ĝi estas klarigo, komparo, metaforo, kaj oni ne devas akcepti ĝin laŭlitere; ĝi ne estas stato, kiun homo povus kompreni. Dormado kaj irado estas pasado el unu stato en alian. Dormo estas la stato de ripozo, maldormo estas la stato de parolo; dormo estas la stato de mistero, maldormo estas la stato de revelacio.

 

6

 

Estas, ekzemple, persa kaj araba esprimo, diranta, ke la tero kuŝis en dormo, kaj la printempo venis kaj vekis ĝin; aŭ, ke la tero estis morta, kaj venis la printempo kaj ĝi reviviĝis. Tiuj ĉi esprimoj estas metaforoj, alegorioj, mistikaj klarigoj en la mondo de signifoj.

 

7

 

Mallonge dirante, la Sanktaj Malkaŝantoj ĉiam estis kaj ĉiam estos Lumaj Realaĵoj; nenia ŝanĝo aŭ aliiĝo okazas en iliaj esencoj. Antaŭ ol ili deklaras siajn revelaciojn, ili estas silentaj kaj trankvilaj, kiel dormanto, kaj post la revelacio ili parolas kaj estas lumigitaj kiel tiu, kiu maldormas.

 

XVII.

 

LA NASKIĜO DE KRISTO.

 

1

 

Demando: Kiel Kristo estis naskita de la Sankta Spirito?

 

2

 

Respondo: Koncerne tiun ĉi demandon la teologoj kaj la materialistoj malkonsentas. La teologoj kredas, ke Kristo estis naskita de la Sankta Spirito; sed la materialistoj pensas, ke tio ĉi estas neebla kaj neokazebla, kaj ke sendube li havis homan patron.

 

3

 

En la Korano estas dirite: “Kaj Ni sendis Nian Spiriton al ŝi, kaj li aperis al ŝi en la formo de perfekta homo”[2], kio signifas, ke la Sankta Spirito alprenis homsimilan formon, kiel bildo montriĝas en spegulo, kaj aperis al Mario.

 

4

 

La materialistoj kredas, ke devas okazi edziĝo, kaj diras, ke vivanta korpo ne povas esti kreita de senviva korpo, kaj sen virseksulo kaj ino gravediĝo ne estas ebla. Kaj ili pensas, ke ĝi estas neebla ne nur koncerne homon, sed ankaŭ koncerne bestojn kaj vegetaĵojn. Ĉar tiu sinligo de virseksulo kaj ino estas ĉe ĉiuj vivaj estaĵo kaj vegetaĵoj. Tiu pareco de kraĵoj estas eĉ elmontrita en la Korano: “Gloro estu al Tiu, kiu kreis ĉiujn parojn:  de tio, kion la tero estigas, kaj de ili mem, kaj de tio, kion ili ne konas[3]. T.e. homoj, bestoj kaj vegetaĵoj estas en paroj – “kaj de ĉio ni kreis du seksojn”. T.e. ni kreis ĉion per pariĝo.

 

5

 

Mallonge dirante, ili asertas, ke oni ne povas imagi homon sen homa patro. Responde al tio la tealogoj diras: “Tio ĉi ne estas neebla kaj neokazebla, sed ĝi ne estis vidita, kaj estas granda diferenco inter afero neebla kaj afero nekonata. Ekzemple en la malnovaj tempoj telegrafo, kiu estas rimedo de komunikiĝo inter la Oriento kaj la Okcidento, estis nekonata, sed ĝi ne estis neebla. Fotografarto kaj fonografado estis nekonataj, sed ne neeblaj.”

 

6

 

La materialistoj insistas pri sia kredo, kaj la teologoj rediras: “Ĉu tiu ĉi globo estas eterna, aŭ pasema?” La materlialisto respondas, ke laŭ la scienco kaj gravaj malkovroj estas pruvite, ke ĝi estas pasema; en la komenco ĝi estis flama globo, kaj laŭgrade ĝi iĝadis malpli varma; krusto formiĝis ĉirkaŭ ĝi, kaj sur tiu ĉi krusto ekekzistis vegetaĵoj, bestoj, kaj fine homo.

 

7

 

La teologoj diras: “Sekve el via aserto estas klare kaj kompreneble, ke la homaro estas sur tiu ĉi globo pasema, ne eterna. Certe do la unua homo havis nek patron, nek patrinon, ĉar la ekzisto de homo estas neĉiama. Ĉu kreo de homo sen patro kaj patrino, eĉ laŭgrada, ne estas pli malfacila, ol se homo ekezistus simple sen patro? Se vi konfesas, ke la unua homo ekekzistis sen patro kaj patrino – ĉu grade aŭ subite – povas resti nenia dubo, ke homo sen patro estas ankaŭ ebla kaj imagebla; vi ne povas konsideri tion ĉi neebla; alie vi estus mallogikaj. Ekzemple se vi dirus, ke tiu ĉi lampo estis iam lumigita sen olivoleo kaj meĉo, kaj poste dirus, ke estas neeble lumigi lampon sen meĉo, ĝi estus mallogika.” Kristo havis patrinon, la unua homo, kiel kredas la materialistoj, havis nek patron, nek patrinon.[4]

 

XVIII.

 

LA GRANDECO DE KRISTO VENAS EL LIAJ PERFEKTECOJ.

 

1

 

Granda homo estas granda homo, ĉu li estas naskita de homa patro, aŭ ne. Se esti sen patro estus virto, Adamo estus pli granda kaj pli eminenta, ol ĉiuj profetoj kaj senditoj de Dio, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Tio, kio donas honoron kaj grandecon, estas la brilego kaj abundo de la diaj perfektecoj. La suno estas naskita de substanco kaj formo, kiujn ni povas kompari al patro kaj patrino, kaj ĝi estas absolute perfekta; sed mallumo havas nek substancon, nek formon, kaj estas absolute malperfekta. La substanco de la fizika vivo de Adamo estis tero, sed la substanco de Abrahamo estis pura spermo; estas certe, ke pura kaj ĉasta spermo estas pli supera, ol tero.

 

2

 

Krom tio en la unua ĉapitro de la Evangelio de S-ta Johano, versoj 12 kaj 13, estas dirite: “Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.”

 

3

 

El tiuj ĉi versoj estas klare, ke la ekzisto de disĉiplo ankaŭ ne estas kreita de fizika povo, sed de spirita realeco. La honoro kaj grandeco de Kristo ne estas kaŭzita de la fakto, ke li ne havis homan patron, sed de liaj perfektecoj, bonfaremo kaj dia gloro. Se la grandeco de Kristo estus bazita sur lia senpatreco, Adamo estus pli granda, ol Kristo, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Estas dirite en la Malnova Testamento: “Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el la polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo”[5]. Rimarku, ke estas dirite, ke Adamo ricevis la ekziston de la Spirito de vivo. Plie, la esprimo kiun Johano uzas koncerne siajn disĉiplojn, pruvas, ke ankaŭ ili venas de la ĉiela Patro. El tio estas klare, ke la sankta realaĵo, t.e. la reala ekzisto de ĉiu granda homo, venas de Dio kaj ŝuldas sian estadon al la spiro de la Sankta Spirito.

 

4

La senco estas tia, ke se esti sen homa patro estus la plej granda gloro de hom, tiam Adamo estus plej granda el ĉiuj, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Ĉu estas pli bona por homo esti kreita el viva substanco, aŭ el tero? Certe estas pli bona por homo estis kreita el viva substanco. Sed Kristo estis naskita kaj ricevis sian ekziston de la Sankta Spirito.

 

5

 

En konkludo, la brilo kaj honoro de sanktuloj kaj Diaj Malkaŝantoj venas el iliaj ĉielaj perfektecoj, bonfaremo kaj gloro, kaj el nenio alia.

 

 

XIX.

 

LA BAPTO DE KRISTO.

 

1

 

Demando. – Estas dirite en la Evangelio de S-ta Johano, ĉapitro tria, versoj 13, 14 kaj 15: “Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptita de li. Sed tiu malakceptis lin, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li baptis lin.”

 

2

 

Kia estis la signifo de ĉi tio: se Kristo posedis ĉiujn esencajn perfektecojn, por kio li bezonis bapton?

 

3

 

Respondo. – La principo de bapto estas puriĝo per pento. Johano admonadis kaj instigadis homojn, alkondukadis ilin al pento, kaj poste li baptadis ilin. Estas do klare, ke tiu bapto estas simbolo de pento pro ĉiuj pekoj; ĝia signifo estas esprimita en tiuj ĉi vortoj: “Ho Dio, kiel mia korpo estas purigita kaj senigita de ĉiuj fizikaj malpuraĵoj, tiel purigu kaj sanktigu mian spiriton de la malpuraĵoj de la mondo de l’ naturo, kiuj ne estas indaj je la Sojlo de Via Unueco.” Pento estas sinturno de malobeo al obeo. Post malproksimeco kaj senigiteco de Dio homo pentas kaj subiĝas al purigo: kaj tio ĉi estas simbolo, signifanta: “Ho Dio, faru mian koron bona kaj pura, libera kaj sanktigita for de ĉio, krom Via amo.”

 

4

 

Ĉar Kristo deziris, ke tiu ĉi regulo de Johano estu tiutempe praktikata de ĉiuj, li mem subiĝis al ĝi por stimuli homojn kaj plenumi la leĝon de la antaŭa religio. Kvankam la pentolavo estis iniciatita de Johano, ĝi efektive estis antaŭe praktikata en la religio de Dio.

5

 

Kristo ne bezonis bapton; sed ĉar tiutempe ĝi estis sekvinda kaj laŭdinda ago kaj signo de la ĝoja novaĵo pri la Regno, pro tio li konfirmis ĝin. Poste li tamen diris, ke la vera bapto ne estas per materiala akvo, sed ke ĝi devas esti per spirito kaj per akvo. En tiu ĉi okazo la akvo ne signifas materialan akvon, ĉar aliloke estas klare dirite, ke bapto estas per spirito kaj per fajro; el tio ĉi klare sekvas, ke ĉi tio ne koncernas materialan fajron kaj materialan akvon, ĉar bapto per fajro estas neebla.

 

6

 

Pro tio la spirito estas la malavareco de Dio, la akvo estas scio kaj vivo, kaj la fajro estas la amo de Dio. Ĉar materiala akvo ne purigas la koron de homo; ĝi purigas nur lian korpon; sed la ĉiela akvo kaj spirito, kiuj estas scio kaj vivo, faras homan koron bona kaj pura; koro, kiu ricevas donon el la malavaraĵoj de la Spirito, fariĝas purigita kaj sanktigita for de malpuraĵoj estas la malbonaj kvalitoj: kolero, pasio, mondeco, fiereco, mensogemo, hipokriteco, trompemo, memama k.t.p.

 

7

 

Homo ne povas liberiĝi de la brulado de la korpaj pasioj alie, ol per la helpo de la Sankta Spirito. Pro tio li diras, ke bapto per la spirito, per akvo kaj fajro estas necesa, kaj ke ĝi estas ĉefsignifa – t.e. la spirito de la dia malavareco, la akvo de scio kaj vivo kaj la fajro de la amo de Dio. Homo devas esti baptita per tiu ĉi spirito, per tiu ĉi akvo kaj fajro, por ke li iĝu plena de la eternaj malavaraĵoj. Alie kia estus la utilo de baptado per materiala akvo? Ne, tiu bapto per akvo estis simbolo de pento kaj de pardonpeto por la pekoj.

 

8

 

Sed en la ciklo de Bahá’u’lláh ne estas plu bezono de tiu simbolo, ĉar ĝia realeco, t.e. la neceso esti baptita per la Spirito kaj Amo de Dio estas komprenata kaj akceptita.

 

XX.

 

LA NECESO DE BAPTO.

 

1

 

Demando. – Ĉu la baptolavo estas utila kaj necesa, aŭ ĉu ĝi estas senutila kaj nenecesa. En la unua okazo, se ĝi estas utila, kial ĝi estis forlasita kaj en la dua okazo, se ĝi estas senutila, por kio Johano praktikis ĝin?

 

2

 

Respondo. – Ŝanĝado de kondiĉoj, aliiĝado kaj transformiĝado estas esencaj nepraĵoj de estaĵoj, kaj esencaj nepraĵoj ne povas esti aparigitaj de la realeco de la afero. Tiel estas absolute neeble apartigi varmon de fajro, malsekecon de akvo aŭ lumon de la suno, ĉar tio estas esencaj nepraĵoj. Ĉar la ŝanĝoj kaj aliiĝoj de kondiĉoj estas nepraj por estaĵoj, pro tio leĝoj estas ŝanĝataj kaj aliigataj konforme al la ŝanĝoj kaj aliiĝoj de la tempo. Ekzemple en la tempo de Moseo lia Leĝo estis alkonformigita kaj kunakordigita kun la kondiĉoj de la tempo; sed en la tagoj de Kristo tiuj kondiĉoj estis tiagrade ŝanĝitaj kaj aliigitaj, ke la Leĝo de Moseo ne taŭgis kaj ne konformis plu al la bezonoj de homoj – kaj pro tio ĝi estis forigita. Tial okazis, ke Kristo rompis la tagon de Sabato kaj malpermesis eksedziĝon. Post Kristo kvar disĉiploj, inter kiuj estis Petro kaj Paŭlo, permesis uzadon de bestdevena manĝaĵo, malpermesita de la Biblio, krom manĝado de tiuj bestoj, kiuj estis sufokitaj aŭ oferitaj al idoloj, kaj de sango. [6] Ili ankaŭ malpermesis malĉastecon. Ili konservis tiujn ĉi kvar ordonojn. Poste Paŭlo permesis eĉ manĝado de bestoj sufokitaj, de la oferitaj al idoloj kaj de sango, kaj konservis nur la malpermeson de malĉasteco. Tiel en la ĉapitro 14, verso 14 de la Epistolo al la Romanoj, Paŭlo skribas: “Mi scias kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estos malpura.”

 

3

 

Kaj en la Epistolo de Paŭlo al Tito, ĉapitro 1, verso 15, estas dirite: “Ĉe la puraj ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.”

 

4

 

La kialo de tiu ŝanĝo, aliigo kaj nuligo estas la fakto, ke neeble estas kompari la tempon de Kristo kun tiu de Moseo. La kondiĉoj kaj bezonoj estis en la lasta periodo entute ŝanĝitaj kaj aliigitaj. La antaŭaj leĝoj estis pro tio nuligitaj.

 

5

 

Oni povas kompari la ekziston de la mondo al homo, kaj la profetojn kaj senditojn de Dio al lertaj kuracistoj. Homo ne povas ĉiam resti en unu stato: trafas lin diversaj malsanoj, kaj por ĉiu el ili estas specialaj kuraciloj. Lerta kuracisto ne donas la saman medikamenton por kuraci ĉiun malsanon, sed li ŝanĝas medikamentojn kaj kuracilojn konforme al diversaj bezonoj de la malsanoj kaj de la malsanuloj. Unu persono povas grave malsani kaŭze de febro, kaj lerta kuracisto donas al li malvarmigajn medikamentojn; kiam alifoje la fartostato de tiu persono estas ŝanĝita kaj anstataŭ febro aperas malvarmumo, sendube la lerta kuracisto forĵetos la malvarmigajn medikamentojn kaj permesos la uzadon de varmigaj kuraciloj. La stato de la paciento postulas tiun ĉi ŝanĝon, kaj ĝi estas evidenta pruvo de la lerteco de la kuracisto.

 

6

 

Konsideru, ĉu la Leĝo de la Malnova Testamento povus esti aldevigata en tiu epoko kaj tempo? Ne, en la nomo de Dio! Ĝi estus neebla kaj neplenumebla; pro tio plej certe Dio nuligis la leĝojn de la Malnova Testamento en la tempo de Kristo. Konsideru ankaŭ, ke en la tagoj de Johano bapto estis praktikata por veki kaj admoni homojn, ke ili pentu por ĉiuj pekoj kaj atendu aperon de la Regno de Kristo. Sed en la nuna tempo en Azio katolikoj kaj ortodoksuloj trempas novnaskitojn en akvo, miksita kun olivoleo, kaj kelkaj el ili malsaniĝas pro la sentekskuo; en la tempo de bapto ili baraktas kaj ekscitiĝas. En aliaj lokoj pastroj ŝprucas la baptakvon sur la frunton. Sed nek el la unua, nek el la dua formo la infanoj ĉerpas ian spiritan utilon. Do kion rezultas tiu formo? Aliaj homoj miras kaj demandas, kial la infano estas trempita en akvo, se tio estas nek kaŭzo de spirita vekiĝo de la infano, nek pro ĝia kredo kaj konvertiĝo, sed nur pro la kutimo, kiun oni sekvas. En la tempo de Johano la Baptisto la afero ne prezentis sin tiel; ne, antaŭ ĉio Johano admonadis la homojn, alkondukadis ilin al pento por la pekoj kaj plenigadis ilin per la deziro atendi la revelacion de Kristo. Kiu ricevis la lavon de bapto kaj pentis por siaj pekoj en absoluta humileco kaj malfiereco, purigis ankaŭ sian korpon de eksteraj malpuraĵoj. Kun perfekta sopiro tage kaj nokte li konstante atendis la revelacion de Kristo kaj eniron en la Regnon de la Spirito de Dio.[7]

 

7

 

Resume, ni volas esprimi, ke ŝanĝo kaj modifo de kondiĉoj kaj aliigo de bezonoj de diversaj jarcentoj kaj tempoj estas la kaŭzo de nuligado de leĝoj. Ĉar venos tempo, kiam tiuj leĝoj ne estos plu taŭgaj kaj konformaj al ĝiaj kondiĉoj. Konsideru, kiel tre diferencaj estas la bezonoj de la unuaj jarcentoj, de la mezepoko kaj de la nuna tempo. Ĉu estas eble, ke la leĝoj de la unuaj jarcentoj estu aldevigataj en tiu ĉi tempo? Estas klare, ke ĝi estas neebla kaj neplenumebla. Tiel ankaŭ post paso de kelkaj jarcentoj la bezonoj de la nuna tempo ne estos samaj, kiel tiuj de la estonteco, kaj sendube okazos ŝanĝoj kaj aliiĝoj. En Eŭropo la leĝoj estas senĉese ŝanĝataj kaj modifataj; kiel multaj leĝoj, organizaĵoj kaj sistemoj, kiuj ekzistis en Eŭropo en la pasintaj jaroj, estas nun nuligitaj! La kaŭzoj de tiuj ŝanĝoj kaj transformoj estas aliiĝado kaj noviĝado de pensoj, kondiĉoj kaj moroj. Se ne estus tiel, la prospero de la mondo de l’ homaro falus en rubojn.

 

8

 

Ekzemple en la Pentateŭko estas leĝo, ke se iu rompos la tagon de Sabato, li estos kondamnita je morto. Krom tio estas en la Pentateŭko dek mortverdiktoj. Ĉu estus eble konservadi tiujn leĝojn dum nia tempo? Klare estas, ke ĝi estus absolute neebla. Konforme al tio en la leĝoj estas ŝanĝoj kaj modifoj, kiuj estas plena pruvo de la superega saĝeco de Dio.

 

9

 

Tiu ĉi problemo postulas profundan pripenson. Tiam la afero de ŝanĝoj estas klara kaj komprenebla.

 

10

 

Benataj estu tiuj, kiuj pripensas!

 

XXI.

 

LA SIMBOLECO DE LA PANO KAJ VINO.

 

1

 

Demando. – Kristo diris: “Mi estas vivanta pano, kiu venis el la ĉielo, por ke homo manĝu el ĝi kaj ne mortu.” Kion signifas tiu ĉi diraĵo?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi pano signifas la ĉielan nutraĵon kaj la diajn perfektecojn. “Se iu manĝos el tiu ĉi pano” signifas: se iu atingos la ĉielan malavaraĵon, ricevos la dian lumon kaj fariĝos kunhavanto de la perfektecoj de Kristo, li akiros per tio la eternan vivon. La sango signifas ankaŭ la spiriton de l’ vivo kaj la diajn perfektecojn, la brilegon de Dio kaj la eternan malavaraĵon. Ĉar ĉiuj membroj de korpo ricevas la substancon de vivo per la cirkulado de la sango.

 

3

 

En la Evangelio de S-ta Johano, ĉapitro 6, verso 26, estas skribite: “Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis”.

 

4

 

Estas do klare, ke la pano, kiun la disĉiploj manĝis kaj satiĝis, estas la ĉiela malavaraĵo; ĉar en la verso 33 de la sama ĉapitro estas dirite: “Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo”. Estas klare, ke la korpo de Kristo ne malsuprenvenis el la ĉielo, sed ke ĝi venis el la sino de Mario; kaj tio, kio malsuprenvenis el la ĉielo de Dio, estis la spirito de Kristo. Ĉar la judoj pensis, ke Kristo parolas pri sia korpo, ili kontraŭparolis, ĉar estas dirite en la verso 42 de la sama ĉapitro: “Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? Kiel do li diras: Mi malsuprenvenis de la ĉielo?”

 

5

 

Pripensu, kiel klare estas, ke tio, kion Kristo komprenis per la ĉiela pano, estis lia spirito, liaj bonfaroj, liaj perfektecoj kaj liaj instruoj; ĉar estas dirite en la verso 63: “La spirito estas spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas.”

 

6

 

Estas do kompreneble, ke la spirito de Kristo estas ĉiela favoro, kiu malsuprenvenas el la ĉielo; kiu ricevos abundon da lumo de tiu spirito, t.e. la ĉielajn instruojn, trovos la eternan vivon. Pro tio estas dirite en la verso 35: “Kaj Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.”

 

7

 

Rimarku, ke la “veno al li” estas esprimita kiel manĝo, kaj “kredo al li” – kiel trinko. Estas do evidente kaj sendube, ke la ĉiela nutraĵo estas la diaj malavaraĵoj, la spiritaj briloj, la ĉielaj instruoj, la universala signifo de Kristo. Manĝi estas proksimiĝi al li, kaj trinki estas kredi je li. Ĉar Kristo havis fizikan korpon kaj ĉielan formon. La fizika korpo estis krucumita, sed la ĉiela formo estas vivanta kaj eterna, kaj ĝi estas la kaŭzo de la ĉiamavivo; la unua estis la homa naturo, kaj la dua estas la dia naturo. Kelkaj pensas, ke Eŭrakistio estas la realaĵo de Kristo, kaj ke Dio kaj la Sankta Spirito malsuprenvenas en ĝin kaj estas en ĝi. Sed kiam Eŭkaristio estas prenita, ĝi estas post kelkaj momentoj simple digestita kaj entute transformita. Kiel do oni povas pensi pri simila ideo? Dio gardu! ĝi estas sendube absoluta fantazio.

 

8

 

Dirante en la konkludo, per la revelacio de Kristo la diaj instruoj, kiuj estas eternaj malavaraĵoj, estis vaste diskonigitaj, ekbrilis la lumo de gvido kaj la spirito de l’ vivo estis favordonita al homoj. Kiu trovis la gvidon, fariĝis vivanta, kiu lasis sin perdita, tiun ekposedis ĉiamdaŭra morto. Tiu pano, kiu venis el la ĉielo, estas la dia korpo de Kristo, lia spirito elemento, kiun la disĉiploj manĝis, kaj per kiu ili ricevis la eternan vivon.

 

9

 

La disĉiploj ricevadis multajn manĝojn el la mano de Kristo: kial la lasta vespermanĝo estis distingita super la aliaj? Estas klare, ke la ĉiela pano ne signifas la materialan panon, sed pli prave la dian nutraĵon el la spirita korpo de Kristo, la diajn favorojn kaj ĉielajn perfektecojn, el kiuj la disĉiploj manĝis kaj per kiuj ili satiĝis.

 

10

 

Simile konsideru, ke kiam Kristo benis la panon kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante “tio ĉi estas mia korpo” , kaj donis sian benon al ili, li estis kun ili persone, apude, kaj en la korpo. Li ne estis transformita en panon kaj vinon; se li estus aliiĝinta en panon kaj vinon, li ne povus esti kun siaj disĉiploj en la korpo, persone kaj apude.

 

11

 

Estas do klare, ke la pano kaj vino estis simboloj, kiuj signifas: mi donis al vi miajn malavaraĵojn kaj perfektecojn kaj ricevinte tiun malavaraĵon, vi atingis la eternan vinon kaj ricevis vian apartenaĵon kaj parton de la ĉiela nutraĵo.

 

XXII.

 

MIRAKLOJ.

 

1

 

Demando. – En la Sanktaj Libroj estas skribite, ke Kristo plenumis miraklojn: ĉu la priskribojn de tiuj mirakloj oni devas efektive akcepti laŭlitere, aŭ ĉu ili havas alian signifon? La ekzakta scienco pruvis, ke la esenco de estaĵoj ne ŝanĝas sin, ke ĉiuj estaĵoj estas sub unu universala leĝo kaj organizo, de kiu ili ne povas deflankiĝi; tial tio, kio estas kontraŭa al la universala leĝo, estas neebla.

 

2

 

Respondo. – La sanktaj Malkaŝantoj estas kaŭzantoj de mirakloj kaj aperigantoj de mirindaj signoj. Por ili ĉia malfacila kaj neplenumebla afero estas ebla kaj facila. Ĉar per supernatura povo ili aperigas mirindaĵojn, kaj per tiu ĉi povo, kiu estas ekster la naturo, ili influas la mondon de la naturo. Ĉiuj Malkaŝantoj aperigadis mirindajn signojn.

 

3

 

Sed en la Sanktaj Libroj estas uzata speciala terminaro; kaj por la Malkaŝantoj tiuj mirakloj kaj mirindaj signoj ne havas signifon; ili eĉ ne deziras mencii ilin. Ĉar, se ni konsideras miraklojn kiel grandajn pruvojn, ili estas tamen pruvoj kaj argumentoj nur por tiuj, kiuj ĉeestis dum ili estis plenumataj, kaj ne por forestantoj.

 

4

 

Ekzemple, se ni rakontos al serĉanto, fremda al Moseo kaj Kristo, pri iliaj mirindaj signoj, li neos ilin kaj diros: “Oni ankaŭ senĉese rakontas pri mirindaĵoj de falsaj dioj, atestitaj de multaj homoj, kaj ili estas konfirmitaj en libroj. Bramanoj skribis libron pri miregindaj faroj de Bramo”.  Li ankaŭ diros: “Kiel ni povas scii, ke la judoj kaj la kristanoj diras veron, kaj ke la bramanoj mensogas? Ĉar ambaŭflanke ni havas ĝenerale akceptitajn tradiciaĵojn, kolektitajn en libroj, kaj same pri tiuj kiel pri la aliaj, ni povas supozi, ke ili estas veraj aŭ malveraj.” La samon oni povus diri pri aliaj religioj: se unu estas vera, ĉiuj estas veraj, se unu estas akceptita, ĉiuj devas esti akceptitaj. Pro tio mirakloj ne estas pruvoj. Ĉar se eĉ ili estas pruvoj por ĉeestantoj, ili ne sufiĉas kiel pruvoj por tiuj, kiuj ne ĉeestas.

 

5

 

Sed en la tago de Malkaŝanto homoj kun interna vido vidas, ke ĉiuj ecoj de la Malkaŝanto estas mirakloj, ĉar ili estas superaj kompare kun tiuj de ĉiuj aliaj, kaj tio ĉi sola estas absoluta miraklo. Memoru, ke Kristo, unu kaj sola, sen helpanto aŭ subtenanto, sen armeoj kaj legioj, kaj plej severe persekutata, levis la standardon de Dio antaŭ la tuta loĝantaro de la mondo, konstraŭstaris ilin kaj fine konkeris ĉiujn, kvankam ekstere li estis krucumita. Tio ĉi esas ja vera miraklo, kiun oni neniam povas nei. Neniaj aliaj pruvoj de la grandeco de Kristo estas bezonaj.

 

6

 

La eksteraj mirakloj estas sensignifaj por homoj de l’ Realeco. Se ekzemple blindulo ricevas vidon, li fine denove iĝos senvida, ĉar li mortos kaj estos senigita de ĉiuj siaj sentoj kaj povoj. Tial vidpovigo de blindulo havas relative malgrandan signifon, ĉar tiu vidpovo fine neniiĝos. Se la korpo de mortinto estas revivigita, kia utilo estas en tio, se la korpo mortos ja denove? Sed grave estas doni la percepton kaj eternan vivon, t.e. la spiritan kaj dian vivon. Ĉar tiu ĉi fizika vivo ne estas senmorta, kaj ĝia ekzisto estas egala al neekzisto. Pro tio Kristo diris al unu el siaj disĉiploj: “Lasu la mortingojn enterigi siajn mortingojn”; ĉar “Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.”

 

7

 

Rimarku: tiujn, kiuj ekstervide estis fizike vivaj, Kristo konsideris mortaj; ĉar vivo estas la eterna vivo, kaj ekzisto la reala ekzisto. Kiam ajn en la Sanktaj Libroj oni parolas pri levado de mortintoj, la signifo de tio estas, ke la mortintoj estis benitaj per la eterna vivo: kiam estas dirite, ke blindulo ricevis vidon la senco de tio estas, ke li akiris la veran percepton; kiam estas dirite, ke surdulo ricevis aŭdon, ĝi signifas, ke lia ekposedis la spiritan kaj ĉielan aŭdon. Tion konfirmas la teksto de la Evangelio, kie Kristo diris: “Ili estas kiel tiuj, pri kiuj parolis Jesaja: ili havas okulojn, kaj ne vidas, ili havas orelojn, kaj ne aŭdas; kaj mi sanigis ilin.”

 

8

 

La senco estas ne tia, ke la Malkaŝantoj ne havas la povon fari miraklojn, ĉar ili posedas ĉian povon. Sed valoraj kaj gravaj aferoj estas por ili la interna vido, la spirita aŭdo kaj la eterna vivo. Sekve de tio, kiam ajn en la Sanktaj Libroj estas rakontite, ke iu homo estis blinda, kaj reakiris la vidon, ĝi signifas, ke li estis interne blinda kaj ke li ricevis la spiritan vivon, aŭ ke li estis senscia kaj iĝis scianta, aŭ ke li estis senatenta kaj iĝis atenta, aŭ ke li estis mondeca kaj iĝis ĉiela.

 

9

 

Ĉar tiu interna vido, aŭdo, vivo kaj kuraco estas eternaj, pro tio ili estas gravaj. Kia estas kompare la signifo, graveco kaj valoro de tiu ĉi besta vivo kun ĝiaj povoj? Post kelkaj tagoj ĝi ĉesos, kiel flugemaj pensoj. Ekzemple se oni relumigas estigitan lampon, ĝi denove estingiĝos; sed la lumo de la suno estas ĉiam brilega. Tio ĉi estas grava.

 

 

 

XXIII.

 

LA REVIVIĜO DE KRISTO.

 

1

 

Demando. – Kion signifas la reviviĝo de Kristo post tri tagoj?

 

2

 

Respondo. – La reviviĝoj de la Diaj Malkaŝantoj ne estas korpaj. Ĉiuj iliaj ecoj, trajtoj kaj agoj, la aferoj, fonditaj de ili, iliaj instruoj, esprimoj, paraboloj kaj ordonoj havas spiritan kaj dian signifon, kaj havas nenion komunan kun materialaj aferoj. Jen estas, ekzemple, la afero de la veno de Kristo el la ĉielo: estas klare dirite en kelkaj lokoj de la Evangelio, ke la Filo de homo venis el la ĉielo, estas en la ĉielo, kaj iros en la ĉielon. Tiel en la ĉapitro 6 verso 38 de la Evangelio de S-ta Johano estas skribite: “Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo”; kaj ankaŭ en la verso 42 ni trovas: “Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? Kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo?” Ankaŭ en la ĉapitro 3, verso 13: “Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielon”.

 

3

 

Rimarku, ke estas dirite: “La Filo de homo estas en la ĉielo”, kvankam en tiu tempo Kristo estis sur la tero. Rimarku ankaŭ, ke estas dirite, ke Kristo venis el la ĉielo, kvankam li venis el la sino de Mario. Estas do klare, ke kiam estas dirite, ke la Filo de homo venis el la ĉielo, tio ĉi ne havas eksteran, sed internan signifon; ĝi estas fakto spirita, ne materiala. La senco estas, ke kvankam ekstervide Kristo estis naskita el la sino de Mario, en la realeco li venis el la ĉielo, el la centro de la Suno de l’ Realeco, el la Dia Mondo, el la Spirita Regno. Kaj ĉar estas evidente, ke Kristo venis el la spirita ĉielo de la Dia Regno, pro tio lia malapero en la teron por tri tagoj havas internan signifon kaj ne estas ekstera fakto. Same lia leviĝo el la interno de la tero ankaŭ estas simbola; ĝi estas fakto spirita kaj dia, ne materiala; kaj simile lia supreniro en la ĉielon estas spirita, ne materiala supreniro.

 

4

 

Ekster tiuj ĉi klarigoj estas elmontrite kaj pruvite de la scienco, ke la videbla ĉielo estas spaco senlima, malplenaj, kie vojiras sennombraj steloj kaj planedoj.

 

5

 

Tial ni diras, ke la signifo de la reviviĝo de Kristo estas la jena: la disĉiploj estis plenaj de zorgo kaj maltrankvilo post la martirigo de Kristo. La Realeco de Kristo, kiu signifas liajn instruojn, bonfaremon, perfektecojn kaj lian spiritan povon, estis kaŝita kaj malaperigita dum du aŭ tri tagoj post lia martirigo, kaj ĝi ne estis brilplena kaj klarvidata. Ne, ĝi estis, pli ĝuste, perdita; ĉar la kredantoj estis malmultaj kaj ili estis plenaj de zorgo kaj maltrankvilo. La Afero de Kristo estis kvazaŭ senviva korpo; kaj kiam post tri tagoj la disĉiploj reakiris certecon kaj firmecon, komencis servi al la Afero de Kristo kaj decidis disvastigi la diajn instruojn, transmetante liajn konsilojn en la praktikon kaj leviĝante por servi al li, la Realeco de Kristo iĝis brilplena, kaj elmontriĝis lia favoro; lia religio trovis vivon, liaj instruoj kaj admonoj iĝis evidentaj kaj videblaj. Alivorte, la Afero de Kristo estis kvazaŭ senviva korpo, ĝis la vivo kaj la favoro de la Sankta Spirito ekregis ĝin.

 

6

 

Tia estas la signifo de la reviviĝo de Kristo, kaj tio ĉi estas vera reviviĝo. Sed ĉar pastroj ne komprenis la signifon de la Evangelio, nek la simbolojn, estis dirite, ke religio estas kontraŭa al la scienco, kaj la scienco malkonsentas kun la religio; la ekzemplo estas la problemo de la supreniro de Kristo kun la fizika korpo en la videblan ĉielon, kio estas kontraŭa al la matematika scienco. Sed kiam la vero de tiu ĉi afero estas klargita kaj la simboleco komprenita, la scienco neniel kontraŭas al ĝi, sed kontraŭe, la scienco kaj la intelekto konfirmas ĝin.

 

XXIV.

 

LA MALSUPRENVENO DE LA SANKTA SPIRITO SUR LA APOSTOLOJ.

 

1

 

Demando. – Kiel okazis, kaj kion signifas la malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn, priskribita en la Evangelio?

 

2

 

Respondo. – La malsuprenveno de la Sankta Spirito ne similas eniron de aero en homo; ĝi estas esprimformo kaj komparo, ne preciza kaj laŭvorta bildo. Ne, ĝi estas, pli prave, kiel eniro de sunbildo en spegulon; ĝi signifas, ke ĉiuj ĝiaj briloj fariĝis videblaj en ĝi.

 

3

 

Post la morto de Kristo la disĉiploj estis plenaj de zorgo, kaj iliaj ideoj kaj pensoj estis disaj kaj malkonsentaj; poste ili firmiĝis kaj unuiĝis, kaj je la festo de Pentekosto ili kolektiĝis kune kaj apartigis siajn korojn de la aferoj de tiu ĉi mondo. Malatentante sin mem, ili forlasis sian bonstaton kaj mondan feliĉecon, oferante siajn korpojn kaj animojn al la Amato, forlasante siajn domojn kaj iĝante migrantoj kaj senhejmuloj, forgesante eĉ pri la propra ekzisto. Tiam ili ricevis la helpon de Dio, kaj la povo de la Sankta Spirito iĝis klarvidebla; la spiriteco de Kristo ektriumfis kaj la amo de Dio ekregis. En tiu tempo helpo estis donita al ili, kaj ili disiris en diversajn direktojn, instruante pri la Afero de Dio kaj elmontrante pruvojn kaj argumentojn.

 

4

 

Tiel la malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn signifas, ke ili estis altiritaj de la Spirito de Kristo, per kio ili atingis fortecon kaj firmecon. Per la spirito de la amo de Dio ili ricevis novan vivon kaj vidis Kriston vivantan, helpantan kaj defendantan ilin. Ili estis kiel gutoj, kaj iĝis maroj, ili estis kiel malfortaj insektoj, kaj iĝis majestaj agloj, ili estis senpovaj, kaj iĝis potencaj. Ili estis kiel speguloj, reflektantaj la sunon; vere, parto de la lumo iĝis videbla en ili.

 

XXV.

 

LA SANKTA SPIRITO.

 

1

 

Demando. – Kio estas la Sankta Spirito?

 

2

 

Respondo. – La Sankta Spirito estas la Malavareco de Dio kaj la lumaj radioj, kiuj emanas el la Malkaŝantoj; ĉar la fokuso de la radioj de la Suno de l’ Realeco estis Kristo, kaj el tiu ĉi glora fokuso, kiu estas la Realeco de Kristo, la Malavareco reflektis sin en aliaj speguloj, kiuj estis la realecoj de la apostoloj. La malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn signifas, ke la gloraj diaj malavaraĵoj reflektis sin kaj aperis en iliaj realecoj. Krom tio eniro kaj eliro, malsupreniro kaj supreniro estas karakterizaĵoj de korpoj, ne de spiritoj. T.e. materialaj realaĵoj eniras kaj eliras, sed intelektaj subtilaĵoj kaj mensaj realaĵoj, kiel inteligenteco, amo, scio, imago kaj penso, ne eniras, ne eliras, nek malsuprenvenas, sed havas, pli ĝuste, rektan rilaton.

 

3

 

Ekzemple scio, kiu estas kondiĉo, atingita de intelekto, estas intelekta stato, kaj enirado kaj elirado el la menso estas imagaj kondiĉoj; sed la menso estas rilatigita kun akirado de scio, kiel bildoj refkletitaj en spegulo.

 

4

 

Pro tio ĉi estas evidente kaj klare, ke la intelektaj realaĵoj ne eniras nek malsuprenvenas, kaj ke estas absolute neeble, ke la Sankta Spirito supreniru aŭ malsuprenvenu, eniru, eliru aŭ enpenetru – povas nur esti, ke la Sankta Spirito aperas en majesteco, kiel la suno aperas en spegulo.

 

5

 

En kelkaj fragmentoj de la Sanktaj Libroj oni parolas pri la Spirito, signifanta tiuloke certan personon; oni diradas en paroloj kaj interparoloj, ke tia kaj tia persono estas enkorpigita spirito, aŭ ke li estas personigo de kompatemo kaj grandanimeco. En tia okazo la celo de nia rigardo estas la lumo, ne la spegulo.

 

6

 

En la Evangelio de S-ta Johano, kiam oni parolas pri la Promesito, venonta post Kristo, estas dirite en la ĉapitro 16, versoj 12 kaj 13: “Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos.”

 

7

 

Nun konsideru atente, ke el tiuj ĉi vortoj, “ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos”, estas klare, ke la Spirito de la vero estas enkorpigita en homon, kiu havas personecon, kiu havas orelojn por aŭdi kaj langon por paroli. Same la nomo “la Spirito de Dio” estas uzata koncerne Kriston; tiel, kiel vi parolas pri lumo, pensante samtempe la lumon kaj la lampon.

 

 

XXVI.

 

LA DUA VENO DE KRISTO KAJ LA TAGO DE JUĜO.

 

1

 

Estas dirite en la Sanktaj Libroj, ke Kristo venos denove, kaj ke lia veno dependas de plenumiĝo de certaj signoj: kiam li venos, ĝi okazos kun tiuj signoj. Ekzemple “La suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj farlos el la ĉielo… Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro”. Bahá’u’lláh klarigis tiujn ĉi versojn en la Kitáb-i-Íqán[8]; ne estas bezone ripeti tion: serĉu en ĝi la klarigojn, kaj vi komprenos tiujn ĉi diraĵojn.

 

2

 

Sed ekster tio mi havas ion por diri pri tiu afero. Je sia unua veno Kristo ankaŭ venis el la ĉielo, kiel estis klare dirite en la Evangelio. Kristo mem diris: “Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo.”

 

3

 

Estas klare por ĉiuj, ke Kristo venis el la ĉielo, kvankam ekstere li venis el la sino de Mario. Je la unua veno li venis el la ĉielo, kvankam ekstere el la sino; tiel same ankaŭ je la dua veno li venos el la ĉielo, kvankam esktere el la sino. La kondiĉoj, indikitaj en la Evangelio por la dua veno de Kristo, estas la samaj kiel tiuj, difinitaj por la unua veno, kiel ni diris antaŭe.

 

4

 

La Libro de Jesaja anoncas, ke Mesio konkeros la Orienton kaj la Okcidenton, kaj ĉiuj nacioj de la mondo venos en lian ombron, ke lia Regno estos fondita, ke li venos el nekonata loko, ke pekuloj estos juĝitaj kaj justeco ekregos tiagrade, ke lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, suĉinfano kaj vipuro kunvenos ĉe unu fonto, sur unu herbejo, en unu restejo.[9] La unua veno okazis ankaŭ kun tiuj ĉi kondiĉoj, kvankam ekstere neniu el ili realiĝis. Tial la judoj malakceptis Kriston, kaj, Dio gardu! nomis la Mesion masikh,[10] konsideris lin detruanto de la konstruaĵo de dio, rigardis lin kiel rompanton de Sabato kaj de la Leĝo, kaj kondamnis lin je morto. Tamen ĉiu el tiuj kondiĉoj havis signifon, kiun la judoj ne komprenis: pro tio estis por ili neeble ekkoni la verecon de Kristo.

 

5

 

La dua veno de Kristo okazos ankaŭ sammaniere: ĉiuj signoj kaj kondiĉoj, pri kiuj estis parolite, havas signifojn, kaj oni ne devas akcepti ilin laŭvorte. Inter aliaj estas dirite, ke la steloj falos sur la teron. La steloj estas senfinaj kaj sennombraj, kaj mondernaj matematikistoj pruvis kaj elmontris science, ke la suna globo estas ĉirkaŭ unu milionon kaj duonon da fojoj pli granda, ol la tero, kaj ĉiu el la fiksaj steloj estas milfoje pli granda, ol la suno. Se tiuj steloj devus fali sur la teron, kiel ili trovus ĉi tie lokon por si? Ĝi estas tiel same, kiel se mil milionoj da Himalaoj devus fali sur sinapan semon. Laŭ la logiko kaj scienco tio ĉi estas tute neebla. Ankoraŭ pli mirinde estas, ke Kristo diris: “Eble mi venos, kiam vi estos ankoraŭ dormantaj, ĉar la veno de la Filo de homo estas kiel veno de ŝtelisto.” Eble la ŝtelisto estas en la domo, kaj la mastro ne scios tion.

 

6

 

Estas klare kaj kompreneble, ke tiuj signoj havas simbolan signifon, kaj ke ili ne estas laŭvortaj. Ili estas plene klarigitaj en la Kitáb-i-Íqán – tie vi trovos tion.

 

XXVII.

 

LA TRIUNUO.

 

1

 

Demando. - Kia estas la signifo de la Triunuo, de la Tri Personoj en Unu?

 

2

 

Respondo. – La Dia Realeco, kiu estas purigita kaj sanktigita de kompreno de homa estaĵo kaj kiu neniam povas esti imagita de homoj de saĝeco kaj intelekto, estas libera de ĉiaj kondiĉoj. Tiu Grandioza Realeco allasas nenian dividon; ĉar divido kaj multobleco estas ecoj de estaĵoj, apartenantaj al la mondo de kreiteco, kaj ne okazoj, trafantaj tion, kio ekzistas per si mem.

 

3

 

La Dia Realeco estas sanktigita de unuoblecon, des pli de multobleco. Malsupreniro de tiu Grandioza Realeco en statojn kaj gradojn estus egala al malperfekteco kaj kontraŭa al perfekteco, kaj tial ĝi estas absolute neebla. Ĝi estis seninterrompe kaj estas en la alteco de sankteco kaj supereco. Ĉio, kio estas dirita pri la Malkaŝantoj kaj Tagiĝ-lokoj de Dio, signifas la dian reflekton, kaj ne malsupreniron en la kondiĉojn de l’ ekzisto.[11]

 

4

 

Dio estas pura perfekteco, kaj ĉiuj kreaĵoj estas nur malperfektaj. Por Dio malsupreniri en la kondiĉojn de l’ ekzisto estus la plej granda malperfekteco; kontraŭe, Lia sinelmontro, Lia apero, Lia Leviĝo estas kiel reflektiĝo de la suno en klara, pura kaj polurita spegulo. Ĉiuj kreaĵoj estas videblaj signoj de Dio, kiel la teraj estaĵoj, sur ĉiujn el kiuj brilas la radioj de la suno. Sed sur ebenaĵojn, montojn, arbojn kaj fruktojn brilas nur parto de la lumo, dank’ al kiu ili iĝas videblaj, maturiĝas kaj atingas la celon de sia ekzisto; dum Perfekta Homo[12] estas en la stato de klara spegulo, en kiu la Suno de l’ Realeco aperas kaj estas videbla kun ĉiuj siaj kvalitoj kaj perfektecoj. Tiel la Realeco de Kristo estis klara kaj polurita spegulo de plej granda pureco kaj delikateco. La Suno de l’ Realeco, la Dia Esenco, reflektis sin en tiu spegulo kaj vidigis en ĝi sian lumon kaj varmon; sed neniam la Suno malsupreniris el la alteco de sia sankteco, el la ĉielo de sia supereco, por ekloĝi kaj resti en la spegulo. Ne, ĝi daŭre restadas en sia alteco kaj superegeco, sinaperigante nur kaj vidigante sin en la spegulo de beleco kaj perfekteco.

 

5

 

Se ni diros, ke ni vidis la Sunon en du speguloj, unu Kristo, kaj la alia – La Sankta Spirito, t.e. ke ni vidis tri Sunojn, unu en la ĉielo kaj du aliajn sur la tero, ni diros la veron. Kaj se ni diros, ke ekzistas nur unu Suno, kaj ĝi estas pure unuobla kaj havas nenion similan kaj egalan, ni ankaŭ diros la veron.

 

 

6

 

La epitomo de tiu ĉi interparolo estas, ke la Realeco de Kristo estis klara spegulo, kaj la Suno de l’ Realeco, t.e. la Esenco de Unueco kun siaj senfinaj perfektecoj kaj kvalitoj, iĝis videbla en tiu spegulo. Ĝi ne signifas, ke la Suno, kiu estas la Dia Esenco, dividiĝis kaj multobliĝis; ĉar la Suno estas unu, sed ĝi montris sin en la spegulo. Jen kial Kristo diris: “La Patro estas en la Filo”, kio signifas, ke la Suno elmontris sin kaj estas videbla en tiu spegulo.

 

7

 

La Sankta Spirito estas la Malavaraĵo de Dio, kiu estas videbla kaj klara en la Realeco de Kristo. La stato de la Fileco estas la koro de Kristo, kaj la Sankta Spirito estas la stato de la spirito de Kristo. El tio estas certe kaj pruvite, ke la Dia Esenco estas absolute unika, kaj havas nenion egalan, nek similan, nek samspecan.

 

8

 

Tio ĉi estas la signifo de la Tri Personoj de la Triunuo. Se estus alie, la fundamento de la religio de Dio estus bazita sur mallogika premiso, kiun la menso neniam povus koncepti, kaj ĉu oni povas devigi la menson kredi je tio, kion ĝi ne povas koncepti? La intelekto nur tiam povas kompreni aferon, kiam ĝi prezentas sin en komprenebla formo; alie ĝi estas nur peno de imago.

 

9

 

El tiu ĉi klarigo estas nun kompreneble, kia estas la signifo de la Tri Personoj de la Triunuo. La unueco de Dio ankaŭ estas pruvita.

 

XXVIII.

 

KLARIGO DE LA VERSO KVINA DE LA DEKSEPA ĈAPITRO DE LA EVANGELIO DE S-TA JOHANO.

 

1

 

“Ka nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis”.

 

2

 

Estas du specoj de antaŭecoj: unu estas esenca kaj ne estas antaŭita de kaŭzo, sed ĝia ekzisto estas en ĝi mem. Ekzemple la suno havas lumon en si mem, ĉar ĝia brilado ne dependas de la lumo de aliaj steloj: tio ĉi estas nomata esenca lumo; sed la lumo de la luno devenas de la suno, ĉar la luno dependas de la suno en sia lumo; tial la suno, koncerne la lumon, estas la kaŭzo, kaj la luno estas la efiko. La unua estas pratempa, antaŭestanta kaj antaŭekzista, dum la dua estas posta kaj lasta.

 

3

 

La dua speco de antaŭekzisto estas la antaŭekzisto de la tempo, kaj tiu ne havas komencon. La Vorto de Dio[13] estas sanktigita de la tempo. La pasinteco, estanteco kaj estonteco – ĉio tio rilate al Dio estas egala. Hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ ne ekzistas por la suno.

 

4

Simile ekzistas antaŭeco koncerne gloron: t.e. la plej glora antaŭas la gloran. Tiel la Realeco de Kristo, kiu estas la Vorto de Dio, koncerne sian esencon, kvalitojn kaj gloron certe antaŭas la kreaĵojn. Antaŭ ol ĝi aperis en la homa formo, la Vorto de Dio estis en plej granda sankteco kaj gloro, ekzistante en perfekta beleco kaj brilo en la alteco de sia grandiozeco. Kiam per la saĝeco de Dio la Plej Alta la Vorto de Dio transbrilis el la alteco de gloro en la mondon de l’ korpo, pro tiu ĉi korpo ĝi renkontis persekutojn, ĝis ĝi falis en la manojn de la judoj, iĝis kaptito de tiranoj kaj nesciantoj, kaj fine estis krucumita. Jen kial li parolis al Dio, dirante: “Liberigu min de la katenoj de la mondo de l’ korpo, kaj lasu min libera el tiu ĉi kaĝo, por ke mi leviĝu en la altecon de honoro kaj gloro kaj atingu la antaŭan grandiozecon kaj povon, kiuj ekzistis antaŭ la korpa mondo, por ke mi havu ĝojon en la eterna mondo kaj leviĝu en la originan restejon, la senlokan mondon, la nevideblan regnon.”

 

5

 

Kaj ni vidas eĉ en la regno de tiu ĉi mondo, t.e. en la regno de animoj kaj landoj, ke la gloro kaj majesteco de Kristo aperis sur la tero post lia ĉieleniro. Estante en la mondo de l’ korpo, li estis subigita al malrespekto kaj mokoj de la plej malforta nacio de la mondo, la judoj, laŭ kies opinio konvenis meti dornan kronon sur lian sanktan kapon. Sed post la ĉieleniro la juvelriĉaj kronoj de ĉiuj reĝoj humiliĝis kaj adorklinis sin antaŭ la krono el dornoj.

 

6

 

Vidu, kian gloron la Vorto de Dio atingis eĉ en tiu ĉi mondo!

 

 

 

XXIX.

 

KLARIGO DE LA VERSO DUDEK-DUA DE LA DEKKVINA ĈAPITRO DE LA UNUA EPISTOLO DE S-TA PAŬLO AL LA KORINTANOJ.

 

1

 

Demando. – En la verso dudek-dua de la dekkvina ĉapitro de la Unua Epistolo al la Korintanoj estas skribite: “Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.” Kion signifas tiuj vortoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke en homo estas du naturoj: la fizika naturo kaj la spirita naturo. La fizika natuor estas heredita de Adamo, kaj la spirita naturo estas heredita de la Realeco de la Vorto de Dio, kiu estas la spiriteco de Kristo. La fizika naturo estas naskita de Adamo, sed la spirita naturo estas naskita per la favoro de la Sankta Spirito; la unua estas la fonto de ĉiaj malpefektecoj, la dua estas la fonto de ĉiaj perfektecoj.

 

3

 

Krist oferis sin mem, por ke homoj estu liberaj de la malpefektecoj de la fizika naturo, kaj ekposedu la virtojn de la spirita naturo. Tiu spirita naturo, kiu ricevis la ekziston per la favoro de la Sankta Spirita, estas la sumo de ĉiuj perfektecoj kaj ekaperas pro la spirblovo de la Sankta Spiritoss; tio estas la diaj perfektecoj, tio estas lumo, spiriteco, gvido, spiritalteco, altaj aspiroj, justeco, amo, favoremo, afableco por ĉiuj, bonfaremo, la esenco de l’ vivo. Tio estas reflekto de la brilego de la Suno de l’ Realeco.

 

4

 

Kristo estas la centra punkto de la Sankta Spirito: li estas naskita de la Sankta Spirito; li estas levita de la Sankta Spirito; li estas ido de la Sankta Spirito. T.e. la Realeco de Kristo ne devenas de Adamo; ne, ĝi estas naskita de la Sankta Spirito. Tial tiu verso en la Epistolo al la Korintanoj: “Kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj” signifas, konforme al tiu terminaro, ke Adamo[14] estas la patro de homo, t.e. li estas la kaŭzo de la fizika vivo de homoj; lia estas la fizika patreco. Li estas viva animo, sed li ne estas donanto de la spirita vivo. Kristo dume estas la kaŭzo de la spirita vivo de homo, kaj koncerne la spiriton, lia estas la spirita patreco. Adamo estis la viva animo, Kristo estis la viviga spirito.

 

5

 

Tiu ĉi fizika mondo de homoj estas subigita al la povo de l’ korpaj deziroj, ĉar ĝi estas subigita al la leĝoj de justeco kaj sankteco. La korpo de homo estas sklavo de l’ naturo: ĝi agas konforme al ĉio, kion ajn la naturo ordonas. Pro tio estas certe, ke la pekoj, kiel kolero, envio, malpaco, avideco, avareco, ignoreco, antaŭjuĝoj, malamo, fiereco kaj tiraneco ekzistas en la fizika mondo. Ĉiuj tiuj brutaj kvalitoj ekzistas en la homa naturo. Homo, kiu ne havas spiritan edukon, estas bruto. Kiel la afrikaj sovaĝuloj, kies agoj, kutimoj kaj moraleco estas pure korpemaj, ili agas laŭ la postuloj de l’ naturo ĝis tia grado, ke ili disŝiras kaj manĝas unu alian. Tiel estas evidente, ke la fizika mondo de homo estas mondo de peko. En la fizika mondo homo ne distingas sin de besto.

 

6

 

Ĉiuj pekoj rezultas el la postuloj de l’ naturo, kaj tiuj postuloj, kiuj naskiĝas el la fizikaj kvalitoj, ne estas pekoj rilate al bestoj, dum ili estas pekoj por homoj. Besto estas fonto de malpefektecoj, kiel kolero, voluptemo, envio, avareco, krueleco, fiereco. Ĉiuj tiuj mankoj estas troveblaj en besto, sed ili ne prezentas pekon. En homo ili etas pekoj.

 

7

 

Adamo estas la kaŭzo de la fizika vivo de homo; sed la Realeco de Kristo, t.e. la Vorto de Dio, estas la kaŭzo de la spirita vivo. Ĝi estas la vivodona spirito – kio signifas, ke ĉiuj malpefektecoj, kiuj devenas de la postuloj de la fizika vivo de homo, estas transformitaj en homajn perfektecojn per instruado kaj edukado de tiu spirito. Tial Kristo estis la vivodona spirito kaj kaŭzo de la vivo por la tuta homa gento.

 

8

 

Adamo estis la kaŭzo de la fizika vivo, kaj ĉar la fizika mondo de homo estas mondo de malperfektecoj, kaj malperfektecoj estas egalaj al morto, Paŭlo komparis la fizikajn malperfektecojn al morto.

 

9

 

Sed la kristanaro kredas, ke ĉar Adamo manĝis la frukton de la malpermesita arbo, li pekis per sia malobeo, kaj ke la katastrofa sekvo de tiu malobeo estis transdonita kiel heredaĵo kaj restis inter liaj posteuloj. Pro tio Adamo estas la kaŭzo de la morto de homoj. Tiu ĉi klarigo estas nelogika kaj evidente maltrafa; ĉar ĝi signifas, ke ĉiuj homoj, eĉ la profetoj kaj senditoj de Dio, plenuminte nenian pekon aŭ malbonfaron, nur simple pro tio, ke ili estis posteuloj de Adamo, estis senkiale kulpaj pekuloj, kaj ĝis la tago de la ofero de Kristo estis tenantaj en infero en doloraj turmentoj. Tio estas malproksima de la justeco de Dio. Se Adamo estis pekulo, kia estis la peko de Abrahamo? Kian malboonon faris Izaako, aŭ Jozefo? Kia estis la kulpo de Moseo?

 

10

 

Sed Kristo, kiu estas la Vorto de Dio, oferis sin mem. Tio ĉi havas du signifojn: la celo de Kristo estis reprezenti kaj disvastigi la Aferon, kiu devis eduki la homaron, vivigi la idojn de Adamo kaj lumigi la tutan homan genton. Kaj ĉar reprezenti tiel grandan Aferon – la Aferon antagonistan al ĉiuj popoloj de la mondo kaj al ĉiuj nacioj kaj regnoj – signifis, ke li estos mortigita kaj krucumita, Kristo, proklamante sian mision, oferis sian vivon. Li rigardis la krucon kiel tronon, la vundojn kiel balzamon, la venenon kiel mielon kaj sukeron. Li levis sin por instrui kaj eduki homojn, kaj tial li oferis sin mem, por doni la spiriton de la vivo. Li pereis korpe, por spirite vivigi aliajn.

 

11

 

La dua signifo de la ofero estas la jena: Kristo estis kiel semo, kaj tiu semo oferis sian propran formon, por ke la arbo kresku kaj maturiĝu. Kvankam la formo de la ssemo estis pereigita, ĝia realeco elmontris sin en perfekta majesto kaj belo en la formo de la arbo.

 

12

 

La stato de Kristo estis stato de absoluta perfekteco; li dislumigigis siajn diajn perfektecojn, kiel sunon super ĉiuj kredantoj, kaj la malavaraĵoj de la lumo brilis kaj radiis en la realecojn de homoj. Jen kial li diras: “Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; kiu ajn manĝos el tiu ĉi pano, tiu ne mortos”. Ĝi signifas, ke kiu ajn manĝos el tiu ĉi dia nutraĵo, akiros la eternan vivon, t.e. ĉiu, kiu manĝas el tiu ĉi malavaraĵo kaj ricevas tiujn ĉi perfektecojn, trovos la eternan vivon, akiros la antaŭekzistajn favorojn, estos liberigita de la mallumo de eraro kaj lumigita per la lumo de lia gvido.

 

13

 

La formo de la semo estis foroferita por la arbo, sed ĝiaj perfektecoj iĝis por tiu ofero videblaj kaj klaraj, ĉar la arbo, la branĉoj, la folioj kaj floroj estis kaŝtenataj en la semo. Kiam la formo de la semo estis oferita, ĝiaj perfektecoj elmontris sin en la perfekta formo de folioj, floroj kaj fruktoj.

 

 

XXX.

 

ADAMO KAJ EVO.

 

1

 

Demando. – Kiel prezentas sin la vero en la rakonto pri Adamo kaj pri tio, ke li manĝis la frukton de la arbo?

 

2

 

Respondo. – En la Biblio estas skribite, ke Dio lokis Adamon en la ĝardenon de Edeno, por ke li ĝin kulturu kaj prizorgu, kaj diris al li: Manĝu la frukton de ĉiu arbo en la ĝardeno, krom de la arbo de bono kaj malbono, ĉar se vi manĝos de ĝi, vi mortos. Poste estas dirite, ke la serpento igis la virinon manĝi de la arbo, dirante: Dio malpermesis al vi manĝi de tiu ĉi arbo, por ke viaj okuloj ne malfermiĝu kaj vi ne distingu bonon de malbono. Tiam Evo manĝis de la arbo, kaj donis al Adamo, kiu ankaŭ manĝis; iliaj okuloj malfermiĝis, ili trovis sin nudaj kaj kovris siajn korpojn per folioj. Sekve de tiu ĉi faro ili ricevis riproĉojn de Dio. Dio diris al Adamo: “Ĉu vi manĝis de la malpermesita arbo?” Adamo respondis: “Evo tentis min, kaj mi manĝis.” Tiam Dio mallaŭdis Evon; evo diris: “La serpento tentis min, kaj mi manĝis.” Pro tio la serpento estis malbenita, kaj malamikeco estis estigita inter la serpento kaj Evo, kaj inter iliaj posteuloj. Kaj Dio diris: La homo fariĝis kiel Ni, sciante bonon kaj malbonon, kaj eble li manĝos ankaŭ de la arbo de vivo kaj vivos eterne. Kaj Dio gardis la arbon de vivo.

 

3

 

Se ni prenas tiun ĉi rakonton en ĝia ekstera senco, konforme al la interpretado de amasoj, ĝi estas vere eksterordinara. La intelekto ne povas ĝin akcepti, konfirmi aŭ imagi; ĉar tiaj aranĝoj, tiaj detaloj, tiaj paroloj kaj riproĉoj estas malsimilegaj al tiuj de inteligenta homo, kaj des pli de Dio – de tiu Dio, kiu organizis la senfinan universon en plej perfekta formo, kaj ĝiajn sennombrajn loĝantojn kun absoluta sistemeco, forto kaj perfekteco.

 

4

 

Ni devas iom pripensi: se la laŭvorta signifo de tiu ĉi rakonto estus atribuita al saĝa homo, certe ĉiuj logike neus, ke tiu aranĝo, tiu elpensaĵo povus deveni de inteligenta estaĵo. Tial la rakonto pri Adamo kaj Evo, kiuj manĝis de la arbo, kaj pri ilia forpelo el la paradizo devas esti konsiderata simple kiel simbolo. Ĝi enhavas diajn misterojn kaj universalajn signifojn, kaj ĝi taŭgas al mirindaj klarigoj. Nur tiuj, kiuj estas enkondukitaj en misterojn, kaj tiuj, kiuj estas proksimaj al la Kortego de la Ĉionpova, estas konantoj de tiuj sekretoj. Pro tio tiuj versoj en la Biblio havas multajn signifojn.

 

5

 

Ni klarigos unu el ili kaj ni diros: Adamo signifas la spiriton de Adamo, kaj Evo lian animon. Ĉar en kelkaj lokoj de la Sanktaj Libroj, kie oni parolas pri virinoj, ili reprezentas la animon de homo. La arbo de bono kaj malbono signifas la homan mondon; ĉar la spirita kaj dia mondo estas pure bona kaj absolute luma, sed en la homa mondo lumo kaj mallumo, bono kaj malbono ekzistas kiel kontraŭaĵoj.

 

6

 

La serpento signifas alligitecon al la homa mondo. Tiu alligiteco de la spirito al la homa mondo kondukis la animon  kaj spiriton de Adamo el la mondo de libereco en la mondon de mallibereco, kaj igis lin trapasi el la Regno de Unueco en la homan mondon. Kiam la animo kaj spirito de Adamo eniris la homan mondon, li eliris el la paradizo de libereco kaj falis en la mondon de mallibereco. El la alteco de pureco kaj absoluta boneco li eniris la mondon de bono kaj malbono.

 

7

 

La arbo de vivo estas la plej alta grado de la mondo de l’ ekzisto: la posteno de la Vorto de Dio, kaj Universala Malkaŝanto. Tial tiu posteno estis gardata, kaj en la apero-tempo de la plej nobla universala Malkaŝanto ĝi iĝis videbla kaj klara. Ĉar la posteno de Adamo rilate al la apero kaj revelacio de la diaj perfektecoj estis en la embria stato; la posteno de Kristo estis la stato de matureco kaj la tempo de praveco, kaj la apero de la Plejgranda Lumdonanto[15] estis la stato de perfekteco de la esenco de la kvalitoj. Jen kial en la superega paradizo la arbo de vivo estas esprimo por la centro de absolute pura sankteco, t.e. de la Dia Universala Malkaŝanto. De la tagoj de Adamo ĝis la tagoj de Kristo oni malmulte parolis pri la eterna vivo kaj ĉielaj universalaj perfektecoj. Tiu arbo de vivo estis la stato de la realeco de Kristo; per lia revelacio ĝi estis plantita kaj ornamita per eternaj fruktoj.

 

8

 

Konsideru nun, kiagrade tiu ĉi signifo konformas al la realeco. Ĉar la spirito kaj animo de Adamo, alligitaj foje al la homa mondo, trapasis el la mondo de libereco en la mondon de mallibereco, kaj iliaj posteuloj postrestis en la mallibereco. Tiu alligiteco de la animo kaj spirito al la homa mondo, kiu estas peko, estis heredita de la posteuloj de Adamo, kaj ĉiam estas la serpento meze de iliaj spiritoj, kaj en malamikeco kun ili. Tiu malamikeco daŭras kaj ne ĉesas. Ĉar la alligiteco al la mondo estis kaŭzo de la mallibereco de spiritoj, kaj tiu mallibereco estas identa kun peko, kiu estas transdonita de Adamo al lia posteularo. Ĝuste pro tiu ĉi alligiteco homoj estis senigitaj de esenca spiriteco kaj alta stato.

 

9

 

Kiam la sanktbenitaj blovoj de Kristo kaj la sankta lumode la Plejgranda Lumdonanto[16] esits disvastigitaj, la homaj realecoj, tio estas tiuj, kiuj turnis sin al la Vorto de Dio kaj ricevis la malŝparaĵon de Lia malavareco, estis savitaj de tiu alligiteco kaj peko, ricevis la eternan vivon, estis liberigitaj el la katenoj de mallibereco kaj atingis la mondon de libereco. Ili iĝis liberaj de la malvirtoj de la homa mondo kaj estis benitaj per la virtoj de la Regno. Tio ĉi estas la signifo de la vortoj de Kristo: “Mi donis mian sangon por la vivo de la mondo”; ĝi signifas: Mi volis por mi ĉiujn tiujn zorgojn, suferojn kaj malfeliĉojn, kaj eĉ la plej grandan martirecon, por atingi tiun celon – pardonon de pekoj: t.e. malligon de spiritoj de la homa mondo kaj ilian alligon al la dia mondo; por ke leviĝu personoj, kiuj estos ĉefesenco de gvido de la homaro kaj elmontrantoj de l’ perfektecoj de la Superega Regno.

 

10

 

Rimarku, ke se, konforme al la supozoj de la Popolo de la Libro[17], la signifo estus akceptita en ĝia ekstera senco, tio estus absoluta maljusteco kaj kompleta antaŭdestino. Se Adamo pekis per proksimiĝo al la malpermesita arbo, kia estis la peko de la glora Abrahamo, kaj kian malbonon faris Moseo la Interparolanto? Kia estis la krimo de Noa la Profeto? Kia estis la kulpo de Jozefo la Verama? Kiaj estis la maljustaĵoj de la profetoj de Dio, kaj kia estis la peko de Johano la Ĉasta? Ĉu la justeco de Dio permesus, ke pro la peko de Adamo ĉiuj tiuj lumigitaj Malkaŝantoj suferu turmentojn en la infero ĝis venis Kristo kaj per la sinofero savis ilin de la doloregaj torturoj? Tia ideo estas ekster ĉia leĝo kaj regulo, kaj povas esti akceptita de neniu inteligenta persono.

 

11

 

Ne, ĝi signifas tion, kio jam estis dirita: Adamo estas la spirito de Adamo, kaj Evo estas lia animo; la arbo estas la homa mondo, kaj la serpento estas tiu alligiteco al la homa mondo, kiu estigas pekon, kaj kiu infektis la posteulojn de Adamo. Kristo per siaj sanktaj blovoj savis homojn de tiu alligiteco kaj liberigis ilin de tiu peko. Kvankam el tiu alligiteco sekvas rezultatoj, tamen alligiteco al la tera mondo kompare kun alligiteco al la spirita mondo estas konsiderata kiel peko. Bonaj agoj de fideluloj estas pekoj por Proksimuloj. Tio ĉi estas certigita. Tiel la korpa forto estas ne nur mankohavo kompare kun la spirita forto sed en tiu ĉi komparo ĝi estas malforto. Same la fizika vivo kompare kun la eterna vivo en la Regno estas konsiderata kiel morto. Tial Kristo nomis la fizikan vivon morto kaj diris: “Lasu la mortintoj enterigi siajn mortintojn.” Kvankam tiuj personoj posedis la fizikan vivon, tamen en liaj okuloj tiu vivo estis morto.

 

12

 

Tio ĉi estas unu el la signifojn de la biblia rakonto pri Adamo. Pensu pri ĝi, ĝis vi malkovros la aliajn.

 

XXXI.

 

KLARIGO DE LA BLASFEMO KONTRAŬ LA SANKTA SPIRITO.

 

1

 

Demando. – “Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita al homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita. Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolas kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.” (Mat. XII, 31, 32.)

 

2

 

Respondo. – La sanktaj realecoj de la Malkaŝantoj havas du spiritajn statojn. Unu estas la loko de la revelacio, kiu povas esti komparita kun la pozicio de la sunglobo, kaj la alia estas la brilego de la revelacio, kiu estas kiel ĝia lumo kaj radiado; tio ĉi estas la perfektecoj de Dio, alivorte – la Sankta Spirito. Ĉar la Sankta Spirito estas la diaj malavarecoj kaj la perfektecoj de la Sinjoro; kaj tiuj diaj perfektecoj estas kiel la radioj kaj la varmo de la suno. La brilantaj radioj de la suno forman ĝian ekziston, kaj sen ili ne estus la suno. Se la sinelmontro kaj reflekto de la diaj perfektecoj ne estus en Kristo, Jesuo ne estus Mesio. Li estas Malkaŝanto, ĉar li respegulas en si mem la diajn perfektecojn. La profetoj de Dio estas elmontrantoj de la perfektecoj de la Sinjoro – t.e. la Sankta Spirito estas videbla en ili.

 

3

 

Se iu restas for de la Malkaŝanto, li tamen povas esti vekita; ĉar li ne rekonis la Malkaŝanton de la diaj perfektecoj. Sed se li malrespektas la diajn perfektecojn mem, alivorte la Sanktan Spiriton, estas klare, ke li estas kiel versperto, kiu malamas lumon

 

4

 

Kontraŭ tiu malŝatego de la lumo ne estas kuracilo, kaj ĝi ne povas esti pardonita; ĝi signifas, ke ne estas eble por li proksimiĝi al Dio. Tiu lampo estas lampo pro sia lumo; sen la lumo ĝi ne estas lampo. Se do iu malamas la lumon de la lampo, li estas kvazaŭ blinda, kaj ne povas kompreni la lumon; kaj blindeco estas kaŭzo de eterna ekzilo for de Dio.

 

5

 

Estas kompreneble, ke oni ricevas favoron de la malavareco de la Sankta Spirito, kiu aperas en la Malkaŝanto de Dio, kaj ne de la personon de la Malkaŝanto. Pro tio se iu ne ricevas favoron de la Malavareco de la Sankta Spirito, li restas senigita de la dia donaco, kaj la ekzilo mem forigas lin ekster ĉian pardonon.

 

6

 

Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu multaj homoj, kiuj estis malamikoj de la Malkaŝantoj kaj ne konfesis ilin, ekkoninte ilin unu fojon, iĝis iliaj amikoj. La malamikeco kontraŭ la Malkaŝanto ne estis kaŭzo de la ĉiama ekzilo; ĉar tiuj, kiuj allasis ĝin al si, estis malamikoj de la lumtenantoj, ne sciante, ke ili estas brilantaj lumoj de Dio. Ili ne estis malamikoj de la lumo, kaj kiam ili ekkomprenis, ke la lumtenanto estas la loko de malkaŝiĝo de la lumo, ili iĝis ĝiaj sinceraj amikoj.

 

7

 

La senco estas tia: restado for de la lumtenantoj ne sekvigas la eternan ekzilon, ĉar oni povas vekiĝi kaj iĝi vigla; sed malamikeco kontraŭ la lumo estas kaŭzo de la eterna ekzilo, kaj kontraŭ tio ĉi ne estas kuracilo.

 

 

XXXII.

 

KLARIGO DE LA VERSO: “ĈAR MULTAJ ESTAS VOKITAJ,

SED MALMULTAJ ESTAS ELEKTITAJ”.

 

1

 

Demando. – En la Evangelio Kristo diras: “Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj,” kaj en la Korano estas skribite: “Li verŝos specialan favoron sur kiun ajn li volos”. Kion signifon havas tiuj ĉi vortoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke la organizo kaj perfekteco de la tuta universo postulas, ke la ekzisto elmontru sin en sennombraj formoj. Ĉar estaĵoj ne povus esti enkorpigitaj en unu gradon, unu staton, unu genton, unu specon kaj unu klason; sendube necesa estas la diferenco kaj distingo de fromoj, kaj la diverseco de gentoj kaj specoj. Ĝi signifas, ke nepra estas la grado de mineralo, vegetaĵo, la bestaj kreaĵoj kaj homo; ĉar la mondo ne povus esti aranĝita, bela, organizita kaj perfekta sole kun homoj. Simile sole kun bestoj, aŭ kun vegetaĵoj, aŭ kun mineraloj la mondo ne povus aperigi la belajn pejzaĝojn, precizan organizon kaj ravan belecon. Sendube la ekzisto brilradias plej grandan perfektecon dank’ al la diverseco de gradoj, statoj, specoj kaj klasoj.

 

3

 

Ekzemple se tiu ĉi arbo konsistus entute nur el fruktoj, ne povus esti atingita la vegetaĵa perfekteco; ĉar folioj, floroj kaj fruktoj estas necesaj, por ke la arbo estu ornamita per plej granda beleco kaj perfekteco.

 

4

 

Simile konsideru la korpon de homo: ĝi devas konsisti el diversaj organoj, partoj kaj membroj. La homa beleco kaj perfekteco postulas la ekziston de orelo, okulo, cerbo, kaj eĉ la haroj kaj ungoj; se homo konsistus entute nur el cerbo, okuloj aŭ oreloj, ĝi estus egala al malperfekteco. Tiel ankaŭ manko de haroj, okulharoj, dentoj kaj ungoj estus absoluta manko, kvankam kompare kun okuloj ili estas sensentaj kaj similas tiurilate mineralojn aŭ vegetaĵojn; sed ilia manko en la korpo de homo estus certe neperfekta kaj malplaĉa.

 

5

 

La gradoj de l’ ekzisto estas diversaj kaj multaj. Unuj estaĵoj estas pli altaj en la skalo, ol aliaj. Estas do laŭ la volo kaj deziro de Dio, ke certaj kreaĵoj estas elektitaj al la plej alta grado, kiel homo, kelkaj estas lokitaj sur la meza grado, kiel vegetaĵoj, kaj certaj estas lasitaj sur la plej malalta grado, kiel mineraloj.

 

6

 

Ĝi estas pro la favoro de Dio, ke homo estas elektita al la plej alta grado; kaj la diferencoj, kiuj ekzistas inter homoj rilate iliajn spiritajn progresojn kaj ĉielajn perfektecojn, estas ankaŭ pro la elekto de la Kompatema. Ĉar kredo, kiu estas la eterna vivo, estas signo de favoremo kaj ne rezulto de justeco. La flamo de la fajro de amo en tiu ĉi mondo de tero kaj akvo venas pro la altira povo, kaj ne pro penado kaj klopodado. Tamen per penado kaj pacienco oni povas akiri komprenon, sciadon kaj aliajn perfektecojn; sed nur la lumo de la Dia Beleco povas ravi kaj tuŝi spiritojn per la povo de altirado. Tial estas dirite: “Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj”.

 

7

 

Sed la materialaj estaĵoj ne estas malŝatindaj, juĝataj kaj respondoj por sia propra grado kaj stato. Ekzemple mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj estas aprobindaj en siaj diversaj gradoj: sed se en siaj propraj gradoj ili restas malperfektaj, ili indas mallaŭdon, ĉar la grado mem estas pure perfekta.

 

8

 

La diferencoj inter homoj estas de du specoj: unu estas la diferenco en stato, kaj tiu ĉi diferenco ne estas riproĉinda. La alia estas la diferenco de kredo kaj certeco; perdo de ili estas riproĉinda; ĉar tiam la persono trovas sin ekregita de siaj deziroj kaj pasioj, kiuj senigas lin de tiuj ĉi benoj kaj malebligas al li senti la altiran povon de amo de Dio. Kvankam tiu homo estas laŭdinda kaj aprobinda en sia stato, tamen, estante senigita de la perfektecoj de tiu ĉi stato, li iĝos fonto de malperfektecoj, por kiuj li estas responda.[18]

 

XXXIII.

 

LA “REVENO”, PRI KIU PAROLIS LA PROFETOJ.

 

1

 

Demando. – Ĉu vi bonvolos klarigi la problemon de la Reveno?

 

2

 

Respondo. – Baha’u’lláh respondis tiun ĉi demandon plene kaj klare en la Libro de Íqán; legu ĝin, kaj la vero de la problemo iĝos klara por vi. Sed ĉar vi demandis pri tio, mi klarigos ĝin mallonge. Ni komencos la klarigojn de la Evangelio ĉar tie estas dirite, ke kiam Johano la filo de Zaĥariaso aperis kaj estis donanta al homoj la ĝojan novaĵon pri la Regno de Dio, oni demandis lin: “Kiu vi estas? Ĉu vi estas la promesita Mesio?” Li respondis: “Mi ne estas la Mesio”. Tiam oni demandis lin: “Ĉu vi estas Elija?” Li diris: “Mi ne estas.” Tiuj ĉi vortoj elmontras kaj pruvas, ke Johano la filo de Zaĥariaso ne estis la promesita Elija. Sed in la tago de l’ transfiguriĝo sur la monto Tabor Kristo diris klare, ke Johano la filo de Zaĥariaso estis la promesita Elija.

 

3

 

En la ĉapitro naŭa, versoj 11-13 de la Evangelio de S-ta Marko estas dirite: “Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antaŭe kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata. Sed mi diras al vi, kiel estas skribite pri li.”

 

4

 

En la ĉapitro deksepa verso 13 de S-ta Mateo estas dirite: “Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano la Baptisto.”

 

5

 

Oni demandis Johanon la Baptiston: “Ĉu vi estas Elija?” Li respondis: “Ne, mi ne estas”, kvankam estas dirite en la Evangelio, ke Johano estis la promesita Elija, kaj ankaŭ Kristo klare diris tion. Se do Johano estis Elija, kial li diris: “Mi ne estas”? kaj se li ne estis Elija, kial Kristo diris, ke li estas?

 

6

 

La klarigo etas la jena: temas ne pri la personeco, sed pri la realeco de la perfektecoj; t.e. la samaj perfektecoj, kiuj estis en Elija, ekzistis en Johano la Baptisto kaj estis plene realigitaj en li. Tial Johano la Baptisto estis la promesita Elija. En tiu ĉi afero koncernata estas ne la esenco[19], sed la kvalitoj. Ekzemple en la lasta jaro estis floro, kaj ankaŭ en tiu ĉi jaro estas floro; mi diras, ke la floro de la lasta jaro revenis. Mi ne esprimas tiel, ke revenis tiu sama floro en sia preciza individueco; sed ĉar tiu ĉi floro havas tiajn samajn kvalitojn kiel la pastintjara, ĉar ĝi havas saman odoron, delikatecon, koloron kaj formon – mi diras, ke la floro de la pasinta jaro revenis, kaj ke tiu ĉi floro estas la antaŭa floro. Kiam printempo venas, ni diras, ke revenis la pasintjara printempo, ĉar ĉio, kio trovis sin en la printempo de la lasta jaro, estas en tiu ĉi printempo. Jen kial Kristo diris: Vi vidos ĉion, kio okazis en la tagoj de la antaŭaj profetoj.

 

7

 

Ni donos alian ekzemplon: semo de la lasta jaro estis semita, elkreskis branĉoj kaj folioj, floroj kaj fruktoj aperis, kaj ĉio denove transiris en semon. Kiam la dua eso estos ĵetita en la teron, elkreskos el ĝi arbo, kaj denove revenos la branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj kaj la arbo reaperos en sia perfekteco. Ĉar la komenco de ĉio estis semo, kaj la fino estas semo, ni diras, ke la semo revenis. Kiam ni rigardas la arbon mem, ĝi estas alia arbo, sed kiam ni rigardas la florojn, foliojn kaj fruktojn, elmontras sin la sama odoro, delikateco kaj gusto. Tial la perfektecoj de la arbo revenis duafoje.

 

8

 

Tiel same se ni rigards la revenon de individuo, ĝi estas alia individuo; sed se ni rigardas la kvalitojn kaj perfektecojn – revenis la samaj. Tial kiam Kristo diris: “Li estas Elija”, ĝi signifis: tiu persono estas aperiganto de la bonfaremo, perfektecoj, karaktero, kvalitoj kaj virtoj de Elija. Johano la Baptisto diris: “Mi ne estas Elija”. Kristo konsideris la kvalitojn, perfektecojn, karakteron kaj virtojn de la ambaŭ kaj Johano rigardis sian personecon kaj individuecon. Simile estas kun tiu lampo: ĝi estis ĉi tie la lastan nokton, ankaŭ ĉi-nokte ĝi estas lumigita kaj morgaŭ ankaŭ ĝi brilos. Ni diras ke la lampo de tiu ĉi nokto estas la sama lumo, kiel tiu de la lasta nokto, kaj ke ĝi revenis. Tio ĉi koncernas la lumon, kaj ne la oleon, meĉon aŭ ingon.

 

9

 

Tiu ĉi demando estas plene kaj komplete klarigita en Kitáb-i-Íqán.

 

 

XXXIV.

 

LA KONFESO DE KREDO DE PETRO.

 

1

 

Demando. – En la Evangelio de S-ta Mateo estas dirite: “Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion”. Kion signifon havas tiu ĉi verso?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi diro de Kristo estas konforme de la vortoj de Petro, kiam Kristo demandis: Kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro respondis: Mi kredas, ke “Vi estas la Filo de la vivanta Dio”. Tiam Kristo diris al li: “Vi estas Petro[20] – ĉar Cefas aramee signifas roko – kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion.” Ĉar la aliaj responde al Kristo diris, ke li estas Elija, kaj iuj, ke li estas Johano, kaj kelkaj, ke Jeremia aŭ unu el la profetoj.

 

3

 

Kristo deziris per sugesto aŭ aludo konfirmi la vortojn de Petro: tial pro la taŭgeco de lia nomo, Petro, li diris: “kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion”, kio signifas: via kredo, ke Kristo estas la Filo de la vivanta Dio, estas fundamento de la religio de Dio; kaj sur tiu ĉi kredo starigita estos la fundamento de la eklezio de Dio, kiu estas la leĝo de Dio.

 

4

 

La ekzisto de la tombo de Petro en Romo estas dubinda; ĝi ne estas aŭtentikigita; kelkaj diras, ke ĝi estas en Antioke.

 

5

 

Plue, ni komparu la vivojn de kelkaj papoj kun la religio de Kristo. Kristo, malsata, sen rifuĝejo, manĝis herbojn en sovaĝejo kaj estis malema vundi ies sentojn. Papo sidas en kaleŝo, kovrita per oro, kaj pasigas la tempon en plej granda pompo, en tiaj plezuroj kaj luksaĵoj, riĉaĵoj kaj adorado, kiajn reĝoj neniam havis.

 

6

 

Kristo dolorigis neniun, sed kelkaj papoj mortigadis senkulpajn homojn: rigardu en la historion. Kiom da sango papoj verŝis nur por konservi la ĉi-tempan potencon! Pro nuraj diferencoj de opinioj ili arestadis, malliberigadis kaj mortigadis milojn da servantoj de la homara mondo kaj instruitulojn, kiuj malkovris la sekretojn de la naturo. Ĝis kia grado ili kontraŭis al la vero!

 

7

 

Pensu pri la instruoj de Kristo, kaj konsideru la kutimojn kaj manierojn de la papoj. Konsideru: ĉu estas ia simileco inter la instruoj de Kristo kaj la manieroj de regado de la papoj? Ni ne ŝatas kritiki, sed la historio de Vatikano estas vere neordinara. La objekto de nia rezonado estas tio, ke la instruoj de Kristo estas unu afero, kaj la regadmaniero de la papoj estas tute diferenca; ili ne konsentas unu kun la alia. Rigardu, kiom da protestantoj estis mortigitaj laŭ ordono de la papoj. Al kiom da tiranaĵoj kaj persekutoj oni kuraĝigadis, kiom da punoj kaj torturoj oni suferigadis! Ĉu en tiuj agoj oni povas retrovi iun el la dolĉaj aromoj de Kristo? Ne, en la nomo de Dio! Tiuj homoj ne obeis Kriston, dum sankta Barbaro, kies bildo estas antaŭ ni, obeis Kriston, sekvis liajn paŝojn kaj transmetis liajn ordonojn en la vivon. Inter la papoj estas kelkaj benituloj, kiuj sekvis la paŝojn de Kristo, speciale en la unuaj jarcentoj de la kristana epoko, kiam ĉi-tempaĵoj mankis kaj la provoj de Dio estis severaj. Sed kiam ili ekposedis la regan potencon, atingis la mondan honoron kaj prosperon, la papa kortego tute forgesis Kriston kaj okupiĝis per la ĉi-tempa potenco, pompo, komforto kaj lukso; ĝi mortigadis homojn, kontraŭstaris disvastiĝadon de la scio, baris la vojon al la lumo de sciado kaj eldonadis ordonojn de mortigado kaj rabado. Miloj da personoj, scienculoj kaj instruituloj kaj senkulpaj homoj pereis en la malliberejoj de Romo. Konsiderante ĉiujn tiujn agojn kaj farojn, kiel oni povas kredi la Reprezentantecon de Kristo?

 

8

 

La papa kortego ĉiam estis kontraŭ la scienco; oni konsentas eĉ en Eŭropo, ke religio estas kontraŭaĵo de scienco, kaj ke scienco estas detruilo por la fundamentoj de religio. Dume kiam la religio de Dio akcelas la veron, fondas sciencon kaj instruitecon, ĝi estas plena de bonvolo por instruituloj; ĝi estas tio, kio civilizas la homaron, malkovras la sekretojn de l’ naturo kaj lumigas la horizonton de la mondo. Sekve kiel oni povas diri, ke ĝi kontraŭas sciencon? Dio gardu! Ne, je Dio, la scio estas plej glorinda donaĵo al homo kaj plej nobla el la homaj perfektecoj. Konstraŭstari al la scio estas ignoreco, kaj tiu, kiu malestimas la scion kaj sciencon, ne estas homo, sed, pli prave, besto sen inteligenteco. Ĉar la scienco estas lumo, vivo, feliĉo, beleco kaj vojo de alproksimiĝo al la Sojlo de l’ Unueco. Ĝi estas la honoro kaj gloro de la homaro kaj la plej granda malavaraĵo de Dio. La scienco estas identa kun gvido, kaj ignoreco estas vera senvojeco.

 

9

 

Feliĉaj estas tiuj, kiuj pasigas la tagojn de sia vivo en akirado de la scienco, en malkovrado de la sekretoj de l’ naturo kaj en penetrado de la subtilaĵoj de la pura vero! Ve al tiuj, kiuj kontentiĝas per ignoreco, kies koroj ĝojiĝas per senpensa imitado, kiuj falis en plejprofundon de sencio kaj malsaĝeco, kaj vanperdis siajn vivojn!

 

XXXV.

 

ANTAŬDESTINO.

 

1

 

Demando. – Se Dio havas scion pri ago, plenumota de iu, kaj ĝi estas skribita sur la Tabuleto de Destino, ĉu estas eble rezisti ĝin?

2

 

Respondo. – Antaŭkono de afero ne estas kaŭzo de ĝia realiĝo; ĉar la esenca scio de Dio, simile, entenas la realecojn de aferoj tiel antaŭ kiel post ilia ekzisto, kaj ĝi ne estas kaŭ de ilia ekzisto. Ĝi estas perfekteco de Dio. Sed tio, kio estis profetita pro la inspiro de Dio per la langoj de la profetoj koncerne la aperon de la Promesito de la Biblio, ne estis kaŭzo de la revelacio de Kristo.

 

3

 

La kaŝitaj sekretoj de la estonteco estis malkaŝitaj al la profetoj, kaj tiel ili ricevis la scion pri la venontaj okazoj, kiujn ili antaŭdiris. Tiu ĉi scio kaj tiuj ĉi profetaĵoj ne estis kaŭzoj de la okazintaĵoj. Ĉi-vespere, ekzemple, ĉiu scias, ke post sep horoj la suno leviĝos; sed tiu ĉi ĝenerala antaŭscio ne kaŭzas la leviĝon kaj aperon de la suno.

 

4

 

Tial la scio de Dio en la regno de ĉi-mondeco ne estigas la formojn de la aferoj; kontraŭe, ĝi estas purigita de la pasinteco, estanteco kaj estonteco. Ĝi estas identa kun la realeco de la aferoj; ĝi ne kaŭzas ilian ekeston.

 

5

 

Simile mencio kaj priskribo de afero en la Libro ne estas kaŭzoj de ĝia estiĝo. La profetoj per la dia inspiro sciis, kio okazos. Ekzemple per la dia inspiro ili sciis, ke Kristo estos martirigita, kaj ili antaŭdiris tion. Ĉu tamen ilia scio kaj informiteco estis kaŭzoj de la martirigo de Kristo? Ne, tiu ĉi scio estas perfekteco de la profetoj, kaj ĝi ne kaŭzis la martirigon.

 

6

 

Matematikistoj per astronomia kalkulado ekscias, ke en certa tempo okazos eklipso de la luno aŭ de la suno. Sendube tiu ĉi malkovro ne kaŭzas la eklipson. Tio ĉi estas, kompreneble, nur analogio, kaj ne ekzakta bildo.

 

REEN AL LA UNUA PARTO

 

REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”

 

AL LA TRIA PARTO

 

ĈEFPAĜO

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)



[1] Elĉerpaĵo el la letero al la Sháh Násiri’d-Dín.

 

[2] La Korano, suro 19.

 

[3] La Korano, suro 36.

[4] Tiu ĉi konversaciko elmontras, kiel vane estas diskuti pri tiaj demandoj; la instruoj de ‘Abdu’l-Bahá pri la naskiĝo de Kristo estos prezentitaj en la senkvanta ĉapitro.

 

[5] Gen. II,7.

 

[6] Agoj, XV, 30.

 

 

[7] t.e. de Kristo, kiun mahometanoj ofte nomas per la titolo Rúhu’lláh, la Spirito de Dio.

[8] Kitáb-i-Íqán – unu el la unu aj verkoj de Bahá’u’lláh, skribita en Baghdád antaů la deklaro de Lia Revelacio.

 

[9] En tiuj ĉi interparoloj, kiel la leganto jam certe rimarkis, ‘Abdu’l-Bahá deziras pli montri la signifon de certaj fragmentoj de la Sanktaj Libroj, ol citi ilian precizan tekston.

 

[10] Masikh – monstro. En la arab a lingvo estas vortludo per la esprimoj Masih, Mesio, kaj masikh, monstro.

 

[11] Rig. “Panteismo”, p….

 

[12] La Dia Malkaŝanto.

[13] t.e. la Realeco de Kristo.

 

[14] Abu’l-bashar, t.e. la patro de homo, estas unu el la titoloj kiujn la mahometanoj donas al Adamo.

 

[15] Bahá’u’lláh.

 

[16]  Bahá’u’lláh.

 

 

[17] La judoj kaj kristanoj.

 

[18] Rig: “Kaůzoj de la diferenco j inter homaj karakteroj”, p….

 

[19] t.e. la individueco.

 

[20] Kiel oni scias, la vera nomo de Petro estis Simon, sed Kristo nomis lin Cefas, kio respondas al la greka vorto petras, signifanta roko.