RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ
Ŝanĝoj faritaj al la literumado de orientaj vortoj:
(blue-emfazitaj vortoj estas tiuj kiuj estas ŝanĝitaj)
originala manuskripto: nuna teksto:
imamo imámo
islamo Islámo
irako / `Iráq /
irano / irana Írán / írána
Akko ‘Akká
Teherano Ṭihrán
veziro vazír
ulemo `ulamá
babano bábano
bahaano baháano
Buddo Budho
sufano Ṣúfí
ŝiano Shí’ih
sunnano sunní
paŝaho Páshá
ŝaho Sháh
sultano sulṭáno
RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ
Kolektis kaj tradukis el la persa
lingvo
Laura Clifford Barney
Esperantigis
Lidja Zamenhof
ANTAŬPAROLO
1
“Mi donis al
vi la momentojn de mia laceco”, diris ‘Abdu’l-Bahá[1], leviĝante de la tablo, post kiam li
respondis al unu el miaj demandoj.
2
Kiel estis en tiu
tago, tiel estis plue. Inter la laborhoroj li ripozadis de sia laceco en
renovigado de la laboro. Kelkfoje li povis paroli ĝis la ino, sed ofte se
eĉ la temo postulis pli da tempo li estis forvokita post kelkaj momentoj;
alioje pasadis tagoj kaj eĉ semajnoj, dum kiuj li havis nenian okazon
instrui min. Sed mi sciis esti pacienca, ĉar mi ĉiam havis antaŭ
mi pli grandan instruon – la instruon de lia persona vivo.
3
Dum miaj pluraj
vizitoj en ‘Akká, kiam ‘Abdu’l-Bahá parolis, mi
enskribadis tiujn respondojn, ne por ilin publikigi, sed simple por havi ilin
por mia plua studado. Komence ili estis adaptataj al la buŝa tradukado de
interpretanto, poste, kiam mi iomete ekposedis la persan lingvon, al mia
limigita vortrezoro. Tio ĉi klarigas la ripetadon de la figuroj kaj
frazoj, ĉar neniu disponas pli feliĉajn esprimojn, ol
‘Abdu’l-Bahá. En ĉi tiuj lecionoj li estas instruisto,
adaptanta sin al sia lernanto, ne oratoro aŭ poeto.
4
Tiu ĉi libro
prezentas nur kelkajn flankojn de baháismo, kiu estas universala en sia
revelacio, kaj havas por ĉiu demandanto respondon, konforman al lia
evoluostato kaj bezonoj.
5
Miaokaze la instruoj
estis donataj simple, por konformi al mia elementa scio, kaj pro tio ili neniel
estas kompletaj kaj elĉerpantaj, kiel povus kredigi la tabelo de la
enhavo; la tabelo de la enhavo estas aldonita nur por indiki la priparolitajn
temojn. Sed mi kredas, ke tio, kio estis tiel valora por mi, povas utili ankaŭ
al aliaj, ĉar ĉiuj homoj, malgraŭ siaj diferencoj, estas ja
unuigitaj en serĉado de la vero. Tial mi petis
‘Abdu’l-Bahán pri la permeso publikigi tiujn ĉi
paroladojn.
6
Komence ili ne estis
iel speciale ordigitaj, sed nun ili estas krude klasiikitaj por la oportuneco
de legantoj. La teksto de la libro estas fidela al la persa, kelkfoje eĉ
je malprofito de la angla stilo; kelkaj ŝanĝoj estas faritaj en la
traduko nur kiam la laŭvorta traduko estus tro malsimpla kaj malklara. La
intermetitaj vortoj, nepraj por pliklarigi la sencon, ne estas indikitaj en iu
maniero, por eviti tro oftan interrompadon de la penso per teknikaj aŭ
klarigaj signoj. Ankaŭ multaj el la persaj kaj arabaj nomoj estas
skribitaj en la plej simpla maniero, ne sekvante ekzakte la sciencan sistemon,
kiu povus esti malfacila por mezkompetanta leganto.[2] En la unuan eldonon mi metis nur neprajn
notojn, por ke la kialo de la publikigo estu plenumita sen pluaj forsendoj.
LAURA
CLIFFORD BARNEY.
Majo 1907.
1
Por informi tiujn,
kiuj scias nenion aŭ malmulte pri baháismo, ni donas la sekvantan
noton, tradukitan en la Enciklopedio de Larousse:
2
Baháismo, la
religio de la disĉiploj de Bahá’u’lláh, daŭrigo
de bábismo. – Mírzá Husayn ‘Alí
Núrí Bahá’u’lláh estis naskita en
Tihrán en 1817 j. De la j. 1844 li estis unu el la unuaj sekvantoj
de Báb, kaj dediĉis sin al la pacema disvastigado de lia doktrino
en Persujo. Post la morto de Báb li estis kune kun la ĉefaj
bábanoj ekzilita en Baghdadon, poste en
Konstantinoplon, kaj Adrianoplon, sub la gardo de la otomana registaro. En la
lasta urbo li malkaŝe deklaris sian mission. Li estis “Tiu, al kiu
Dio sin malkaŝos”, kiun Báb antaŭdiris en siaj verkoj,
la granda Malkaŝanto de Dio, promesita por la lastaj tagoj. En siaj
leteroj al la ĉefaj regantoj de Eŭropo li propones al ili ligi sin
kun li por starigi religion kaj universalan pacon. De tiu tempo la
bábanoj, kiuj akceptis lin, iĝis baháanoj. La sulṭáno tiam ekzilis lin ( 1868 j. ) en
‘Akkán en Palestino, kie li verkis plimulton de siaj fundamentaj
verkoj, kaj kie li mortis en la j. 1892 ( la 29an de majo ). Li konfidis al sia
filo, ‘Abbás Effendi ‘Abdu’l-Bahá la taskon de
disvastigado de la religio kaj de daŭrigado de rilatoj inter
baháanoj de ĉiuj mondpartoj. Fakte baháanoj trovas sin ĉie,
ne nur en la mahometanaj landoj, sed ankaŭ en ĉiuj landoj de Eŭropo,
same kiel en Usono, Kanado, Japanujo, Hindujo k.t.p. Tio ĉi estas pro tio,
ke Bahá’u’lláh sciis transformi bábismo en
universalan religion, kiu estas prezentata kiel plenumo kaj kompletigo de ĉiuj
antaŭaj kredoj. Judoj atendas Mesion, kristanoj revenon de Kristo,
mahometanoj Mahdíon, budhanoj la kvinan Budhon, zoroastranoj Ŝahon
Bahrámon, hindoj reenkorpiĝon de Kriŝno kaj ateistoj –
pli bonan socialan organizon. Bahá’u’lláh reprezentas
ilin ĉiujn, kaj tiamaniere neniigas la rivalecojn kaj malamikecojn inter
diversaj religion; li repacigas ilin en ilia komenca pureco kaj liberigas de la
degenereco de dogmoj kaj ritoj. Ĉar baháismo ne havas pastrojn,
religiajn ceremoniojn, nek publikajn preĝojn; ĝia sola dogmo estas
kredo je Dio kaj je Liaj Malkaŝantoj (Zoroastro, Moseo, Jesuo k.t.p.,
Bahá’u’lláh. La principaj verkoj de
Bahá’u’lláh estas Kitáb-i-Íqán,
Kitáb-i-Aqdas, Kitáb-i-‘Ahd kaj multaj leteroj aŭ
“tabuletoj”, adresitaj al regnestroj aŭ al privataj
individuoj. Ritoj havas nenian lokon en tiu ĉi religio, kiu devas esti
esprimata en la tuta agado de la vivo, kaj efektivigata en amo al proksimulo. Ĉiu
devas havi okupon. Ordonita kaj reguligita estas instruado de infanoj. Neniu
rajtas aŭskulti konfeson de pekoj aŭ absolvi. Al pastroj de la
ekzistantaj religioj estas konsilite orlasi senedzinecon kaj prediki per sia
ekzemplo, vivante en rilatoj kun homoj. Universale rekomendita estas monogamio
k.t.p. Problemoj nedecitaj estas lasitaj al la decidoj de
Baytu’l-‘Adl aŭ Domo de Justeco, vokita al vivo de
Bahá’u’lláh. Respekto al ŝtatestro estas parto
de respekto al Dio. Universala lingvo kaj kreo de arbitracia tribunalo
internacia devas forigi militon. “Vi estas folioj de la sama arbo kaj
gutoj de la sama maro” – diris
Bahá’u’lláh. Mallonge dirante, ĝi estas ne tiom
nova religio, kiom religio renovigita kaj unuigita, direktata de
‘Abdu’l-Bahá. – (Noveau Larousse Illustré,
aldono, p. 66 )
PARTO I
PRI LA INFLUO DE LA PROFETOJ JE
LA PROGRESADO DE LA HOMARO
I.
LA NATURO ESTAS REGATA DE UNU UNIVERSALA LEĜO.
1
La naturo estas tiu
kondiĉaro, tiu realaĵo, kiu evidente konsistas el vivo kaj morto, aŭ
alivorte, el kombinado kaj malkombinado de ĉiuj aĵoj.
2
La naturo estas
subigita al absoluta organizo, al fiksitaj leĝoj, al kompleta ordo kaj
difinita plano, de kiuj ĝi neniam foriĝos. Ĝi estas subigita al
ili vere ĝis tia grado, ke se vi rigardos atente kaj per akrevidaj okuloj
de plej malgranda nevidebla atomo ĝis tiel grandaj korpegoj de la mondo de
l’ ekzisto, kiel la suna globo aŭ aliaj grandegaj kaj lumaj sferoj, ĉu
vi rigardos ilian organizon, kombinecon, iliajn formojn aŭ movojn, vi
trovos, ke ili ĉiuj estas sur la plej alta grado de organizo kaj restas
sub unu leĝo, de sub kiu ili neniam foriĝos.
3
Sed se vi rigardos
la naturon mem, vi vidos, ke ĝi havas nenian inteligentecon, nenian volon.
Ekzemple la naturo de fajro estas bruli, kaj ĝi brulas sen volo aŭ
inteligenteco. La naturo de la suno estas radieco, kaj ĝi brilas sen volo
aŭ inteligenteco. La naturo de vaporo estas levadi sin supren, kaj ĝi
supreniĝsa sen volo aŭ inteligenteco. Tiel do estas klare, ke la
naturaj movoj de ĉiuj aĵoj estas laŭdevaj; ne ekzistas movoj laŭvoloj
krom tiuj de bestoj, kaj antaŭ ĉio de homo. Homo havas la eblon
deflankiĝi de la naturo kaj kontraŭstari ĝin, ĉar li
malkovras la konstruon de aĵoj. Ekzemple li elpensis la telegrafon, kiu
estas komunikilo inter la Oriento kaj la Okcidento. Estas do evidente, ke homo
regas la naturon.
4
Kiam vi trovas en la
ekzisto tiajn organizojn, aranĝojn kaj leĝojn, ĉu vi povas diri,
ke ĉio tio estas rezultaĵo de la naturo, kvankam la naturo havas nek
inteligentecon, nek perceptopovon? Se ne, estas klare, ke tiu naturo, kiu
posedas nek perceptopovon, nek inteligentecon, estas regatta de Ĉionpova
Dio, kiu estas Reganto de la mondo de l’ naturo; kion ajn Li volas, Li
igas la naturon estigi ĝin.[3]
5
Unu el la aferoj,
kiuj aperies en la mondo de l’ ekzisto, kaj kiu estas unu el la pestuloj
de la naturo, estas la homa vivo. Konsiderata de tiu ĉi vidpunkto homo
estas la branĉo, la naturo estas la radiko; ĉu do povas la volo kaj
inteligenteco kaj ĉiuj perfektecoj, ekzistantoj en la branĉo, foresti
en la radiko?
6
El tio estas klare
ke la naturo en sia propra esenco estas regata per la potenco de Dio, kiu estas
la Eterna Ĉionpovanto: Li tenas la naturon en precizaj reguloj kaj leĝoj
kaj regas ĝin.
II.
ATESTOJ KAJ PRUVOJ DE LA EKZISTO DE DIO.
1
Unu el la pruvoj kaj
argumentoj pri la ekzisto de Dio estas la fakto, ke homo ne kreis sin mem; ne,
lia kreinto kaj elpensinto estas iu alia, ol li mem.
2
Estas certe kaj
nedisputeble, ke la kreinto de homo ne similas homon, ĉar senpova kreaĵo
ne povas krei alian estaĵon. La farinto, la kreinto, devas posedi ĉiujn
perfektecojn, ke li povu krei.
3
Ĉu kreaĵo
povas esti perfecta, kaj ĝia kreinto malperekta? Ĉu bildo povas esti ĉefverko,
kaj la pentristo malperfekta en sia arto – ĉar tio estas lia arto
kaj kreaĵo? Plie, la bildo ne povas esti samspeca, kiel la pentristo, alie
la pentraĵo estus kreinta sin mem. Kiel ajn perfecta estus la bildo,
kompare kun la pentristo ĝi estas sur ekstrema grado de malperfekteco.
4
La kreitaĵaro
estas la fonto de malperektecoj. Dio estas la fonto de perfeektecoj. La
malperfektecoj de la kreitaĵaro estas en si mem pruvo de la perfektecoj de
Dio.
5
Ekzemple kiam vi
rigardas homon, vi vidas, ke li estas malforta. Tiu ĉi malforteco de la
kreaĵo estas pruvo de la Eterna Ĉionpovanto, ĉar se ekzistus
nenia forteco, oni ne povus imagi malfortecon. Sekve la malforteco de la kreaĵo
estas pruvo de la fonto de Diod, ĉar se ekzistus nenia forto ekzistus
nenia malforteco. Tiel el tiu ĉi malforteco estas klare, ke ekzistas forto
en la mondo. Plue, en la mondo de l’ kreitaĵoj ekzistas malriĉeco:
sekve de tio nepre ekzistas riĉeco, ĉar malriĉeco estas videbla
en la mondo. En la mondo de l’ kreitaĵoj ekzistas malklerec; nepre
ekzistas scio, ĉar oni trovas malklerecon. Ĉar se ne ekzistus scio,
ne ekzistus ankaŭ malklereco. Malklereco estas neekzisto de scio, kaj se
estus nenia ekzisto, neekzisto ne povus esti estigita.
6
Estas certe, ke la
tuta mondo de l’ kreaĵoj estas subigita al leĝoj kaj regado,
kiujn ĝi ne povas malobei. Eĉ homo devas subiĝi al morto, dormo
kaj aliaj kondiĉoj – t.e. homo estas en certaj rilatoj regatta, kaj
nepre tiu regato devas havi reganton. Ĉar la karakterizaĵo de la kreaĵoj
estas dependeco, kaj tiu ĉi dependeco estas esenca nepraĵo; devas
ekzisti sendependa estaĵo, kies sendependeco estus esenca.
7
En tiu sama maniero
ni komprenas pro homo malsana, ke devas esti iu, kiu estas sana.
Ĉar se ne ekzistus sano, lia malsano ne povus esti pruvita.
8
El tio ni scias, ke
ekzistas Eterna Ĉionpovanto, kiu estas posedanto de ĉiuj perfektecoj;
ĉar se Li ne posedus ilin, Li devus esti samspeca kun Siaj kreaĵoj.
9
En la tuta mondo de
ekzisto okazas la samo. Plej malgranda kreaĵo pruvas, ke ekzistas kreinto.
Ekzemple tiu ĉi peco da pano pruvas, ke ĝi havas farinton.
10
Gloro estu al Dio!
Plej eta ŝanĝo, kaŭzita en la formo de plej malgrandra aĵo,
pruvas la ekziston de kreinto. Ĉu do tiu ĉi granda universo, kiu
estas senfina, povus esti memkreita kaj ekekzisti pro agado de materio kaj de
elementoj? Kia stranga eraro estas tia supozo!
11
Tiuj klaraj
argumentoj estas aldonitaj por malfortaj animoj; sed kiam la interna
perceptopovo malfermiĝas, cent mil klaraj pruvoj aperas. Tiel, kiam homo
sentas la loĝantan en si spiriton, li ne bezonas argumentojn pri ĝia
ekzisto; sed por tiuj, kiuj estsa senigitaj de la malavaraĵoj de la
spirito, necese estas starigi eksterajn argumentojn.
III.
BEZONO DE EDUKANTO.
1
Kiam ni konsideras
la ekziston, ni vidas, ke ĉiuj regnoj – la minerala, la besta kaj la
homa – bezonas edukanton.
2
Se la tero ne estas
kulturata, ĝi iĝas sovaĝejo, kie kreskas senutilaj herbaĉoj;
sed se venas kulturanto kaj kulturas la teron, ĝi donas rikolton, kiu
nutras vivajn estaĵojn. Estas do klare, ke la tero bezonas la kulturadon
de la terkulturisto. Konsideru arbojb: se ili restas sen kulturanto, ili estas
senfruktaj, kaj sen la fruktoj ili estas senutilaj. Sed kiam ili estas
prizorgataj de ĝardenisto, tiuj samaj senfruktaj arboj iĝas
fruktohavaj, kaj, dank’ al la kulturado, flegado kaj inokulado, la arboj,
kiuj havis maldolĉajn fruktojn, kreskigas dolĉajn fruktojn. Tio ĉi
estas la logikaj pruvoj; en tiu ĉi tempo la homoj de la mondo bezonas
argumentojn logikajn.
3
La samo estas vera
koncerne bestojn. Konsideru, ke kiam besto estas edukata, ĝi iĝas doma,
kaj ke kiam homo estas lasita seneduke, li iĝas besta, kaj ke plie, se li
estas lasita al la regado de la naturo, li iĝas pli malalta, ol besto, dum
se li estas edukata, li iĝas anĝelo. Ĉar pliparto da bestoj ne
formanĝas siajn sampseculojn, sed homoj, inter la negroj de la Centra
Afriko, mortigas kaj manĝas unu la alian.
4
Pripensu nun, ke ĝuste
la edukado estas tio, kio metas la Orienton kaj la Okcidenton sub la regadon de
homo: la edukado rezultigas mirindan industrion; la edukado disvastigas glorajn
sciencojn kaj artojn; la edukado aperigas novajn malkovrojn kaj leĝojn. Se
ne estus edukanto, ne ekzistus tiaj aferoj, kiel komforto, vivilizacio,
vivfacilaĵoj kaj homaraneco. Se homo estus lasita sola en sovaĝejo,
kie li vidus neniajn siajn samspeulojn, li certe fariĝus nura bruto; estas
do klare, ke edukanto estas bezonata.
5
Sed estas tri specoj
de la edukado: la materiala, la homa kaj la spirita. La materiala edukado
koncernas la progreson kaj perfektigadon de la korpo, akirante por ĝi
vivtenadon, materialan komforton kaj facilecon. Tiu ĉi edukado estas
komuna por bestoj kaj homoj.
6
La homa edukado
signifas la civilizacion kaj progreson, t.e. regadon kaj administradon,
bonfaradon, industrion, artojn kaj metiojn, sciencon, grandajn elpensaĵojn
kaj malkovrojn de la fizikaj leĝoj, kio estas la aktivaĵoj propraj al
homo, distinge de besto.
7
La dia edukado estas
tiu koncerne la Regnon de Dio. Ĝi konsistas el akirado de diaj
perfektecoj, kaj tio ĉi estas la vera edukado. Ĉar en tiu ĉi
rialto homo iĝas la centro de Dia sinelmontro, la elaperigo de la vortoj: “Ni kreu la homon
laŭ Nia bildo, similan al Ni”[4]. Tio ĉi estas la plej alta celo de
la mondo de l’ homaro.
8
Ni bezonas
edukanton, kiu estus samtempe materiala, homa kaj spirita edukanto, kaj kies aŭtoritateco
estus efektiva ĉiurilate. Tiel se iu dirus: “mi posedas perfektan
komprenon kaj inteligentecon kaj mi ne bezonas tion edukanton”, li neus
tion, kio estas klara kaj evidenta, same kvazaŭ infano dirus: “mi ne
bezonas edukadon; mi agados laŭ mia prudento kaj inteligenteco, kaj tiel
mi atingos la perfektecojn de la ekzisto”, aŭ kvazaŭ blindulo dirus: “mi ne
bezonas vidon, ĉar multaj aliaj blinduloj vivas sen malfacilaĵoj”.
9
Tiel estas klare kaj
evidente, ke homo bezonas edukanton, kaj tiu ĉi edukanto devas esti
nediskutebla kaj eksterdube perfecta en ĉiuj rilatoj kaj distingita super ĉiuj
homoj. Ĉar alie li ne povus esti ilian edukanto. Speciale pro tio, ke li
devas esti samtempe tiel ilia materiala kaj homa, kiel spirita edukanto. T.e.
li devas instrui homojn aranĝadi kaj efektivigadi fizikajn aferojn kaj
reguligadi la formojn de socio, kiuj rilatas al organizo de helpo kaj subteno
de la vivo, por ke la materialaj aeroj estu organizitaj kaj reguligitaj por ĉiuj
okazeblaj cirkonstancoj. En tiu sama maniero li devas starigi la human
edukadon. T.e. li devas edukadi inteligentecon kaj penson en tia maniero, ke
ili atingu kompletan evoluintecon, ke multiĝu ke la kompreno kaj scienco
kaj ke malkovrita estu la realeco de aferoj, la misteroj de estaĵoj kaj la
proprecoj de l’ ekzisto; ke tagon post tago perfektiĝadu
instruiteco, elpensaĵoj kaj leĝoj, kaj ke el aferoj percepteblaj per
la sentoj oni deduktu konkludojn pri la intelektaj aferoj.
10
Li devas ankaŭ
doni la spirtan edukon, ke inteligenteco kaj kompreno penetru la metaizikan
mondon, ricevu beneojn de la sanktiga blovo de la Sankta Spirito, kaj atingu
kontakton kun la Superega Anaro. Li devas tiel eduki la realecon de homo, ke ĝi
iĝu la centro de la Dia sinelmontro, ĝis tia grado, ke la atributoj
kaj nomoj de Dio estu respegulitaj en la spegulo de la realeco de homo, kaj la
sancta verso: “Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni” iĝu vera.
11
Estas klare, ke homa
povo ne kapablas plenumi tiel grandan taskon, kaj ke la prudento sola ne povus
akcepti respondecon por tiel granda misio. Kiel povus unu sola homo, sen helpo
kaj subteno, meti undamentojn de tiel grandioza konstruaĵo? Li devas havi
apogon en la helpo de la spirita kaj Dia potenco, por povi enterpreni tiun
mision. Unu sankta homo donas vivon al la mondo de l’ homaro, ŝanĝas
la aspekton de la tera globo, progresigas inteligentecon, vivigas animojn,
metas fundamentojn de nova ekzisto, starigas bazojn de mirinda kreaĵaro,
organizas la mondon, kunigas naciojn kaj religiojn en la ombron de unu
standardo, elŝiras homon el la mondo de malperfektecoj kaj malvirtoj kaj
inspiras al li la deziron kaj bezonon de naturaj kaj akiritaj perfektecoj.
Certe nenio krom Dia potenco povus efektivigi tiel grandan taskon. Ni konsideru
ĉi tion kun justeco, ĉar tio ĉi estas la afero de justeco.
12
Unu sankta homo sen
helpo kaj subteno kapablas doni venkon al afero, kiun ĉiuj registaroj kaj
popoloj de la mondo kun ĉiuj siaj armeoj kaj potencoj ne povas puŝi
al ekzisto kaj disvastigi! Ĉu tio ĉi povus esti farita per homa
forto? Ne, en la nomo de Dio! Ekzemple Kristo, sola kaj senhelpa, levis la
standardon de spirita paco kaj justeco, kion ne povis efektivigi ĉiuj
venkaj registaroj kun ĉiuj siaj armeoj. Konsideru, kia estis la sorto de
tiel multaj kaj diversaj imperioj kaj popoloj: la roma imperio, Francujo,
Germanujo, Rusujo, Anglujo k.t.p.; ĉiuj estis kunigitaj sub la saman
tendon, t.e. la apero de Kristo starigis unuecon inter tiuj diversaj nacioj.
Kelkaj el ili sub la influo de kristanismo iĝis tiel unuigitaj, ke ili
oferadis siajn vivojn kaj propraĵojn unu por alia. Post la tempo de
Konstanteno, kiu estis protagonisto de kristanismo, diferencoj ekestis inter
ili. Kion ni celas atentigi estas, ke Kristo subtenis la aferon, kiun ĉiuj
reĝoj de la tero ne povis starigi! Li unuigis diversajn religiojn kaj
modifis la antikvajn morojn. Konsideru, kiel granda diseco estis inter romanoj,
grekoj, sirianoj, egiptanoj, fenicianoj, izraelidoj kaj aliaj popoloj de Eŭropo.
Kristo neniigis tiun disecon kaj iĝis la kaŭzo de amo inter tiuj
gentoj. Kvankam post certa tempo la imperioj detruis tiun ĉi unuecon, la
tasko de Kristo estis plenumita.
13
Tiel universala
edukanto devas esti samtempe ne nur la materiala, sed ankaŭ la homa kaj
spirita edukanto, kaj li devas posedi superhoman potencon pro povi plenumi sian
oficon de dia instruanto. Se li ne elmontras tian sanktan potencon, li ne povas
edukadi, ĉar se li estas malperekta, kiel li povas doni perfektan edukon?
Se li estas malklera, kiel li povas klerigi aliajn? Se li estas majusta, kiel
li povas justigi aliajn? Se li estas terama, kial li povas fari aliajn ĉielaj?
14
Nun ni devas
konsideri juste: ĉu tiuj Malkaŝantoj de Dio[5], kiuj
aperis, posedis ĉiujn tiujn kvalifikecojn, aŭ ne? Se ili ne havis
tiujn kvalifikecojn kaj perfektecojn, ili ne estis veraj edukantoj.
15
Tial estu nia tasko
pruvi al homoj pensemaj per logikaj argumentoj la perfektecon de Moseo, Kristo
kaj de aliaj Malkaŝantoj de Dio. Kaj la pruvoj kaj konstatoj, kiujn ni
donos, ne devas esti bazitaj sur tradiciaj, sed sur logikaj argumentoj.
16
Estas do pruvite per
logikaj argumentoj, ke la mondo de ekzisto nepre bezonas edukanton, kaj ke ĝia
edukado devas esti efektivigata per Dia potenco. Sendube estas, ke tiu ĉi
sankta potenco estas ŝuldata al inspiro, kaj ke la mondo devas esti
edukata per tiu ĉi potenco, kiu estas super homa povo.
IV.
ABRAHAMO.
1
Unu el tiuj, kiuj
posedis tiun potencon kaj ĝian helpon, estis Abrahamo. Li estis naskita en
la lando inter la du riveroj[6] kaj en familio senscia pri la Unueco de
Dio. Li kontraŭstaris sian propran nacion kaj popolon, kaj eĉ sian
propran familion, forĵetante ĉiujn iliajn diojn. Sola kaj sen ia
helpo li kontraŭstaris al la potenca gento, kio estis afero nek simpla,
nek faccila. Ĝi estas kvazaŭ en tiuj ĉi tagoj iu irus al
kristana popolo, korligita al la Biblio, kaj parolus kontraŭ Kristo, aŭ
se iu en la papa kortego – mi petas pardonon de Dio! – blasfemus en
plej kruda maniero kontraŭ Kristo, malpace kun la kredantaro.
2
Tiu popolo ne kredis
je unu Dio, sed je multaj dioj, al kiuj ĝi atribuis miraklojn; tial ĝi
leviĝis kontraŭ li, kaj neniu subtenis lin krom Lot, la filo de lia
frato, kaj unu aŭ du aliaj personoj sen ia signifo. Fine, ekstreme
turmentita per la persekutado de siaj malamikoj, li estis devigita forlasi sian
patrolandon. Efektive ili ekzilis lin, por lin pereigi kaj neniigi, por ke
nenia postsigno restu post li.
3
Abrahamo venis tiam
en la regionon de la Sankta Lando. Liaj malamikoj opiniis, ke tiu ekzilo kaŭzos
lian ruinon kaj neniigon, ĉar ŝajnis ja neeble, ke homo, forpelita el
sia patrolando, senigita de siaj rajtoj kaj persekutata de ĉiuj flankoj
– se li eĉ estus reĝo – evitu pereon. Sed Abrahamo restis
neŝancebla kaj elmontradis supernaturan firmecon. Kaj Dio faris, ke tiu
ekzilo iĝis lia eterna honoro, ĉar li enradikigis la Unuecon de Dio,
en la mezo de politeista generacio. Sekve de lia ekzilo la posteuloj de
Abrahamo iĝis potencaj, kaj la Sankta Lando estis donita al ili. Rezulte
de tio la instruoj de Abrahamo estis vaste diskonigitaj, Jakobo aperis en lia
posteularo, kaj Jozefo, kiu iĝis reganto en Egiptujo. Sekve de lia ekzilo
Moseo kaj estaĵo tia, kiel Kristo, naskiĝis el lia posteularo, kaj
troviĝis Hagaro, de kiu estis naskita Iŝmaelo, kies unu el la praidoj
estis Mahometo. Sekve de lia ekzilo Báb aperis en lia posteularo,[7] kaj la
profetoj de Izraelo estis kalkulitaj inter la praidoj de Abrahamo. Kaj tio
kontinuas sin en ĉiuj tempoj. Fine sekve de lia ekzilo la tuta Eŭropo
kaj pliparto da Azio venis sub la gardodonan ombron de la Dio de Izraelo.
Rigardu, kia estis la potenco, kiu ebligis al la homo, forkurinta el sia lando,
fondi tian familion, estigi tian kredon kaj disvastigi tiajn instruojn. Ĉu
iu povas diri, ke tio ĉi okazis hazarde? Ni devas esti justaj: ĉu tiu
homo estis edukanto, aŭ ne?
4
Se la ekzilo de
Abrahamo el Ur en Aleppon en Sirio sekvigis tiajn rezultatojn, ni devas
konsideri, kia estos la efiko de la ekzilo de
Bahá’u’lláh kaj de liaj pluraj vojiroj el ṭihrán en
Bařľdádon, kaj el tie en Konstantinoplon, en Rumelion kaj en
la Sanktan Landon.
5
Vidu, kiel perfekta
edukanto estis Abrahamo!
V.
MOSEO.
1
Moseo estis dum
longa tempo paŝtisto en sovaĝejo. Laŭ la ekstera konsidero li
estis homo, edukita en tirana domo, kaj estis konata kiel plenuminta mortigon.
Li estis tre malamata kaj malestimata de la ĉefularo kaj popolo de
Faraono.
2
Kaj ĝuste tia
homo liberigis la grandan nacion el la katenoj de sklaveco, elirigis ĝin
el Egiptujo kaj kondukis al la Sankta Lando.
3
Tiu popolo estis
levita el la fundo de degrado al la supro de gloro. Ĝi estis mallibera, ĝi
iĝis libera; ĝi estsis la plej malklera el popoloj, ĝi iĝis
la plej klera. Rezulte de la institucioj, kiujn Moseo donis al la Izraelidoj,
ili atingis la staton, kiu glorigis ilin inter ĉiuj nacioj; ĝis tia
grado, ke kiam en najbaraj nacioj oni volis laŭdi iun homon, oni diradis:
“certe li estas Izraelido”. Moseo starigis la religian leĝon
kaj la civilan leĝon; tiuj ĉi donis vivon al la popolo de Izraelo kaj
kondukis ĝin al la plej alta ebla grado de civilizacio de tiu periodo.
4
Ili atingins la
staton de tia progreso, ke la saĝuloj de Grekujo venadis vidi la famulojn
de Izraelo, kiel modelojn de perfekteco. Inter ili estis Sokrato, kiu vizitis
Sirion kaj transprenis de la idoj de Izraelo la instruojn pri la Unueco de Dio
kaj pri la senmorteco de animo. Post la reveno en Grekujon li diskonigadis
tiujn ĉi instruojn. Poste la popolo de Grekujo ekstaris kontraŭ li,
akuzis lin pri malpieco, kulpigis antaŭ la Areopago kaj kondamnis je morto
per veneno.
5
Kiel povus homo, kiu
estis balbutulo, kiu estis edukita en la domo de Faraono, kiu estis konata
inter homoj, kiel mortiginto kiu pro timo restadis dum longa tempo en kaŝejo,
kaj kiu estis paŝtisto – fondi tiel grandan Aferon, dum la plej saĝaj
filozofoj de la mondo ne elmontris eĉ milonon de tia influo? Tio ĉi
estas vere mirindaĵo.
6
Homo, kiu estis
balbutulo, kiu ne povis eĉ paroli korekte, sukcesis subteni tian grandan
Aferon! Se dia potenco ne helpus al li, li neniam kapablus plenumi tian grandan
taskon. Tiuj ĉi faktoj estas neneeblaj. Scienculoj, la grekaj filozofoj,
la eminentuloj de Romo iĝis famaj en la mondo, specialiĝinte, ĉiu
el ili, nur en unu branĉo de scienco. Tiel Galen kaj
Hipokrato estis famaj en medicino, Aristotelo en logiko kaj rezonado, kaj
Platono en etiko kaj teologio. Kiel do okazis, ke iu paŝtisto sukcesis
akiri tiun tutan scion? Ekster ĉia dubo li devis ricevis helpon de ĉionpova
potenco.
7
Konsideru ankaŭ,
kiaj provoj kaj malfacilaĵoj naskiĝis por homoj. Por malhelpi kruelan
agon Moseo mortigis egipton kaj post tio iĝis konata inter homoj kiel
mortiginto, des li pro tio, ke la homo, kiun li mortigis, apartenis al la
reganta nacio. Tiam li forkuris, kaj post tio li estis levita al la rango de
profeto!
8
Malgraŭ sia
malbona reputacio kiel mirinde li estis gvidata de supernatura potenco en la
fondo de siaj grandaj institucioj kaj leĝoj!
VI.
KRISTO.
1
Poste venis Kristo,
dirante: “Mi estas naskita de la Sankta Spirito.” Kvankam nun facile estas al kristanoj
kredi tiun ĉi aserton, en tiu tempo ĝi estis tre malfacila. Laŭ
la teksto de la Evangelio la fariseoj parolis: “Ĉu li ne estas la
filo de Jozefo el Nazareto, kiun ni konas? Kiel li do povas diri, ke li estas
veninte el la ĉielo?”
2
Mallonge dirante tiu
homo, kiu ekstervide kaj en la okuloj de ĉiuj estis malalta, levis sin kun
tiel granda potenco, ke li eksigis la religion, kiu daŭris de dekkvin
jarcentoj, en la tempo, kiam la plej eta flankeniĝo de ĝi minacis
morton al la leĝrompinto. Plie, en la tempo de Kristo la moraleco de la
tuta mondo kaj la trajtaro de la Izraelidoj estis komplete malperfektaj kaj
degenerintaj, kaj la Izraelidoj estis farintaj en la staton de kompleta
degradeco, mizero kaj sklaveco. Jen ili estis sklavigitaj de ĥaldeoj kaj
persoj, alifoje ili estis subigitaj de asirioj, poste ili iĝis dependaj
kaj vasaloj de grekoj, kaj en la tempo de la alveno de Kristo ili estis regataj
kaj malrespektataj de romanoj.
3
Tiu junulo, Kristo, per la helpo de supernatura povo senvalidigis la antikvan Leĝon de Moseo, reformis la ĝeneralan moralecon, kaj refoje konstruis fundamenton de eterna gloro de Izraelidoj. Plie, li alportis al la homaro la ĝojan novaĵon pri universala paco kaj vaste diskonigis la instruojn, kiuj estis ne nur por Izraelo sola, sed por universala feliĉo de la tut