Changes made concerning the spelling of oriental words:

RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ

Kolektis kaj tradukis el la persa lingvo

Laura Clifford Barney

Esperantigis

Lidja Zamenhof

 

PARTO IV

 

PRI LA ORIGINO, POVOJ KAJ STATOJ DE HOMO

 

XLVI.

 

MODIFIĜADO DE SPECOJ.

 

1

 

Ni venis nun al la problemo de la modifiĝado de specoj kaj de la organisma evoluado, t.e. al la demando, ĉu homo devenas de besto.

 

2

Tiu ĉi teorio trovis kredon ĉe kelkaj eŭropaj filozofoj, kaj nun estas tre malfacile komprenigi ĝian falsecon, sed en la estonteco ĝi fariĝos evidenta kaj klara, kaj la eŭropaj filozofoj komprenos mem ĝian malverecon. Ĉar vere ĝi estas evidenta eraro. Kiam homo rigardos kreaĵojn per penetrema rigardo kaj atente esploros la kondiĉojn de la estaĵoj, kaj kiam li vidos la staton, organizon kaj perfektecon de la mondo, li estos konvinkita, ke en la ebla mondo estas nenio pli mirinda ol tio, kio jam ekzistas. Ĉar ĉiuj ekzistantaj estaĵoj, teraj kaj ĉielaj, same kiel la senlima spaco kaj ĉio, kio sin trovas en ĝi, estis kreita kaj organizita, kombinita, aranĝita kaj perfektigita, kiel ĝi devis esti; la universo havas nenian malperfektecon; tiel, ke se ĉiuj ekzistantoj iĝus pure inteligentaj kaj pensus eterne, estus neeble, ke ili imagu ion pli bonan ol tio, kio ekzistas.

 

3

 

Se tamen la kreaĵaro en la pasinteco ne estus ornamita per plej granda perfekteco, la ekzisto estus malperfekta kaj sensignifa, kaj en tiu ĉi okazo la kreaĵaro estus nekompleta. Oni devas konsideri tiun ĉi demandon kun grandega atento kaj pensemo. Imagu, ekzemple, ke la mondo de ebleco – t.e. la mondo de ekzisto – similas ĝenerale homan korpon. Se tiu kombiniteco, organizo, perfekteco, beleco kaj kompleteco, kiuj ekzistas nun en homa korpo, estus malsamaj, ĝi estus absoluta malperfekteco. Se ni do imagus tempon, en kiu homo apartenis al la besta mondo, en kiu li estis nur besto, ni trovus, ke la ekzisto estus malperfekta; t.e. ke ne estus ekzistinta homo, kaj tiu ĉefa membro, kiu en la korpo de la mondo estas kiel cerbo kaj menso en homo, estus forestinta. La mondo estus tiam tute malperfekta. Tiel estas pruvite ke se ekzistus tempo, kiam homo estis en la besta regno, la perfekteco de la ekzisto estus detruita; ĉar homo estas la plej granda membro de tiu ĉi mondo, kaj se la korpo estus sen tiu ĉefa membro, ĝi estus certe malperfekta. Ni konsideras homon kiel la plej grandan membron, ĉar inter la kreaĵoj li estas la sumo de ĉiuj perfektecoj. Kiam ni parolas pri homo, ni pensas perfektan homon, la plej unuan individuon en la mondo, kiu estas la sumo de ĉiuj spiritaj kaj eksteraj perfektecoj, kaj kiu estas kvazaŭ la suno inter la estaĵoj. Imagu nun ke en iu tempo la suno ne ekzistis, sed ke ekzistis planedo – sendube en tia tempo la rilatoj de la ekzisto estus en malordo. Kiel oni povas imagi ion similan? Por homo, kiu esploras la mondon de l’ ekzisto, tio, kion ni diris, estas sufiĉa.

 

4

 

Estas ankaŭ alia, pli subtila pruvo; ĉiu el tiuj senfinaj estaĵoj, kiuj loĝas en la mondo, ĉu homo, besto, vegetaĵo aŭ mineralo – kio ajn ĝi estus – estas tute certe kombinita el elementoj. Sendube estas ke tiu perfekteco, kiu ekzistas en ĉiuj estaĵoj, estas pro kreo de Dio el la kombinitaj elementoj, pro ĝusta kunmikso kaj proporcio de kvantoj, pro la maniero de ilia kunmeto kaj pro influo de aliaj estaĵoj. Ĉar ĉiuj estaĵoj estas ligitaj unu kun aliaj kiel ĉeno, kaj reciproka helpo, subteno kaj influo, apartenantaj al la proprecoj de la aferoj, estas la kaŭzoj de ekzisto, evoluo kaj kreskado de kreaĵoj. Estas certigite per pruvoj kaj argumentoj, ke ĉiu estaĵo ĝenerale influas aliajn estaĵojn, ĉu absolute aŭ pro interrilateco. Fine, la perfekteco de ĉiu individua estaĵo, t.e. la perfekteco, kiun vi nun vidas en homo aŭ ekster homo, rilate al ĝiaj atomoj, membroj aŭ povoj, estas ŝuldata al la kombino de elementoj, al ilia kvanto, proporcio, al la maniero de ilia kunmeto kaj al la reciproka influado. Kiam ĉio tio estas kunigita, tiam ekzistas homo.

 

5

 

Ĉar la perfekteco de homo estas entute ŝuldata al la kombino de la atomoj de l’ elementoj, al ilia kvanto, al la sistemo, laŭ kiu ili estas kunmetitaj, kaj al la reciproka influado kaj efikado de diversaj estaĵoj, pro tio, ĉar homo estis kreita antaŭ dek aŭ cent mil jaroj el la teraj elementoj laŭ la sama kvanto kaj proporcio, la sama sistemo de kunmeto kaj mikso, la sama influo de aliaj estaĵoj, tial tiam ekzistis precize tia sama homo, kiel nun. Tio ĉi estas evidenta kaj nediskutinda. Post cent milionoj da jaroj, se la elementoj de homo estos kunigitaj kaj ordigitaj laŭ tiu sama proporcio, se la elementoj estos kombinitaj laŭ la sama sistemo, kaj se ili estos sub tiu sama influo de aliaj estaĵoj, ekzistos homo precize tia sama. Ekzemple se post cent miljaroj estos olivoleo, fajro, meĉo, lampo kaj lumiganto, mallonge, se esto tiam ĉiuj nun ekzistantaj necesaĵoj, ni havos precize tian saman lampon.

 

6

 

Tio estas konvinkaj kaj evidentaj faktoj. Sed la argumentoj, kiujn prezentis tiuj eŭropaj filozofoj, donas dubindajn pruvojn kaj ne estas konvinkaj.

 

XLVII.

 

LA UNIVERSO ESTAS SENKOMENCA.

 

La origino de homo

 

1

 

Sciu, ke unu el la plej malfacilaj spiritaj veroj estas , ke la mondo del’ ekzisto, t.e tiu ĉi senlima universo, havas nenian komencon.

 

2

 

Ni klarigis jam antaŭe, ke la nomoj kaj atributoj de Dio postulas mem per si ekzisotn de estaĵoj. Kvankam tiu ĉi afero estis jam detale klarigita, ni refoje mallonge parolos pri tio. Sciu, ke ne estas imagebla edukanto sen edukatoj, ke ne povus ekzisti monarĥo sed regatoj, ke oni ne povas nomi lernejestron sen lernejanoj, ke neebla estas kreanto sen kreitaĵoj, ke oni ne povas imagi liveranton sen tiuj, al kiuj li povas liveri; ĉar ĉiuj diaj nomoj kaj atributoj postulas ekzistadon de estaĵoj. Se ni povus imagi tempon, en kiu ekzistis neniaj estaĵoj, tiu imagaĵo estus neo de al Dieco de Dio. Plie, absoluta neekzisto ne povus fariĝi ekzisto. Se la estaĵoj estus absolute neekzistintaj, la ekzisto ne povus ekzisti. Tial ĉar la Esenco de Unueco, tio estas la ekzisto de Dio estas ĉiama kaj eterna – t.e. ĝi havas nek komencon, nek finon- estas certe, ke tiu ĉi mondo de la ekzisto, la senlima universo, havas nek komencon, nek finon. Jes, povas okazi, ke iu parto de la universo iu el tiuj globoj ekzemple, ekekzistas aŭ estas disparigita, sed la aliaj senfinaj globoj ekzistas plue. Ĉar ĉiu globo havas komencon., ĝi devas nepre havi finon, ĉar ĉiu kombinaĵo, kolektiva aŭ unuopa, devas nepre esti malkombinita. La sola diferenco estas, ke kelkaj estas malkombinataj rapide, kaj aliaj malpli rapide, sed estas neeble, ke objekto kombinita estus neniam malkombinota.

 

3

 

Estas do nepre, ke ni sciu, kia estis en la komenco ĉiu el la gravaj estaĵoj – ĉar ne estas dubo, ke en la komenco la origino estas unu: la origino de ĉiuj nombroj estas unu, kaj ne du. Estas do klare, ke en la komenco la materio estis unu, kaj ke la unu materio aperis diversaspekte en ĉiu elemento; tiamaniere estiĝis diversaj formoj, kaj tiuj diversaj formoj, laŭgrade de sia estiĝado, iĝis konstantaj, kaj ĉiu elemento estis specialigita. Sed tiu konstanteco ne estis definitiva, kaj nur post tre longa tempo ĝi ricevis realigon kaj perfektan ekziston. Tiam la elementoj estis kombinitaj, organizitaj kaj kunmetitaj en senfinajn formojn; aŭ, pli ĝuste, el la kunmeto kaj kombino de la elementoj estiĝis sennombraj estaĵoj.

 

4

 

Tiu kombino kaj aranĝo per la saĝeco de Dio kaj Lia antaŭekzista potenco estis kreitaj el lunu natura organizaĵo, kiu estis kunmetita kaj kombinita kun grandega forto, konforme al saĝeco kaj laŭ universala leĝo. El tio estas videble, ke ĝi estas kreaĵo de Dio, ne iu hazarda kombinaĵo kaj aranĝo. Jen kial el ĉiu natura kombinaĵo povas ekesti estaĵo, sed el hazarda kombinaĵo nenia estaĵo povas ekesti. Ekzemple se homo laŭ sia propra menso kaj inteligenteco kolektos kelkajn elementojn kaj kombinos ilin, nenia viva estaĵo estos estigita, ĉar la sistemo estas nenatura. Tio ĉi estas respondo al la silenta demando, kial, se estaĵoj estas kreitaj per kunmeto kaj kombino de elementoj, ne estas tamen por ni eble kolekti elementojn, kunmiksi ilin kaj tiamaniere krei vivantan estaĵon. Ĝi estas falsa supozo, ĉar la origino de tiu kombino venas de Dio; Dio estas Tiu, kiu faras la kombinon kaj ĉar ĝi estas farita konforme al la natura sistemo, el ĉiu kombinaĵo rezultas unu estaĵo kaj unu ekzisto estas estigita. Kombinaĵo, farita de homo, rezultas nenion, ĉar homo ne povas krei.

 

5

 

Ni diris, mallonge, ke el la kunmetoj kaj kombinoj de elementoj, el iliaj malkombinoj, el iliaj kvantoj kaj influoj de aliaj estaĵoj je ili rezultas formoj, senfinaj realaĵoj kaj sennombraj estaĵoj. Sed estas klare, ke nia terglobo ne ekekzistis subite en sia nuna formo, sed ke tiu universala estaĵo pasadis grade tra diversaj fazoj, antaŭ ol ĝi estis ornamita per ĉiuj siaj nunaj perfektecoj. Universalaj estaĵo similas kaj povas esti komparitaj al apartaj estaĵoj, ĉar tiel la unuaj, kiel la duaj estas subigitaj al unu natura sistemo, unu universala leĝo kaj dia organizo. Tiel vi trovos, ke plej malgrandaj atomoj en la universala sistemo estas similaj al plej grandaj estaĵoj de la universo. Estas klare, ke ili venas en la ekziston el unu laborejo de povo, laŭ unu natura sistemo kaj unu universala leĝo; pro tio oni povas ilin kompari unu kun aliaj. Tiel la embrio de homo en la sino de l’ patrino grade kreskas kaj disvolvas sin, alprenas diversajn formojn kaj kondiĉojn, ĝis fine en la stato de perfekta beleco ĝi atingas maturecon kaj aperas en perfekta formo kun grandega ĉarmo. Kaj simile la semo de tiu floro, kiun vi nun vidas, estis komence objekto sensignifa kaj tre malgranda, kaj ĝi kreskis kaj disvolvis sin en la sino de la tero, kaj, alpreninte diversajn formojn, atingis tiun ĉi staton kun perfekta freŝeco kaj ĉarmo. Tiel same klare estas, ke tiu ĉi terglobo, ricevinte foje ekziston, kreskadis kaj evoluadis en la utero de la universo kaj alprenadis diversajn formojn kaj statojn, ĝis ĝi grade atingis la nunan perfektecon kaj iĝis ornamita per sennombraj estaĵoj kaj aperis kiel finita organizaĵo.

 

6

 

Estas do klare, ke la origina materio, kiu estas en la embria stato, kaj la miksitaj kaj kombinitaj elementoj, kiuj estis ĝia plej frua formo, laŭgrade kreskis kaj evoluis dum multaj jarcentoj kaj cikloj, pasante de unu aspekto kaj formo al alia, ĝis ili aperis en tiu ĉi perfekteco, sistemo, organizo kaj aranĝo per la superega saĝeco de Dio.

 

7

 

Nun ni revenu al nia temo, ke homo en la komenco de sia ekzisto kaj en la sino de la tero, kiel embrio en la sino de l’ patrino, grade kreskis kaj evoluis, kaj pasadis de unu formo al alia, de unu aspekto al alia, ĝis li aperis kun tiu ĉi beleco kaj perfekteco, kun tiu ĉi forto kaj povo. Estas certe, ke en la komenco li ne havis tiun ĉi belaspekton, graciecon kaj elegantecon, kaj ke nur gradon post grado li atingis tiun ĉi aspekton, formon, belecon kaj graciecon. Estas sendube, ke la embrio de homo ne aperis subite en tiu ĉi formo, nek iĝis tiam elmontro de la vorto: “Gloro estu al Dio, la plej bona el kreantoj.” Grade ĝi pasadis tre multaj kondiĉoj kaj diversaj aspektoj, ĝis ĝi atingis tiun ĉi formon kaj belecon, tiun ĉi perfektecon, graciecon kaj belaspekton. Estas tiel evidente kaj certigite, ke la evoluado kaj kreskado de homo sur la tero, antaŭ ol li atingis sian nunan perfektecon, similas la kreskadon kaj evoluadon de embrio en la sino de l’ patrino: laŭgrade ĝi pasas de stato al stato, de formo al formo, de unu aspekto al alia, ĉar tio konformas al la postuloj de la universala sistemo kaj Dia Leĝo.

 

8

 

La embrio pasas do tra diversaj statoj kaj trairas multajn gradojn, antaŭ ol ĝi atingas la formon, en kiu ĝi elmontras la vortojn: “Gloro estu al Dio, la plej bona el kreantoj”, kaj antaŭ ol aperas la signoj de intelekto kaj matureco. Kaj tiel same la ekzisto de homo sur la tero – de la komenco ĝis kiam li atingis tiun ĉi staton, formon kaj kondiĉon – devis nepre daŭri longan tempon kaj trairi multajn gradojn, antaŭ ol ĝi atingis tiun ĉi kondiĉon. Sed de la komenco de la ekzisto de homo li formas apartan specon. Tiel same la embrio de homo en la sino de l’ patrino havis unue strangan formon; poste tiu korpo pasas de aspekto al aspekto, de stato al stato, de formo al formo, ĝis ĝi aperas kun grandega beleco kaj perfekteco. Sed eĉ en la patrina sino kaj en tiu stranga formo, tute diferenca de lia nuna formo kaj figuro, ĝi estas embrio de la supera speco, ne de besto; la speco kaj esenco ne ŝanĝas sin. Se ni konfesas eĉ, ke ekzistas en homoj postsignoj de malaperintaj organoj, ĝi ne estas pruvo de nekonstanteco kaj neoriginaleco de la speco. Eventuale ĝi pruvas, ke la formo, figuro kaj organoj de homo progresis. Homo ĉiam estis aparta speco, homo, ne besto. Tiel same se homa embrio en la sino de l’ patrino pasas de unu formo al alia, tiel, ke la sekvanta formo neniel similas la antaŭan, ĉu tio estas pruvo, ke la speco ŝanĝis sin? ke ĝi komence estis besto, kaj ĝiaj organoj progresis kaj evoluis, ĝis ĝi iĝis homo? Ne, vere! Kiel infana kaj senbaza eraro estas tia ideo kaj penso! Ĉar la pruvo de la originaleco de la homa gento kaj de la konstanteco de la homa naturo estas klara kaj evidenta.

 

XLVIII.

 

LA DIFERENCOJ INTER HOMO KAJ BESTO.

 

1

 

Ni jam parolis foje aŭ du fojojn je la temo de la spirito, sed niaj vortoj ne estis enskribitaj.

 

2

 

Sciu, ke homoj apartenas al du kategorioj, t.e. ili formas du partiojn. Unu partio neas la spiriton kaj diras, ke ankaŭ homo estas speco de besto, ĉar, ili diras, ĉu ni ne vidas, ke bestoj kaj homoj posedas la samajn povojn kaj sentojn? Tiuj simplaj, apartaj elementoj, kiuj plenigas la spacon, estas senfine kombinitaj, kaj el ĉiu el tiuj kombinaĵoj rezultas unu el la estaĵoj. Inter tiuj estaĵoj estas la posedanto de spirito,[1] de la povoj kaj de la sentoj. Ju pli perfekta estas la kombino, des pli nobla estas la estaĵo. La kombino de la elementoj en la korpo de homo estas pli perfekta, ol la kombino de la elementoj en iu alia estaĵo; ĝi estas miksita en absoluta ekvilibro, pro tio ĝi estas pli nobla kaj pli perfekta. “Li ne havas – ili diras – ian specialan povon kaj spiriton, de kiu aliaj bestoj estas senigitaj: bestoj posedas sentemajn korpojn, sed homo en kellkaj povoj havs pli grandan sentemon – kvankam, rilate al la eksteraj sentoj, kiel aŭdo, vido, gusto, flaro, tuŝo, kaj eĉ rilate al kelkaj internaj povoj, kiel memoro, besto estas pli malavare naturdotita, ol homo.” “Besto – ili diras – ankaŭ havas inteligentecon kaj perceptemon;” ĉio, kion ili konfesas, estas, ke la inteligenteco de homo estas pli granda.

 

3

 

Jen kion diras la nuntempaj filozofoj; ĝi estas ilia diraĵo, ĝi estas ilia supozo, kaj tiel dekretas ilia imago. Kaj tiel kun potencaj argumentoj kaj pruvoj ili devenigas homon origine de besto kaj diras, ke estis iam tempo, kiam homo estis besto, ke poste la speco ŝanĝis sin kaj progresis iom post iom, ĝis ĝi atingis la nunan homstaton.

 

4

 

Sed la teologoj diras: Ne, ne estas tiel. Kvankam homo havas la povojn kaj eksterajn sentojn egale kun bestoj, tamen estas en li unu eksterordinara povo, de kiu bestoj estas senigitaj. La sciencoj, artoj, elpensaĵoj, metioj kaj malkovroj de realaĵoj estas rezultoj de tiu spirita povo, kiu entenas ĉiujn aferojn, komprenas iliajn realecojn, malkovras la kaŝitajn sekretojn de estaĵoj kaj per tiu ĉi scio regas ilin; ĝi eĉ ekkonas aferojn, kiuj ne ekzistas ekstere, t.e. intelektajn realaĵojn, kiuj ne estas senteblaj kaj ne havas eksteran ekziston, ĉar ili estas nevideblaj; ĝi tiel entenas la aferojn de menso, spirito, de kvalitoj, karaktero, amo kaj ĉagreno de homo, kiuj estas intelektaj realaĵoj. Plie, ĉiuj nun ekzistantaj sciencoj, artoj, leĝoj kaj senfinaj elpensaĵoj de homo estis iam nevideblaj, misteraj kaj kaŝitaj sekretoj; nur la ĉion-entenanta homa povo malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco en videblecon. Tiel telegrafo, fotografarto, fonografarto kaj ĉiuj similaj elpensaĵoj kaj mirindaj artoj estis iam kaŝitaj misteroj: la realeco de homo malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco en la videblecon. Estis eĉ tempo, kiam la kvalitoj de tiu ferpeco, kiun vi nun vidas, kaj de ĉiuj metaloj estis kaŝitaj misteroj; homoj malkovris la metalon kaj donis al ĝi tiun industrian formon. Same estas kun ĉiuj aliaj malkovraĵoj kaj elpensaĵoj de homo, kiuj estas sennombraj.

 

 

5

 

Tion ĉi ni ne povas nei. Se ni diras, ke ĉio tio estas rezultoj de povoj, kiujn ankaŭ bestoj posedas, kaj de la korpaj sentopovoj, ni klare vidas unuarigarde, ke koncerne tiujn povojn bestoj superas homon. Ekzemple la vidkapablo de bestoj estas multe pli akra, ol la vidkapablo de homo, [tiel ankaŭ iliaj] sentoj de flaro kaj gusto. Mallonge dirante, en la povoj, kiujn homoj partoprenas kune kun bestoj, la bestoj estas ofte pli fortaj. Ni prenu kiel ekzemplon la povon de memor: se vi prenos kolombon el ĉi tie en malproksiman landon kaj tie lasos ĝin libera, ĝi revenos, ĉar ĝi memoros la vojon. Prenu hundon el ĉi tie en la centron de Azio, lasu ĝin libera kaj ĝi revenos ĉi tien kaj nek unu fojon perdos la vojon. Same estas kun la aliaj povoj, kiel aŭdo, vido, flaro, gusto kaj tuŝo.

 

6

 

Estas do klare, ke se ne ekzistus en homo iu povo alia ol tiuj de bestoj, la lastaj superus homon en elpensaĵoj kaj kompreno de realecoj. Pro tio estas klare, ke homo havas naturdonacon, kiun besto ne posedas. Bestoj perceptas ja aferojn senteblajn, sed ne perceptas intelektajn realaĵojn. Ekzemple tion, kio estas en la sfero de ĝia vido, besto vidas, sed tio, kio estas ekster ĝia vidosfero, ne estas por ĝi perceptebla kaj ĝi ne povas tion imagi. Tiel ne estus eble por besto kompreni, ke la tero havas la formon de globo. Sed homo el aferoj konataj ekkonas aferojn nekonatajn kaj malkovras nekonatajn verojn. Ekzemple homo vidas la kurbilinion de la horizonto kaj el tio li konkludas pri la globeco de la tero. La Norda Stelo en ‘Akká, ekzemple, estas je 33º, t.e. ĝi estas je 33º super la horizonto. Kiam oni iras al la Norda Poluso, la Nordo Stelo levas sin je unu grado super la horizonton ĉe ĉiu grado de distanco, kiun oni trapasas, t.e. la alteco de la Norda Stelo estas 34º, poste 40º, poste 50º, poste 60º, poste 70º. Kiam oni atingos la Nordan Poluson, la alteco de la Norda Stelo estos 90º, aŭ ĝi estas atinginta la zeniton, t.e. ĝi estas ĝuste super la kapoj. La Norda Stelo kaj ĝia sinlevado estas senteblaj aferoj. Ju pli proksimen oni venas al la poluso, des pli alten levas sin la Norda Stelo; pro tiuj du konataj aferoj oni malkovris aferon nekonatan, nome, ke la horizonto estas kurbinta, t.e. ke la horizonto de ĉiu tergrado diferencas de la horizonto de aliaj tergradoj. Homo rimarkas tion ĉi kaj konkludas el [tio] aferon nevideblan, nome la globecon de la tero. Ĝi ne estas komprenebla por besto. Same besto ne povus kompreni, ke la suno estas la centro kaj ke la tero rondiras ĉirkaŭ ĝi. Besto estas sklavo de la korpsentoj kaj ilia malliberulo; ĉion, kio estas ekster ka sentoj, la aferojn, kiujn ili ne regas, besto neniam povas kompreni, kvankam per la eksteraj sentpovoj ĝi superas homon. El tio estas pruvite kaj konstantite, ke homo havas en si povon de malkovrado, per kiu li distingas sin de bestoj, kaj tio ĉi estas la homa spirito.

 

7

 

Gloro estu al Dio! homo estas ĉiam turnita al la altaĵoj kaj liaj aspiroj estas noblaj; li ĉiam deziras atingi mondon pli grandan, ol la mondo, en kiu li estas. La amo al alteco ests unu el karakterizaj trajtoj de homo. Mi miras, ke certaj filozofoj de Ameriko kaj Eŭropo kontentiĝas per grada proksimiĝo al la besta mondo kaj per tiela malantaŭeniĝado; ĉar la tendenco de la ekzisto devas esti al la altaĵoj. Malgraŭ tio, se vi dirus al iu el ili: “vi estas besto”, li estus treege ofendita kaj kolera.

 

8

 

Kia diferenco estas inter la homa mondo kaj la mondo de besto; inter la alteco de homo kaj la malalteco de besto; inter la perfektecoj de homo kaj la senscio de besto; inter la lumo de homo kaj la mallumo de besto; inter la gloro de homo kaj la malaltgradeco de besto! Dekjara araba infano povas estri ducent aŭ tricent kamelojn en dezerto, kaj per sia voĉo ĝi povas gvidi ilin antaŭen aŭ reigi ilin malantaŭen. Malforta hindo povas tiel regi grandegan elefanton, ke la elefanto estas lia plej obeema servanto. Ĉiuj aferoj estas sub la regado de la homa mano; homo povas rezisti la naturon, dum ĉiuj aliaj estaĵoj estas sklavoj de la naturo, kaj neniu el ili povas flankeniĝi de ĝiaj ordonoj. Sole homo povas rezisti la naturon. La naturo aliiras korpojn al la centro de la tero – homo per meĥanikaj instrumentoj malproksimiĝas for de ĝi kaj flugas en la aero. La naturo malpermesas al homo trapasi marojn – sed homo konstruas ŝipon kaj iras kaj vojaĝas tra granda oceano, k.t.p.; la temo esta neelĉerpebla. Ekzemple homo veturigas maŝinojn sur montoj kaj tra sovaĝejoj, kaj kunigas en unu loko novaĵojn pri tio, kio okazis en la Oriento kaj en la Okcidento. Ĉio tio estas kontraŭ la naturo. Maro kun sia tuta grandeco ne povas flankeniĝi eĉ je unu atomo de l leĝoj de la naturo; la suno kun sia grandiozeco ne povas flankeniĝi eĉ je unu kudrilpiko de la leĝoj de la naturo kaj neniel povas kompreni la kondiĉojn, staton, kvalitojn, movojn kaj naturon de homo.

 

9

 

Kio estas do tiu povo en la malgranda korpo de homo, kiu regas ĉion tion? Kio estas tiu reganta povo, per kiu homo ĉion subigas al si?

 

10

 

Restas ankoraŭ unu punkto: la modernaj filozofoj diras: “Ni neniam vidis en homo la spiriton, kaj malgraŭ ĉiuj niaj esploroj koncerne la sekretojn de la homa korpo ni ne rimarkas spiritan povon. Kiel ni povas imagi povon, kiu ne estas sentebla?” La teologoj respondas: “La spirito de besto ankaŭ ne estas sentebla, kaj oni ne povas rimarki ĝin per ĝiaj korpaj fortoj. Per kio vi pruvas la ekziston de la spirito de besto? Ne estas dubo, ke laŭ ĝiaj efikoj vi pruvas, ke en besto ekzistas povo, kiu ne estas en vegetaĵo, t.e. vido, aŭdo, kaj ankaŭ aliaj povoj; el tio vi konkludas, ke ekzistas besta spirito. Ĉar en besto estas signoj, kiuj ne estas en vegetaĵo, vi diras, ke tiu sentopovo estas eco de la besta mondo; vi vidas ankaŭ en homo signojn, povojn kaj perfektecojn, kiuj ne ekzistas en besto; el tio vi povas konkludi, ke estas en li povo, kiun besto ne posedas.”

 

11

 

Se ni volus nei ĉion, kio ne estas sentebla, ni devus ankaŭ nei realaĵojn, kiuj ekzistas eksterdube. Ekzemple la etera materio ne estas sentebla, kvankam ĝi havas senduban ekziston. La forto de altirado ne estas sentebla, kvankam ĝi certe ekzistas. Pro kio vi asertas pri iliaj ekzistoj? Pro iliaj signoj. Tiel lumo estas vibrado de la etera materio, kaj pro tiu vibrado ni konkludas pri la ekzisto de la etero.

 

XLIX.

 

LA KRESKADO KAJ EVOLUADO DE LA HOMA SPECO.

 

1

 

Demando. – Kion vi diras koncerne la teoriojn de certaj filozofoj pri kreskado kaj evoluado de estaĵoj?

 

2

 

Respondo. – Ni parolis jam alitage pri tiu ĉi afero, sed ni parolos pri ĝi refoje. Mallonge dirante, ni solvos tiun ĉi problemon, difinante, ĉu specoj estas originalaj, aŭ ne, t.e. ĉu la speco de homo estis origine estigita, aŭ ĉu ĝi poste devenis de bestoj.

 

3

 

Certaj eŭropaj filozofoj konsentas, ke speco kreskas kaj evoluas, kaj ke estas eĉ eblaj ŝanĝoj kaj aliiĝoj. Unu el la pruvoj, per kiuj ili konfirmas tiun ĉi teorion, estas, ke dank al atenta studado kaj esplorado de la geologia scienco iĝis klare, ke la ekzisto de vegetaĵo antaŭis tiun de besto, kaj ke la ekzisto de besto antaŭis tiun de homo. Ili konsentas, ke tiel la vegetaĵoj, kiel la bestaj specoj, ŝanĝis sin, ĉar en certaj tavoloj de la tero oni malkovris kreskaĵojn, kiuj ekzistis en pasintaj tempoj kaj nun estas pereintaj; ili progresadis, kaj tiamaniere la speco ŝanĝis sin. Tiel same en la tavoloj de la tero estas kelkaj specoj de bestoj, kiuj ankaŭ ŝanĝis sin kaj aliiĝis. Unu el tiuj bestoj estas serpento. Estas indikaĵoj, ke serpento iam havis piedojn; sed dum pasado de la tempo tiuj membroj malaperis. Tiel same en la vertebraro de homo estas indikaĵo, kiu prezentas pruvon, ke li iam, kiel aliaj bestoj, havis voston. Estis tempo, kiam tiu membro estis utila, sed kiam homo evoluis, li ne bezonis ĝin plu, kaj pro tio ĝi iom post iom malaperis. Ĉar serpento rifuĝadis sub la tero kaj iĝis rampanta estaĵo, ĝi ne bezonis plu piedojn, kaj tial ili malaperis, sed restis iliaj postsignoj. La ĉefa argumento estas la jena: la ekzisto de postsignoj de membroj pruvas, ke ili iam ekzistis, kaj ĉar nun ili ne estas plu utilaj, ili malaperis iom post iom. Kaj tiel dum la perfektaj kaj necesaj membroj restis, la nenecesaj iom post iom malaperis pro la modifiĝado de la speco, sed postrestis iliaj postsignoj.

 

4

 

La unua respondo al tiu ĉi argumento estas, ke la tempa antaŭeco de besto rilate al homo ne estas pruvo de evoluo, ŝanĝiĝo kaj aliiĝo de la speco, nek de tio, ke homo estis levita el la besta mondo en la homan mondon. Ĉar tial, ke la individua aperado de tiuj diversaj estaĵoj estas certa, povas esti, ke homo ekekzistis post besto. Tiel kiam ni ekzamenos la vegetaĵan regnon, ni vidos ke fruktoj de diversaj arboj ne maturiĝis en unu tempo; kontraŭe, kelkaj maturiĝis antaŭe, aliaj poste. Tiu ĉi antaŭeco ne pruvas, ke la lasta frukto de unu arbo estas kreita el pli frua frukto de alia arbo.

 

5

 

Due, tiuj malfortaj restaĵoj kaj postsignoj de membroj eble havas gravan kialon, kiun nia menso ankoraŭ ne komprenas. Kiel multaj estas aferoj, kies menso ankoraŭ ne komprenas. Kiel multaj estas aferoj, kies kialon ni ankoraŭ ne scias! Tiel la fiziologia scienco, t.e. la scienco pri la konstruo de membroj, diras, ke la kialo kaj kaŭzo de la diferencoj de koloroj de bestoj, haroj de homoj, ruĝeco de lipoj, de diverseco de koloro de birdoj estas ankoraŭ nekonataj; ili estas kaŝitaj kaj sekretaj. Sed oni scias, ke la pupilo de okulo estas nigra, por altiri la radiojn de la suno, ĉar se pupiloj havus alian koloron, ĝenerale blankan, ili ne altiradus la radiojn de la suno. Tial, ĉar la kialo de la menciitaj de ni aferoj estas nekonata, povas esti, ke la kialo kaj saĝeco de la postsignoj de membroj estas same nekonataj.

 

6

 

Trie, ni supozu, ke estis tempo, kiam kelkaj bestoj, aŭ homo, posedis certajn membrojn, kiuj nun estas malaperintaj. Tio ĉi ne estas sufiĉa pruvo de ŝanĝo kaj evoluo de la specoj. Ĉar homo, de la komenco de la embria periodo ĝis kiam li atingas maturecon, pasas tra diversaj formoj kaj aspektoj. Lia aspekto, formo, figuro kaj koloro ŝanĝas sin, li pasas de unu formo al alia, de unu aspekto al alia. Malgraŭ tio de la komenco de la embria periodo li apartenas al la homa speco – tio estas embrio de homo, ne de besto. Ĝi ne estas rimarkebla de la komenco, nur poste ĝi iĝas videbla kaj klara. Ekzemple ni supozu, ke homo iam similis al besto, kaj ke nun li estas progresinta kaj ŝanĝiĝinta. Se ni eĉ supozus, ke ĝi estas vero, ĝi ankoraŭ ne estas pruvo de ŝanĝo de la speco: ne, ĝi estas, kiel ni antaŭe menciis, nur kiel la ŝanĝiĝado kaj aliiĝado de homa embrio, antaŭ ol ĝi atingos la staton de saĝeco kaj perfekteco. Ni prezentos tion ĉi pli klare: ni supozu, ke estis tempo, kiam homo iris per la manoj kaj piedoj, aŭ havis voston. Tiu ĉi ŝanĝo kaj aliiĝo estas kiel tiu de embrio en la patrina sino; kvankam ĝi ŝanĝas sin diversmaniere, ĝi kreskas kaj evoluas, ĝis ĝi atingas la perfektan formon, ĉar de la komenco ĝi prezentas apartan specon. Ni vidas ankaŭ en la vegetaĵa regno, ke la originalaj specoj de gentoj ne ŝanĝiĝas kaj aliiĝas, sed iliaj formoj, koloroj kaj grandecoj ŝanĝas sin, aliiĝas, aŭ eĉ progresas.

 

7

 

Ni diros resume: kiel homo en la sino de la patrino pasas de formo al formo, de aspekto al aspekto, ŝanĝiĝas kaj evoluas, kaj apartenas tamen al la homa speco de la komenco de la embria periodo – tiel same homo de la komenco de sia ekzisto en la utero de la mondo prezentas ankaŭ apartan specon, la homan specon, kaj estas evoluinta iom post iom de formo al formo. Jen kial estas tiu ŝanĝiĝado de la aspekto; tiu evoluado de membroj, tiu progresado kaj kreskado, se ni eĉ akceptus la realan kreskon kaj progreson[2], ne malhelpas al la speco esti originala. Homo de la komenco havis tiun ĉi perfektan formon kaj konstruon kaj posedis kapablecon kaj emon al akirado de materialaj kaj spiritaj perfektecoj, kaj li estis elmontro de la vortoj: “Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni”. Li fariĝis nur pli bonaspekta, pli bela kaj pli gracia. La civilizacio eligis lin el la sovaĝa stato same kiel sovaĝaj fruktoj, kulturotaj de ĝardenisto, fariĝa pli belaj, pli dolĉaj, kaj ricevas pli da freŝeco kaj delikateco.

 

8

 

La ĝardenistoj de la mondo de l’ homaro estas la profetoj de Dio.

 

L.

 

SPIRITAJ PRUVOJ DE LA ORIGINO DE HOMO.

 

1

 

La pruvoj, kiujn ni prezentis rilate al la origino de la homa speco, estis logikaj pruvoj. Nun ni prezentos la spiritajn pruvojn – la esencajn. Ĉar kiel ni pruvis la ekziston de Dio per logikaj argumentoj, kaj pruvis ankaŭ logike, ke homo ekekzistis de sia origino kaj komenco kiel homo, kaj ke lia speco ekzistis de eterne, ni nun starigos spiritajn pruvojn, ke la homa ekzisto, t.e. la speco de homo, estas ekzisto nepra kaj ke sen homo la perfektecoj de Dio ne estus elmontritaj. Sed tio estas pruvoj spiritaj, ne logikaj.

 

2

 

Multfoje ni elmontris kaj pruvis, ke homo estas la plej nobla el estaĵoj, la sumo de ĉiuj perfektecoj, kaj ke ĉiuj estaĵoj kaj ĉiuj ekzistaĵoj estas centroj, el kiuj estas reflektata la gloro de Dio, t.e. la signoj de la Dieco de Dio elmontriĝas en la realecoj de aferoj kaj kreaĵoj. Same kiel la terglobo estas loko, kie reflektiĝas la radioj de la suno, kie ĝia lumo kaj varmo kaj ĝia influo elmontriĝas kaj vidiĝas en ĉiuj atmoj de la tero, tiel ankaŭ la atomoj de estaĵoj en tiu senfina spaco proklamas kaj pruvas unu el la diaj perfektecoj. Nenio estas senigita de tiu favoro. En ĉio estas aŭ signo de la bonfaremo de Dio, aŭ signo de Lia povo, de Lia grandeco, justeco, grandiozeco, donanta edukon; aŭ estas signo de la malavareco de Dio, de Lia vido, aŭdo, scio, de Lia favoremo k.t.p.

 

3

 

Sendube ĉiu estaĵo estas centro de la elbrilanta gloro de Dio: t.e. la perfektecoj de Dio aperas el ĝi kaj lumas en ĝi. Ĝi estas kiel la suno, kiu brilegas sur dezerton, sur maron, sur arbojn, fruktojn kaj florojn kaj sur ĉiuj terajn estaĵojn. La mondo, kaj vere ĉiu ekzistanta estaĵo, proklamas al ni unu el la nomoj de Dio, sed la realeco de homo estas kolektiva realeco, ĝenerala realeco kaj centro, el kiu brilas la gloro de ĉiuj perfektecoj de Dio. Ĝi signifas, ke ĉiu nomo, ĉiu kvalito, ĉiu perfekteco kin ni atribuas al Dio, havas sian signon; se estus alie, homo ne povus imagi tiujn perfektecojn kaj ne povus kompreni ilin. Tiel ni diras, ke Dio estas vidanto, kaj okulo estas la signo de Lia vidado; se homo ne posedus vidpovon, kiel ni povus imagi la vidadon de Dio? ĉar blindulo, t.e. denaska blindulo, ne povas imagi vidpovon, kaj surdulo, t.e. denaska surdulo, ne povas imagi aŭdpovon, kaj mortulo[3] ne povas kompreni vivon. Tiel do la Dieco de Dio, kiu estas la sumo de ĉiuj perfektecoj, respegulas sin en la realeco de homo; t.e. la Esenco de Unueco estas unuigo de ĉiuj perfektecoj, kaj el tiu unuigo Li ĵetas reflektojn sur la homan realecon. Homo estas do perfekta spegulo, reflektanta la Sunon de l’ Vero, kaj li estas centro de la radiado: la Suno de l’ Vero brilas en tiu spegulo. La reflektiĝo de la diaj perfektecoj aperas en la realeco de homo, li do estas reprezentanto de Dio, sendito de Dio. Se homo ne ekzistus, la universo estus sen rezultado, ĉar la celo de la ekzisto estas aperigo de la perfektecoj de Dio.

 

4

 

Tial oni ne povas diri, ke estis tempo, kiam homo ne ekzistis. Ĉio, kion ni povas diri, estas, ke la terglobo iam ne ekzistis, kaj en la komenco de ĝia ekzisto homo ne aperis sur ĝi. Sed de la komenco, kiu ne havas komencon, ĝis la fino, kiu ne havas finon, ezkistas perfekta malkaŝanto. La homo, pri kiu ni parolas, ne estas ĉiu homo; ni pensas pri perfekta homo. Ĉar la plej nobla parto de la arbo estas ĝia frukto, kiu estas la kialo de ĝia ekzisto; se arbo estus senfrukta, ĝi havus nenian signifon. Tial oni ne povas imagi, ke la loĝantaro de la mondoj de l’ ekzisto, ĉu de la steloj aŭ de tiu ĉi tero, konsistis iam el azenoj, bovoj, musoj kaj katoj, kaj ke ne estis tie homoj! Tia supozo estas falsa kaj sensenca. La vorto de Dio estas klara, kiel la suno. Tio ĉi estas spirita pruvo, sed ni ne povas de la komenco prezenti ĝin al la materialistoj; unue ni devas paroli pri la logikaj pruvoj, poste pri la spiritaj.

 

LI.

 

LA SPIRITO KAJ MENSO DE HOMO EKZISTIS DE LA KOMENCO.

 

1

 

Demando. – Ĉu homo de la komenco posedis menson kaj spiriton, aŭ ili estas rezultatoj de lia evoluo?

 

2

 

Respondo. – La komenco de la ekzisto de homo sur la terglobo similas lian formiĝadon en la patrina sino. Embrio en la patrina sino grade kreskas kaj evoluas ĝis la naskiĝo, post kiu ĝi daŭre kreskas kaj evoluas, ĝis ĝi atingas la aĝon de plenkresko kaj matureco. Kvankam en la infaneco la signoj de la menso kaj spirito aperas en homo, ili ne atingas la staton de perfekteco; ili estas malperfektaj. Nur kiam homo atingas la maturecon, la menso kaj spirito elmontras sin kaj estas videblaj en plej granda perfekteco.

 

3

 

Same la formiĝado de homo en la utero de la mondo similis komence al embrio; poste iom post iom li progresadis en perfektecoj, kreskadis kaj evoluadis, ĝis li atingis la staton de matureco, kiam la menso kaj spirito iĝis videblaj en la plej granda povo. En la komenco de lia formiĝado la menso kaj spirito ankaŭ ekzistis, sed ili estis kaŝitaj; poste ili elaperis. Tiel ankaŭ en semo estas arbo, sed ĝi estas kaŝita kaj nevidebla; kiam ĝi disvolvas sin kaj kreskas, aperas la kompleta arbo. Same la kreskado kaj disvolviĝado de de ĉiuj estaĵoj estas grada; tio ĉi estas la universala dia organizo kaj la natura sistemo. Semo ne tuj fariĝas arbo, embrio ne tuj foriĝas homo, mineralo ne tuj fariĝas ŝtono. Ne, ili kreskas kaj disvolvas sin grade kaj atingas la limojn de perfekteco.

 

4

 

Ĉiuj estaĵoj, ĉu malgrandaj aŭ grandaj, estas kreitaj perfektaj kaj kompletaj de la komenco, sed iliaj perfektecoj aperas en ili grade. La organizo de Dio estas unu, la evoluado de la ekzisto estas unu, la dia sistemo estas unu. Ĉu ili estas estaĵoj malgrandaj aŭ grandaj, ĉiuj estas subigitaj al unu leĝo kaj sistemo. Ĉiu semo havas en si de la komenco ĉiujn vegetaĵajn perfektecojn. Ekzemple en semo ĉiuj vegetaĵoj perfektecoj ekzistas de la komenco, sed ne videble: poste ili elaperas iom post iom. Unue do el semo aperas ĝermo, poste branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj: sed de la komenco de ĝia ekzisto ĉio tio estas en la semo, povohave, kvankam nevideble.

 

5

 

Tiel same embrio posedas de la komenco ĉiujn perfektecojn, kiel la spirito, menson, vidon, flaron, guston – unuvorte ĉiujn povojn, sed ili ne estas videblaj, kaj videbliĝas nur iom post iom.

 

6

 

Simile la terglobo de la komenco estis kreita kun ĉiuj elementoj, substancoj, mineraloj, atomoj kaj organismoj; sed ili elaperis grade: unue mineraloj, poste vegetaĵoj, post ili bestoj, kaj fine homo. Sed el la komenco tiuj gentoj kaj specoj ekzistis, sed estis nedisvolvitaj en la terglobo kaj nur poste grade aperis. Ĉar la superega organizo de Dio kaj la universala natura sistemo regas ĉiujn estaĵojn, kaj ĉiuj ili estas sub tiu leĝo. Kiam vi konsideros tiun universalan sistemon, vi vidos, ke ekzistas nek unu estaĵo, kiu, ekestinte, atingus la limojn de perfekteco. Ne, ili grade kreskas kaj evoluas, kaj tiam atingas la staton de perfekteco.

LII.

 

LA SINAPERO DE LA SPIRITO EN LA KORPO.

 

1

 

Demando. – Kia estas la racio de la sinaperiĝo de la spirito en la korpo.

 

2

 

Respondo. – La racio de la sinaperigo de la spirito en la korpo estas la jena: la homa spirito estas konfiditaĵo de Dio, kaj ĝi devas trapasi ĉiujn statojn; ĉar dank’ al sia pasado kaj trairado tra la statoj de la ekzisto ĝi akiros perfektecojn. Tiel kiam homo vojaĝas kaj trapasas diversajn regionojn kaj multajn landojn kun sistemeco kaj metodeco, li certe per tio akiros perfektecon; ĉar li vidos lokojn, scenojn kaj landojn el kiuj li ekkonos la kondiĉojn kaj statojn de aliaj nacioj. Li ekkonos tiamaniere la geografion de la landoj, iliajn mirindaĵojn kaj artojn; li konatiĝos kun kutimoj, moroj kaj manieroj de popoloj, li vidos la civilizacion kaj progreson de la epoko, li ekscios pri la politiko de la registaroj kaj pri potenco kaj kapableco de ĉiu lando. Same estas, kiam la homa spirito pasas tra diversaj kondiĉoj de la ekzisto: ĝi ekposedos ĉiun gradon kaj staton. Eĉ en la kondiĉo de la korpo ĝi certe akiros perfektecojn.

 

3

 

Krom tio estas necese, ke la signoj de la perfekteco de la spirito estu videblaj en tiu ĉi mondo, por ke la mondo de kreiteco donu senfinajn rezultatojn kaj tiu korpo ricevu vivon kaj aperigu la diajn malavaraĵojn. Tiel, ekzemple, la radioj de la suno devas brili sur la teron kaj la suna varmo devas disvolvi la terajn estaĵojn. Se la radioj kaj varmo de la suno ne brilus sur la teron, la tero estus sen loĝantoj, sen signifo, kaj ĝia disvolviĝo estus malfruigita. Tiel same se la perfekteco de la spirito ne aperus en tiu ĉi mondo, la mondo estus neklerigita kaj absolute bruta. Per la apero de la spirito en la fizika formo la mondo estas klerigita. Same kiel la homa spirito estas kaŭzo de la vivo de la korpo, la mondo estas en la kondiĉo de la korpo, kaj homo estas en la kondiĉo de la spirito. Se ne ekzistus homo, la perfektecoj de la spirito ne elaperus, kaj la lumo de la menso ne brilus en la mondo. La mondo estus kiel korpo sen animo.

 

4

 

La mondo estas ankaŭ en la kondiĉo de fruktarbo, kaj homo estas kiel frukto: sen frukto la arbo estus senutila.

 

5

 

Plie, la membroj, la elementoj, la kombiniteco, kiuj trovas sin en la organismo de homo, estas altirilo kaj magneto por la spirito; estas certe, ke la spirito aperos en ĝi. Tiel ankaŭ klara spegulo sendube altiros la radiojn de la suno. Ĝi iĝos lumplena, kaj mirindaj bildoj aperos en ĝi. Ĝi signifas, ke kiam tiuj ekzistantaj elementoj estos kunigitaj konforme al la natura ordo kaj kun perfekta forto, ili fariĝos magneto por la spirito, kaj la spirito malkaŝos sin en ili kun ĉiuj perfektecoj.

 

6

 

En tiuj ĉi kondiĉoj oni ne povas diri: “Por kio la radioj de la suno malsuprenvenu en la spegulon” – ĉar la rilato, kiu ekzistas inter la realecoj de aferoj, ĉu spiritaj aŭ materialaj, postulas, ke kiam spegulo estas pura kaj turnita al la suno, la suno aperu en ĝi. Simile kiam la elementoj estas ordigitaj kaj kombinitaj laŭ la plej glora sistemo, organizo kaj maniero, la homa spirito aperas kaj elmontras sin en ili. Tio ĉi estas la dekreto de la Potenca, la Saĝa.

 

LIII.

 

LA RILATO INTER DIO KAJ LA KREAĴOJ.

 

1

 

Demando. – Kia estas la naturo de la rilato inter Dio kaj la kreaĵoj, t.e. inter la Sendependa Plejalta, kaj aliaj estaĵoj?

 

2

 

Respondo. – La rilato inter Dio kaj la kreaĵoj estas tiu de kreinto al kreintaĵoj. Ĝi estas kiel la rilato inter la suno kaj la mallumaj korpoj de la enmondaj estaĵoj, kiel la rilato inter farinto kaj faritaĵoj. La suno en sia propra esenco estas sendependa de la korpoj, kiujn ĝi lumigas, ĉar ĝia lumo estas el ĝi mem, kaj ĝi estas libera kaj sendenda de la terglobo; tiel la tero estas sun la influo de la suno kaj ricevas ĝian lumon, dum la suno kaj ĝiaj radioj estas tute sendependaj de la tero. Sed se ne estus la suno, la tero kaj ĉiuj teraj estaĵoj ne povus ekzisti.

 

3

 

La dependeco de la kreaĵoj de Dio estas la dependeco per emanado; t.e. la kreaĵoj emanas de Dio, sed Li ne aperigas sin en ili.[4] La rilato estas tiu de emanado, ne de elapero. La lumo de la suno emanas el la suno, ĝi ne aperigas ĝin. La apero per emanado estas kiel la apero de la sunradioj el la lumocentro de la mondhorizontoj, t.e. la sankta esenco de la Suno de l’ Vero ne estas dividita kaj ne malsuprenvenas en la kondiĉajn d ela kreaĵoj. Tiel same la sunglobo ne estas dividita kaj ne malsuprenvenas sur la teron: ne, la radioj de la suno, kiuj estas ĝia malavaraĵo, emanas el ĝi kaj lumigas la mallumajn korpojn. La apero per elaperiĝo estas la elapero de branĉoj, folioj kaj fruktoj el semo; ĉar la semo en sia propra esenco iĝas branĉoj kaj fruktoj, kaj ĝia realeco eniras en la branĉojn, foliojn kaj fruktojn. Tia apero per elaperiĝo estus por Dio la Plej Alta simple malperfekteco, kaj ĝi estas tute neebla. Ĉar ĝi signifas esence, ke la Absoluta Antaŭekzistanto karakterizas sin per la kvalitoj de pasemaj aferoj; se estus tiel, pura sendependeco estus malriĉeco, kaj vera ekzisto iĝus neekzisto, kaj tio ĉi estas neebla.

 

4

 

Tial ĉiuj kreaĵoj emanas de Dio; t.e. pro Dio ĉio estas estigita kaj pro Li ĉiuj estaĵoj ricevis la ekziston. La unua afero, kiu emanas de Dio, estas tiu universala realeco, kiun la malnovaj tempaj filozofoj nomis “la unua Menso”, kaj kiun la anaro de Bahá nomas “la unua Volo”. Tiu emanado en tio, kio koncernas ĝian efikadon en la mondo de Dio, ne estas limigita en tempo aŭ loko; ĝi estas sen komenco aŭ fino; komenco kaj fino rilate al Dio estas unu. La antaŭekzisto de la tempo,  kaj la pasemeco de enmondaĵoj estas esenca, ne tempa, kiel ni klarigis iutage ĉe la tablo.[5]

 

5

 

Kvankam “la Unua Menso” estas sen komenco, ĝi ne dividas la antaŭekziston kun dio, ĉar la ekzisto de la universala realeco rilate al la ekzisto de Dio estas neniaĵo, kaj ĝi ne havas la povon iĝi kunulo de Dio kaj Lia egalulo en la antaŭekzisto. Tiu ĉi problemo estis antaŭe klarigita.

 

6

 

La ekzisto de vivaj estaĵoj signifas kombinitecon kaj ilia morto – malkombinon. Sed la universala materio kaj la elementoj absolute ne neniiĝas nek estas detruitaj: ne, ilia neekzisto estas simpla tranformo. Ekzemple kiam homo neniiĝas, li iĝas polvo, se li ne fariĝas asbolute neekzistanta – li ekzistas ankoraŭ en la formo de la polvo; okazis nur transformiĝo, kaj tiu kombinaĵo estis hazarde malkobinita. La neniiĝado de aliaj estaĵoj estas tia sama, ĉar ekzisto ne fariĝas absoluta neekzisto, kaj absoluta neekzisto ne fariĝas ekzisto.

 

LIV.

 

PRI LA DEVENO DE LA HOMA SPIRITO DE DIO.

 

1

 

Demando. – En la Biblio estas dirite, ke Dio enblovis la spiriton de vivo en la korpon de homo: kion signifas tiu verso?

 

2

Respondo. – Sciu, ke deveno estas duspeca: la deveno kaj aperado per emanado, kaj la deveno kaj aperado per elaperiĝado. La deveno per emanado estas kiel la deveno de ago de la aganto, aŭ de skribo de la skribanto. Skribo emanas de la skribanto, kaj parolo emanas de la parolanto, kaj tiel same la homa spirito emanas de Dio. Ĝi ne aperigas en si Dion – t.e. neniu parto estas apartigita de la Dia Realeco por eniri en homan korpon. Ne, kiel parolo emanas de la parolanto, tiel spirito aperas en la homa korpo.

 

3

 

Sed la deveno per elaperiĝado estas elapero de la realeco de aĵo en alia formo, kiel deveno[6] de tiu arbo el la arba semo, aŭ kiel deveno de floro el la florsemo: ĉar tiuokaze la semo mem aperas en la formo de branĉoj, folioj kaj floroj. Tio ĉi nomas sin deveno per elapero. La spiritoj de homoj rilate al Dio estas en dependeco per emanado; same kiel parolo devenas de la parolanto kaj skribo de la skribanto: t.e. la parolanto mem ne fariĝas la parolo, nek la skribanto mem fariĝas la skribo; ne, ili devenas per emanado. La parolanto havas perfektan kapablecon kaj povon, kaj la parolo emanas de li, kiel ago de aganto. La Vera Parolanto, la Esenco de Unueco, estis ĉiam en unu kondiĉo, kiu ne ŝanĝas sin, nek aliiĝas, ne havas transformiĝojn nek sortoturnojn. Li estas la Eterna, la Senmorta. Tial la devenado de la homaj spiritoj de Dio estas per emanado. Kiam estas dirite en la Biblio, ke Dio enblovis Sian spiriton en homon, tiu spirito estas tio, kio, kiel la parolo, emanas de la Vera Parolanto, efektiviĝante en la realeco de homo.

 

4

 

Sed la deveno per elaperiĝo (se ni komprenas per tio sinelmontron de Dio, ne dispartiĝon) estas, kiel ni diris, la deveno kaj sinelmontro de la Sankta Spirito kaj la Vorto, kiu estas de Dio. Kiel estas dirite en la Evangelio de S-ta Johano, “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio”; sekve la Sankta Spirito kaj la Vorto estas sinelmontroj de Dio. La Spirito kaj la Vorto signifas la diajn perfektecojn, kiuj aperis en la Realeco de Kristo, kaj tiuj perfektecoj estis kun Dio; tiel la suno aperigas sian tutan gloron en spegulo. Ĉar la Vorto ne signifas la korpon de Kristo, sed la diajn perfektecojn, aperigajn en li. Ĉar Kristo estis kiel klara spegulo, turnita al la Suno de l’ Realeco; kaj la perfektecoj de la Suno de l’ Realeco, t.e. ĝia lumo kaj varmo, estis videblaj kaj klaraj en ĝi. Se ni rigardas en la spegulon, ni vidas la sunon kaj diras: ĝi estas la suno.  Tial la Vorto kaj la Sankta Spirito, kiuj signifas la perfektecojn de Dio, estas diaj sinelmontroj. Tia estas la signifo de la verso en la Evangelio, kiu diras: “La Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio”; ĉar la diaj perfektecoj ne diferencas de la Esenco de l’ Unueco. La perfektecoj de Kristo estas nomataj la Vorto, ĉar ĉiuj estaĵoj estas en la kondiĉo de literoj, kaj unu litero ne havas kompletan signifon, dum la perfektecoj de Kristo havas la potencon de vorto, ĉar el vorto oni povas konkludi kompletan perfektecojn, tial ĝi estis kiel vorto. Kial? Ĉar li estas la sumo de ĉiuj perfektaj signifoj. Jen kial li estas nomata la Vorto.

 

5

 

Kaj sciu, ke la deveno de la Vorto kaj de la Sankta Spirito, kiu estas deveno kaj apero per elaperiĝo, ne devas esti komprenata en la senco, ke la Realeco de Dio iĝis dispartigita aŭ multobligita, aŭ ke ĝi malsuprenvenis el la altaĵoj de sankteco kaj pureco. Dio gardu! Se pura kaj impresebla spegulo estos turnita al la suno, la lumo kaj varmo, la formo kaj bildo de la suno brilegos en ĝi kun tia forto de sinelmontro, ke se rigardanto diros pri la suno, brile videbla en la spegulo: “Ĝi estas la suno”, ĝi estos vero. Malgraŭ tio la spegulo estas spegulo, kaj la suno estas suno. La Sola Suno, eĉ se ĝi aperas en multaj speguloj, estas unu. Ĝia stato prezentas nek restadon aŭ eniradon, nek miksiĝon aŭ malsuprenvenadon; ĉar enirado, restado, malsuprenvenado, elfluado kaj miksiĝo estas necesaĵoj kaj karakterizaĵoj de korpoj, ne de spiritoj; kiom do malpli ili apartenas al la sanktigita kaj pura Realeco de Dio. Dio estas for de ĉio, kio ne konformas kun Lia pureco kaj Lia altega kaj nobla sankteco.

 

6

 

La Suno de l’ Realeco, kiel ni diris, estis ĉiam en unu kondiĉo; ne ekzistas por ĝi ŝanĝoj nek aliiĝoj, nek transformiĝoj nek sortoturnoj. Ĝi estas eterna kaj ĉiama. Sed la Sankta Realeco de la Vorto de Dio estas en la kondiĉo de pura, impresebla kaj brilanta spegulo; la varmo, la lumo, la bildo kaj similaĵo, t.e. la perfektecoj de la Suno de l’ Realeco, aperas en ĝi. Pro tio Kristo diris en la Evangelio: “La Patro estas en la Filo”, t.e. la Suno de l’ Realeco aperigas sin en la spegulo. Gloro estu al Tiu, kiu brilis sur tiun Sanktan Realecon, kiu estas sanktigita inter estaĵoj!

 

LV.

 

ANIMO, SPIRITO KAJ MENSO.

 

1

 

Demando. – Kia estas la diferenco inter menso, spirito kaj animo?

 

2

 

Respondo. – Ni klarigis antaŭe, ke la spirito estas dividita ĝenerale en kvin kategoriojn: la vegetaĵa spirito, la besta spirito, la homa spirito, la spirito de kredo, kaj la Sankta Spirito.

 

3

 

La vegetaĵa spirito estas la kreskopovo, kiu estas efektivigita en semo pro influo de aliaj ekzistaĵoj!

 

4

 

La besta spirito estas la povo de ĉiuj sentoj, kiu estas realigita pro kombiniĝo kaj sinmikso de elementoj; kiam tiu kombinaĵo malkombiniĝas, la povo ankaŭ pereas kaj neniiĝas. Oni povas kompari ĝin al lampo: kiam ni kombinos olivoleon, meĉon kaj fajron, ĝi estos lumigita, kaj kiam tiu kombinaĵo estos disigita, t.e. kiam la kombinitaj partoj estos disigitaj, ankaŭ la lampo estos estingita.

 

5

 

La homa spirito, kiu distingas homon de besto, estas la saĝohava animo, kaj tiuj ĉi du nomoj – la homa spirito kaj la saĝohava animo – havas la saman signifon. Tiu spirito, kiu, laŭ la esprimo de filozofoj, estas saĝohava animo, ampleksas ĉiujn estaĵojn, kaj kiom nur la homa kapableco permesas, malkovras la realecojn de aferoj kaj ekscias pri iliaj proprecoj kaj efikoj, kaj pri kvalitoj kaj ecoj de estaĵoj. Sed se la spirito de kredo ne helpus la homan spiriton, la lasta ne ekkonus la diajn sekretojn kaj la ĉielajn realaĵojn. Ĝi estas kiel spegulo, kiu, kvankam pura, polurita kaj brilanta, bezonas tamen ankoraŭ lumon. Se ne respeguliĝas en ĝi radio de la suno, ĝi ne povas malkovri la ĉielajn sekretojn.

 

6

 

Sed la menso estas la povo de homa spirito. Spirito estas lampo; menso estas la lumo, kiu brilas el la lampo. Spirito estas arbo, kaj menso estas la frukto. Menso estas la perfektaĵo de spirito kaj ĝia esenca kvalito, kiel la sunradioj estas la esenca nepraĵo de la suno.

 

7

 

Tiu ĉi klarigo, kvankam mallonga, estas kompleta; tial meditu pri ĝi, kaj, se Dio volos, vi ekkonos la detalojn.

 

LVI.

 

LA FIZIKAJ POVOJ KAJ LA INTELEKTAJ POVOJ.

 

1

 

En homo ekzistas kvin ekstera povoj, kiuj estas rimedoj de perceptado, t.e. per tiuj kvin povoj homo perceptas materialajn estaĵojn. Tio estas: vido, kiu perceptas videblajn formojn, aŭdo, kiu perceptas aŭdeblajn sonojn, flaro, kiu perceptas odorojn, gusto, kiu perceptas nutraĵojn, kaj tuŝo, kiu estas en ĉiuj partoj de la korpo, kaj perceptas tuŝeblajn ekzistaĵojn.

 

2

 

Homo havas ankaŭ spiritajn povojn: imagon, kiu konceptas aferojn, penson, kiu meditas pri realecoj, komprenon, kiu komprenas realecojn, memoron, kiu fiksas kion ajn homo imagas, pensas kaj komprenas. La perilo inter la kvin eksteraj povoj kaj la internaj povoj estas la sento, kiun ili ĉiuj posedas, t.e. la sento, kiu agas inter la eksteraj povoj kaj internaj povoj kaj transdonas al la internaj povoj ĉion, kion ekkonas la eksteraj sentoj. Ĝi estas nomata la komuna kapablo, ĉar ĝi servas kiel komunikilo inter la eksteraj kaj internaj povoj, kaj pro tio estas komuna al la eksteraj kaj internaj povoj.

 

3

 

Ekzemple vido estas unu el la eksteraj povoj; ĝi vidas kaj perceptas tiun ĉi floron kaj komunikas la percepton al la interna povo – la komuna kapablo – kiu transdonas la percepton al la povo de imago, kiu siavice transdonas ĝin al la povo de penso; la povo de penso konsideras, kaj, perceptinte la realecon, komunikas ĝin al la povo de komrpeno; la kompreno, kompreninte ĝin, donas la bildon de la perceptita objekto al la memoro, kaj la memoro tenas ĝin en sia tenejo.

 

4

 

La eksteraj povoj estas kvin: la povo de vido, de aŭdo, de gusto, de flaro kaj de tuŝo.

 

5

 

La internaj povoj ankaŭ estas kvin: la komuna kapablo, kaj la povoj de imago, penso, kompreno kaj memoro.

 

LVII.

 

KAŬZOJ DE LA DIFERENCOJ INTER HOMAJ KARAKTEROJ.

 

1

 

Demando. – Kiom da specoj de karaktero homo havas, kaj kio estas la kaŭzo de la diferencoj kaj diversecoj de homoj?

 

2

 

Respondo. – Li havas denaskan karakteron, hereditan karakteron kaj akiritan karakteron, ricevitan dank’ al edukado.

 

3

 

Koncerne la denaskan karakteron, kvankam la kreaĵo de Dio estas pure bona, tamen la diverseco de la naturaj kvalitoj en homo devas de la diferenco de grado; ĉiuj estas bonegaj, sed ili estas tiaj pli aŭ malpli multe, konforme al la grado. Tiel ĉiuj homoj posedas inteligentecon kaj kapablecojn, sed la inteligenteco, kapablecoj kaj indeco de homoj estas malsamaj. Tio estas evidenta.

 

4

 

Prenu, ekzemple, kelkajn infanojn el unu familio, el unu loko, el unu lernejo, instruatajn de sama instruisto, nutratajn per sama manĝaĵo, en sama klimato, kun samaj vestoj, kaj lernantajn samajn objektojn. Estas certe, ke inter tiuj infanoj kelkaj estos progresemaj en lernado, aliaj estos mezkapablaj, kaj kelkaj malkapablaj. El tio estas klare, ke en la originala naturo estas diferenco de grado kaj diverseco de indeco kaj kapableco. Tiu diferenco ne signifas bonon aŭ malbonon, sed ĝi estas simple diferenco de grado. Unu havas la plej altan gradon, alia la mezan gradon, kaj alia la plej malaltan gradon. Tiel ekzistas homo, kaj ekzistas besto, vegetaĵo kaj mineralo – sed la gradoj de tiuj kvar ekzistoj diferencas. Kia diferenco estas inter la ekzisto de homo kaj tiu de besto! Tamen la ambaŭ estas en ekzisto. Estas evidente, ke en ekzisto estas diferencoj de gradoj.

 

5

 

La diverseco de hereditaj kvalitoj devenas de forteco aŭ malforteco de la konstruo; t.e. kiam la ambaŭ gepatroj estas malfortaj, la infanoj estos malfortaj; se ili estas fortaj, la infanoj estos fortaj. Tiel same pureco de la sango havas grandan signifon; ĉar pura ĝermo ests kiel altkvalita trunko por kreskaĵoj kaj bestoj. Vi vidas, ekzemple, ke infanoj, naskitaj de malforta patro kaj malforta patrino, havas nature malfortan konstruon kaj malfortajn nervojn; ili estas afliktiĝemaj kaj havas nek paciencon, nek eltenemon, nek decidecon, nek persistecon, kaj ili estos ekscitiĝemaj; ĉar infanoj heredas la malfortecon kaj mankojn de siaj gepatroj.

 

6

 

Krom tio speciala beno estas donita al kelkaj familioj kaj al kelkaj generacioj. Tiel speciala beno estas, ke el la posteularo de Abrahamo naskiĝis ĉiuj profetoj de la idoj de Izraelo. Dio donis benon al tiu gento, al Moseo flanke de la patro kaj patrino, al Kristo de la patrina linio, kaj ankaŭ al Mahometo kaj Báb, kaj al ĉiuj profetoj kaj Sanktaj Malkaŝantoj de Izraelo.

 

7

 

Estas do videble, ke heredita karaktero ankaŭ ekzistas, kaj tiagrade, ke se homoj ne konformas per la karakteroj al sia origino, kvankam ili apartenas fizike al tiu gento, ili ne estas konsiderataj kiel membroj de la familio, kiel Kanaan[7], kiu ne estas kalkulata kiel apartenanta al la idaro de Nona.

 

8

 

Sed la diferenceco de la kvalitoj rilate al kulturo estas tre granda, ĉar edukado havas grandan efikon. Dank’ al edukado nescianto iĝas instruita, timulo iĝas brava; dank’ al kulturado malrekta branĉo iĝas rekta, acida, maldolĉa frukto el montaroj kaj arbaroj iĝas dolĉa kaj bongusta, kaj kvinpetala floro iĝas centpetala. Dank’ al edukado sovaĝaj popoloj iĝas civilizitaj, kaj eĉ bestoj malsovaĝiĝas. Oni devas konsideri edukadon plej grava; ĉar kiel malsanoj de la mondo de korpoj estas treege infektaj, tiel same kvalitoj de spirito kaj koro estas treege infektaj. La efiko de edukado estas universala kaj la diferencoj, kiujn ĝi kaŭzas, estas grandegaj.

 

9

 

Eble iu diros, ke se la kapableco kaj indeco de homoj estas malegalaj, pro tio la diferencoj de kapableco kaŭzas sendube la diferencojn de karakteroj.[8]

 

10

 

Sed ne estas tiel: ĉar kapableco estas duspeca: natura kapableco kaj akirita kapableco. La unua, kiu estas kreaĵo de Dio, estas pure bona – en la kreaĵo de Dio ne estas malbono; sed la akirita kapableco estas la kaŭzo de la apero de malbono. Ĉar, ekzemple, Dio kreis ĉiujn homojn tiel, kaj donis al ili tian konstruon, ke sukero kaj mielo estas por ili bona, kaj veneno estas malbona kaj detrua. Tiu ĉi naturo kaj konstruiteco estas denaska, kaj Dio donis ĝin egale al ĉiuj homoj. Sed homo komencas iom post iom kutimiĝadi al veneno, uzante iom da ĝi ĉiutage kaj grade pligrandigante la kvanton, ĝis li atingas tian punkton, ke li ne povas vivi sen gramo da opio ĉiutage. La natura kapableco estas tiamaniere tute renversita. Oni ne kritikas malvirtulojn pro iliaj denaskaj kapablecoj kaj naturo, sed pli ĝuste pro la akiritaj kapablecoj kaj naturo.

 

11

 

En la kreaĵo ne ekzistas malbono; ĉio estas bona. Kelkaj kvalitoj kaj ecoj, denaskaj en certaj homoj kaj ekstervide mallaŭdindaj, ne estas efektive tiaj. Ekzemple se vi vidas en suĉinfano de la komenco de ĝia vivo signojn de deziremo, de koleremo kaj de malbonhumoremo. Oni povus do diri, ke bone kaj malbone estas denaskaj en la realeco de homo, kaj tio ĉi estas kontraŭ la pura boneco de la naturo kaj kreaĵo. La respondo al tio estas, ke deziremo, kies esenco estas deziri ion pli, estas kvalito laŭdinda, se ĝi estas taŭge uzata. Tiel se homo deziras akiri pli da scio kaj instruiteco, aŭ esti kompatema, grandanima kaj justa, tio estas plej laŭdinda. Se li verŝas sian koleron kaj indignon kontraŭ sangamaj tiranoj; kiuj estas kvazaŭ kruelaj bestoj, tio estas tre laŭdinda; sed se li ne uzas tiujn kvalitojn en la ĝusta maniero, ili estas mallaŭdindaj.

 

12

 

Estas do klare, ke en la kreaĵo kaj naturo malbono entute ne ekzistas; sed kiam la naturaj kvalitoj de homo estas uzataj en kontraŭleĝa maniero, ili estas mallaŭdindaj. Tiel se riĉa kaj grandanima persono donas ian monsumon al malriĉulo, por ke li kontentigu siajn necesaĵojn, kaj la malriĉulo elspezas tiun sumon por kontraŭleĝaj celoj, tio ĉi estas mallaŭdinda. Pro tio estas klare, ke la kreaĵo estas pure bona. Konsideru, ke la plej malbona kvalito kaj la plej abomena trajto, kiu estas la fundamento de ĉia malbono, estas mensogo. Oni ne povas imagi ekziston de pli malbona kaj pli kondamninda kvalito; ĝi detruas ĉiujn homajn perfektecojn kaj estas kaŭzo de sennombraj malvirtoj. Ne ekzistas trajto pli malbona, ol mensogo; ĝi estas la fundamento de ĉia malbono. Malgraŭ ĉio tio, kiam kuracisto konsolas malsanulon, dirante: “Dank’ al Dio vi fartas pli bone kaj esperable vi resaniĝos”, kvankam tiuj ĉi vortoj estas kontraŭaj al la vero, ili povas tamen esti konsolo por la malsanulo kaj krizigi la malsanon. Tio ĉi ne estas mallaŭdinda.

 

13

 

La demando nun estas plene klarigita. Salutojn!

 

 

LVIII.

 

LA GRADOJ DE SCIO, POSEDATA DE HOMO KAJ DE LA DIAJ

MALKAŜANTOJ.

 

1

      

Demando. – Kian gradon havas la inteligenteco de la homa mondo, kaj kiaj estas ĝiaj limoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke inteligenteco diferenciĝas; la plej malalta grado de inteligenteco estas tiu de bestoj, tio estas iliaj naturaj sentoj, kiuj aperas dank’ al la sentopovoj, kaj formas la tiel nomatan sentadon. La saĝohava animo de homo estas kreaĵo de Dio; ĝi ampleksas kaj superas aliajn kreaĵojn; ĉar ĝi estas pli nobla kaj pli distingita, ĝi entenas aĵojn. La povo de saĝohava animo povas malkovradi la realecojn de aferoj, kompreni la proprecojn de estaĵoj kaj penetradi la misterojn de l’ ekzisto. Ĉiuj konoj, scioj, artoj, mirindaĵoj, institucioj, malkovroj kaj enterprenoj ekzistas pro la ekzercata inteligenteco de saĝohava animo. Estis tempo, kiam ili estis nekonataj, gardotenataj misteroj kaj kaŝitaj sekretoj; la saĝohava animo iom post iom malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco kaj kaŝiteco en la regnon de videbleco. Ĝi estas la plej granda povo de inteligenteco en la mondo de l’ naturo, kiu de sur sia plej alta flugnivelo komprenas la realecojn, proprecojn kaj efektivecojn de enmondaj estaĵoj.

 

3

 

Sed la universala dia menso, kiu estas ekster la naturo, estas malavaraĵo de la Antaŭekzista Potenco. Tiu universala menso estas dia; ĝi ampleksas ekzistantajn realecojn kaj ricevas lumon pri la misteroj de Dio. Ĝi estas konscia povo, ne povo de esplorado kaj ekzamenado. La intelekta povo de la mondo de l’ naturo estas povo de esplorado, kaj dank’ al sia ekzamenado ĝi malkovras la realecojn de estaĵoj kaj la proprecojn de ekzistaĵoj; sed la ĉiela intelekta povo, kiu estas ekster la naturo, ampleksas aĵojn kaj havas scion pri aĵoj, konas ilin, komprenas, scias la misterojn, realecojn kaj diajn signifojn kaj estas malkovranto de kaŝitaj veroj de la Regno. Tiu dia intelekta povo estas speciala apartenaĵo de la Sanktaj Malkaŝantoj kaj Tagiĝ-lokoj de profeteco; radio de tiu lumo falas sur la spegulojn de la koroj de justuloj kaj kvanto kaj parto de tiu povo venas al ili pere de la Sanktaj Malkaŝantoj.

 

 

4

 

La Sanktaj Malkaŝantoj havas tri kondiĉojn: la fizikan kondiĉon, la kondiĉon de la saĝohava animo kaj tiun de la sinmalkaŝo de perfektecoj kaj de la dia brilego. La korpo komprenas aferojn konforme al la grado de sia kapableco en la fizika mondo, kaj pro tio en kelkaj okazoj ĝi elmontras fizikan malfortecon. Ekzemple: “Mi estis dormanta kaj senkonscia, la blovo de Dio pasis super mi kaj vekis min kaj ordonis al mi proklami la Vorton”; aŭ kiam Kristo en la trideka jaro de sia vivo estis baptita kaj la Sankta Spirito malsuprenvenis sur lin; antaŭe la Sankta Spirito ne malkaŝis sin en li. Ĉio tio koncernas la korpan staton de la Malkaŝantoj; sed ilia ĉiela stato ampleksas ĉion, konas ĉiuj misterojn, malkovras ĉiujn signojn, kaj regas ĉion; tiel same estas tiel antaŭ, kiel post ilia misio. Pro tio Kristo diris: “Mi estas Alfo kaj Omego, la unua kaj la lasta”: t.e. neniam estis kaj neniam estos en mi ia ŝanĝo.

 

LIX.

 

LA HOMA KONO DE DIO.

 

1

 

Demando. – Ĝis kia grado la homa intelekto povas kompreni Dion?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi demando postulas multan tempon, kaj klarigi ĝin ĉe la tablo ne estas facile; tamen ni parolos pri ĝi mallonge.

 

3

 

Sciu, ke estas du specoj de kono: la kono de la esenco de afero, kaj la kono de ĝiaj kvalitoj. Ni ekkonas la esencon de afero laŭ ĝiaj kvalitoj; alie ĝi restas nekonata kaj kaŝita.

 

4

 

Dum nia kono de aferoj, eĉ de kreitaj kaj limhavaj aĵoj, estas kono de iliaj kvalitoj, kiel estas eble kompreni la esencon mem de la Dia Realeco, kiu estas senlima? Ĉar ni komprenas ne la substancon de la esenco de aĵo, nur ĝiajn kvalitojn. Ekzemple la subtancon de la suno ni ne konas, sed ni komprenas ĝin laŭ ĝiaj kvalitoj, kiuj estas la varmo kaj la lumo. La substanco de la esenco de homo estas por ni nekonata kaj nekomprenebla, sed ĝi estas karakterizita kaj konata pro siaj kvalitoj. Tiel ĉio estas konata al ni per siaj kvalitoj, ne per sia esenco. Kvankam la menso ampleksas ĉion, kaj eksteraj estaĵoj estas de ĝi ampleksataj, tamen tiuj estaĵoj estas nekonataj rilate al sia substanco; ili estas konataj rilate al siaj kvalitoj.

 

5

 

Kiel do la eternan, ĉiaman Sinjoron, kiu estas sanktigita de kompreno kaj koncepto, ni povas koni laŭ Lia esenco? Tio signifas, ke ĉar ni povas koni aferojn nur laŭ iliaj kvalitoj, ne laŭ la esenco, estas certe, ke la Dia Realeco estas por ni nekonebla koncerne la esencon, kaj ke ĝi estas konata nur koncerne siajn atributojn. Krom tio kiel povas pasema realeco ampleksi la Antaŭekzistan Realecon? Ĉar kompreno estas rezulto de amplekso – amplekso devas esti, por ke kompreno havu la lokon – kaj la Esenco de Unueco ĉirkaŭas ĉion, sed ne estas mem ĉirkaŭata.

 

6

 

Ankaŭ la diferenco de la kondiĉoj en la mondo de estaĵoj estas barilo kontraŭ kompreno. Ekzemple: tiu ĉi mineralo apartenas al la minerala regno; kiom ajn ĝi supreniĝus, ĝi neniam komprenos la kreskopovon. Kreskaĵoj, arboj, kiom ajn ili progresus, ne povas imagi la vidpovon kaj la aliajn sentopovojn; kaj bestoj ne povas prezenti al si la staton de homo, t.e. liajn spiritajn povojn. La diferenco de la kondiĉoj estas barilo kontraŭ scio; la malpli alta grado ne povas kompreni la pli altan gradon. Kiel do pasema realeco povus kompreni la Antaŭekzistan Realecon? Koni Dion signifas do koni kaj kompreni Liajn atributojn, ne Lian Realecon. Tiu kono de la atributoj estas ankaŭ proporcia al la kapableco kaj povo de homo; ĝi ne estas absoluta. La tasko de filozofio estas kompreni la antaŭekzistajn atributojn nur en la limoj de la homa kapableco. La mistero de Dio estas sanktigita kaj purigita de la kompreno de estaĵoj, ĉar ĉio, kio venas en imagon, estas tio, kion homo komprenas, kaj la homa kompreneblo ne ampleksas la Realecon de la Dia Esenco. Ĉio, kion homo kapablas kompreni, estas la atributoj de Dio, kies radiado aperas kaj estas videbla en mondoj kaj animoj.

 

7

 

Kiam ni rigardas mondojn kaj animojn, ni vidas mirindajn signojn de la diaj perfektecoj, klarajn kaj videblajn; ĉar la realeco de estaĵoj pruvas la Universalan Realecon. Oni povas kompari la Realecon de Dio al la suno, kiu de la altaĵo de sia grandiozeco brilas sur ĉiujn horizontojn, kaj ĉiu horizonto kaj ĉiu estaĵo ricevas partodonon de ĝia radiado. Se tiu lumo kaj radioj ne ekzistus, estaĵoj ne ekzistus; ĉiu estaĵo ion esprimas kaj ricevas ian radion kaj parton de tiu lumo. La lumoj de la perfektecoj, malavaraĵoj kaj atributoj de Dio brilas kaj radias el la realeco de Homo Perfekta, t.e. la Unikulo, la universala Malkaŝanto de Dio. Aliaj estaĵoj ricevas nur unu radion, sed la universala Malkaŝanto estas spegulo por tiu Suno, kiu aperas kaj elmontras sin en ĝi kun ĉiuj perfektecoj, atributoj, signoj kaj mirindaĵoj.

 

8

 

La kono de la Realeco de Dio estas neebla kaj neatingebla, sed la kono de la Malkaŝantoj de Dio estas la kono de Dio; ĉar la malavaraĵoj, briloj kaj diaj atributoj estas videblaj en ili. Tial se homo akiras la konon de la Malkaŝanto de Dio, li akiras la konon de Dio; kaj se li malzorgas la konon de la Sankta Malkaŝanto, li estas senigita de la kono de Dio. Estas do certigite kaj pruvite, ke la Sanktaj Malkaŝantoj estas centroj de la malavareco, signoj kaj perfektecoj de Dio. Benitaj estas tiuj, kiuj ricevas la lumon de la diaj malavaraĵoj el la lumplenaj Tagiĝ-lokoj.

 

9

 

Ni esperas, ke la amikoj de Dio, kiel altira forto, ĉerpos tiujn malavaraĵojn el la fonto mem, kaj ke ili levos sin kun tia lumigiteco kaj signoj, ke ili estos klaraj pruvoj de la Suno de l’ Realeco.

 

LX.

 

LA SENMORTECO DE LA SPIRITO.

 

1

 

Pruvinte, ke la spirito de homo ekzistas[9], ni devas pruvi ĝian senmortecon.

 

2

 

La senmorteco de la spirito estas menciita en la Sanktaj Libroj; ĝi estas la fundamenta bazo de la diaj religioj. La punoj kaj rekompencoj estas konceptataj kiel duspecaj. Unue, la punoj kaj rekompencoj de tiu ĉi vivo, due – en la alia mondo. Sed la paradizo kaj infero de kreaĵo estas troveblaj en ĉiuj mondoj de Dio, ĉu en tiu ĉi mondo, aŭ en la spiritaj, ĉielaj mondoj. Akiri tiujn rekompencojn signifas akiri la eternan vivon. Jen kial Kristo diris: “Agadu en tia maniero, ke vi trovu la eternan vivon kaj ke vi estu naskitaj el akvo kaj la spirito, por ke vi eniru la Regnon.”

 

3

 

La rekompencoj de tiu ĉi vivo estas la virtoj kaj perfektecoj, kiuj beligas la realecon de homo. Ekzemple li estis malluma, kaj iĝas lumplena, li estis senscia kaj iĝas saĝa, li estis senatenta kaj iĝas atenta, li estis dormanta kaj iĝas maldormanta, li estis morta kaj iĝas viva, li estis blinda kaj iĝas vidanta, li estis surda kaj iĝas aŭdanta, li estis tera kaj iĝas ĉiela, li estis materiala kaj iĝas spirita. Per tiuj rekompencoj li atingas spiritan naskiĝon kaj iĝas nova kreaĵo. Li iĝas ekzemplo de la verso en la Evangelio, en kiu estas dirite pri la disĉiploj, ke ili naskiĝis nek el sango, nek el volo de homo, nek el volo de karno, sed el Dio[10]: t.e. ili estis savitaj de la bestaj trajtoj kaj kvalitoj, kiuj estas la trajtoj de la homa naturo, kaj iĝis karakterizitaj per la diaj trajtoj, kiuj estas la malavaraĵo de Dio; tia estas la signifo de la dua naskiĝo. Por tiaj homoj ne ekzistas torturo pli granda, ol esti forvualita de Dio, nek puno pli severa, ol korpemaj malvirtoj, mallumaj kvalitoj, malalteco de la naturo, profundiĝo en korpaj deziroj. Kiam per la lumo de kredo ili estas savitaj el la mallumo de tiuj malvirtoj, lumigitaj per la radiado de la Suno de l’ Realeco kaj nobligitaj per ĉiuj virtoj, ili taksas tion kiel la plej grandan rekompencon kaj scias, ke tio estas la vera paradizo. Simile ili konsideras, ke la spirita puno, t.e. la torturo kaj puno de kreaĵo estas esti subigita al la mondo de l’ naturo, esti forvualita de Dio, esti bruta kaj senscia, fali en korpajn ĝuojn, esti absorbita per bestaj malfortecoj, esti karakterizita per mallumaj kvalitoj, kiel mensogemo, tiraneco, krueleco, alligiteco al la mondaj aferoj, kaj esti profundiĝinta en satanajn ideojn; por ili tio ĉi estas la plej grandaj punoj kaj torturoj.

 

4

 

Simile la rekompencoj de la alia mondo estas la eterna vivo, klare menciita en ĉiuj Sanktaj Libroj, la diaj perfektecoj, la eternaj malavaraĵoj kaj ĉiama feliĉo. La rekompencoj de la alia mondo estas la perfektecoj kaj la paco, kiun oni atingas en la spirita mondo post forlaso de tiu ĉi mondo, dum la rekompencoj de tiu ĉi vivo estas la efektivaj lumdonaj perfektecoj, kiuj realiĝas en tiu ĉi mondo kaj kiuj estas la kaŭzo de la eterna vivo, ĉar ĝuste el ili konsistas la progreso de estaĵo. Ĝi similas al homo, kiu trapasas el la embria mondo en la maturecon, kaj fariĝas ekzemple de la vortoj: “Benata estu Dio, la plej bona el Kreantoj”. La rekompencoj de la alia mondo estas paco, spiritaj favoroj, diversaj spiritaj donacoj en la Regno de Dio, plenumo de la deziroj de l’ koro kaj animo kaj renkontiĝo kun Dio en la mondo de eterneco. Tiel same la punoj de la alia mondo, t.e. la turmentoj de la alia mondo estas senigo de specialaj diaj benoj kaj absolutaj malavaraĵoj kaj falo en la plej malaltajn gradojn de l’ ekzisto. Kiu estas senigita de tiuj diaj favoroj, kvankam li daŭre ekzistas post la morto, estas konsiderata kiel morta de la anaro de l’ vero.

 

5

 

La logika pruvo de la senmorteco de la spirito estas tio, ke nenia signo povas veni el neekzistanta estaĵo; ĝi signifas, ke estas neeble, ke absoluta neekzisto aperigu signojn, ĉar la signoj estas sekvoj de ekzisto, kaj sekvo dependas de la ekzisto de kaŭzo. Tiel el neekzistanta suno nenia lumo povas radii, sur neekzistanta maro aperas neniaj ondoj, neekzistanta nubo verŝas nenian pluvon, neekzistanta arbo kreskigas nenian frukton, neekzistanta homo nenion elmontras aŭ produktas. Pro tio, kiam nur aperas signoj de ekzisto, ili pruvas, ke la posedanto de la signoj estas en ekzisto.

 

6

 

Konsideru, ke hodiaŭ la Regno de Kristo ekzistas: kiel povus neekzistanta reĝo aperigi tiel grandan regnon? Ek neekzistanta maro kiel povus ondoj levi sin tiel alten? El neekzistanta ĝardeno kiel povus esti disblovitaj tiaj aromoj? Konsideru, ke nenia rezulto, postsigno aŭ efiko restas post iu estaĵo, post kiam ĝiaj membroj estas malkunigitaj kaj ĝiaj elementoj malkombinitaj, ĉu ĝi estus mineralo, vegetaĵo aŭ besto. Nur la homa realeco kaj la spirito de homo post dispartigo de la membroj, malkunigo de la atomoj kaj neniigo de la kombino daŭre restas kaj daŭre efikas kaj potencas.

 

7

 

Tiu ĉi demando estas treege subtila; konsideru ĝin atente. La prezentata de ni pruvo estas logika pruvo, kiun saĝulo pesu per la pesilo de logiko kaj justeco. Sed kiam la spirito de homo ĝojĝuos kaj estos altirita al la Regno de Dio, kiam la interna vido malfermiĝos, la spirita aŭdo fortiĝos kaj la spiritaj sentoj ekregos, li ekvidos la senmortecon de la spirito tiel klare, kiel la sunon, kaj ĉirkaŭos lin la ĝojnovaĵoj kaj signoj de Dio.

 

8

 

Morgaŭ ni prezentos pluajn pruvojn.

 

LXI.

 

LA SENMORTECO DE LA SPIRITO (II).

 

1

 

Hieraŭ ni okupis nin per priparolado de la senmorteco de la spirito. Sciu, ke la povo kaj kompreno de la homa spirito estas duspecaj, t.e. ili perceptas kaj laboras en du diversaj manieroj. Unu maniero estas per la iloj kaj organoj: tiel per la okulo ĝi vidas, per la orelo ĝi aŭdas, per la lango ĝi parolas. Tia estas la laborado de la spirito kaj la perceptado de la homa realeco per la organoj. Ni do diras, ke la spirito estas vidanta – dank’ al la okuloj; la spirita estas aŭdanta – dank’ al la oreloj; la spirito estas parolanta – dank’ al la lango.

 

2

 

La aliaj sinelmontroj de la povoj kaj agoj de la spirito estas sen iloj kaj organoj. Ekzemple en la stato de dormo ĝi vidas sen okuloj, ĝi aŭdas sen oreloj, ĝi parolas sen lango, ĝi kuras sen piedoj. Mallonge dirante, tiuj agoj okazas en la mondo de dormo, kaj ĝia signifo kompreniĝas du jarojn poste en konformaj okazaĵoj. Tiel same kiel ofte okazas, ke demando, kiun oni ne povas solvi en la mondo de maldormo, estas solvita en la mondo de sonĝoj. En maldormo la okulo vidas nur en mallonga distanco, sed en sonĝoj persono, trovante sin en la Oriento, vidas la Okcidenton; maldorme lid vidas la estantecon, en dormo li vidas la estontecon. En maldormo, dank’ al la rimedoj de rapida komunikado, li povas travojaĝi maksimume nur dudek farsakojn[11] hore; en dormo en daŭro de palpebrumo li trapasas la Orienton kaj la Okcidenton. Ĉar la spirito vojaĝas en du diversaj manieroj: sen iloj – tio ĉi estas la spirita vojaĝado, kaj per iloj – tio ĉi estas la materiala vojaĝado: kiel birdo, kiu mem flugas, kaj tiuj, kiuj estas transportataj.

 

3

 

Dum dormo la korpo estas kvazaŭ morta: ĝi ne vidas nek aŭdas, ĝi ne sentas, ne konscias nek perceptas: t.e. la povoj de homo estas senaktiviĝintaj, sed la spirito vivas kaj ekzistas. Ne, ĝia penetremo kreskas, ĝia flugo estas pli alta kaj ĝia inteligenteco pli granda. Pensi, ke post la morto de la korpo la spirito neniiĝas, estas same, kiel imagi, ke birdo en kaĝo pereos, se la kaĝo estos rompita, kvankam la birdo nenion devas timi pro detruo de la kaĝo. Nia korpo estas kiel la kaĝo, kaj nia spirito kiel la birdo. Ni vidas, ke sen la kaĝo la birdo flugas en la mondo de dormo; tial, kiam la kaĝo estos rompita, la birdo restos kaj ekzistos: ĝiaj sentoj estos eĉ pli povohavaj, ĝia perceptemo pli potenca kaj ĝia feliĉo pli granda. Vere, el la infero ĝi atingas la paradizon de ĝojoj, ĉar por dankema birdo ne ekzistas paradizo pli granda, ol libereco for de kaĝo. Jen kial kun grandega ĝojo kaj feliĉo martiroj rapidas al la ebenaĵoj de ofero.

 

4

 

En maldormo la okuloj de homo vidas maksimume je unu horo de distanco[12], ĉar pro la perado de la korpo la vidpovo estas tiamaniere limigita, sed per la interna vido kajla mensa okulo li vidas Amerikon kaj povas vidi tion, kio tie estas, rimarki la kondiĉojn de aĵoj kaj organizi aferojn. Se do la spirito estus identa kun la korpo, estus necese, ke la interna vidpovo estu ankaŭ en la sama proporcio. Tial estas klare, ke la spirito estas io alia, ol la korpo, kaj ke la birdo estas io alia, ol la kaĝo, kaj ke la spirita penetropovo estas pli forta sen la perado de la korpo. Nun, se ilo estas forlasita, la posedanto de la ilo laboras plue. Ekzemple se plumo estas forlasita aŭ rompita, la skribanto restas viva kaj sur sia loko; se domo estas ruinigita, ĝia posedanto estas viva kaj ekzistanta. Tio ĉi estas unu el la logikaj pruvoj de la senmorteco de la spirito.

 

5

 

Jen la alia: la korpo estas malforta, aŭ peza, aŭ malsana, aŭ ĝi resaniĝas; ĝi estas laca, aŭ ripozinta; kelkfoje ĝia mano aŭ piedo estas amputita, aŭ ĝia fizika povo estas kripligita; ĝi blindiĝas aŭ surdiĝas aŭ mutiĝas; ĝiaj membroj povas esti paralizitaj; mallonge dirante, la korpo povas suferi ĉiajn malperfektecojn. Malgraŭ tio la spirito en sia origina stato, en sia propra spirita perceptopovo, estas eterna kaj konstanta; ĝi nek suferas ian malperfektecon, nek kripliĝas. Sed kiam la korpo estas entute subigita al malsano kaj malbontrafo, ĝi estas senigita de la malavaraĵoj de la spirito; kiel spegulo, kiu kiam ĝi rompiĝis, malpuriĝis aŭ kovriĝis per polvo, ne povas reflekti la radiojn de la suno, nek elmontradi plu ĝiajn malavaraĵojn.

 

6

 

Ni jam klarigis, ke la spirito de homo ne estas en la korpo, ĉar ĝi estas libera kaj sanktigita de eniro kaj eliro, kiuj estas korpaj kondiĉoj. La rilato inter la spirito kaj la korpo estas tia, kiel inter la suno kaj spegulo.  Mallonge dirante, la homa spirito estas en unu kondiĉo; ĝi nek malsaniĝas pro malsano de la korpo, nek resaniĝas pro ĝia resaniĝo; ĝi iĝas nek malsana, nek malforta, nek mizera, nek malriĉa, nek malpeza, nek malgranda. Tio signifas, ke ĝi ne suferas malbonon pro malfortecoj de la korpo, kaj nenia efiko vidiĝos, se eĉ la korpo malfortiĝos, se ĝiaj manoj, piedoj kaj lango estos fortranĉitaj, aŭ se ĝi perdos la aŭdon kaj vidon. Pro tio estas klare kaj certe ke la spirito estas la io alia, ol la korpo, kaj ke ĝia daŭrado estas sendependa de tiu de la korpo; kontraŭe, la spirito kun plej potenca grandeco regas en la mondo de korpo, kaj ĝia povo kaj influo estas klaraj kaj videblaj, kiel la malavaraĵo de la suno en spegulo. Sed kiam la spegulo kovras sin per polvo aŭ rompiĝas, ĝi ĉesas reflektadi la radiojn de la suno.

 

LXII.

 

PERFEKTECOJ ESTAS SENLIMAJ.

 

1

 

Sciu, ke la kondiĉoj de estado estas limigitaj ĝis la kondiĉoj de serveco, profeteco kaj Dieco, sed la diaj kaj enmondaj perfektecoj estas senlimaj, ĉar oni ne povas trovi estaĵon tiel perfektan, ke oni ne povus imagi superon. Ekzemple oni ne povas vidi rubenon en la minerala regno, rozon en la vegetaĵa regno, najtingalon en la besta regno, ne imagante, ke povus ekzisti pli bonaj ekzempleroj. Ĉar la diaj malavaraĵoj estas senfinaj, ankaŭ homaj perfektecoj estas senfinaj. Se estus eble atingi limon de perfekteco, tiam unu el la realecoj de estaĵoj povus atingi la kondiĉon de sendependeco de Dio, kaj la enmonda povus atingi la kondiĉon de la absoluta. Sed por ĉiu estaĵo ekzistas linio, kiun ĝi ne povas trapasi; t.e. tiu, kiu estas en la kondiĉo de serveco, kiom ajn li progresus en akirado de senlimaj perfektecoj, neniam atingos la kondiĉon de Dieco. Same estas kun aliaj estaĵoj: mineral, kiom ajn ĝi progresus en la minerala regno, ne povas atingi la vegetaĵan povon; same en floro, kiom ajn ĝi progresus en la vegetaĵa regno, povas aperi neniu sentopovo. Tiel tiu ĉi arĝent-mineralo ne povas akiri aŭdon aŭ vidon; ĝi povas nur plibonigi sian propran kondiĉon kaj iĝi perfekta mineralo, sed ĝi ne povas akiri la kreskopovon aŭ la povojn de la sentoj, nek atingi vivon: ĝi povas nur progresadi en siaj propraj limoj.

 

2

 

Ekzemple Petro ne povas iĝi Kristo. Ĉio, kion li povas, estas, en la kondiĉo de serveco, atingi senlimajn perfektecojn; ĉar ĉiu ekzistanta realaĵo estas kapabla al progresado. Kiel la spirito de homo post formeto de la materiala formo havas eternan vivon, certe ĉiu ekzistanta estaĵo estas kapabla al progresado; tial estas permesite peti pri progreso, pardono, kompato, bonfaro kaj benoj por homo post lia morto, ĉar estaĵo estas kapabla al progresado. Pro tio en la preĝoj de Bahá’u’lláh estas petoj pri pardono kaj senpekigo por mortintoj. Plie, same kiel homoj en tiu ĉi mondo bezonas Dion, ili ankaŭ bezonos Lin en la alia mondo. La kreaĵoj ĉiam estas en la stato de bezonado, kaj Dio estas absolute sendependa, ĉu en tiu ĉi mondo, aŭ en la venonta.

 

3

 

La riĉaĵo de la alia mondo estas proksimeco al Dio. Sekve de tio estas certe, ke al tiuj, kiuj estas proksimaj al la Dia Kortego, estas permesite porpeti, kaj ke tiu porpetado havas la aprobon de Dio. Sed porpetado en la alia mondo ne similas al porpetado en tiu ĉi mondo; ĝi estas alia afero, alia realeco, kiun oni ne povas esprimi per vortoj.

 

4

 

Se riĉulo en la tempo de sia morto testamentas donacon por malriĉuloj kaj mizeruloj kaj lasaas parton de sia havaĵo, por ke ĝi estu elspezita por ili, eble tiu ago povos esti kaŭzo de lia pardono kaj senpekigo kaj de lia progreso en la Dia Regno.

 

5

 

Ankaŭ gepatroj elportas plej grandajn malfacilaĵojn kaj zorgojn por siaj infanoj; kaj ofte, antaŭ ol la infanoj atingas la aĝon de matureco, la gepatroj foriras en la alian mondon. Malofte okazas, ke la gepatroj en tiu ĉi mondo vidas la rekompencon de la zorgoj, kiujn ili suferis por siaj infanoj. Tial la infanoj rekompence por tiuj zorgoj kaj penoj, devas elmontradi kompatemon kaj bonfaremon, kaj devas petegi pardonon kaj senpekigon por siaj gepatroj. Vi do devas, rekompence por la amo kaj afableco, kiun al vi montradis via patro, donadi pro li al malriĉuloj, kun grandega subiĝemo kaj humileco preĝi por li pardonon kaj senpekigon kaj peti pri la plejsupera kompato.

 

6

 

Estas eĉ eble, ke la kondiĉo de tiuj, kiuj mortis en peko kaj nekredo, ŝanĝos sin, t.e. ke ili iĝos objekto de pardono pro la malavareco de Dio, ne pro Lia justeco; ĉar malavareco estas donado sen merito, kaj justeco estas donado laŭ merito. Kiel ni havas ĉi tie la povon preĝi por tiuj animoj, tiel same ni havas tiun saman povon en la alia mondo, en la Regno de Dio. Ĉu ĉiuj en tiu mondo ne estas kreaĵoj de Dio? Sekve ankaŭ en tiu mondo ili povas progresi. Kiel tie ĉi ili povas ricevi lumon per siaj preĝoj, ankaŭ tie ili povas petegi pri pardono kaj ricevi lumon per petoj kaj preĝoj. Tiel do kiel animoj en tiu ĉi mondo dank’ al porpetado kaj preĝado de sanktuloj povas atingi disvolviĝon, same estas post la morto. Per siaj propraj preĝoj kaj petoj ili ankaŭ povas progresi; des pli ĝi povas okazi, kiam ili estas objekto, de porpetado de Sanktaj Malkaŝantoj.

 

 

LXIII.

 

LA PROGRESADO DE HOMO EN LA ALIA MONDO.

 

1

 

Sciu, ke nenio, kio ekzistas, restas en la stato de ripozo, t.e. ĉio estsa en movo. Ĉio aŭ kreskas, aŭ malkreskas, ĉio aŭ venas el neekzisto en ekziston, aŭ pasas el ekzisto en neekziston. Tiel tiu ĉi floro, la hiacinto, dum certa tempodaŭro estis venanta el la mondo de neekzisto en ekziston, kaj nun ĝi estas pasanta el ekzisto en neekziston. Tiu ĉi stato de movado estsa, kiel ni diras, esenca, tio estas natura; ĝi ne povas esti apartigita de estaĵoj, ĉar ĝi estas ilia esenca nepraĵo, kiel la esenca nepraĵo de fajro estas bruli.

 

2

 

Estas do tiel pruvite, ke tiu movado estsas necesa por estaĵo, kiu aŭ kreskas, aŭ malkreskas. Nun, ĉar la spirito daŭre ekzistas post la morto, ĝi nepre progresas aŭ malprogresas; kaj en la alia mondo ĉesi progresi estas egale kiel malprogresi; sed ĝi neniam forlasas sian propran kondiĉon, en kiu ĝi daŭrigas sian disvolviĝadon. Ekzemple la realeco de la spirito de Petro, kiom ajn ĝi progresus, ne atingos la kondiĉon de la Realeco de Kristo; ĝi progresas en sia propra regiono.

 

3

 

Rigardu tiun mineralon: kiom ajn ĝi povus evolui, ĝi evoluas nur en sia propra kondiĉo. Oni ne povas alkonduki kristalon al stato, en kiu ĝi atingus vidon; tio ĉi estas neebla. Same la luno, kiu estas sur la ĉielo, kiom ajn ĝi evoluus, neniam povus iĝi lumdona suno sed en sia propra kondiĉo ĝi havas apogeon kaj perigeon. Kiom ajn progresus la disĉiploj de Kristo, ili neniam povus iĝi Kristo. Vere estas, ke karbo povis iĝi diamanto, sed ili ambaŭ estas en la minerala kondiĉo kaj iliaj kombin-elementoj estas samaj.

 

LXIV.

 

LA STATO DE HOMO KAJ LIA PROGRESADO POST LA MORTO.

 

1

 

Kiam ni rigardas estaĵojn per vidhavaj okuloj, ni rimarkas, ke ili estas limigitaj al tri kategorioj, tio signifas, ke ili estas, ĝenerale, aŭ mineraloj, aŭ vegetaĵoj, aŭ bestoj; ĉiu el tiuj tri klasoj dividas sin en specojn. Homo estas la plej alta speco, ĉar li posedas la perfektecojn de ĉiuj tiuj klasoj, t.e. li havas korpon, kiu kreskas kaj kiu sentas. Krom tio, ke li havas la perfektecojn de mineralo, de vegetaĵo kaj de besto, li posedas ankoraŭ specialan eminentan econ, de kiu la aliaj estaĵoj estas senigitaj, t.e. la intelektajn perfektecojn. Pro tio homo estas la plej nobla el estaĵoj.

 

2

 

Homo estas sur la plej alta grado de materialeco, kaj ĉe la komenco de spiriteco, t.e. li estas la fino de malperfekteco kaj la komenco de perfekteco. Li estas sur la lasta grado de mallumo kaj ĉe la komenco de lumo; pro tio ĉi estis dirite, ke la kondiĉo de la homo estas la fino de nokto kaj la komenco de tago, kio signifas, ke li estas la sumo de ĉiuj gradoj de malperfekteco kaj ke li posedas la gradojn de perfekteco. Li havas la bestan flankon kaj la anĝelan flankon, kaj la celo de edukanto estas tiel evoluigi homajn animojn, ke ilia anĝela flanko superu la bestan. Kiam do la dia povo en homo, kiu estas lia esenca perfekteco, superas la satanan povon, li fariĝas la plej eminenta inter la kreaĵoj; sed se la satana povo superas la dian povon, li fariĝas la plej malalta inter la kreaĵoj. Pro tio li estas la fino de malperfekteco kaj la komenco de perfekteco. En neniu alia speco en la mondo de ekzisto estas tia diferenco, kontrasto, kontraŭeco kaj maleco, kiel en la speco de homo. Jen la reflekto de la Dia Lumo estis en la homo, kiel Kristo, kaj vidu, kiel amata kaj glorata li estas. Aliflanke ni vidas homon, kiu adoras ŝtonon, terbulon aŭ arbon: kiel malrespektinda li estas pro tio, ke kiel la objekto de sia adorado li povis preni la plej malaltajn estaĵojn – ŝtonon aŭ argilon sen spirito, monton, arbaron aŭ arbon. Kio estas pli granda malhonoro por homo, ol adori la plej malaltajn estaĵojn? Simile ankaŭ scihavo estas kvalito de homo, kaj same senscio; veramo estas kvalito de homo, kaj same mensogemo: fidindeco kaj perfidemo, justeco kaj maljusteco estas kvalitoj de homo, k.t.p. Mallonge dirante, ĉiuj perfektecoj kaj virtoj, kaj ĉiuj malvirtoj, estas kvalitoj de homo.

 

3

 

Konsideru ankaŭ la diferencojn inter individuaj homoj. Kristo estis en la homa formo, kaj Kajafaso estis en la formo de homo; Moseo kaj Faraono, Abel kaj Kain, Bahá’u’lláh kaj Yahyá[13] estis homoj.

 

4

 

Estas dirite pri homo, ke li estas la plej granda reprezentanto de Dio, kaj la Libro de Kreaĵo, ĉar ĉiuj misteroj de estaĵoj ekzistas en li. Se li venas en la ombron de la Vera Edukanto kaj estas ĝuste edukita, li iĝas la esenco de esencoj, la lumo de lumoj, la spirito de spiritoj; li fariĝas la centro de la diaj sinelmontroj, la fonto de spiritaj kvalitoj, la leviĝ-loko de ĉielaj lumoj kaj la vazo de diaj inspiroj. Se li restas sen tiu edukado, li fariĝas la elmontranto de satanaj kvalitoj, la sumo de bestaj malvirtoj kaj la fonto de ĉiuj mallumaj kondiĉoj.

 

5

 

La celo de la misio de la profetoj estas edukadi homojn – por ke tiu karbopeco iĝu diamanto, por ke tiu senfrukta arbo iĝu fruktodona kaj kreskigu plej dolĉajn, plej bongustajn fruktojn. Kiam homo atingas la plej noblan staton en la homa mondo, tiam li povas plue progresadi en la kondiĉoj de perfekteco, sed ne en la stato; ĉar la statoj estas limigitaj, sed la diaj perfektecoj estas senlimaj.

 

6

 

Tiel antaŭ kiel post la forlaso de la materiala formo ekzistas progreso en perfekteco, sed ne en la stato. Estaĵoj havas sian plenan esprimon en perfekta homo. Ne ekzistas estaĵo pli alta, ol perfekta homo. Sed homo, atinginte tiun ĉi staton, povas ankoraŭ progresadi en perfektecoj, sed ne en la stato, ĉar ne ekzistas stato pli alta, ol tiu de perfekta homo, en kiun li povus transporti sin. Li nur progresas en la stato de homeco, ĉar la homaj perfektecoj estas senfinaj. Tiel kiel ajn instruita homo estus, ni ĉiam povas imagi homon pli instruitan.

 

7

 

Sekve de tio, ĉar la homaj perfektecoj estas senfinaj, homo povas ankaŭ progresadi en la perfektecoj post la forlaso de tiu ĉi mondo.

 

LXV.

 

KLARIGO DE LA VERSO EN KITÁB-I-AQDAS.

 

1

 

Demando. – Estas dirite en Kitáb-i-Aqdas: “Li estas el tiuj, kiuj eraras, kvankam li vidigas ĉiujn bonajn agojn”. Kion signifas tiu ĉi verso?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi benita verso signifas, ke la fundamento de prospero kaj savo estas la kono de Dio, kaj ke la rezultatoj de la kono de Dio estas bonaj agoj, kiuj estas la fruktoj de kredo.

 

3

 

Se homo ne havas tiun ĉi konon, li estas apartigita de Dio, kaj kiam ekzistas tiu ĉi apartigo, bonaj agoj ne havas kompletan efikon. Tiu ĉi verso ne signifas, ke animoj, apartigitaj de Dio, estas egalaj, ĉu ili plenumas bonajn aŭ malbonajn agojn. Ĝi signifas nur, ke la ĉefa afero estas koni Dion, kaj bonaj agoj rezultas el tiu ĉi kono. Malgraŭ tio estas certe, ke inter bonulo, pekulo kaj malnoblulo, kiuj estas forvualitaj de Dio, estas diferenco. Ĉar forvualito, kiu havas bonajn principojn kaj karakteron, meritas la pardonon de Dio; dum tiu, kiu pekas kaj havas malbonajn kvalitojn kaj karakteron, estas senigita de la malavaraĵoj kaj benoj de Dio: en tio ĉi kuŝas la diferenco.

 

4

 

Tial la benita verso signifas, ke bonaj agoj solaj, sen la kono de Dio, ne povas esti kaŭzo de eterna savo, de ĉiama prospero kaj bonstato kaj de eniro en la Regnon de Dio.

 

LXVI.

 

LA EKZISTO DE LA SAĜOHAVA ANIMO POST LA MORTO DE LA KORPO.

 

1

 

Demando. – Kiamaniere ekzistas la saĝohava animo, post kiam la korpo estas formetita kaj la spirito ricevinta liberecon? Ni supozu, ke la animoj, helpataj per la malavareco de la Sankta Spirito, atingas la veran ekziston kaj eternan vivon: sed kia estas la stato de la saĝohavaj animoj, t.e. forvualitaj spiritoj?[14]

 

2

 

Respondo. – Kelkaj homoj pensas, ke la korpo estas la esenco kaj ekzistas per si mem, kaj ke la spirito estas hazarda kaj dependas de la ĉefsignifa korpo, kvankam kontraŭe, la spirito estas la esenco kaj la korpo dependas de ĝi. Se la hazardaĵo, t.e. la korpo, estas neniigita, la esenco, la spirito postrestas.

 

3

 

Due, la saĝohava animo, kio signifas la homan spiriton, ne malsuprenvenas en la korpon, t.e. ĝi ne eniras ĝin, ĉar malsuprenvenado kaj enirado estas karakterizaĵoj de korpoj, kaj la saĝohava animo estas esceptita de tio. La spirito neniam eniras la korpo, [do] ankaŭ forlasinte ĝin ĝi ne bezonas iun restejon: ne, la spiirto havas tian rilatan al la korpo, kiel lumo al spegulo. Kiam spegulo estas klara kaj perfekta, la lumo de lampo estas en ĝi videbla, kaj kiam spegulo estas polvokovrita aŭ rompita, la lumo malaperas.

 

4

 

La saĝohava animo, t.e. la homa spirito, nek eniris en la korpon, nek ekekzistis per ĝi; kial ĝi do post la dispartigo de la korpo bezonus substancon, per kiu ĝi povus ekzisti? Kontraŭe, la saĝohava animo estas la esenco, per kiu la korpo ekzistas. La personteco de saĝohava animo de ĝia komenco – ĝi ne estas estigita dank’ al la korpo; sed la stato kaj personeco de saĝohava animo povas ricevi pli da forto en tiu ĉi mondo: ĝi progresos kaj atingos la gradojn de perfekteco, aŭ ĝi restos en plejprofundo de senscio, senigita kaj forvualita kontraŭ ekvido de la signoj de Dio.

 

5

 

Demando. – Kiamaniere progresados la spirito de homo, t.e. la saĝohava animo, post la forlaso de tiu ĉi mortema mondo?

 

6

 

Respondo. – La progresado de la homa spirito en la dia mondo, post la malligo de la rilato kun la mondo de polvo, okazas sole dank’ al la malavareco kaj favoro de la Sinjoro, aŭ dank’ al porpetado kaj sinceraj preĝoj de aliaj homanimoj, aŭ dank’ al filantropiaj agoj kaj gravaj bonfaroj, plenumataj en ĝia nomo.

 

La senmorteco de infanoj

 

7

 

Demando. – Kia estas la kondiĉo de infanoj, kiuj mortas antaŭ maturiĝo aŭ antaŭ la difinita naskiĝtempo.

 

8

 

Respondo. – Tiuj infanoj estas en la ombro de la dia favoro; kaj ĉar ili plenumis nenian pekon, nek makuliĝis per la malpuraĵoj de la mondo de l’ naturo, ili estas centroj de la sinelmontro de malavareco, kaj la Okulo de Kompato turnos sin al ili.

 

LXVII.

 

LA ETERNA VIVO KAJ ENIRO EN LA REGNON DE DIO.

 

1

 

Vi demandas pri la eterna vivo kaj eniro en la Regnon. La ekstera esprimo, uzata pri la Regno, estas ĉielo: sed tio estas komparo kaj bildesprimo, ne realaĵo aŭ fakto, ĉar la Regno ne estas materiala loko, ĝi estas sanktigita super tempon kaj lokon. Ĝi estas spirita mondo, dia mondo kaj la centro de la regado de Dio; ĝi estas libera de korpo kaj de ĉio korpa, kaj purigita kaj sanktigita de imagaĵoj de la mondo. Esti limigita al loko estas propreco de korpoj, ne de spiritoj. Loko kaj tempo ĉirkaŭas la korpon, ne la menson kaj spiriton. Rimaku, ke la korpo de homo estas formita en malgrandaj limoj: ĝi okupas nur du manstreĉojn da tero, sed la spirito kaj menso de homo travojaĝas ĉiujn landojn kaj mondregionojn, eĉ la senliman spacon de la ĉielo, ĉirkaŭzonas ĉion, kio ekzistas, kaj faras malkovrojn en altegaj aferoj kaj senfinaj distancoj. Ĝi estas pro tio, ke la homa spirito ne havas lokon, ĝi estas senloka; kaj per la spirito la tero kaj la ĉielo estas kiel unu, ĉar ĝi faras malkovrojn en la ambaŭ. Sed la korpo estas limigita al loko, kaj ne scias, kio estas ekster ĝi.

 

2

 

Ĉar estas du specoj de vivo: tiu de la korp kaj tiu de la spirito. La vivo de la korpo estas materiala vivo, sed la vivo de la spirito esprimas la ekziston de la Regno; ĝin formas ricevado de la Spirito de Dio kaj viviĝado per la spiro de la Sankta Spirito. Kvankam la materiala vivo havas ekziston, ĝi estas pura neekzisto kaj absoluta morto por sanktuloj. Tiel homo ekzistas kaj ŝtono ekzistas, sed kia diferenco estas inter la ekzisto de homo kaj tiu de ŝtono! Kvankam ŝtono ekzistas, kompare kun la ekzisto de homo ĝi estas neekzistanta.

 

3

 

La senco de la eterna vivo estas la donaco de la Sankta spirito; same floro ricevas donacojn de printempo, aero kaj printempaj blovoj. Konsideru: tiu floro en la komenco havis vivon kiel la vivo de mineralo; sed dank’ al la alveno de la printempo, dank’ al la malavaraĵoj de nuboj kaj varmo de la plenbrila suno ĝi ricevis alian vivon, la vivon de grandega freŝeco, delikateco kaj bonodoreco. La unua vivo de la floro kompare kun ĝia dua vivo estas morto.

 

4

 

Mi volas esprimi, ke la vivo de la Regno estas la vivo de la spirito, la eterna vivo, kaj ke ĝi estas purigita de loko, kiel la homa spirito, kiu ne havas lokon. Ĉar se vi esploros homan korpon, vi ne trovas specialan lokon aŭ ejon por la spirito, ĉar ĝi neniam havis lokon; ĝi estas senloka, ĝi estas nemateriala. Ĝi estas en rilato kun la korpo, kiel la suno kun spegulo. La suno ne estas en spegulo, sed ĝi estas en rilato kun ĝi.

 

5

 

Tiel same la mondo de la Regno estas sanktigita de ĉio, kion oni povas percepti per vido aŭ per aliaj sentoj – aŭdo, flaro, gusto aŭ tuŝo. Kie estas en homo lia menso, kies ekzisto estas konfesita? Se vi esploros la korpon per la okulo, orelo aŭ per la aliaj sentoj, vi ne trovos ĝin; malgraŭ tio ĝi ekzistas. Tiel la menso ne havas lokon, sed ĝi estas en rilato kun la cerbo. Simile prezentas sin la Regno. Tiel ankaŭ amo ne havas lokon, sed ĝi estas en rilato kun la korpo; same la Regno ne havas lokon, sed ĝi estas en rilato kun homo.

 

6

 

Eniro en la Regnon okazas per amo de Dio, per sinmalligo de teraj aferoj, per sankteco kaj ĉasteco, per veramo, pureco, firmeco, fideleco kaj vivofero.

 

7

 

Tiuj klarigoj montras, ke homo estas senmorta kaj vivas eterne. Por tiuj, kiuj kredas je Dio, kiuj amas Dion kaj fidas Lin, la vivo estas bonega, t.e. eterna; sed por tiuj, kiuj estas forvualitaj de Dio, kvankam ili havas vivon, ĝi estas malluma, kaj komapare kun la vivo de kredantoj ĝi estas neekzistanta.

 

8

 

Ekzemple okulo kaj ungo vivas: sed la vivo de ungo kompare kun la vivo de okulo estas neekzistanta. Ŝtono ekzistas kaj homo ekzistas; sed kompare kun la ekzisto de homo ŝtono estas neekzistanta, ĝi ne havas ekziston; ĉar kiam homo mortas kaj lia korpo neniiĝas kaj peras, ĝi fariĝas kiel ŝtono kaj tero. Pro tio estas klare, ke kvankam mineralo ekzistas, kompare kun homo ĝi estsa neekzistanta.

 

9

 

Tiel same animoj, forvualitaj de Dio, kvankam ili ekzistas en tiu ĉi mondo kaj en la postmorta mondo, kompare kun la sankta ekzisto de la infanoj de la Regno estas neekzistantaj kaj apartigitaj de Dio.

 

LXVIII.

 

DESTINO.

 

1

 

Demando. – Ĉu la destino, pri kiu mencias la Sanktaj Libroj, estas io laŭdekreta? Se tiel estas, ĉu penado, celanta ĝin eviti, ne estas vana?

 

2

 

Respondo. – Estas du specoj de destino: unu laŭdekreta, kaj la alia kondiĉa aŭ okazebla. La laŭdekreta destino estas tio, kio ne povas ŝanĝi sin aŭ aliiĝi, kaj la kondiĉa destino estas tio, kio povas okazi. La laŭdekreta destino de tiu ĉi lampo ekzemple estas, ke la olivoleo brulas kaj estos konsumita; tial ĝia fina estingiĝo estas dekretaĵo, kiun ne estas eble aliigi aŭ ŝanĝi, ĉar ĝi estas laŭdekreta destino. Tiel same en homa korpo estis kreita vivopovo, kaj tuj kiam ĝi konsumiĝos kaj finiĝos, la korpo certe malkombiniĝos, kiam do la olivoleo en tiu lampo forbrulos kaj konsumiĝos, la lampo sendube estingiĝos.

 

3

 

Sed kondiĉan destinon oni povas kompari al tio: dum estas ankoraŭ olivoleo, fortega vento ekblovas sur la lampon kaj estingas ĝin. Tio ĉi estas kondiĉa destino. Saĝe estas evitadi ĝin, gardi sin kontraŭ ĝi, esti singarda kaj atenta. Sed la laŭdekreta destino, kiel la konsumiĝo de la olivoleo en la lampo, ne povas esti ŝanĝita, aliigita aŭ prokrastita. Ĝi devas okazi; la estingiĝo de la lampo estas neevitebla.

 

LXIX.

 

LA INFLUO DE LA STELOJ.

 

1

 

Demando. – Ĉu la steloj sur la ĉielo havas ian influon je homaj animoj, aŭ ne?

 

2

 

Respondo. – Kelkaj el la ĉielaj steloj havas klaran kaj videblan materialan influon je la terglobo kaj teraj estaĵoj; senbezone estas tion ĉi klarigi. Konsideru la sunon, kiu per la dia helpo kaj providenco progresigas la teron kaj ĉiujn terajn estaĵojn. Sen la lumo kaj varmo de la suno neniuj teraj kreaĵoj venus iam en la ekziston.

 

3

 

Koncerne la spiritan influon de la steloj, kvankam influo de la steloj je la homa mondo povas ŝajni stranga, tamen, se vi profunde konsideros tiun ĉi objekton, vi ne estos tiom mirigitaj. Mi ne intencas tamen diri, ke la dekretoj, kiujn la iamaj astrologoj konkludadis el la movoj de la steloj, konformis al faktoj, ĉar la dekretoj de tiuj iamaj astrologoj estis fantaziaĵoj, devenantaj de egiptaj, asiriaj kaj ĥaldeaj pastroj, aŭ, pli ĝuste, ŝuldataj al la imagaĵoj de hindoj, al la mitoj de grekoj, romanoj kaj aliaj steladorantoj. Sed mi volas diri, ke tiu senlima universo estas kiel homa korpo, kies ĉiuj membroj estas kunrilatigitaj kaj ligitaj kun granda forto. Kiagrade la organoj, membroj kaj partoj de homa korpo estas ligitaj unu kun aliaj kaj kunrilatigitaj por reciproka helpo kaj subteno, kaj kiagrade ili influas sin reciproke! Tiel same la membroj kaj elementoj de la partoj de tiu senfina universo estas kunrilatigitaj, kaj ili influas sin reciproke spirite kaj materiale.

 

4

 

Ekzemple la okulo vidas, kaj la tuta korpo estas influita; la orelo aŭdas, kaj ĉiuj membroj de la korpo ekmovas sin. Tio ĉi estas senduba, kaj la universo estas kiel viva persono. Plie, la rilato, kiu ekzistas inter la membroj de estaĵoj, devas nepre rezulti efikon, aŭ materialan, aŭ spiritan.

 

5

 

Por tiuj, kiuj neas spiritan influon je materialaĵoj, ni citos mallongan ekzemplon: mirindaj sonoj kaj tonoj, melodioj kaj ĉarmaj voĉoj estas okazoj, kiuj influas la aeron – ĉar sono estas la esprimo, uzata pri vibrado de la aero – kaj tiu vibrado influas la nervojn de orela timpano kaj rezultas aŭdon. Pensu nun, ke la aervibrado, kiu estas sensignifa okazo, altiras kaj maltrankviligas la spiriton de homo kaj havas grandan influon je li: ĝi igas lin plori aŭ ridi, ĝi povas influi lin tiagrade, ke li ĵetos sin en danĝeron. Vidu do la rilaton, kiu ekzistas inter la spirito de homo kaj la atmosfera vibrado, tiel, ke sinmovado de la aero estas la kaŭzo, pro kiu homo pasas el unu stato en alian, kaj ĝi komplete ekregas lin; ĝi senigas lin de pacienco kaj trankvileco. Konsideru, kiel stranga ĝi estas, ĉar nenio altiras el la kantanto kaj eniras en la aŭskultanton, tamen estas kaŭzita granda spirita efiko. Pro tio certe tiel granda rilato inter estaĵoj devas havi spiritan efikon kaj influon.

 

6

 

Estis menciite, ke la membroj kaj partoj de homo efikas unu je la aliaj kaj influas unu la aliajn. Ekzemple la okulo vidas, kaj tio efikas je la koro; la orelo aŭdas, kaj tio influas la spiriton; la koro estas en trankvilo, la pensoj iĝas serenaj, kaj ĉiuj membroj de la homa korpo atingas agrablan staton. Kio interrilato kaj kia interakordo! Se tiu rilato, tiu spirita efikado kaj influado estas inter la membroj de homa korpo, kiu estas nur unu el limhavaj estaĵoj, certe inter tiuj universalaj kaj senfinaj estaĵoj ekzistas ankaŭ spirita kaj materiala rilato. Kvankam oni ne povas malkovri tiun interrilaton el la estantaj leĝoj kaj nuntempa scienco, ilia ekzisto inter ĉiuj estaĵoj estas tamen certa kaj absoluta.

 

7

 

Konklude, estaĵoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, estas rilatigitaj reciproke per la perfekta saĝeco de Dio, kaj ili efikas unu je aliaj kaj influas unu aliajn. Se ne estus tiel, en la universala sistemo kaj ĝenerala organizo de la ekzisto estus malordo kaj malperfekteco. Sed ĉar estaĵoj estas interrilatigitaj kun grandega poteco, ili estas sialoke en ordo kaj perfektaj.

 

8

 

Tiu ĉi objekto indas konsideron.

 

LXX.

 

LIBERA VOLO.

 

1

 

Demando. – Ĉu homo estas en ĉiuj siaj faroj libera aganto, aŭ li estas devigata kaj trudpuŝata?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi demando estas unu el la plej gravaj kaj malfacilaj el la diaj problemoj. Se plaĉos al Dio, la venontan tagon, ĉe la komenco de la tagmanĝo, ni enterprenos detalan klarigon de tiu ĉi objekto; nun ni klarigos ĝin mallonge, en kelkaj vortoj, jene. Kelkaj aferoj dependas de la libera volo de homo, ekzemple justeco, honesteco, tiraneco kaj maljusteco, same kiel ĉiuj bonaj kaj malbonaj agoj; estas videble kaj klare, ke tiuj agoj estas plejparte lasitaj al la volo de homo. Sed estas kelkaj aferoj devigitaj kaj altruditaj al homo, kiel dormo, morto, malsano, senfortiĝo, maljustaĵoj kaj malfeliĉoj; ili ne estas lasitaj al la volo de homo, kaj li ne estas responda por ili, ĉar li estas devigita elportadi ilin. Sed en la elekto de bonaj kaj malbonaj faroj li estas libera, kaj li plenumas ilin konforme al sia volo.

 

3

 

Ekzemple, se li volas, li povas pasigadi la tempon en glorado de Dio, aŭ li povas okupi sin per aliaj pensoj. Li povas esti lumo, bruligita per la fajro de amo de Dio, kaj filantropo, amanta la mondon, aŭ li povas esti malamanto de la homaro, dronanta en materialaj aferoj. Li povas esti justa aŭ kruela. Tiuj agoj kaj tiuj faroj estas lasitaj al la regado de la volo de homo, sekve li estas responda por ili.

 

4

 

Nun aperas alia demando: homo estas absolute senhelpa kaj dependa, ĉar potenco kaj povo apartenas ekskluzive al Dio. Sed altigo kaj malaltigo dependas de la bonplaĉo kaj volo de la Plej Alta.

 

5

 

Estas dirite en la Evangelio, ke Dio estas kiel potisto, kiu faras unu vazon por honoro kaj alian por malgloro. La malhonorigita vazo ne rajtas riproĉi la potiston, dirante: Kial vi ne faris min multvalora pokalo, kiu pasas el mano en manon? Tiu verso signifas, ke la statoj de estaĵoj estas malsamaj. Tio, kio trovas sin sur la plej malalta grado de la ekzisto, kiel mineralo, ne rajtas plendi, dirante: Ho Dio, kial vi ne donis al mi la perfektecojn de vegetaĵo? Same vegetaĵo ne rajtas plendi, ke ĝi ne posedas la perfektecojn de la besta mondo. Ankaŭ al besto ne decas plendi pro manko de la homaj perfektecoj. Ne, ĉiuj tiuj estaĵoj estas perfektaj en sia propra grado, kaj ili devas klopodi pri la perfektecoj de sia propra grado. La malpli altaj estaĵoj, kiel ni diris, nek rajtas: nek taŭgas al la statoj de superaj perfektecoj: ne, ili devas progresadi en sia propra stato.

 

6

 

Ankaŭ la senmoveco aŭ sinmovado de homo dependas de la helpo de Dio. Se li ne havas la helpon, li kapablas fari nek bonon, nek malbonon. Sed kiam venas al la estaĵo la helpo de la Grandanima Sinjoro, li kapablas fari tiel bonon, kiel malbonon; sed kiam la helpo estas forprenita de li, li restas absolute senhelpa. Jen kial en la Sanktaj Libroj oni parolas pri helpo kaj subteno de Dio. Tiu ĉi kondiĉo estas kiel tiu de ŝipo, kiun movas la forto de vento aŭ vaporo; se tiuj fortoj ĉesas, la ŝipo tute ne povas moviĝi. Malgraŭ tio la direktilo de la ŝipo turnas ĝin en tiun aŭ alian flankon, kaj la forto de la vaporo movas ĝin en la deziratan direkton. Se ĝi estas direktita orienten, ĝi iras orienten, kaj se ĝi estas direktita okcidenten, ĝi iras okcidenten. Tiu movado ne estas pro la ŝipo; ne, ĝi estas pro la vento kaj vaporo.

 

7

 

Simile en ĉiuj agoj aŭ senmoveco de homo li ricevas forton per la helpo de Dio; sed la elekto de bono aŭ malbono apartenas al la homo mem. Tiel se reĝo nomus iun estro de ubro, donus al li aŭtoritaton kaj montrus al li la vojojn de justeco kaj maljusteco konforme al la leĝoj – se tiam la estro plenumus maljustaĵon, kvankam li estus aganta per la povo kaj aŭtoritato de la reĝo, la lasta ne estus kulpa pri maljusteco. Sed se li agus kun justeco, li tion farus ankaŭ per la aŭtoritato de la reĝo, kiu estus tiam kontenta.

 

8

 

Tio signifas, ke kvankam la elekto de bono kaj malbono apartenas al homo, li dependas en ĉiuj cirkonstancoj de la subtena helpo de la vivo, kiu venas de la Ĉionpova. La Regno de Dio estas tre granda, kaj ĉiuj estas sklavoj de Lia Povo. Servanto povas nenion fari laŭ sia propra volo; Dio estas potenca, ĉionpova, kaj Li estas Helpanto de ĉiuj estaĵoj.

 

9

 

Tiu ĉi demando estas plene klarigita. Salutojn!

 

LXXI.

 

VIZIOJ KAJ INTERRILATOJ KUN SPIRITOJ.

 

1

 

Demando. – Certaj homoj kredas, ke ili atingas spiritajn malkovrojn, t.e. ke ili interparolas kun spiritoj. Kiaspeca rilato estas tio?

 

2

 

Respondo. – Spiritaj malkovroj estas duspecaj: unu speco estas de imago, tio estas nur asertaĵo de kelkaj homoj; la alia speco similas inspiron, kaj tio ĉi estas reala – tiaj estas la revelacioj de Jesaja, de Jeremia kaj de S-ta Johano, kiuj estas realaj.

 

3

 

Konsideru, ke la homa penskapablo konsistas el du specoj. Unu speco estas vera, kiam ĝi harmonias kun difinita vero. Tiaj konceptoj trovas sian realigon en la ekstera mondo; al tiuj apartenas ĝustaj opinioj, pravaj teorioj, sciencaj malkovroj kaj elpensaĵoj.

 

4

 

La alia speco de konceptoj estas formita el vanaj pensoj kaj senutilaj ideoj, kiuj donas nek frukton, nek rezultaton, kaj kiuj ne havas realecon; ne, ili movas sin kiel ondoj sur la maro de fantaziaĵoj, kaj ili pasas, kiel vanaj sonĝoj.

 

5

 

Tiel same estas du specoj de spiritaj malkovroj. Unu estas la revelacioj de profetoj kaj la spiritaj malkovroj de elektitoj. La vizioj de profetoj ne estas sonĝoj; tio estas spiritaj malkovroj kaj realaĵoj. Ili diras ekzemple: “Mi vidis personon en certa formo, kaj mi diris tion, kaj li donis al mi tian respondon.” Tia vizio estas en la mondo de maldormo, ne en tiu de dormo. Ĝi estas spirita malkovro, esprimita kvazaŭ apero de vizio.

 

6

 

La alia speco de spiritaj malkovroj konsistas el nuraj fantaziaĵoj, sed tiuj fantaziaĵoj ricevas tian enkorpigon, ke multaj simpluloj kredas, ke ili havas realecon. Tio, kio klare pruvas ĝin, estas, ke tiu regado super spiritoj neniam donis ian rezultaton aŭ frukton; tio estas nur rakontoj kaj parolaĵoj.

 

7

 

Sciu, ke la realeco de homo ampleksas la realecojn de aĵojn kaj malkovras verojn, proprecojn kaj sekretojn de aĵoj. Ĉiuj tiuj artoj, mirindaĵoj kaj sciencoj estas malkovritaj de la homa realeco. Iam tiuj scioj, sciencoj, mirindaĵoj kaj artoj estis kaŝitaj kaj nekonataj sekretoj; poste iom post iom la homa realeco malkovris ilin kaj transportis al nevidebleco en la videblecon. Estas pro tio klare, ke la realeco de homo ampleksas aĵojn. Jen ĝi estas en Eŭropo kaj malkovras Amerikon; ĝi estas sur la tero kaj faras malkovrojn en la ĉielo. Ĝi malkaŝas la sekretojn de aĵoj kaj konas la realecojn de tio, kio ekzistas. Tiuj malkovroj, konformaj al la realeco, similas revelacion, kiu estas spirita kompreno, dia inspiro kaj interrilato de homaj spiritoj. Ekzemple profeto diras: “Mi vidis, mi aŭdis tion kaj tion”. Estas do klare, ke la spirito havas grandan perceptopovon sen interpero de iu el la kvin sentoj, kiel de okuloj aŭ oreloj. Inter spiritaj animoj ekzistas spiritaj komprenoj kaj malkovroj, interrilato, kiu estas purigita de fantazio kaj imago, interkontakto, kiu estas sanktigita de tempo kaj loko. Tiel estas skribite en la Evangelio, ke sur la monto Tabor Moseo kaj Elija venis al Kristo, kaj estas klare, ke tio ne estis materiala renkontiĝo. Tio estis spirita stato, esprimita kiel fizika renkontiĝo.

 

8

 

La alia speco de interparoloj, kunestado kaj rilatado kun spiritoj estas nur fantaziaĵo kaj imagaĵo, kiu nur ŝajne posedas realecon.

 

9

 

La menso kaj la penso de homo kelkfoje malkovras verojn, kaj el tiu penso kaj malkovro estiĝas signoj kaj rezultoj. Tiuj estas kvazaŭ ondoj de la maro de fantaziaĵoj; ili ne donas frukton kaj nenia rezultato estiĝas el ili. Tiel same homo vidas en la mondo de dormo vizion, kiu precize realiĝas; alifoje li vidas sonĝon, kiu estas absolute senrezulta.

 

10

 

Ni volas esprimi, ke tiu stato, kiun ni nomas interparolo kaj interrilato kun spiritoj, estas duspeca: unu speco estas nur imaga, kaj la alia estas kiel la vizioj, menciitaj en la Sankta Libro, kiel la revelacioj de S-ta Johano kaj Jesaja kaj la renkontiĝo de Kristo kun Moseo kaj Elija. Ili estas realaj, havas mirindan efikon je homaj mensoj kaj pensoj, kaj allogas iliajn korojn.

 

LXXII.

 

KURACADO PER SPIRITAJ RIMEDOJ.

 

1

 

Demando. – Kelkaj homoj kuracas malsanulojn per spiritaj rimedoj, tio estas sen medikamentoj. Kiel ĝi okazas?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke estas kvar manieroj da kuracado kaj sanigado sen medikamentoj. Du el ili rezultas el materialaj kaŭzoj, kaj du el la spiritaj.

 

3

 

El la du manieroj de materiala kuracado unu bazas sin sur la fakto, ke tiel sano, kiel malsano de homo estas infektaj. La infekto de malsano estas subitega kaj rapida, dum la infekto de sano estas treege malforta kaj malrapida. Se estas starigita kontakto inter du korpoj, estas certe, ke mikroboj pasos de unu al la alia. Tiel same, kiel malsano estas transportata de unu korpo al alia per rapida kaj forta infekto, povas esti, ke forta sano de sanulo malgrandigos tre negravan malsanon de malsanulo. Tio signifas, ke la infekto de malsano estas subitega kaj havas rapidan efikon, dum la infekto de sano estas tre malrapida kaj malgrandefika, kaj eĉ tiun malgrandan efikon ĝi havas nur en okazoj de tre malgrava malsano. La potenca forto de sana korpo povas venki la malgrandan malfortecon de malsana korpo, el kio rezultas sano. Tio ĉi estas unu maniero de kuracado.

 

4

 

Alia maniero de kuracado sen medikamentoj estas per la magnetiza forto, kiu fluas de unu korpo en alian kaj estas kaŭzo de sanigo. Tiu ĉi forto havas ankaŭ tre malfortan efikon. Kelkfoje oni povas helpi al malsanulo, metante sian manon sur lian kapon aŭ koron. Kial? Pro la efiko de magnetismo kaj pro la mensa impreso, farita je la malsanulo, kaj kaŭzanta malaperon de la malsano. Sed tiu ĉi efiko anktaŭ estas tre malgranda kaj malforta.

 

5

 

El la ceteraj du manieroj de spirita kuracado – t.e. kiam rimedo de kuracado estas spirita forto – unu rezultas el kompleta mensa koncentriĝo de forta persono je malsanulo, dum la lasta esperas per la tuta koncentrita kredo, ke lia saniĝo efektiviĝos per la spirita povo de la fortulo – ĝis tia grado, ke estiĝas interna kontakto inter la forta persono kaj la malsanulo. La fortulo streĉas ĉiujn fortojn por sanigi la pacienton, kaj la malsanulo plenfidas rericevon de la sano. La efiko de tiuj ĉi mensaj impresoj kaŭzas certan ekscitecon de la nervoj, kaj tiuj ĉi impresoj kaj tiu ĉi nervekscito kaŭzas resaniĝon de la malsanulo. Tiel kiam malsanulo forte ion deziras kaj esperas, kaj ekaŭdas subite novaĵon pri efektiviĝo de la deziro, tio kaŭzas nervan eksciton, kiu tute forigas la malsanon. Same kiam estiĝas subita kaŭzo de teruro, al forta persono povas esti kaŭzita nervekscito, kiu senprokraste malsanigos lin. La kaŭzo de la malsano ne estas io materiala: ĉar tiu persono nenion manĝis kaj nenio danĝero okazis al li; la nervekscito estas tiam la sola kaŭzo de la malsano. Tiel same subita efektiviĝo de ĉefdeziro estigas tian ĝojon, ke la nervoj estas pro tio ekscititaj, kaj tiu ĉi ekscito povas kaŭzi resaniĝon.

 

6

 

Konklude, la perfekta kaj kompleta kontakto inter la spirita doktoro kaj la malsanulo, - t.e. tia kontakto, ke la spirita doktoro tute koncentriĝas, kaj la tuta atento de la malsanulo estas turnita al la spirita doktoro, de kiu li esperas ricevon de la sano – sekvigas nerveksciton kaj rezultas resaniĝon. Sed ĉio tio efikas nur ĝis certa grado, kaj ankaŭ ne ĉiam. Ĉar se iu estas atakita de tre forta malsano, aŭ estas vundita, tiuj ĉi rimedoj ne forigos la malsanon, nek cikatrigos kaj sanigos la vundon. Tio signifas, ke tiuj ĉi rimedoj ne havas la povon en gravaj malsanoj, se la korpokonstruo ne helpas, ĉar forta korpkonstruo ofte venkas malsanon. Tio ĉi estas la tria maniero de kuracado.

 

7

 

Sed la kvara maniero de kuracado estas efektivigita per la povo de la Sankta Spirito. Ĝi ne dependas de kontakto, nek de intervido, nek de apudesto; ĝi dependas de neniu kondiĉo. Ĉu la malsano estas negrava, aŭ grava, ĉu ekzistas kontakto de la korpoj, aŭ ne, ĉu estas starigita persona interligo inter la malsanulo kaj la saniganto – tiu ĉi kuracado efektiviĝas per la povo de la Sankta Spirito.

 

LXXIII.

 

KURACADO PER MATERIALAJ RIMEDOJ.

 

1

 

Hieraŭ ĉe la tablo ni parolis pri kuracado kaj spirita sanigado, kiu konsistas el kuracado de malsanoj per la spiritaj povoj.

 

2

 

Nun ni parolu pri materiala kuracado. La medicina scienco estas ankoraŭ en infaneco – ĝi ne atingis ankoraŭ maturecon, sed kiam ĝi atingos tiun punkton, kuracoj estos efektivigataj per tio, kio ne estas malplaĉa al la homa flaro kaj gusto, t.e. per nutraĵoj, fruktoj kaj legomoj, kiuj havas por homo agrablan guston kaj agrablan odoron. Ĉar la elvoka kaŭzo de malsano – t.e. la kaŭzo de la eniĝo de malsano en homan korpon – estas aŭ fizika, aŭ ĝi estas rezulto de nervekscito.

 

3

 

La ĉefaj kaŭzoj de malsanoj estas tamen fizikaj; ĉar homa korpo estas kombinita el multaj elementoj, sed en la proporcio de certe ekvilibro. Kiel longe tiu ekvilibro estas konservata, homo estas sekura kontraŭ malsano; sed kiam tiu esenca egalpezo, kiu estas la ĉefaĵo de la korpkonstruo, estas ekŝancelita, la korpkonstruo malordiĝas kaj sekvas malsano.

 

4

 

Ekzemple okazas malmultiĝo de unu el la konsistaj elementoj de homa korpo, kaj multiĝo de iu alia. Tiamaniere la proporcio de la ekvilibro estas ekskuita kaj ekestas malsano. Ekzemple unu elemento devas esti en la kvanto de mil gramoj, kaj alia en la kvanto de kvin gramoj, por ke la ekvilibro estu konservita. La parto, kiu faras mil gramojn, malgrandiĝas ĝis sepcent gramoj, ka tiu, kiu faras kvin gramojn, kreskas, ĝis la proporcio de la ekvilibro estas malordigita; tiam okazas malsano. Kiam per medikamentoj kaj kuracado la ekvilibro estas restarigita, la malsano foriĝas. Kiam ekzemple plimultiĝas la sukera elemento, la sano estas difektita, kaj kiam doktoro malpermesas dolĉajn kaj amelhavajn nutraĵojn, la ekvilibro estas restarigita kaj la malsano estas forpelita. La reordigon de tiuj elementoj de homa korpo oni povas atingi en du manieroj: aŭ per medikamentoj, aŭ per nutraĵoj: kaj kiam la korpo estas reakirinta sian ekvilibron, la malsano malaperas. Ĉiuj elementoj, kombinitaj en homo, ekzistas ankaŭ en kreskaĵoj. Tial se unu el la kombinelementoj, kiuj konstruas la korpon de homo, malmultiĝas, kaj li nutras sin per manĝaĵoj, en kiuj tiu malmultiĝinta elemento estas en granda kvanto, la ekvilibro estas restarigita kaj li rericevas la sanon. Kiel lone la celo estas reordigo de la konstruaj elementoj de la korpo, ĝi povas esti atingita per medikamentoj aŭ per nutraĵoj.

 

5

 

Plimulto de la malsanoj, kiuj atakas homojn, atakas ankaŭ bestojn, sed besto ne kuracas sin per medikamentoj. En montaroj kaj sovaĝejoj la kuracisto de la besto estas ĝia gusto aŭ flaro. Malsana besto flaras vegetaĵojn, kiuj kreskas en sovaĝejo, manĝas tiujn kiuj estas dolĉaj kaj aromaj por ĝia flaro kaj gusto, kaj resaniĝas. Tio ĉi estas la kaŭzo de ĝi resaniĝo. Kiam la sukera elemento estas malmultiĝinta en ĝia korpo, ĝi komencas sopiri dolĉaĵojn; tial ĝi manĝas herbojn kun dolĉa gusto, ĉar la naturo direktas kaj gvidas ĝin; ilia odoro kaj gusto plaĉas al ĝi, kaj ĝi manĝas ilin. La sukera elemento en ĝia korpo multiĝas, kaj ĝia sano estas restarigita.

 

6

 

Estas do klare, ke estas eble kuraci per nutraĵoj, manĝaĵoj kaj fruktoj; sed ĉar hodiaŭ la medicina scienco estas neperfekta, tiu ĉi fakto ne estas ankoraŭ plene komprenata. Kiam la medicino atingos perfektecon, oni kuracados per nutraĵoj, manĝaĵoj, aromaj fruktoj kaj legomoj kaj akvo de diversa temperaturo, varma kaj malvarma.

 

7

 

Tiu ĉi interparolo estas mallonga, sed se Dio volas, alifoje, kiam estos taŭga okazo, ni klarigos tiun ĉi demandon pli plene.

 

REEN AL LA TRIA PARTO

 

REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”

 

AL LA KVINA PARTO

 

ĈEFPAĜO

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)

 



[1] Homo.

 

[2] Ekzemple se ni akceptus, ke homo iam estis kvarpiedulo, aŭ havis voston.

 

[3] T.e. spirita mortulo.

 

 

[4] La afero de emanado kaj elaperigado estas klarigita pli plene en la sekvanta ĉapitro.

 

[5] Rig. “La efektiva antaŭekzisto”, p....

[6] Laŭvorte: dependeco.

[7] Rig. Genezo IX, 25.

[8] t.e. ke pro tio oni ne povas riproĉi homojn pro iliaj karakteroj.

[9] Rig. “La diferencoj inter homo kaj besto”, p…

[10] S-ta Joh. I,13.

[11] Unu farsako egalas al ĉirkaŭ kvar mejloj.

[12] Laŭ la persa kutimo oni kalkulas distancon laŭ tempo.

[13] Mírzá Yahyá Subh-i-Azal, duonfrato de Bahá’u’lláh, kaj lia nepacigebla malamiko.

[14] “Forvualitaj spiritoj” ĉi tie signifas saĝohavajn animojn, animojn ne posedantajn la spiriton de kredo. Rig: “Animo, spirito kaj menso”, p…