Changes made concerning the spelling of oriental words:

RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ

Kolektis kaj tradukis el la persa lingvo

Laura Clifford Barney

Esperantigis

Lidja Zamenhof

 

PARTO V

 

DIVERSAĴOJ

 

LXXIV.

 

NEEKZISTO DE MALBONO.

 

1

 

Ĝusta klarigo de ĉi tiu objekto estas tre malfacila. Sciu, ke estas du specoj de aĵoj: materialaj kaj spiritaj, percepteblaj per la sentoj kaj intelektaj.

 

2

 

Aĵoj senteblaj estas tiuj, kiujn oni perceptas per la kvin eksteraj sentoj; tiel la eksteraj estaĵoj, kiuj la okuloj vidas, estas nomataj senteblaj. Intelektaj aĵoj estas tiuj, kiuj ne havas eksteran ekziston, sed estas mensaj konceptoj. Ekzemple menso mem estas intelektaĵo, kiu ne havas eksteran ekziston. Ĉiuj karakteraĵoj kaj kvalitoj de homo formas intelektan estaĵon, kaj ne estas senteblaj.

 

3

 

Mallonge dirante, la intelektaj realaĵoj, kiel ĉiuj kvalitoj kaj admirindaj perfektecoj de homo, estas pure bonaj, kaj ekzistas. Malbono estas simple neekzisto de ili. Tiel malklereco estas manko de scio, eraro estas manko de gvido, forgesemo estas manko de memoro, malsaĝeco estas manko de saĝeco. Ĉio tio ne havas realan ekziston.

 

4

 

Tiel same la senteblaj realaĵoj estas absolute bonaj, kaj malbono estas ŝuldata al ilia neekzisto; ekzemple blindeco estas manko de vido, surdeco estas manko de aŭdo, malriĉeco estas manko de riĉaĵo, malsano estas manko de sano, morto estas manko de vivo, kaj malforteco estas manko de forto.

 

5

 

Malgraŭ tio dubo prezentas sin al la menso: nome skorpioj kaj serpentoj estas venenpikaj. Ĉu tio estas bona, aŭ malbona, ĉar ili ja estas vivantaj estaĵoj? Jes, skorpio estas malbona rilate al homom; serpento estas malbona rilate al homo, sed rilate al si mem ili ne estas malbonaj, ĉar la veneno estas ilia armilo kaj per la pikado ili defendas sin. Sed ĉar la elementoj de ilia veneno ne harmonias kun niaj elementoj, t.e. antagonismo estas inter tiuj diversaj elementoj, tiu ĉi antagonismo estas malbona; sed en la realeco rilate al si mem ili estas bonaj.

 

6

 

La epitomo de tiu ĉi interparolo estas, ke estas eble, ke unu aĵo rilate al alia povas esti malbona, kaj samtempe inter la limoj de sia propra estado ĝi povas ne esti malbona. Estas do pruvite, ke en la ekzisto estas nenia malbono; ĉion, kion Dio kreis, Li kreis bone. Tiu malbono estas neniaĵo; tiel morto estas neesto de vivo. Kiam homo ne ricevas plu la vivon, li mortas. Mallumo estas neesto de lumo: kiam mankas lumo, estas mallumo. Lumo estas ekzistanta aĵo, sed mallumo estas neekzistanta. Riĉaĵo estas ekzistanta aĵo, sed malriĉeco estas neekzistanta.

 

7

 

Estas do klare, ke ĉiu malbono egalas al neekzisto. Bono ekzistas, malbono estas neekzistanta.

 

LXXV.

 

EKZISTAS DU SPECOJ DE TURMENTOJ.

 

1

 

Sciu, ke estas du specoj de turmentoj: subtilaj kaj malsubtilaj. Ekzemple malklereco mem estas turmento, sed ĝi estas subtila turmento; indiferenteco al Dio mem estas turmento, tiel same kiel mensogemo, krueleco kaj perfidemo. Ĉiuj malperfektecoj estas turmentoj, sed tio estas subtilaj turmentoj. Sendube por inteligenta homo morto estas pli bona, ol peko, kaj fortranĉo de la lango estas pli bona, ol mensogo aŭ kalumnio.

 

2

 

La turmentoj de la alia speco estas malsubtilaj; ekzemple punpago, malliberigo, batado, forpelo kaj ekzilo. Sed por la anaro de Dio apartigo de Dio estas la plej granda el ĉiuj turmentoj.

 

LXXVI.

 

LA JUSTECO KAJ FAVOREMO DE DIO.

 

1

 

Sciu, ke plenumi justecon estas doni al ĉiu konforme al lia merito. Ekzemple kiam laboristo laboras de mateno ĝis vespero, la justeco postulas, ke oni donu al li lian pagon; sed se li farus nenian laboron kaj havus neniajn penojn, estus al li donita donaco: tio estas favoro. Se vi donas almozon kaj donacon al malriĉulo, kvankam li plenumis por vi nenian laboron kaj faris nenion, per kio li ĝin meritus, tio estas favoro. Tiel Kristo petis pardonon por siaj mortigintoj; tio estas nomata favoro.

 

2

 

La problemo de boneco aŭ malboneco de afero estas decidita aŭ de racio, aŭ de leĝo. Kelkaj kredas, ke ĝi estas decidita en leĝo, kiel ekzemple la judoj, kiuj kredas, ke ĉiuj ordonoj de la Pentateŭko estas absolute devigaj, kaj rigardas ilin kiel la aferojn de la leĝo, ne de racio. Ili tiel diras, ke laŭ unu el la ordonoj de la Pentateŭko estas kontraŭleĝe manĝi viandon kune kun betero, ĉar tio estas “taref”, kaj “taref” hebree signifas malpura, kiel “koŝer” signifas pura. Tio ĉi estas, laŭ ili, la demando de la leĝo, ne de racio.

 

3

 

Sed la teologoj pensas, ke la boneco kaj malboneco de aferoj dependas same de racio, kiel de leĝo. La ĉefa bazo de malpermeso de ŝtelo, perfido, mesogo, hipokriteco kaj krueleco estas racio. Ĉiu inteligenta homo komprenas, ke murdo, ŝtelo, perfido, mensogo, hipokriteco kaj krueleco estas malbonaj kaj mallaŭdindaj; ĉar se vi pikos homon per dorno, li krios, plendos kaj ĝemos; estas do klare, ke li komprenos, ke murdo estas laŭracie malbona kaj mallaŭdinda. Seli plenumos murdon, li estos responda, ĉu la famo de profeto atingis lin, aŭ ne; ĉar la mallaŭdindan karakteron de la ago formulas la racoi. Se homo plenumas tiun malbonan agon, li certe estos responda.

 

4

 

Sed tie, kie la ordonoj de profeto ne estas konataj, kaj kie homoj ne agas konforme al la diaj instruoj, kiel la ordono de Kristo pri repago de malbono per bono, sed agas konforme al la deziroj de la naturo, t.e. se ili turmentas tiujn, kiuj ilin turmentas, tiam, de la vidpunkto de la religio, ili estas senkulpaj, ĉar la diaj instruoj ne estis konigitaj al ili. Kvankam ili ne meritas favoremon kaj bonfaremon, tamen Dio traktas ilin kun favoremo kaj pardonas ilin.

 

5

 

Konforme al la racio venĝo ankaŭ estas mallaŭdinda, ĉar per venĝo la venĝanto atingas nenian bonan rezultaton. Tiel se unu homo batas alian, kaj la batato venĝas, redonante la baton, kian profiton li havos? Ĉu tio estos balzamo por lia vundo kaj kuracilo por lia doloro? Ne, Dio gardu! Vere, la ambaŭ agoj estas egalaj, la ambaŭ estas maljustaĵoj; la sola diferenco estas, ke unu okazis antaŭe, kaj la alia poste. Tial se la batito pardonas, se li eĉ agas en maniero kontraŭa al tiu, laŭ kiu li estis traktita, tio estas laŭdinda. La leĝo de la socio punos la atakinton, sed ne venĝas. La celo de tiu puno estas averti, gardi, kontraŭstari kruelecon kaj leĝrompon, por ke aliaj homoj ne agu tirane.

 

6

 

Sed se tiu, kiu estas batita, pardonas kaj forgesas, li elmontras grandegan favoremon. Tio ĉi estas inda je admiro.

 

LXXVII.

 

LA ĜUSTA METODO DE TRAKTADO DE KRIMULOJ.

 

1

 

Demando. – Ĉu oni devas puni krimulon, aŭ pardoni kaj malatenti lin?

 

2

 

Respondo. – Estas du specoj de repagaj punoj. Unu estas venĝo, la alia estas instrupuno. Homo ne rajtas venĝi sin, sed la socio rajtas puni krimulon, kaj la celo de tiu puno estas averti kaj antaŭgardi, ke neniu alia persono kuraĝu plenumi similan krimon. Tiu puno celas defendon de la rajtoj de homo, sed ne venĝon; venĝo trankviligas la koleron de koro per kontraŭstarigo de unu malbono al alia. Tio ĉi ne estas permesebla, ĉar homo ne rajtas venĝi sin. Sed se oni ĝenerale pardonadus al krimuloj, la ordo de la mondo estus renversita. Tial puno estas unu el la necesaĵoj, esencaj por sendanĝereco de socioj, sed tiu, kiun suferigis la leĝrompanto, ne rajtas venĝi sin; kontraŭe, li devas pardoni kaj forgesi, ĉar tio ĉi estas inda je la mondo de homo.

 

3

 

La socio devas puni suferiganton, murdiston, malbonfaranton, por averti kaj deteni aliajn de plenumo de similaj krimoj. Sed la plej esenca afero estas, ke ĉiuj homoj devas esti edukitaj tiamaniere, ke ili plenumadu neniajn krimojn, ĉar estas eble tiel eduki la amasojn, ke ili evitadu kaj abomenu krimadon, ke krimo mem prezentu sin al ili kiel plej granda puno, plej terura kondamno kaj turmento. Tiel estos plenumataj neniaj krimoj, postulantaj punon.

 

4

 

Ni devas paroli pri aferoj, kiuj estas plenumeblaj en tiu ĉi mondo. Ekzistas multaj teorioj kaj altaj ideoj pri tiu ĉi objekto, sed ili ne estas realigeblaj; ni devas do paroli pri aferoj plenumeblaj.

 

5

 

Ekzemple se iu premas, ofendas alian aŭ maljustas kontraŭ li, kaj la ofendito repagas la malbonfaron, tio estas venĝo, kaj ĝi estas riproĉinda. Se filo de ‘Amr mortigas filon de Zayd, la lasta ne rajtas mortigi filon de ‘Amr; se li faras tion, ĝi estas venĝo. Se ‘Amr malhonoras Zayd-on, la lasta ne rajtas malhonori ‘Amron: se li faras tion, ĝi estas venĝo, kaj ĝi estas tre mallaŭdinda. Kontraŭe, li devas repagi bonon por la malbono, kaj ne nur pardoni, sed eĉ, se eble, komplezi al sia preminto. Tia konduto estas inda je homo, ĉar kion li profitas per venĝo? La du agoj egalvaloras; se unu estas mallaŭdinda, la ambaŭ estas mallaŭdindaj. La sola diferenco estas tio, ke unu el ili estas plenumita antaŭe, kaj la dua poste.

 

6

 

Sed la socio havas la rajton de gardo kaj sindefendo. Krom tio la socio ne havas malamon kaj malamikecon kontraŭ mortiginto; ĝi malliberigas kaj punas nur por defendo kaj sendanĝereco de aliaj. La celo ne estas venĝi sin kontraŭ la mortiginto, sed havigi al li punon, kiu defendos la socion. Se la socio kaj la heredintoj de la mortigito egale pardonus kaj repagus la malbonon per bono, la kruelulo senĉese malbonagus kontraŭ aliaj kaj senĉese okazadus murdoj. Malvirtuloj, simile al lupoj, ekstermadus la ŝafojn de Dio. La socio, kiu punas, faras tion pro nenia malbonvolo kaj malamikeco, kaj ĝi ne deziras satigi la koleron de sia koro; ĝi celas per la puno gardi aliajn, por ke oni ne plenumadi kruelaĵojn.

 

7

 

Tiel la vortoj de Kristo: “Se iu frapos vin sur unu vangon, turnu al li la duan”[1] celis instrui homojn, ke ili ne serĉu personan venĝon. Li ne intencis diri, ke se lupo atakus ŝafaron kaj volus ĝin ekstermi, oni lasu la lupon fari tion ĉi. Ne, se Kristo scius, ke lupo penetris en ŝafaron kaj estas ekstermonta ĝin, li certe malpermesus al [ĝi] tion.

 

8

 

Kiel pardonemo estas unu el la atributoj de la Kompatema, tiel ankaŭ justeco estas unu el la atributoj de la Sinjoro. La tendo de la estado estas bazita sur la kolono de justeco, ne sur pardonemo. La daŭrado de la homaro dependas de justeco, ne de pardonemo. Se nun, ekzemple, oni praktikus en ĉiuj landoj la leĝon de pardono, baldaŭ la mondo estus malordigita kaj la fundamentoj de la homa vivado falus en rubojn. Se, ekzemple, la registaroj de Eŭropo ne kontraŭstarus la faman Atillon, li ne postlasus en unu vivan homon.

 

9

 

Kelkaj homoj estas kiel sangavidaj lupoj: se ili antaŭvidus nenian punon, ili mortigadus homojn nur por plezuro kaj amuzo. Unu el la tiranoj de Persujo mortigis sian edukiston por ŝerco, por nura amuzo kaj sporto. La fama Mutawakkil, la Abassido, alvokinte al si siajn ministrojn, konsilantojn kaj oficistojn, malfermigis skatolon de skorpioj meze de la kunvenintoj, kaj malpermesis al ĉiuj movi sin. Kiam la skorpioj pikis la ĉeestantojn, li laŭte ridegis.

 

10

 

Resumante, la bonstato de la socio dependas de justeco, ne de pardono. Tiel la instruoj de Kristo pri indulgo kaj pardono ne signifas, ke se iu nacio invadus viajn landojn, bruligus viajn domojn, rabus viajn havaĵojn, atakus viajn edzinojn, infanojn kaj parencojn kaj ofendus vian honoron – vi devus esti subiĝemaj al la tiranaj malamikoj kaj lasi ilin plenumadi ĉiujn tiujn malbonagojn. Ne, la vortoj de Kristo koncernas konduton de individuo rilate al alia individuo. Se unu homo atakas alian, la atakito devas pardoni lin. Sed la socio devas defendi la rajtojn de homo. Tiel se iu atakos, ofendos min, malbonfaros al mi kaj vundos min, mi ne kontraŭstaros lin kaj pardonos al li. Sed se iu volos ataki Sayyid’on Manshadi’n,[2] mi certe malhelpos al li tion. Kvankam por la malbonfaranto nesinmikso estus evidenta afableco, ĝi estus maljusta kontraŭ Manshadi. Se en tiu ĉi momento sovaĝa arabo enirus ĉi tien kun nudigita glavo, volante vin ataki, vundi kaj mortigi, plej certe mi malhelpus al li. Se mi forlasus vin al la arabo, tio estus maljusta, ne justa. Sed se li ofendus min persone, mi pardonus lin.

 

11

 

Oni devas diri ankoraŭ unu aferon: nome, ke la socioj tage kaj nokte okupas sin per kreado de punleĝoj, per preparado kaj organizado de iloj kaj rimedoj de puno. Oni konstruas malliberejojn, faras ĉenojn kaj katenojn, aranĝas ekzilejojn kaj diversajn punlaborojn kaj torturojn, kaj oni esperas per tiuj rimedoj disciplini krimulojn – dum efektive ĉio trio kaŭzas nur pereigon de moraleco kaj malbonigon de karakteroj. Kontraŭe, la socio devas tage kaj nokte kun plej granda fervoro kaj energio zorgi kaj klopodi pri edukado de homoj, igi ilin tagon post tago progresadi kaj altiĝadi en instruiteco kaj scienco, alproprigadi al si virtojn, akiradi bonajn morojn kaj evitadi malvirtojn, tiel, ke krimoj ne okazadu. Nuntempe tamen superas la malo; la socioj ĉiam pensas pri enkonduko de punleĝoj, pri pretigo de punrimedoj, de instrumentoj de morto kaj sufero, de lokoj por malliberuloj kaj ekziluloj, kaj ili atendas plenumadon de krimoj. Tio ĉi havas malmoraligan efikon.

 

12

 

Sed se la socio penus edukadi la amasojn, tagon post tago pligrandiĝadus instruiteco kaj sciado, la komprenado estus plivastigita, la sentemo disvolviĝus, la manieroj boniĝus kaj la moroj normaliĝus; unuvorte en ĉiuj tiuj klasoj de perfektecoj estus progreso, kaj estus malpli da krimoj.

 

13

 

Oni konvinkiĝis, ke inter popoloj civilizitaj krimoj estas malpli oftaj, ol inter la necivilizintaj; tiel estas inter tiuj, kiuj atingis la veran civilizacion, kiu estas la dia civilizacio de tiuj, kiuj unuigas ĉiujn spiritajn kaj materialajn perfektecojn. Ĉar malklereco estas kaŭzo de krimoj, ju pli kreskas sciado kaj instruiteco, des pli malkreskas krimoj. Konsideru, kiel ofte okazas murdoj inter la barbaruloj de Afriko; ili eĉ mortigas sin reciproke por manĝi karnon kaj sangon unu de alia! Kial tiaj sovaĝaĵoj ne okazas en Svisujo? La kialo estas klara: ĉar edukiteco kaj virtoj malebligas tion.

 

14

 

Tial la socio devas pensi pli pri neebligado de krimoj, ol pir ilia severa punado.

 

LXXVIII.

 

STRIKOJ.

 

1

 

Vi demandis min pri strikoj. Tiu ĉi demando estas kaj estos dum longa tempo tre malfacila problemo. Strikoj havas du kaŭzojn. Unu estas ekstrema ruzeco kaj rabemo de kapitalistoj kaj industriistoj, la alia tropostuloj, avideco kaj malbonvolo de laboristoj kaj metiistoj. Estas do necese kuraci tiujn ambaŭ kaŭzojn.

 

2

 

Sed la ĉefa kaŭzo de la malfacilaĵoj kuŝas en la leĝoj de la nuna civilizacio; ĉar ili ebligas al malgranda nombro da homoj amasigi senkomparajn havaĵojn, kiuj estas ekster iliaj bezonoj, dum la pli granda nomrbo estas malriĉa, senigita de ĉio kaj en grandega mizero. Ĝi estsa kontraŭa al justeco, homeco, egaleco; ĝi estas la plejsupro de maljusteco kaj malo de tio, kio kaŭzas la dian kontentecon.

 

3

 

Tiu ĉi kontrasto estas propra speciale al la homa mondo: inter aliaj kreaĵoj, t.e. inter preskaŭ ĉiuj bestoj regas certa justeco kaj egaleco. Tiel etsa en ŝafaro de ŝafisto, en arbara cervaro, inter birdoj de stepoj, ebenaĵoj, montaĵoj aŭ fruktoĝardenoj – preskaŭ ĉiu besto ricevas justan parton, bazitan sur egaleco. Inter ili oni ne trovas tian diferencon de vivrimedoj: tial ili vivas en plej perfekta paco kaj ĝojo.

 

4

 

Tute malsimila okazas en la homa gento, kiu persistas en la grandega eraro kaj absoluta maljusteco. Konsideru personon, kiu amasigis trezorojn, koloniiginte landon je sia profito: li akiris senkomparajn riĉaĵojn kaj havigis al si profitojn kaj rentojn, kiuj fluas kiel rivero, dum centmilo da malfeliĉuloj, malfortaj kaj senpovaj, bezonegas panpecon. En tio estas nek egaleco, nek frateco. Vi vidas, ke tiel estas detruita la ĝenerala paco kaj ĝojo, la bonstato de la homaro estas parte neniigita kaj la komuna vivado estas senfrukta. Efektive, riĉaĵoj, honorojn, komerco, industrio estas en la manoj de kelkaj industriistoj, dum aliaj homoj suferas verajn seriojn da malfacilaĵoj kaj senlimajn zorgojn: ili havas nek profitojn nek gajnojn, nek bonstaton nek pacon.

 

5

 

Oni devas proklami regulojn kaj leĝojn, kij reguligos la superfluajn riĉegaĵojn de certaj privataj personoj kaj la mizeron de la milionoj el la malriĉaj amasoj; tiamaniere estos atingita certa modereco. Absoluta egaleco estas tamen same neebla, ĉar absoluta egaleco en havaĵoj, honoroj, komerco, agrikulturo, industrio rezultus mankon de bonstato, senkuraĝigon, malorganizon de vivrimedoj kaj ĝeneralan malkontentecon: la socia ordo estus tute pereigita. Estas do granda saĝeco en la fakto, ke egaleco ne estas aldevigita de leĝo: pro tio estas preferinde, ke moderigado faru sian taskon. La ĉefa afero estas, ke per reguloj kaj leĝoj oni malebligu kolektadon de supermezuraj riĉaĵoj al certaj personoj, kaj defendu la esencajn bezonojn de la amasoj. Ekzemple industriistoj kaj fabrikistoj amasigas ĉiutage trezorojn, kaj malriĉaj metiistoj ne gajnas siajn tagajn bezonaĵojn: tio ĉi estas plejsupro de maljusteco, kaj neniu justa homo povas ĝin aprobi. Tial oni devas proklami leĝojn kaj regulojn, kiuj eligos al laboristoj ricevadi de faktorihavantoj siajn salajrojn kaj partaĵon de kvarono aŭ kvinono de la profitoj, konforme al la bezonoj de la faktorio, aŭ iel alia laboristoj kaj industriistoj devas juste dividi la profitojn kaj gajnojn. Vere, la direktado kaj administrado de aferoj venas de la posedanto de faktorio, kaj la penado kaj laborado – de la laboristoj. Alivorte, laboristoj devas ricevadi salajrojn, kiuj certigus al ili sufiĉan vivtenadon, kaj kiam ili ĉesas labori, iĝinte senfortaj kaj senhelpaj, ili devas ricevadi de la posedanto de la faktorio sufiĉan pension. La salajroj devas esti sufiĉe altaj, per ke la bezonoj de la laboristoj estu kontentigitaj per la ricevataj sumoj, kaj por ke ili povu iom ŝpari por la tagoj de bezono kaj senhelpeco.

 

6

 

Kiam la aferoj estos tial aranĝitaj, la posedantoj de faktorioj ne amasigados ĉiutage riĉaĵojn, kiujn ili absolute ne bezonas (ne konsiderante, ke kiam havaĵo estas ekstermezura, la kapitalisto ektrovas sin sub terura ŝarĝo kaj falas en grandajn malfacilaĵojn kaj zorgojn; la administrado de troaj riĉaĵoj estas malfacila kaj elĉerpas la naturajn fortojn de homo). Aliflanke la laboristoj kaj metiistoj ne estos plu en grandega mizero kaj malriĉeco, ili ne suferados plu plej krudajn mankojn ĝis la fino de sia vivo.

 

7

 

Estas do klare kaj evidente, ke divido de grandegaj riĉaĵoj inter malgrandan nombron da personoj, dum la amasoj estas en mizero, estas malnobla kaj maljusta. Tiel same absoluta egaleco estas barilo kontraŭ la vivado, bonstato, ordo kaj paco de la homaro. En tia demando preferinda estas justa mezo. Ĝi kuŝas en modereco de kapitalistoj en la enpoŝigado de profitoj, kaj en ilia konsideremo por la bezonoj de malriĉuloj kaj senhavuloj; t.e. laboristoj kaj metiistoj ricevas fiksitan kaj difinitan tagan rekompecon kaj partoprenas en la ĝeneralaj profitoj de la faktorio.

 

8

 

Estus bone, konsiderante la socialajn rajtojn de industriistoj, laboristoj kaj metiistoj, proklami leĝojn, donantajn moderajn profitojn al industriistoj, kaj al laboristoj la necesajn vivrimedojn kaj sekurecon por la estonteco. Tiamaniere, kiam ili malfortiĝos kaj ĉesos labori, iĝos maljunaj kaj senhelpaj, kaj mortos, postlasante neplenaĝajn infanojn, tiuj infanoj ne pereos pro ekstrema mizero. Kaj ankaŭ el la gajnoj de la faktorio, al kiuj ili havos rajtojn, ili ĉerpos certajn vivrimedojn.

 

9

 

Tiel same laboristoj ne devas plu ribeli kaj malkvieti, nek fari postulojn ekster siaj rajtoj; ili ne devas plu striki, ili devas esti obeemaj kaj subiĝemaj kaj ne postuli ekstremajn salajrojn. Sed la reciprokaj rajtoj de la ambaŭ kunigitaj partioj estos fiksitaj kaj difinitaj, konforme al kutimo, per justaj kaj senpartiaj leĝoj. Se unu el la partioj ofendos la leĝon, juĝistaro juĝos la aferon kaj per efika monpuno ĉesigos la leĝofendadon; tiamaniere la ordo estos restarigita kaj la konfliktoj solvitaj. La sinmiksado de juĝistaro kaj de registaro en la konfliktojn, kiuj povas okazi inter industriistoj kaj laboristoj, estas laŭleĝa, ĉar kurantaĵojn inter laboristoj kaj industriistoj oni ne povas kompari kun ordinaraj aferoj inter privataj personoj, kiuj ne koncernas la publikon kaj per kiuj la registaro mem ne devas sin okupi. Efektive, kvankam laŭŝajne tiuj konfliktoj inter labordonantoj kaj laboristoj estas aferoj inter privataj personoj, ili alportas ĝeneralan malutilon; ĉar komerco, industrio, agrikulturo kaj la ĝeneralaj aferoj d ela lando estas firme interligitaj. Se unu el ili suferas perforton, la malutilo suferigas la amasojn. Tial la konfliktoj inter laboristoj kaj industriistoj estas kaŭzo de ĝenerala malutilo.

 

10

 

La juĝistaro kaj la registaro havas pro tio la rajton de sinmikso. Kiam inter du personoj okazas konflikto, konceranta privatajn rajtojn, estas necese, se iu tria solvu la demandon: tio ĉi estas la rolo de la registaro; kiel do la demando de strikoj, kiuj kaŭzas zorgojn en la tuta lando kaj ofte estas ligitaj kun ekstremaj sueroj de laboristoj kaj kun rabemo de industriistoj, povus esti malorgata?

 

11

 

Bona Dio! ĉu estas eble, ke vidante iun el siaj proksimuloj mortantan pro malsato, senigita de ĉio, homo povas restadi kaj vivi komforte en sia luksa domego? Ĉu tiu, kiu rekontas alian en plej granda mizero, povas ĝui siajn riĉaĵojn? Jen kial en la religio de Dio estas ordonite kaj decidite, ke riĉuloj ĉiujare fordonadu certan parton de siaj riĉaĵoj por subteno de malriĉuloj kaj malfeliĉuloj. Tio estas la fundamento de la religio de Dio, kaj la plej grava el la ordonoj.

 

12

 

Ĉar nun homo ne estas devigata de registaro, se pro la natura inklino de sia bona koro, kun plej granda spiriteco li faras tiun elspezon por malriĉuloj, tio estas ago tre laŭdinda, aprobinda kaj plaĉinda.

 

13

 

Tia estas la signifo de la bonaj faroj en la Sanktaj Libroj kaj Tabuletoj.

 

LXXIX.

 

LA REALECO DE LA EKSTERA MONDO.

 

1

 

Certaj sofistoj pensas, ke ekzisto estas iluzio, ke ĉiu estaĵo estas absoluta iluzio, kiune havas ekziston; alivorte, ke la ekzisto de estaĵoj estas kiel miraĝo, aŭ kiel reflekto de bildo en akvo aŭ spegulo, kiu estas nur ŝajnaĵo, havanta nenian esencaĵon, fundamenton aŭ realecon.

 

2

 

Tiu ĉi teorio estas erara; ĉar kvankam la ekzisto de kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio estas iluzio, tamen en la kondiĉo de kreaĵo ĝi havas realan kaj certan ekziston. Vane estas nei ĉi tion. Ekzemple la ekzisto de mineralo kompare kun tiu de homo estas neekzisto; kiam homo estas ekstervide neniigita, lia korpo iĝas mineralo, sed mineralo havas la ekziston en la minerala mondo. Pro tio estas klare, ke la tero, rilate al la ekzisto de homo, estas neekzistanta, kaj ĝia ekzisto estas iluzia; sed rilate al mineralo ĝi ekzistas.

 

3

 

Tiel same la ekzisto de kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio estas nur iluzio kaj neniaĵo; ĝi estas ŝajnaĵo, kiel bildo, reflektita en speguo. Sed kvankam bildo, kiun oni vidas en spegulo, estas iluzio, la fonto kaj realaĵo de tiu iluzia bildo estas la reflektita persono, kies vizaĝo aperas en la spegulo. Mallonge dirante, la respegulaĵo rilate al la respegulita persono estas iluzio.

 

4

 

Estas do klare, ke kvankam kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio ne havas ekziston, sed estas kiel ŝajnaĵoj kaj respegulaĵoj, en sia propra grado ili tamen ekzistas.

 

5

 

Pro ĉi tio estis dirite, ke tiuj, kiuj malatentas Dion kaj neas Kriston, estas mortaj, kvankam ekstere ili estas vivaj; sed kompare kun tiuj, kiuj kredas, ili estas mortaj, blindaj, surdaj kaj mutaj. Tion ĉi pensis Kristo, dirante: “Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.”[3]

 

LXXX.

 

LA EFEKTIVA ANTAŬEKZISTO.

 

1

 

Demando. – Kiom da specoj de antaŭekzisto kaj de fenomenoj?

 

2

 

Respondo. – Kelkaj saĝuloj kaj filozofoj kredas, ke estas du specoj de antaŭekzisto: la esenca antaŭekzisto kaj la antaŭekzisto de tempo. Estas ankaŭ du specoj de fenomenoj, la esencaj fenomenoj kaj tiuj de tempo.

 

3

 

La esenca antaŭekzisto estas ekzisto, kiu ne estas antaŭita de iu kaŭzo, sed la esencaj fenomenoj estas antaŭitaj de kaŭzo. La antaŭekzisto de tempo estas sen komenco, sed la fenomenoj de tempo havas komencon kaj finon: ĉar la ekzisto de ĉio dependas de kvar kaŭzoj – la estiga kaŭzo, la materio, la formo kaj la fina kaŭzo. Ekzemple tiu ĉi seĝo havas farinton, kiu estas lignaĵisto, substancon, kiu estas ligno, formon, kiu estas tiu de seĝo, kaj celon, kiu estas, ke oni uzu ĝin por sidi. Tial tiu ĉi seĝo estas esence fenomena, ĉar ĝi estas antaŭita de kaŭzo, kaj ĝia ekzisto dependas de kaŭzoj. Tio ĉi estas nomata esence kaj efektive fenomena.

 

4

 

La mondo de ekzisto rilate al sia farinto estas efektiva fenomeno. Ĉar la korpo estas vivtenata de la spirito, ĝi estas rilate al la spirito esenca fenomeno. La spirito estas sendependa de la korpo, kaj rilate al ĝi la spirito estas esence antaŭekzista. Kvankam la radioj estas ĉiam neapartigeblaj de la suno, tamen la suno estas antaŭekzista kaj la radioj estas fenomenaj, ĉar la ekzisto de la radioj dependas de tiu de la suno, sed la ekzisto de la suno ne dependas de tiu de la radioj, ĉar la suno estas la donanto, kaj la radioj estas la donaĵo.

 

5

 

La dua teoremo estas, ke ekzisto kaj neekzisto estas relativaj. Se oni diras, ke io venis en la ekziston el neekzisto, tio ĉi ne koncernas absolutan neekziston, sed signifas, ke ĝia antaŭa kondiĉo kompare kun ĝia nuna kondiĉo estis nenieco. Ĉar absoluta neekzisto ne povas enhavi ekziston, ĉar ĝi ne kapablas al ekzisto. Homo, same kiel mineralo, estas ekzistanta, sed la ekzisto de mineralo kompare kun tiu de homo estas nenieco, ĉar kiam la korpo de homo estas neniigita, ĝi iĝas polvo kaj mineralo. Sed kiam polvo progresiras en la homan mondon kaj senviva korpo iĝas vivanta, homo ekekzistas. Kvankam polvo, t.e. mineralo, havas ekziston en sia propra kondiĉo, kompare kun homo tio estas neekzisto. Ili ambaŭ ekzistas, sed la ekzisto de polvo kaj mineralo kompare kun homo estas neekzisto kaj nenieco; ĉar kiam homo iĝas neekzistanta, li ŝanĝas sin en polvon kaj mineralon.

 

6

 

Tial, kvankam la mondo de pasemaĵoj ekzistas, kompare kun la ekzisto de Dio ĝi estas neekzistanta kaj nenia. Homo ekzistas kaj polvo ekzistas, sed kiel granda diferenco estas inter la ekzisto de mineralo kaj tia de homo! La unua kompare kun la dua estas neekzistanta. Tiel same la ekzisto de kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio estas neekzistanta. Tiel estas evidente kaj klare, ke kvankam estaĵoj ekzistas, rilate al Dio kaj al la Vorto de Dio ili estas neekzistantaj. Tio ĉi estas la komenco kaj la fino de la Vorto de Dio, kiu diras: “Mi estas Alfo kaj Omego”[4], ĉar Li estas la komenco kaj la fino de Malavaraĵoj. La Kreinto ĉiam havis kreadon: la radioj ĉiam brilis kaj lumis el la realaĵo de la suno, ĉar sun la radioj la suno estus dense malluma. La nomoj kaj atributoj de Dio postulas ekziston de estaĵoj, kaj la Eterna Malavareco ne ĉesos. Se tiel estus, ĝi estus kontraŭa al la perfektecoj de Dio.

 

LXXXI.

 

REENKORPIĜO.

 

1

 

Demando. – Kiel prezentas sin la vero de la demando pri reenkorpiĝo, kiun kredas certaj homoj?

 

2

 

Respondo. – La celo de tio, kion ni diros, estas klarigi la realecon – ne moki la kredojn de aliaj homoj; ni volas nur klarigi la faktojn – ĝi estas ĉio. Ni ne kontraŭas ies ideojn, nek aprobas kritikadon.

 

3

 

Sciu do, ke tiuj kiuj kredas je reenkorpiĝo, dividas sin en du klasojn: la unua klaso ne kredas je spiritaj punoj kaj rekompencoj en la alia mondo; ili supozas, ke homo per reenkorpiĝo kaj reveno en tiun ĉi mondon ricevas pagojn kaj rekompencojn; ili opinias, ke ĉielo kaj infero estas limigitaj al tiu ĉi mondo, kaj ili ne parolas pri ekzisto de alia mondo. Inter ili estas du pluaj dividoj: unu grupo pensas ke homo kelkfoje revenas en tiun ĉi mondon en la formo de besto, por suferi severan punon, kaj ke post trasufero de tiu dolora turmento li estos liberigita el la besta mondo kaj revenos en la homan mondon; tio ĉi estas nomata transmigrado. La alia grupo pensas, ke el la homa mondo oni denove revenas en la homan mondon, kaj ke per tiu reveno oni ricevas rekompencojn kaj punojn por sia antaŭa vivo; tio ĉi estas nomata reenkorpiĝo. Neniu el tiuj du klasoj diras eĉ unu vorton pri alia mondo ekster ĉi tiu.

 

4

 

La dua kategorio de tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, konfirmas la ekziston de la alia mondo, kaj ili konsideras reenkorpiĝadon kiel rimedon de perfektiĝado, t.e. ili pensas, ke homo, forirante el tiu ĉi mondo kaj revenante ĝin, iom post iom akirados perfektecojn, ĝis li atingos la plej esencan perfektecon. Alivorte, ke homoj estas kombinitaj el materio kaj forto; la materio en la komenco, tio estas en la unua ciklo, estas malperfekta, sed per konstanta revenado en tiun ĉi mondon ĝi progresas, akiras subtilecon kaj delikatecon, ĝis ĝi fariĝas kiel polurita spegulo, kaj la forto, kiu estas la spirito mem, realiĝas en ĝi kun ĉiuj perfektecoj.

 

5

 

Tiel prezentas la aferon tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo kaj transmigrado. Ni koncizigis ĉi tion; se ni volus paroli pri detaloj, ĝi okupus tro multe da tempo; tiu ĉi resumo estas sufiĉa. Oni prezentas neniajn logikajn argumentojn kaj pruvojn de tiu ĉi problemo; ĉio estas nur supozoj kaj konkludoj el konjektoj, ne konvinkaj argumentoj. Oni devas demandi la kredantojn de reenkorpiĝo pri pruvoj, ne pri konjektoj, supozoj kaj imagaĵoj.

 

6

 

Sed vi demandis min pri argumentoj pri neebleco de reenkorpiĝo, kaj ĉi tion ni devas klarigi. La unua argumento pri ĝia neebleco estas, ke la ekstero estas esprimo de la interno; la tero estas spegulo de la Regno; la materiala mondo respondas al la spirita. Rimarku nun, ke en la sentebla mondo aperaĵoj ne ripetas sin, ĉar neniu estaĵo iarilate estas identa kun alia, aŭ sama. La signo de unuobleco estas videbla kaj klara en ĉio. Se ĉiuj grenejoj de la mondo estus plenaj de grajnoj, vi ne trovus du grajnojn absolute similajn, samajn kaj sendiference identajn. Estas certe, ke estos inter ili diferencoj kaj malsamecoj. Ĉar la pruvo de unikeco ekzistas en ĉio, kaj la Unueco kaj Unuobleco de Dio estas klare en la realeco de aĵoj, ripetiĝo de unu aperaĵo estsa absolute neebla. Tial reenkorpiĝo, kiu estas reapero de tiu sama spirito kun la antaŭa esenco kaj kondiĉo en tiu sama aperomondo, estas neebla kaj neefektivigebla. Kial ripetiĝado de tiuj samaj aperoj estas neebla kaj neallasebla por ĉiu materiala estaĵo, tiel ankaŭ por spiritaj estaĵoj reveno en la saman kondiĉon, ĉu ĝi estus la arko de malsupreniro aŭ la arko de supreniro, estas neebla kaj neallasebla, ĉar materialaj aferoj respondas al la spiritaj.

 

7

 

Tamen la revenado de materialaj estaĵoj rilate al speco estas evidenta; tiel arbo, kiu en antaŭaj jaroj kreskigadis foliojn, florojn kaj fruktojn, en la venonta jaro kreskigos precize tiajn samajn foliojn, florojn kaj fruktojn. Tio ĉi estas nomata ripetiĝado de speco. Se iu kontraŭparolus, dirante, ke la folio, floro kaj frukto malkombiniĝis kaj malsupreniris el la vegetaĵa mondo en la mineralan, kaj poste revenis denove el la minerala mondo en la vegetaĵan, kaj pro tio okazis ripetiĝo – la respondo estas, ke la floro, folio kaj frukto de la lasta jaro malkombiniĝis, kaj tiuj malkombinitaj elementoj dispartiĝis kaj disiĝis en la spaco, kaj ke la atomoj de la lastjara folio kaj frukto ne rekombiniĝis post sia malkombiniĝo kaj ne revenis. Kontraŭe, per kombiniĝo de novaj elementoj la speco reaperis. Same estas kun homa korpo, kiu post la malkombiniĝo dispartiĝas, kaj la elementoj, el kiuj ĝi konsistis, disiĝas. Se, simile, tiu korpo devus reveni denove el la minerala aŭ vegetaĵa mondo, ĝi ne havus precize tiun saman kombinon de elementoj, kiel la antaŭa homo; tiuj elementoj malkombiniĝis kaj disiĝis, ili estas dispelitaj en la vasta spaco. Poste kombiniĝis aliaj atomoj de elementoj kaj alia korpo estis kreita; povas esti, ke unu el la atomoj de la antaŭa individuo eniris la kombinaĵon de la posta individuo; sed tiuj atomoj ne estis konservitaj kaj retenitaj precize kaj komplete, se aldono kaj depreno, ke ili kombiniĝu denove kaj ke el tiu kombiniĝo kaj sinmikso ekekzistu alia individuo. Tiel oni ne povas pruvi, ke la korpo kun ĉiuj siaj atomoj reaperis, ke la antaŭa homo iĝis la posta, kaj ke sekve de tio okazis ripetiĝo, ke la spirito revenis, kiel la korpo, kaj ke post la morto ĝia esenco reaperis en tiu ĉi mondo.

 

8

 

Se ni diras, ke tiu reenkorpiĝo celas akiradon de perfektecoj, por ke la materio iĝu subtila kaj delikata kaj la lumo de la spirito elmontru sin kun plej granda perfekteco, tio ĉi ankaŭ estas nura imagaĵo. Ĉar eĉ, se ni supozus, ke ni kredas je tiu ĉi argumento, ŝanĝiĝo de la naturo estas tamen neebla per reapero kaj reveno; la esenco de malperfekteco pro reveno ne iĝas la realeco de perfekteco; kompleta mallumo pro reveno ne iĝas fonto de lumo; la esenco de malforteco pro reveno ne ŝanĝas sin en potencon kaj forton, kaj tera naturo ne iĝas ĉiela realeco. La arbo Zaqqúm,[5] kiom ajn da folioj ĝi revenus, neniam kreskigos dolĉajn fruktojn, kaj bona arbo, kiom ajn da fojoj ĝi revenus, neniam kreskigos maldolĉajn fruktojn. Tial estas klare, ke reaperado kaj revenado en la materialan mondon ne estas kaŭzo de perfektiĝo. Tiu ĉi teorio havas neniajn pruvojn, nek argumentojn; ĝi estas simple ideo. Ne, efektive la kaŭzo de perfektiĝado estas la Malavareco de Dio.

 

9

 

La teozofoj kredas, ke homo sur la arko de supreniro[6] revenas multfoje, ĝis li atingas la plejsuperan centron;  en tiu kondiĉo materio fariĝas klara spegulo, la lumo de la spirito brilas sur ĝin kun la plena povo kaj esencaj perfektecoj estas atingitaj. Nun, bazohava kaj profunda teologia asertaĵo estas, ke la materialaj mondoj finas sin ĉe la fino de la arko de malsupreniro, kaj ke la kondiĉo de homo estas ĉe la fino de la arko de malsupreniro kaj ĉe la komenco de la arko de supreniro, kio estas kontraŭ la Plejsupera Centro. Inter la komenco kaj la fino de la arko de supreniro estas ankaŭ multaj spiritaj gradoj. La arko de malsupreniro estas nomata komenco,[7] kaj tiu de la malsupreniro estas nomata progreso.[8] La fino de la arko de malsupreniro estas materialeco, kaj la fino de la arko de supreniro estas spiriteco. Rondlima punkto, ĉirkaŭskribante cirklon, faras nenian returnan movon, ĉar tio ĉi estus kontraŭa al la natura movado kaj al la Dia ordo; aliokaze la simetrio de la cirklo estus difektita.

 

10

 

Plie, la materiala mondo ne havas tian valoron kaj tian eminentecon, ke homo, liberiĝinte el tiu ĉi kaĝo, deziru refoje fali en la kaptilon. Ne, per la Eterna Malavareco la valoro kaj la vera taŭgeco de homo iĝas videbla kaj klara, kiam li trapas la gradojn de ekzisto, ne kiam li revenas. Kiam konko estas foje malfermita, iĝas videbla kaj klare, ĉu ĝi enhavas perlon, aŭ ion senvaloran. Kiam vegetaĵo estas foje elkreskinta, ĝi kreskigas aŭ dornojn, aŭ florojn; ne necesas por ĝi elkreski refoje. Krom tio antaŭenirado kaj sinmovado en la rekta direkto konforme al la naturaj leĝoj estas kaŭzo de ekzisto, kaj movado kontraŭa al la sistemo kaj leĝo de la naturo estas kaŭzo de neekzisto. Reveno de animo post la morto estas mala al la natura movado kaj kontraŭa al la dia sistemo.

 

11

 

Tial estas tute neeble ricevi ekziston per reveno; ĝi estas, kvazaŭ homo, liberiĝinta el la utero, revenus tien denove. Konsideru, kiel infana estas tiu imagaĵo, kiun entenas la kredo je reenkorpiĝado kaj transmigrado. Tiuj, kiuj ĝin kredas, konsideras korpon kiel vazon, en kiu estas spirito, kiel akvo en glaso; tiu spirito estas verŝita el unu glaso en alian. Ĝi estas infanaĵo. Ili ne komprenas, ke spirito estas senkorpa estaĵo kaj ĝi ne eniras nek eliras, sed estas nur en kontakto kun la korpo, kiel la suno kun spegulo. Se estus tiel, kaj spirto povus per revenado en tiun ĉi mondon trapasi la gradojn kaj atingi la esencan perfektecon, estus pli bone, se Dio plilongigus la vivon de spirito en la materiala mondo, ĝis kiam ĝi akiros perfektecojn kaj favorojn; tiam ne estus por ĝi nepre gustumi la pokalon de morto por atingi la duan vivon.

 

12

 

El la imagaĵoj de certaj el tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, naskiĝis la ideo, ke la ekzisto estas limigita al tiu ĉi pereema mondo, kaj neado de la ekzisto de la diaj mondo; sed la diaj mondoj estas senfinaj. Se la diaj mondoj plejesprimus sin en ĉi tiu materiala mondo, la kreaĵaro estus vana; ne, la ekzisto estus nur infana ludo. La rezulto de tiuj senfinaj estaĵoj, kiu estas la nobla ekzisto de homo, aperus kaj malaperus en la daŭro de kelkaj tagoj en nia pereema estejo, kaj post ricevo de punoj kaj rekompencoj estus fine tute perfekta. La dia kreaĵo kaj la senfinaj ekzistantaj estaĵoj estus perfektaj kaj kompletaj, kaj tiam la Dieco de la Sinjoro, la nomoj kaj kvalitoj de Dio, pro tiuj spiritaj estaĵoj, koncerne sian efikon, rezultus maldiligentecon kaj senmovecon! “Gloro estu al via Sinjoro, la Sinjoro, sanktigita de ĉiuj iliaj priskriboj.”[9]

 

13

Tiaj estis la limhavaj mensoj de la iamaj filozofoj, kiel Ptolomeo kaj aliaj, kiuj kredis kaj imagis, ke la mondo, vivo kaj ekzisto estas limigitaj al nia terglobo, kaj ke la senfina spaco estas fermita en naŭ sferoj de la ĉielo, kaj ke ĉio estas malplena kaj senenhava. Konsideru, kiel limigitaj estis iliaj pensoj kaj kiel malfortaj estis iliaj mensoj. Tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, pensas, ke la spiritaj mondoj estas fermitaj en la mondo de homa imago. Plie, kelkaj el ili, kiel druzoj kaj nuzejroj, pensas, ke la ekzisto estas limigita al tiu ĉi fizika mondo. Kia malklera supozo! Ĉar en la universo de Dio, kiu prezentas sin en la plej kompleta perfekteco, beleco kaj grandiozeco, la lumegaj steloj de la materiala universo estas sennombraj! Ni devas sekve konsideri, kiel senlimaj kaj senfinaj estas la spiritaj mondoj, kiuj estas la ĉeffundamento. “Estu atentaj, ho vi, kiuj havas internan vidon.”[10]

 

14

 

Sed ni revenu al nia temo. En la Diaj Skribaĵoj kaj Sanktaj Libroj oni parolas pri “reveno”, sed malkleruloj ne komprenis la signifon, kaj tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, faris konjektojn koncerne tion. Ĉar tio, kion la diaj profetoj komprenis per “reveno”, ne estas reveno de la esenco, sed de la kvalitoj; ĝi ne estas reveno de la Malkaŝanto, sed la perfektecoj. En la Evangelio estas dirite, ke Johano, la filo de Zaĥariaso, etas Elija. Tiuj ĉi vortoj ne signifas revenon de la saĝohava animo kaj personeco de Elija en la korpo de Johano, sed, pli prave, ke la perfektecoj kaj kvalitoj de Elija malkaŝiĝis kaj reaperis en Johano.

 

15

 

Lampo lumis en tiu ĉi ĉambro en la lasta nokto, kaj kiam ĉi nokte lumas alia lampo, ni diras, ke la lampo de la lasta nokto lumas denove. Akvo ŝprucas el fontano, poste ĉesas, kaj kiam ĝi rekompencas ŝpruci, ni diras, ke ĝi estas la sama akvo, denove ŝprucanta; aŭ ni diras, ke tiu ĉi lumo estas identa kun la antaŭa lumo. Same estas kun la printempo de la lasta jaro, kiam floroj kaj dolĉodoraj herboj floris kaj bongustaj fruktoj kreskis; jaron poste ni diras, ke tiuj bongustaj fruktoj revenis, ke tiuj floroj kaj arbfloraĵoj reaperis kaj revenis. Ĝi ne signifas, ke precize tiuj samaj atomoj, kiuj kombinis la pasintjarajn florojn, post la malkombiniĝo rekombinis sin kaj tiamaniere reaperis kaj revenis. Kontraŭe, ĝi signifas, ke la delikateco, freŝeco, ĉarma odoro kaj mirinda koloro de la pasintajaraj floroj estas precize tiel same videblaj kaj troveblaj en la floroj de tiuj ĉi jaroj. Mallonge dirante, tiu esprimo koncernas nur la samaspekton kaj similecon, kiu estas inter la pasintaj kaj la nunaj floroj. La “reveno”, menciita en la Diaj Skribaĵoj, estas tia: ĝi estas plene klarigita de la Plejsupera Plumo[11] en la Kitáb-i-Íqán; turnu vin al ĝi, ke vi estu informita pri la vero de la diaj misteroj.

 

16

 

Salutojn kaj gloron al vi.

 

LXXXII.

 

PANTEISMO.

 

1

 

Demando. – Kiel la teozofoj kaj Şúfíoj komprenas la demandon de panteismo?[12] Kion ĝi signifas, kaj kiagrade ĝi proksimas al la vero?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke la ideo de panteismo estas tre malnova; ĝi estas kredo, ne limigita ekskluzive al la teozofoj kaj Şúfíoj, kontraŭe, kredis je ĝi kelkaj saĝuloj de Grekujo, kiel Aristotelo, kiu diris: “La simpla vero estas ĉiuj aĵoj, sed neniu el ili aparte.” En tiu ĉi senco “simpla” estas la malo de “kombinita”; ĝi estas la sola Realeco, purigita kaj sanktigit super kombinon kaj dividon, kiu solvas sin en sennombrajn formojn. Tial la Efektiva Ekzisto estas ĉiuj aĵoj, sed ĝi ne estas unu el la aĵoj.

 

3

 

Mallonge dirante, la konfesantoj de panteismo pensas, ke oni povas kompari la Efektivan Ekziston al maro, kaj ke estaĵoj estas kiel ondoj de la maro. Tiuj ondoj, kiuj signifas la estaĵojn, estas sennombraj formoj de tiu Efektiva Ekzisto; tial la Sankta Realeco estas la Maro de Antaŭekzisto,[13] kaj la sennombraj formoj de la kreaĵoj estas ondoj, kiuj aperas sur ĝi.

 

4

 

Simile oni komparas tiun ĉi teorion al efektiva unueco kaj senfineco de nombroj; la efektiva unueco respegulas sin en la gradoj de senfinaj nombroj, ĉar nombroj estas ripeto de la efektiva unueco. Tiel la nombro du estas ripeto de unu, kaj same estas kun la aliaj nombroj.

 

5

 

Unu el iliaj pruvoj estas la jena: ĉiuj estaĵoj estas aĵoj, sciataj de Dio; kaj ne ekzistas scio sen sciataj aĵoj, ĉar scio koncernas tion, kio ekzistas, ne tion, kio ne ekzistas. Pura neekzisto povas havi nenian specigon aŭ individuigon en la gradoj de scio. Tial la realecoj de estaĵoj, kiuj estas sciataj de Dio la Plej Alta, havas la ekziston, kiun havas scio,[14] ĉar ili havas la formon de la Dia Scio, kaj ili estas antaŭekzistaj, kiel la Dia Scio estas antaŭekzista. Ĉar la scio estas antaŭekzista, ankaŭ la sciataj aĵoj estas tiaj, kaj la individuigoj kaj specigoj de la estaĵoj, kiu estas la antaŭekzista sciaĵo de la Esenco de l’ Unueco, estas la Dia Scio mem. Ĉar la realecoj de la Esenco de l’ Unueco, la scio kaj la sciataĵoj, estas en absoluta unueco, kiu estas efektiva kaj certa. Aliokaze la Esenco de l’ Unueco estus scenejo de multoblaj fenomenoj, kaj estus necesa multobleco de antaŭekzistoj,[15] kio estas absurdo.

 

6

 

Tiel estas elmontrite, ke sciataj aferoj prezentas la scion mem, kaj la scio la Esencon mem: t.e. ke la Scianto, la scio kaj la sciaĵoj estas unu simpla realeco. Kaj se oni imagas ion ekster tio, necesas reveni al la multobleco de antaŭekzistoj kaj ĉeneco; kaj la antaŭekzistoj en la fino iĝas sennombraj. Ĉar la individuigo kaj specigo de la estaĵoj en la scio de Dio estis la Esenco de l’ Unueco mem, kaj ĉar estis nenia diferenco inter ili, estis nur unu vera Unueco, kaj ĉiuj sciataj estaĵoj estis dissemitaj kaj entenataj en la realeco de tiu unu Esenco: tio signifas, ke konforme al la modo de simpleco kaj unueco ili formas la scion de Dio la Plej Alta, kaj la Esencon de l’ Realeco. Kiam Dio malkaŝis Sian gloron, tiuj individuigoj kaj specigoj de la estaĵoj, kiuj havis povokapablan ekziston, t.e. kiuj estis formo de la Dia Scio, trovis sian ekziston efektivigitan en la ekstera mondo; kaj la Efektiva Ekzisto dissolvis sin en senfinajn formojn. Tio estas la fundamento de ilia argumentado.

 

7

 

La teozofoj kaj Şúfíoj dividas sin en du branĉojn. Al unu apartenas la amaso, kiu, simple en la imita maniero, kredas panteismon, ne komprenante la ideojn de ĝiaj famaj saĝuloj; ĉar la amaso de la Şúfíoj kredas, ke la Estanto signifas ĝeneralan ekzistadon, substantive esprimitan, kaj komprenatan dank’ al la prudento kaj intelekto: tio signifas, ke homo komprenas ĝin. Anstataŭ tio la ĝenerala ekzistado estas unu el okazoj, kiuj trafas la realecon de la estaĵoj, kaj la kvalitoj de la estaĵoj estas la esenco. Tiu hazarda ekzisto, kiu dependas de la estaĵoj, estas kiel aliaj proprecoj de aĵoj, kiuj dependas de ili. Ĝi estas hazardo inter hazardoj, kaj sendube tio, kio estas esenco, estas pli alta ol tio, kio estas hazardo. Ĉar esenco estas origino, kaj akcidento estas sekvaĵo: esenco dependas de si mem, kaj akcidento dependas de io alia: tio signifas, ke ĝi bezonas esencon, de kiu ĝi dependas. En tiu okazo Dio estus sekvaĵo de la kreaĵaro: Li bezonus ĝin, kaj ĝi estus sendependa de Li.

 

8

 

Ekzemple ĉiufoje, kiam apartaj elementoj kombinas sin konforme al la dia universala sistemo, unu estaĵo inter estaĵoj venas en la mondon. Tio signifas, ke kiam certaj elementoj kombiniĝas, ekestas vegetaĵo; kiam kombiniĝas aliaj, ni havas beston; ankoraŭ aliaj kombiniĝas kaj formas diversajn kreaĵojn. En tiu okazo la ekzisto de estaĵoj estas sekvaĵo de ilia realeco: kiel povus esti, ke tiu ekzisto, kiu estas hazardo inter hazardoj kaj bezonas alian esencon, de kiu ĝi dependas, estu la Antaŭekzista Esenco, la Kreinto de ĉio?

 

9

 

Sed la sciohavaj saĝuloj de la teozofoj kaj Şúfíoj kiuj studis tiun ĉi demandon, pensas, ke estas du kategorioj de ekzisto. Unu estas la ĝenerala ekzisto, kiun komprenas la homa intelekto; ĝi estas fenomeno, hazardo inter hazardoj, kaj la realeco de aĵoj estas la esenco. Sed panteismo ne rilatas al tiu ĉi ĝenerala kaj imaga ekzisto, sed nur al la Vera Ekzisto, sanktigita kaj libera de ĉiuj aliaj klarigoj; per Ĝi ĉiuj aĵoj ekzistas, kaj Ĝi estas la Unueco, per kiu venis en la mondon ĉiuj aĵoj, kiel materio, energio kaj tiu ĝenerala ekzisto, kiun komprenas la homa menso. Tia estas la vero, koncernanta tiun demandon, konforme al la teozofoj kaj Şúfíoj.

 

10

 

Mallonge dirante, koncerne la teorion, ke ĉiuj aĵoj ekzistas per la Unueco, konsentas ĉiuj, t.e. la filozofoj kaj la profetoj. Sed estas diferenco inter ili; la profetoj diras: “La Scio de Dio ne bezonas ekziston de estaĵoj, sed la scio de la kreaĵoj bezonas ekziston de sciataj aĵoj; se la Scio de Dio ne bezonus ian alian aĵon, ĝi estus la scio de la kreaĵoj, kaj ne de Dio. Ĉar la antaŭekzista estas malsama, kiel fenomena, kaj la fenomena estas mala al la antaŭekzista: tion, kion ni atribuas al la kreaĵoj – t.e. la nepran bezonon de enmondaj estaĵoj – ni neas por Dio; ĉar purigo, aŭ sanktigo de malperfektecoj, estas unu el Liaj nepraj proprecoj. Tiel en la fenomena ni vidas malklercon, en la Antaŭekzista ni konfesas scion; en la fenomena ni vidas malfortecon, en la Antaŭekzista ni konfesas potencon; en la fenomena ni vidas malriĉecon, en la Antaŭekzista ni konfesas riĉegecon. Tiel la fenomena estas la fonto de ĉiaj malperfektecoj, kaj la Antaŭekzista estas la sumo de perfektecoj. La fenomena scio bezonas sciatajn objektojn, la Antaŭekzista Scio estas sendependa de ilia ekzisto. Tiel la antaŭekzisto de specigo kaj individuigo de aĵoj, kiuj estas aferoj konataj de Dio la Plej Alta, ne ekzistas; kaj tiuj diaj kaj perfektaj atributoj ne estas tiel komprenataj de la intelekto, ke ni povu decidi, ĉu la Dia Scio bezonas objektojn sciatajn, aŭ ne.

 

11

 

Mallonge dirante, tio ĉi estas la ĉefa argumento de la Şúfíoj; kaj se ni volus mencii ĉiujn iliajn pruvojn kaj klarigi iliajn respondojn, ĝi okupus tro multe da tempo. Tio ĉi estas ilia plej konvinka pruvo kaj klara argumento – almenaŭ por la saĝuloj de la teozofoj kaj Şúfíoj.

 

12

 

Sed la demando de la Efektiva Ekzisto, per kiu ĉio ekzistas, t.e. de la realeco de la Esenco de l’ Unueco, per kiu ĉiuj kreaĵoj venis en la mondon, estas konfesata de ĉiuj. La diferenco kuŝas en tio, ke la Şúfíoj diras: “La realeco de aĵoj estas elapero de la Efektiva Unueco.” Sed la profetoj diras: “Ĝi emanas el la efektiva unueco”; kaj granda estas la diferenco inter elaperiĝado kaj emanado. La ekesto per elaperiĝado signifas, ke unu objekto aperas en senfinaj formoj. Ekzemple semo estas unobla objekto, posedanta la vegetaĵajn perfektecojn, kiujn ĝi aperigas en senfinaj formoj, disvolvante sin en branĉojn, foliojn, florojn kaj fruktojn: tio ĉi estsa nomata aperado per elaperiĝado; dum ĉe la aperado per emanado tiu Efektiva Unueco restas kaj daŭras en la alteco de Sia sankteco, sed la ekzisto de kreaĵoj emanas el kaj ne estas elaperigita de Ĝi. Oni povas tion kompari al la suno, el kiu emanas la lumo, verŝanta sin sur ĉiujn kreaĵojn; sed la suno restas en la alteco de sia sankteco: ĝi ne malsupreniras kaj ne disvolvas sin en lumajn formojn; ĝi ne aperas en la substanco de aĵoj per specigo kaj individuigo de la aĵoj; la antaŭekzista ne iĝas fenomena; sendependa riĉeco ne iĝas ĉenligita malriĉeco; pura perfekteco ne iĝas absoluta malperfekteco.

 

13

 

Resumante: la Şúfíoj konfesas Dion kaj la kreaĵojn, kaj diras, ke Dio aliformas sin en la senfinajn formojn de la kreaĵoj kaj aperigas sin kiel maro, aperanta en la senfinaj formoj de ondoj: tiuj pasemaj kaj malperfektaj ondoj estas identaj kun la Antaŭekzista Maro, kiu estas la sumo de ĉiuj diaj perfektecoj. La profetoj, kontraŭe, kredas, ke ekzistas la mondo de Dio, la mondo de la Regno, kaj la mondo de la kreaĵoj: tri aferoj. La unua emanaĵo de Dio estas la malavareco de la Regno, kiu emanas kaj respegulas sin en la realecoj de kreaĵoj, kiel la lumo, kiu emanas el la suno kaj brilegas sur kreaĵojn, kaj tiu ĉi malavaraĵo, kiu estas la lumo, respegulas sin en senfinaj formoj en la realecoj de ĉiuj aĵoj, kaj speciĝas kaj individuiĝas konforme al la kapableco, indeco kaj itnerna valoro de la aĵoj. Sed la aserto de la Şúfíoj postulas, ke la Sendependa Riĉegeco malsupreniru en la gradojn de malriĉeco, ke la Antaŭekzista enfermu sin en pasemajn formojn, kaj ke la Pura Potenco limigu sin ĝis la stato de malforteco, konforme al la limigiteco de pasemaj estaĵoj. Kaj tio ĉi estas evidenta eraro. Rimarku, ke la realeco de homo, kiu estas la plej nobla el la kreaĵoj, ne malsupreniras al la realeco de besto, kaj ke la esenco de besto, kiu estas dotita per la sentopovoj, ne malaltiĝas al la grado de vegetaĵo, kaj ke la realeco de vegetaĵo, kiu estas la kreskopovo, ne malsuprenpaŝas al la realeco de mineralo.

 

14

 

Mallonge dirante, realeco pli alta ne malsupreniras kaj ne malaltiĝas al pli malaltaj statoj, kiel do povus esti ke la Universala Realeco de Dio, kiu estas libera de ĉiuj priskriboj kaj kvalitoj, malgraŭ Sia absoluta sankteco kaj pureco aliigu sin en la formojn de la realecoj de kreaĵoj, kiuj estas la fonto de malperfektecoj? Tio ĉi ests nura fantaziaĵo, kiun oni ne povas imagi.

 

15

 

Kontraŭe, tiu Sankta Esenco estas la sumo de ĉiuj diaj perfektecoj: kaj ĉiuj kreaĵoj estas favorataj per la malavarega brilego dank’ al emanado, kaj ricevas la lumon de la sunradioj, sed la suno ne malsupreniras kaj malaltiĝas al la favorataj realecoj de la teraj estaĵoj.

 

16

 

Post la tagmanĝo, konsiderante la malfruan horon, ne estas tempo prezenti pluajn klarigojn.

 

17

 

Salutojn.

 

LXXXIII.

 

KVAR METODOJ DE AKIRADO DE SCIO.

 

1

 

Estas nur kvar akceptitaj metodoj de kompreno: ĝi signifas, ke la realecoj de aĵoj estas komprenataj per tiuj kvar metodoj.

 

2

 

La unau metodo estas per la sentoj, t.e. ĉio, kion perceptas la okulo, orelo, gusto, flaro, tuŝo, estas komprenata per tiu ĉi metodo. Hodiaŭ ĉiuj eŭropaj filozofoj konsideras tiun ĉi metodon la plej perfekta. Ili diras, ke la ĉefa metodo de akirado de scio estas per la sentoj; ili konsideras ĝin la plej alta, kvankam ĝi estas malperfekta, ĉar ĝi eraras. Ekzemple la plej granda el la sentopovoj estas la povo de vido. La okulo vidas miraĝon kiel akvon, kaj bildojn en spegulo ĝi vidas kiel realajn kaj ekzistantajn; grandaj korpoj de amlproksime ŝajnas esti malgrandaj, kaj rapide rondiranta punkto prezentas sin kiel cirklo. La okulo kredas, ke la tero estas senmova, kaj vidas la sunon moviĝanta, kaj en multaj similaj okazoj ĝi eraras. Tial oni ne povas ĝin fidi.

 

3

 

La dua estas la metodo de logiko, tiu de la antikvaj filozofoj, la kolonoj de saĝeco – tio ĉi estas la metodo de kompreno. Ili pruvadis aferojn per logiko, kaj firme restadis ĉe logikaj pruvoj; ĉiuj iliaj argumentoj estas argumentoj de logiko. Malgraŭ tio ili multe diferencis, kaj iliaj opinioj kontraŭis sin reciproke. Ili eĉ ŝanĝadis siajn opiniojn: ili povis dum dudek jaroj pruvadi el ekziston de io per logikaj argumentoj, kaj poste nei tion per logikaj argumentoj. Ĝis tia grado, ke Platono unue pruvis logike senmovecon de la tero kaj sinmovadon de la suno; poste per logikaj argumentoj li pruvis, ke la suno estas la fiksa centro, kaj ke la tero movas sin. Post, kiam disvastiĝis la ptolomea teorio, la ideo e Platono estis tute forgesita, ĝis fine nova observisto revekis ĝin al la vivo. Tiel ĉiuj matematikistoj malkonsentis, kvankam ili bazis sin sur la argumentoj de logiko. Tiel same en certa tempo ili povis pruvi per logikaj argumentoj solvon de iu problemo, kaj poste per samspecaj argumentoj nei ĝin. Tiel iu el la filozofoj povis dum certa tempo firme subtenadi teorion per fortaj argumentoj, kaj poste repreni kaj kontraŭi ĝin per logikaj argumentoj. Pro tio estas klare, ke la metodo de logiko ne estas perfekta, ĉar la diferencoj itner la antikvaj filozofoj, la nefirmeco kaj ŝanĝiĝemo de iliaj opinioj pruvis tion. Ĉar se ĝi estus perfekta, ĉiuj devus unuiĝi en siaj ideoj kaj konsenti en siaj opinioj.

 

4

 

La tria metodo estas kompreno per tradicio, t.e. per la teksto de la Sanktaj Verkoj; ĉar homoj diras: en la Malnova Testamento kaj en la Nova Dio tiel parolis. Ankaŭ tiu ĉi metodo ne estas perfekta, ĉar la tradiciojn oni komprenas per la rezonpovo. Ĉar la rezonpovo mem estas erarema, kiel oni povas diri, ke ĝi ne eraros, klarigante la signifojn de la tradicioj? Ĝi ja kapablas al eraroj kaj ne povas atingi certecon. Tio ĉi estas la metodo de religiaj gvidantoj. Tio, kion ili komprenas kaj konceptas el la teksto de la Libroj, estas tio, kion ilia rezonpovo komprenas el la teksto – ne nepre la efektiva vero. Ĉar la rezonpovo estas kvazaŭ pesilo, kaj la signifoj, kiujn enhavas la teksto de la Sanktaj Libroj, estas kiel pesataj objektoj. Se la pesilo estas nefidinda, kiel oni povas certiĝi pri la pezo?

 

5

 

Sciu do: tio, kio estas en la manoj de homoj, tio, kion ili kredas, estas erarpova. Ĉar kiam ni pruvas aŭ kontraŭpruvas ion, se ni prezentas pruvon, kiu estas ĉerpita el la atesto de niaj sentoj, tiu ĉi metodo, kiel estis elmontrite, ne estas perfekta; se la pruvoj estas intelektaj, la samo estas vera, aŭ, se ili estas tradiciaj, tiaj pruvoj ankaŭ ne estas perfektaj. Tial homoj havas en la manoj nenian kriterion, kiun ili povus fidi.

 

6

 

Sed la malavareco de la Sankta Spirito donas la veran metodon de kompreno, seneraran kaj senduban. Ĝi estas per la helpo de la Sankta Spirito, kiu venas al homo, kaj ĝi estas la sola kondiĉo, en kiu oni povas atingi certecon.

 

LXXXIV.

 

NECESE ESTAS SEKVI LA INSTRUOJN DE LA MALKAŜANTOJ DE DIO.

 

1

 

Demando. – Ekzistas homoj, benitaj per bonaj agoj kaj  universala bonvolemo, havantaj laŭdindan karakteron, rilatantaj kun amo kaj afableco al ĉiuj kreaĵoj, zorgantaj pri malriĉuloj kaj penantaj estigi universalan pacon. Por kio ili bezonas la diajn instruojn, de kiuj, kiel ili pensas, ili vere estas sendependaj? Kia estas la kondiĉo de tiaj homoj?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke tiaj agoj, tiaj penoj kaj tiaj vortoj estas laŭdindaj kaj aprobindaj, kaj ili estas la gloro de la homaro. Sed tiuj agoj solaj ne estas sufiĉaj; ili estas belega korpo, sed sen spirito. Ne, tio, kio estas la kaŭzo de la eterna vivo, ĉiama honoro, universala klereco, vera savo kaj prospero, estas antaŭ ĉio la kono de Dio. Oni scias, ke la kono de Dio estas ekster ĉiaj konoj, kaj ĝi estas la plej granda gloro de la homa mondo. Ĉar en la ekzistanta kono de la realeco de aĵoj estas materiala profito, kaj dank’ al tio progresas la ekstera civilizacio; sed la kono de Dio estas la kaŭzo de la spirita progreso kaj altirado, kaj dank’ al ĝi oni ricevas percepton de la vivo, eltigon de la homaro, dian civilizacion, justecon, bonmorecon kaj lumecon.

 

3

 

Due venas la amo de Dio, kies lumo brilas en la lampoj de la koroj de tiuj, kiuj konas Dion. Ĝiaj brilantaj radioj lumigas la horizonton kaj donas al homo la vivon de la Regno. Vere, la frukto de la homa ekzisto estas la amo de Dio, ĉar tiu amo estas la spirito de l’ vivo, kaj la ĉiamdaŭra malavaraĵo. Se la amo de Dio ne ekzistus, la pasema mondo estus en mallumo. Se la amo de Dio ne ekzistus, la koroj de homoj estus mortaj kaj senigitaj de la sentoj de l’ ekzisto. Se la amo de Dio ne ekzistus, la spirita unueco estus perdita. Se la amo de Dio ne ekzistus, la lumo de unueco ne lumigus la homaron. Se la amo de Dio ne ekzistus, la Oriento kaj la Okcidento ne ĉirkaŭbrakus unu la alian, kiel geamantoj. Se la amo de Dio ne ekzistus, divido kaj diseco ne ŝanĝus sin en fratecon. Se la amo de Dio ne ekzistus, indiferenteco ne aliĝus fine en simpation. Se la amo de Dio ne ekzistus, fremdulo ne iĝus amiko. La amo de la homa mondo elbrilis el la amo de Dio kaj elaperis per la malavareco kaj favoro de Dio.

 

4

 

Estas klare, ke la realecoj de homoj estas diversaj, ke opinioj estas diferencaj kaj sentoj malsamaj; kaj tiu diferenco de opinioj, de pensoj, de inteligentecoj kaj sentoj interne de la homa gento naskiĝas el esenca neceso; ĉar la diferencoj inter la gradoj de la ekzisto de kreaĵoj estas unu el la nepraĵoj de la ekzisto, kiu disvolvas sin en senfinajn formojn. Tial ni bezonas ĝeneralan povon, kiu superregu la sentojn, la opiniojn kaj pensojn de ĉiuj, dank’ al kiu tiuj diversecoj ne efiku plu, kaj ĉiuj homoj estu subigitaj al la influo de la unueco de la homa mondo. Estas klare kaj videble, ke tiu granda potenco en la homa mondo estas la amo de Dio. Ĝi kunigas diversajn popolojn en la ombro de la tendo de simpatio; ĝi donas al antagonistaj kaj malamikaj nacioj kaj familioj grandegan amon kaj unuecon.

 

5

 

Rigardu, kiom da nacioj, rasoj, familioj kaj gentoj venis post la tempo de Kristo per la potenco de la amo de Dio en la ombron de la vorto de Dio: miljaraj dividoj kaj diferencoj estis tute neniigitaj kaj forgesitaj. La pensoj pri raso kaj patrujo tute malaperis; okazis unuiĝo de animoj kaj ekzistoj; ĉiuj iĝis veraj spiritaj kristanoj.

 

6

 

La tria virto de la homaro estas bonvolo, kiu estas la fundamento de bonaj agoj. Certaj filozofoj konsideris intencon pli alta, ol agoj, ĉar bona volo estas absoluta lumo; ĝi estas purigita kaj sanktigit de malpuraĵoj de egoismo, malamikeco, trompeco. Povas esti, ke homo plenumas agon, kiu ekstervide estas nobla, sed estas diktita de avideco. Ekzemple buĉisto nutras ŝafon kaj zorgas pri ĝi, sed tiu nobla agado de la buĉisto estas diktita de la deziro altiri profiton, kaj la fino de lia zorgado estas buĉo de la kompatinda ŝafo. Kiel multaj noblaj agoj estas diktitaj de avideco! Sed bona volo estas sanktigita de tiaj malpuraĵoj.

 

7

 

Mallonge dirante, se la kono de Dio estas ligita kun la amo de Dio, allogiteco, ekstazo kaj bonvolo, nobla ago estas tiam perfekta kaj kompleta. Alie, kvankam bona ago estas laŭdinda, se ĝi tamen ne estas inspirita de la kono de Dio, amo de Dio kaj sincera intenco, ĝi ne estas perfekta. Ekzemple la homa estaĵo devas unuigi en si ĉiujn perfektecojn, por esti perfekta. La vido estas treege valora kaj ŝatinda, sed ĝi devas esti helpata de la aŭdo. La aŭdo estas tre ŝatinda, sed ĝi devas esti helpata de la parolpovo. La parolpovo estas tre ŝatinda, sed ĝi devas esti helpata de la rezonpovo, k.t.p. La samo koncernas la aliajn povojn, organojn kaj membrojn de homo; kiam ĉiuj tiuj povoj, sentoj, organoj kaj membroj ekzistas, li estas perfekta.

 

8

 

Ni renkontas hodiaŭ en la mondo homojn, kiuj vere deziras universalan bonon, kaj kiuj laŭ sia povo okupas sin per ŝirmado de persekutatoj kaj helpado al malriĉuloj: ili estas entuziasmuloj de paco kaj de universala bonstato. Kvankam de tiu vidpunkto ili povas esti perfektaj, se ili estas senigitaj de la kono kaj amo de Dio, ili ne estas perfektaj.

 

9

 

La kuracisto Galen en sia libro, komentanta la traktaton de Platono pri la regadarto, diras, ke la fundamentaj principoj de religio havas grandan influon je perfekta civilizacio, ĉar “la amaso ne povas kompreni la interrilaton de klarigaj vortoj; tial ĝi bezonas simbolajn vortojn, kiuj antaŭdiras rekompencon kaj punon en la alia mondo; kaj la verecon de tiu ĉi aserto pruvas – li diras – tio, ke hodiaŭ ni vidas homojn, nomatajn kristanoj, kiuj kredas je rekompencoj kaj punoj; kaj ni vidas ĉe tiuj sektanoj belajn agojn, kiel tiuj, kiujn plenumas vera filozofo. Kaj ni ĉiuj klare vidas, ke ili ne timas morton, ili atendas kaj deziras de la amaso nenion krom justeco kaj egaleco, kaj ili estas konsiderataj veraj filozofoj.”

 

10

 

Konsideru nun, ke estis la grado de sincereco, spiritaj sentoj, ligoj de amikeco kaj bonaj agoj de tiu, kiu kredis je Kristo, ke Galen, la filozofa kuracisto, kvankam li ne apartenis al la kristana religio, atestis pri la moraleco kaj perfektecoj de tiuj homoj ĝis tia grado, ke li diris, ke ili estas veraj filozofoj. Tiuj virtoj, tiu moraleco, estis ŝuldataj ne nur al bonaj agoj, ĉar se virto estus nur atingado kaj donado de bono – tiu ĉi lampo estas ja lumigita kaj lumigas la domon, kaj tiu ĉi lumigo estas sendube bono: kial do ni ne laŭdas la lampon? La suno kreskigas ĉiujn terajn esaĵojn, kaj per sia varmo kaj lumo estas la kaŭzo de kreskado kaj disvolviĝado: ĉu ekzistas pli granda bonfaro? Malgraŭ tio, ĉar tiu ĉi bono ne venas el bona volo kaj el la amo de Dio kaj kono de Dio, ĝi ne estas perfekta.

 

11

 

Kontraŭe, kiam unu homo donas al alia glason da akvo, la lasta dankas al li. Senpripense homo dirus: la suno donas al la mondo lumon; tiu plej alta favoro, kiun ĝi elmontras, meritas adoradon kaj gloradon: kial ni ne danku la sunon por ĝia favoro, se ni laŭdas homon, kiu plenumas simplan afablaĵon? Sed se ni esploras la veron, ni vidas, ke tiu sensignifa afablaĵo de la homo estas ŝuldata al la ekzistantaj konsciaj sentoj, ak tial ĝi meritas laŭdon, dum la lumo [kaj varmo] de la suno ne estas ŝuldataj al sentoj kaj konscio, kaj [tial ili] ne meritas gloradon kaj laŭdadon kaj ne indas dankojn.

 

12

 

Tiel same, kiam homo plenumas bonan faron, kvankam [ĝi] estas laŭdinda, se ĝi ne estas kaŭzita de amo kaj kono Dio, ĝi ne estas perfekta. Plie, se vi juste konsideros, vi vidos, ke tiuj bonaj agoj de aliaj homoj, kiuj ne konas Dion, ankaŭ estas fundamente kaŭzitaj de la instruoj de Dio; tio signifas, ke la iamaj profetoj alkondukis homojn al plenumado de tiuj agoj, klarigis al ili ilian belecon kaj deklaris iliajn brilegajn efikojn; poste tiuj instruoj estis diskonigitaj inter homoj kaj atingis ilin iom post iom, unu post alia, kaj turnis iliajn korojn al tiuj perfektecoj. Kiam homoj vidis, ke tiuj agoj estas konsiderataj belaj kaj estas kaŭzo de ĝojo kaj feliĉo por la homaro, ili konformiĝis al ili.

 

13

 

Tial tiuj agoj ankaŭ venas el la instruoj de Dio. Sed por tion ĉi vidi, oni bezonas justecon, ne disputadon kaj kontraŭparoladon. Gloro estu al Dio, vi estis en Persujo kaj vidis, kiel la persoj per l sankta blovo de Bahá’u’lláh fariĝis bonvolemaj por la homaro. Antaŭe, kiam ili renkontadis iun el alia nacio, ili turmentadis lin kaj estis plenaj de grandega malamikeco, malamo kaj malbonvolo; ili eĉ ĵetadis malpuraĵojn sur lin. Ili bruligadis la Evangelion kaj la Malnovan Testamenton; kaj se iliaj manoj makuliĝis per ekstuŝo de tiuj libroj, ili lavis la manojn. Hodiaŭ pliparto da ili recitas aŭ kantparolas, kiel konvenas, la enhavon de tiuj Libroj en siaj kunvenoj kaj kunsidoj, kaj ili klarigas iliajn ezoterajn instruojn. Ili elmontras gastamon al siaj malamikoj. Tiuj sangavidaj lupoj fariĝis tiel mildaj, kiel gazeloj sur la ebenaĵoj de la amo de Dio. Vi vidis iliajn morojn kaj kutimojn, kaj vi aŭdis ilin kiom ili parolis pri la manieroj de la antaŭaj persoj. Ĉu tiu ŝanĝo de la moraleco, tiu plibonigo de la konduto kaj vortoj estus eblaj alie, ol per la amo de Dio? Ne, en la nomo de Dio. Se ni volus enkonduki tiun moralecon kaj bonmorojn per la helpo de la scienco kaj sciado, vere tio daŭrus mil jarojn, kaj tiam ili ne estus disvastigitaj inter la amaso.

 

14

 

Hodiaŭ, dank’ al la amo de Dio, tio estas atingita kun granda facileco.

 

15

 

Estu admonitaj, ho posedantoj de intelekto!

 

REEN AL LA KVARA PARTO

 

REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”

 

ĈEFPAĜO

 

AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)

 



[1] Mateo 5:39, Luko 6:29

[2] Bahaano, kiu sidis kun ni ĉe la tablo.

[3] Mateo 8:22, Luko 9:60

[4] Apokalipso 1:8

[5] Infera arbo, menciita en la Korano.

[6] t.e. de la cirklo de ekzisto.

[7] Laůvorte: ekesto.

[8] Laůvorte: estigo de io nova.

[9] Kp. Korano 37:180

[10] Korano 59:2

[11] Bahá’u’lláh

[12] Laůvorte: unueco de la ekzisto.

[13] Dio.

[14] t.e. intelektan scion

[15] Dioj.